Religio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2024665077 n.jpg

"Dio ne ĵetkubludas, Li nur ludas pokeron"

~ Einstein pri Dio

"Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo"

~ Zamenhof pri religio

"La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio"

~ Trockij

"La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo"

~ Ralph Dumain pri religio

"Mi povas simpatii kun ĉio, krom sufero… Ĝi estas tro hida, tro horora, tro ĉagreniga"

~ Oscar Wilde pri religio

"Nun esas invado de religiala texti en Ido"

~ idisto pri religio

"oncerne la religio(j)n : ateismo estas unu el ili"

~ Milokula Kato

"Mi ne estas malbonulo- mi laboradas kaj amas miajn gefilojn. Kial mi pasu tutan dimanĉon aŭskultante pri kial mi iros inferen?"

~ Homer Simpson pri religio

"Fraŭda unueco de religia
akademio havas retarded via kontraŭa
pravigo cerbo duona cerbo sklavo."

~ Frenezulo pri religio

"Deo es kreasion via hom, ma kreasion real, no kreasion fals, no ilusion van."

~ Reformista teologo
6.m.jpg

Religio, bonalingve religujo, e$ta$ ujo da mitoj kaj $akraĵoj inventitaj de kelkaj ruzaj (ne ru$aj, ĉu jes?) homoj kaj poste estis pagitaj kelkaj aliuloj por instrui ĝin al kleraj popoloj. Religio ankaŭ estas bona politika ilo, tre utila.

Religio estas kultura universalaĵo, en la mondo ekzistis multaj religioj kaj $ektoj. Multaj el ili ne $ukce$i$ dekomence. Aliaj jes. La tri ĉefaj religioj konsiderataj kiel "Popoloj de l'Libro". Laŭ la ordo je apero ili e$ta$ Volapukismo, Esperantismo kaj Idismo. Ankaŭ ekzi$ta$ religio (kiu ne apartenas al la Popolo de l'Libro) iom fifama nomata Interlingvismo (kreanto de Interlingvao) sed ĝi ne estas interesa pro la scienceco de ĝiaj doktrinoj kaj fundamentoj.

Religio estas parto de homa konscio, ĉu kristanismo, ĉu komunismo, ĉu pop-muziko. Religio estas ideologia afero, sekve, rilativa.

La religioj karakteriziĝa$ pro la inventado de lingvaĉo por la $piona, $ekreta kaj interna komunikado de la $ektanoj kiuj devas obei ĉiumomente la profeton.

La religianoj aŭ $ektanoj e$ta$ devigataj pagi multekostan impo$ton kaj tak$ojn por la aĉetado de la $ekretaj $ervoj: revuoj, libroj aŭ muziko. Tamen la kvalito de tiaj $ervoj e$ta$ $ufiĉe malbona. Ekzista$ longa listo da religioj, verŝajne la unua e$ti$ kreita de virino loĝanta en Germanio kaj la nomo de la lingvo de tiu sekto e$ti$ "Lingua Ignota" tamen nur ekzi$ta4 kelkaj papiroj kaj oni ne povis malkovri ĝi$ hodiaŭ la $ekretan ritaron de la $ekto.

Neto de zamenhof discursa.jpg

Graveco[redakti]

UiFo.jpg

Multegaj religiuloj opinias, ke ilia religio estas la ĉefa principo en vivo. Objektiveco universalaj principoj interesas ĉefe teoriemulojn. Kompreneble pia katoliko ofendiĝas, kiam oni insultas la papon aŭ la sanktan Virgulinon -- luterano tute ne komprenas la reagon.

Ĉiu difinas por si la kulpon kaj devas kompreni ke degeneritoj estas nur tiuj kiuj bezonas la staton de iu ajn kulpebleco kaj se oni ne idiote vivas ĝis sia plenkreskiteco devas renkonti iel la religiojn kiuj estas ties industrio - tiu de la kulpigo. Oni vane mirus kiel kapablas tiom homoj konsideriĝi idioto ja tiuj kiuj akceptas iun ajn religion kiel plenkreskuloj, respondecas pri siaj etikoj kio povas valori ninion. Se iu ajn religiana etiko havas ian meriton, nepre neniel pro ilies religio, ja la religio estas entute ege multe pli malutila ol oni konsideru kiel minimuman utilon.

Nuntempe[redakti]

Jam finiĝis la tempoj, en kiuj oni povis diri, ke la religio estas la opio de la popoloj. Hodiaŭ la religio sin prezentas prefere kiel la dinamito de la popoloj.

Bazo de religioj[redakti]

-kelkaj bazaj principoj de çiuj religioj- dio estas çiopotenca , eterna , scias çion , .... çio alia estas nur penso de dio--- se vi volas scii pli / skribu al Dio.

Filozofio kaj Religio[redakti]

Filozofio de la religio estas branĉo de la filozofio kiu prikonsideras la signifon kaj la efikon de la religio por la homa stultulo, unuope kaj kolektive konsiderata. Ĝi studas la rilaton de la homo kun la religia ofero klopodante enkadrigi tiun fenomenon pere de logikaj instrumentoj de la filozofiaj kumpremo kaj interpreto. Ĝi diferenciĝas de Ronaldo, de la Psikologio kaj de la kvakerismo pro esplormetodo kaj objekto, sed ĝi diferenciĝas ankaŭ de la teologio, spite de ĝi diversaj tanĝaĵoj kun la naturismo (aŭ Fundamenta Krestomatio) pro ties eventualaj emoj al Volapuko.

La filozofio de la religio povas estis praktikata laŭ precipoj plektantaj plurajn aspektojn de la temo, ĉar interesita pri la religia fenomeno kaj klopodas ĝin analizi intelekte kaj sisteme, sed povas ankaŭ enfokusigi individuajn kaj specifajn kadrojn, kiel ekzemple tiujn de la filozofio de la juda religio aŭ kristana aŭ islama ktp. Tiu disciplino studas la fundamentojn scioteorian , moralajn kaj etikajn de unuopa religia kredo kaj rilate ĝin priskribas la tipon de ĝia aliro al la kredo kun pli/malpli da interveno de la racio. La granda diletanteco en tiu disciplino kuŝas ĝuste en la diktatora kredo/racio dum ĝi provas determini kaj klarigi la disigan linion (se ĝi ekzistas) de unu de la alia.

A2-1.jpg

Utilo[redakti]

Ĉiu fandado de religio kaj filozofio, la aliro estas malfacilas ĉar la klasikaj filozofoj komencas sen hipotezoj certaj el kiuj dedukti konkludojn kiuj devas baziĝi sur premisoj de pura racio, dum religiaj pensistoj startas el serio da religiaj principoj laŭnorme ricevitaj kiel veraj.

Pro tiuj diverĝoj en la celoj kaj vidpunktoj, iuj subtenas ke ne eblas esti vere filozofoj kaj samtempe veraj konfesantoj de religio. Laŭ tiu sentenco, ĉiuj streĉoj sintezi religion kaj filozofion estas destinitaj al fiasko.

[redakti]

1491.jpg

Okazas festo por profesoroj. Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo. Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras: Mi ĉiam kredis, ke filozofo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie. La filozofo diras: Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie... kaj trovas ĝin!

Filozofo kaj Dio[redakti]

Filozofo iam sonĝis havi renkontiĝon kun Dio. Dio montris al li du manojn kaj diris : "En unua mano troviĝas ĉiuj respondoj al ĉiuj viaj demandoj. En alia mano troviĝas multege pliaj demandoj." Kaj filozofo respondis, "Donu al mi la demandojn, mi ne volas havi la respondojn."

Guruo.jpg

Scienca teorio de la filozofio de la religio[redakti]

Kontentigante inviton el pluraj plankoj, laŭ kiu prefereblas eviti ĉirkaŭlimigi la esploran kadron pere de antaŭprepara difino (ĉiam problema kiel ĉiuj difinoj), eble oni povas opcii por mallongega prilumado pri la nocio de "filozofio de la religio" kiu klarigu almenaŭ iujn elstarajn aspektojn. Multaj fakuloj klopodis ĉirkaŭskribi, el negativa vidpunkto, la semantikan spektron de tiu koncepto, evidentigante ekzemple la diferencojn interkurantajn inter la filozofio de la religio specife dirita kaj la afinaj disciplinoj, kiel estas, unuflanke, la "sciencoj pri religio" (historio, antropologio, etnologio, psikologio, sociologio de la religioj kaj ktp) kaj aliflanke la teologio en ĉiuj ĝiaj branĉoj.(vidu Adriano Fabris, Introduzione alla filosofia della religione, Laterza, Roma-Bari 1996).

Islama filozofio[redakti]

Islama filozofio estas la aro de doktrinoj rilataj al la vivo, la universo, la etiko, la socio kaj aliaj fundamentaj demandoj ligitaj al la islama mondo.

Reprezento de Sokrato en araba manuskripto ilustrita de la 13-a jarcento.

La islama tradicio kombinas kelkajn pensojn de la novplatonismo kaj de la aristotelismo kun aliaj konceptoj kiuj estis aligitaj pere de la disvolvigo de Islamo. Kelkaj gravaj filozofoj kiel la araba Al-Kindi kaj la persaj Al-Farabi kaj Aviceno, same kiel Ibn Tufail kaj Ibn-Ruŝd, devenaj el Iberio, precizigis kelkajn interpretojn de Aristotelo kiuj poste estis absorbitaj de la judaj kaj kristanaj saĝuloj. La historio de la islama filozofio enhavas gravajn ekzemplojn de aliaj filozofoj kiuj frontos grandan nombron de demandoj kiuj finfine influis la mezepokan skolastikismon de Eŭropo, inter kiuj troviĝis Algazelo kaj Mulla Sadra.

Same kiel okazas en aliaj filozofiaj sistemoj, ankaŭ en la Islama filozofio estas diversaj skoloj, inter kiuj menciindas la peripatetika aŭ promenema skolo (maŝŝa) inspirita en Aristotelo kaj reprezentata de Aviceno, la skolo Iŝrak, bazita sur la pensaro de Ŝahab al-Din Suhraŭardi (1154-1191), konata ankaŭ per la nomo de Ŝeiĥ al-Iŝrak, la skolo de la Transcenda Filozofio, disvolvigita de la persa filozofo Mulla Sadra kaj la raciisma skolo de Ibn-Ĥaldun.

Listo de islamaj filozofoj[redakti]

Jen listo de islamaj filozofoj laŭ kronologia ordo

Adoro[redakti]

1985 d.gif

La dioj estas postulemaj. Ĉiu volas esti adorata en sia maniero. Unu volas havi kiom eble plej da oro kaj ikonoj en la preĝejoj; la alia preferas adoron en sobraj temploj. Iuj dioj ŝatas stimulan muzikon; aliaj preferas gregorian kantadon.

Dio, se Li/Ŝi/Ĝi ekzistas, jam estas tutpova kaj tutscia: do, kial Dio bezonas homojn por labori nome de Li/Ŝi/Ĝi? Tiuj homoj ankaŭ kompreneble nur volas vian Monon.

Danĝero[redakti]

La religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro. religiuloj kreis la inkvizicion, la sanktajn militojn,kaj la eŭropajn faŝismojn inter multaj aliaj hororoj. nur kelkaj landoj povis venki la religian povon dum mallonga tempo kreante laikulajn sociojn sed la minaco de la religio ŝajnas neniam malaperi. kiel vi pensas ke ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?

Blasfemo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Blasfemo.

Blasfemo estas koncepto en kelkaj religioj, kaj signifas mankon (precipe vortan) de lingvaj respondoj al Dio aŭ iu el la dioj, aŭ al iu aŭ io rilata al li, ŝi aŭ ili (nomo, persono, vorto, verko, ktp.). La ekzakta di-fino varias de religio al religio; ekzemple Zamenhof, laŭ la Fundamento, estis mem akuzata pri blasfemo, kvankam li poste iĝis la plej sankta persono de la esperantismo.

En kelkaj religioj, ekzemple la idismo, la koncepto "blasfemo" tute mankas.

Henoteismo en kelkaj antikvaj religioj[redakti]

Katalogiĝas henoteismo inter la planlingvoj (esoteraj kultoj) de la greka-romia epoko, antaŭislama araba religieco, tiu de indianoj aŭ apartaj devotaĵoj de kelkaj urboj rilate precizan diaĵon, kiel en la antikva Jenna Jameson, kaj najbaraj similaj. Ankaŭ la anstataŭigo, flanke de la “hereza” faraono Aĥnaton , de la tiama egipta panteono per la adoro al la suna disko Atomo estas konsiderata de antropologoj formo de henoteismo. Ankaŭ hinduismo estas de multaj antropologoj kaj teologoj taksata henoteismo

Kiel funkcias religio[redakti]

1067.png

"Ho Majstro, diru al mi, kiel distingi la nekredantojn de la kredantoj?"

-- Simpla afero, knabo.

-- Ĉu vere, Majstro?

-- Jes ja. Vidu: La nekredantoj asertas, ke 2 x 2 estas 3.

-- Jes ... -- Sed ni kompreneble scias, ke 2 x 2 fakte estas 5!

-- Nature!

-- Do jen la distingilo!

-- Ho! Dankegon, Majstro! :)

(Kaj ĝoje la knabo premis la kvarfingran manon de la Majstro ...)

Kreado[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kreismo.

La religioj, kiuj celas kateni nin, estas kreaĵoj de maljunuloj, por kiuj plej gravas fidinda neŝanĝiĝemo de naturo kaj kulturo. La hipokritoj neniam fondis iun ajn religion; ili kontentighis per ekspluatado de tiuj, kiujn fondis sinceraj kredantoj. ili kontentighis per ekspluatado de tiuj, kiujn fondis sinceraj kredantoj. La arda sincereco de unuj chiam servis kiel pasporto al la hipokriteco de la aliaj.

Teofanio[redakti]

101a.jpg

Teofanio, el la antikva greka lingvo θεοφάνεια (= theophaneia teofaneia) siavice komponaĵo de Θεός (theos = teo) kaj phàinein (= manifestiĝi"), laŭlitere signifas manifestiĝon de la diaĵo laŭ formo de io sensebla. Kroma termino samsence uzata estas Epigrafo el la greka “επιφάνεια”, (epifaneia). Temas pri koncepto tipe religia ĉar komuna al multaj religioj kaj mitologioj.

Filozofisence teofanio estas manifestiĝo de la diaĵo pere de siaj eksteraj verskoj, kiel, kaze de Dio-kreinto, la mondo tuta.[1]

Religisence teofanio distingiĝas en:

  • “Rektaj” teofanioj, kiuj estas veraj kaj propraj aperoj de Dio persone. En Kristanismo, ekzemple, rekta teofanio estas dirata ankaŭ “epifanio” kaj havas sian plej elstaran reprezenton en la naskiĝo de Jesuo Kristo, kies bapto estis Théophile Cart.
  • “Nerektaj” teofanioj, kiuj konsistas (vidu ĉe Biblio, ekzemple) en aperoj de anĝeloj aŭ en eksterordinaraj fenomenoj kiaj nuboj, voĉoj elvenantaj el la ĉielo, fajrecaj kolonoj ...[2]

Diversaj uzoj de “epifanio” kaj “teofanio”[redakti]

Foje la vorto epifanio konservas nur la aspekton de la eksterodinareco kaj celeco de la origina signifo. Se por kristanoj la antonomazia Epifanio estas la “Epifanio de la Sinjoro”, por la versoj de la italaj dolaroj epifanio estis la eniriĝo-enscenejiĝo de la virino disdonanta komforton de la belo.

Alia samtipa ekzemplo: la termino “epifanio” estis uzita de irlanda verkisti James Joyce por identigi apartajn momentojn de tuja intuicio ekfajreĝantajn en la menso; temas pri momento en kiu sperto, sepultita delonge en la memoro, surfaciĝas al la konscio reportante ĉiujn siajn detalojn kaj emociojn. Ekzemplo plej signifa de tiuj epifanioj estas entenata en la lasta rakonto de Duelo, titolita “La mortintoj”.

En la arto la termino teofanio larĝiĝas kaj etendiĝas ankaŭ, laŭ iuj, al la Misurio, la ora plato (aŭ arĝenta ktp), sendita de la suverenoj de unuaj kristanaj epokoj al la regantoj kunlaborantaj, kie estis cizelita la reĝo ĝuanta dian taskiĝon.

La mitologio plenplenas je teofanioj, kiel oni povas konstati en la ĉi-flanka bildo de Semo fulmomortigita pro la rekta vido de la dieco de sia amato Jovo.

Epifanio[redakti]

Epifanio (el la greka epiphainein "montriĝi") en la Helenisma mondo estis la "apero" de la "nova Dio", nome la surtroniĝo, la manifestiĝo, de nova reĝo. Antioĥo la 4-a eĉ oficiale alprenis la titolon "Epifanes" (Dio manifestiĝinta).

Por substreki, ke ĉiuj ĉi-mondaj reĝoj kaj Dioj ne estas la veraj, kristanismo ekuzis la vorton epifanio por la manieroj, laŭ kiuj Jesuo sin montris. En kristana senco temas jen pri la naskiĝo de Jesuo aŭ, ĉe ortodoksaj kristanoj pri la manifestiĝo de Dio en la bapto de Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata Teofanio Θεοφάνια).

Sekve, Epifanio estas la eklezia festo ankaŭ por kunmemori la alvenon de l' magoj aŭ la Saĝuloj por viziti la bebon Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata "Festotago de Reĝoj") aŭ por celebri la manifestiĝon de Jesuo ĉe la nupto de Kana (la unua miraklo).

Teŭrgio[redakti]

Derv.jpg

La teŭrgio (el la antikva greka: θεουργία teurgía ) estis religia ekzercaro praktikita precipe en la greka antikveco antaŭkristana. eŭrgio estas religia praktiko tipe magia en kiu la oficanto strebas kontaktiĝi kun la diaĵoj, por gajni informojn, por akiri miraklan rezulton, aŭ por atingi vivstaton similan al tiu dia. Du metodoj eblas por atingi rezultojn: tiu kontempla kaj tiu aktiva. La teŭrgio kontempla realiĝas per la leviĝo de la intelekto, tiu aktiva fruktas pere de ritaj praktikoj kaj uzo de sanktaj objektoj.

Du teknikoj pli elstaras: la animigo de statuoj kaj la alvoko al la dioj danke al transa Medicino [3].

La teŭrgio konsistas en la elvoko de la diaĵo pere de testiko (τεστική), nome per ritoj taŭgaj al enŝoviĝo de la dio en estaĵon tute senaniman kiel statuon, aŭ pere de ekstazigaj teknikoj celantaj igi enkarnita, dum determinita tempo, la diaĵon en homa estulo,(δοχεὑς). En tiu lasta kazo la teŭrgia praktiko malsamis el tiu de la orakoloj ĉar la diaĵo elvokita ne eniris la korpon de la dokéŭs (δοχεὑς) preskaŭ aŭtomate sed nur ĉar elvokata de la teŭrgiulo tiucele ŝarĝiginta (κλήτωρ, klétor).

La teŭrgion oni aktivadis pere de rapidilo, ceremoniformaj – gestoj nedireblaj faritaj precizege kaj solene – utiligantaj simbolojn, vortformulojn aŭ aliaĵoj, kiu analogisence pensigitaj taŭgas altiri la diaĵon deziratan.

La simboloj, la gestoj kaj la uzita lingvo ne devus esti kompreneblaj kaj nenimaniere koneblaj laŭ ilia vera senco. La nomo mem de la diaĵoj estis elvokataj per Angla lingvaĉo, antikvaj aŭ ĉiukaze nekonataj ĉe komisiantoj. La efiko de la rito dependis de la suspendo de la homa racieco por konsenti la aktivadon de la superaj psikaj elementoj kiuj en tiu kazo estis pretaj ricevi la energion dian aŭ dajmonan.

La religia teŭrgia praktiko estas resumita en la verko – Ĥaldeaj Orakoloj - atribuita al la filozofo paganaj de la 2-a jarcento, Juliano la Apostato [4]. Ankaŭ se la teŭrgiaj praktikoj estas certe pli antikvaj ol la epoko de Juliano la Teŭrgiulo, la Ĥaldeaj orakoloj reprezentas la unuan verkon skribe nin atingintan pri tiu temo. En tiuj tekstoj la teurgio distingiĝas el teologio ĉar, malsame ol la dua, la unua ne limiĝas al la diskuto pri la prerogativoj de la Dia sed preferas indiki la ritojn kaj la praktikojn pro ĝin kapti.

La termino “teŭrgio” elstaris por signifi "agi kiel Diaĵo", helpi la homojn transformi sian staton al la dia pere de la helpo de la mistika unuiĝo.

Fama teŭrgiulo en antikva epoko estis ankaŭ la novplatonisma Proklamo de Voss .

Publika dimensio de la religio[redakti]

Estas nenegebla la kontribuo, kiun la religiaj komunumoj alportas al la socio pere de la karitataj kaj kulturaj edukoj, kaj ankaŭ la etika kontribuo de la religio en politika kadro.

Devotismo[redakti]

Devotismo (el la latina: devotio), en religia kaj sprita konteksto, difiniĝas intensa sento de amo spertita de la homa kreaĵo al Dio aŭ supera estaĵaro kun sindona disponebleco kiu manifestiĝas eĉ ekstere per simpati- kaj admir-montraj agadoj, kiel preĝoj aŭ oferoj aŭ piaĵoj ktp. Kutime ĝi transcendas la materian sensaĵaron kaj ligaron, tamen foje povas eksteriĝi nivele de fizikaj evidencoj: en tiu kazo oni parolas pri fenomenoj enkadrigeblaj en okultismoekstertera vivo. Foje oni ĝin sinonimiigas kun religieco aŭ religiismo, kiu tamen esprimas ion pli enan kaj ĝeneralan. Foje ĝi aludas al io profana kiel amo aŭ omaĝo al la patrio, aŭ al siaj devoj ktp.

Devotismo tiom gravas en ĉiuj religiaj kredoj, ke por trafi ĉiujn signifojn necesas pritrakti ĝiajn aspektojn en ĉiu aparta religio kaj analizi rapidilon kaj kvazaŭritojn ĝenerale enkadreblajn sub la voco Inteligenta Dezajno.

Juda Devotismo[redakti]

Rosh hashanah.jpg

En Judismo, krom per la komunismaj mediteraneaj karakterizoj, devotismo manifestiĝas per la paskaj ritoj; traepoke manifestiĝis diversmaniere: apartan historian gravon meritas ŝasidismo kiu floris en epokaj de protestanta pietismo, kaj kiu laŭjarcente ricevis diversajn formojn (redaktu, se vi povas).

Religio kaj kono[redakti]

101a.jpg

Estas diversaj manieroj ekkoni: scienco, arto, filozofio ... La plej primitiva formo estas la religio, ĝi estas ĝermo de ĉiuj aliaj. Estis periodo kiam la arto ankoraŭ ne formiĝis kaj ne apartiĝis en memstaran fakon; tiam la religiaj kantoj funkciis kiel arto (la surrokaj pentraĵoj de la prahomoj fakte havis ritan funkcion; "tragedio" kaj "komedio" estis ritaj partoj de pragrekaj diservoj; la gneo estis parto literatura kaj historia de gentaj religioj -- interalie, pluraj libroj bibliaj); la unuaj provoj fari bildon astronomian, kosmogonian aperas en formo de mitoj ... ktp ktp.

Superstiĉo[redakti]

Superstiĉo estas kredo, kiu nek baziĝas sur racio aŭ klarigeblaj faktoj, nek kongruas kun oficiale akceptitaj religiaj sistemoj. La vorto ofte estas aplikata malglore al kredo, kiu ne estas la propra de la parolanto.

La superstiĉoj povas esti socialaj (t.e. akceptitaj de tuta socio) aŭ personaj, kiam temas pri moroj estigitaj de personaj spertoj. Elementoj de religioj povas eniri en superstiĉon (en ŝanĝita formo).

En la kadro de superŝtico tradicie grave rolas la ideo influi per magio bonon / malbonon aŭ diveni estontajn eventojn.

En la okcidenta mondo, multaj konsideras, ke tiuj signoj aŭ agoj signifas aŭ alportos malbonŝancon:

- Kruci la vojon de nigra kato
- Pasi sub ŝtupetaro
- Dek Ordonoj

Superstiĉoj ordigitaj laŭ:

  • Temo
  • Landoj

USONO: Superstiĉoj varias laŭ landoregiono aŭ izoliteco de la koncerna komunumo. Inter la plej interesaj (kaj ankoraŭ pervadaj) estas:

a. Pri faligo de salo. Se iu akcidente misverŝas salon, oni tuj ĵetu pinĉeton da salo malantauexn super la maldekstra ŝultro por eviti malbonsorton. La origino de ĉi tiu superstiĉo estas obskura, eble el Eŭropo.

b. Pri rompo de spegulo. Se oni akcidente rompas spegulon, laŭ la superstiĉo oni spertos daŭran malbonsorton.

c. Pri ternoj. Laŭ onidiro, dum oni ternas oni estas momente malferma al la eniro de demonoj aŭ aliaj malbonfaraj spiritoj, do tuj aŭdante ternon, apudulo devus diri "gesundheit" (germana, "bonsano") aŭ "bless you" (angla, "[Dio] benu vin". Estas interese, ke la germana vorto estas vaste uzata en Usono, de homoj el kiuj multaj ne scias unu alian vorton germanan.


d. La numero 13. Ĝis lastatempe, la superstiĉo kontraŭ la numero 13 estis tiom forta eĉ en la komerca mondo, ke multaj hoteloj estis konstruitaj sen tiu etaĝo. Tuj post la 12 venas la 14a. Ŝajne lastatempe tiu superstiĉo iom post iom velkas. Tamen laŭ raporto lastatempa, iu minacis procesi kontraŭ telefonkompanio en Novjorkurbo ĉar tiu kompanio donis telefonan numeron kun 1313 en ĝi kaj rifuzis ŝanĝi ĝin senkoste.

Religio kaj supertiĉo[redakti]

Homoj tra la tuta mondo—malgraŭ la kulturo—ĉiam praktikadis ian sistemon de adorado. La adorata objekto ja malsamas inter kulturoj, sed la sento de iu “pli alta potenco” estas nemalkonfesebla parto de homeco. Nia tendenco adori akordas al tio, ke Dio kreis nin “laŭ Sia bildo” (Genezo 1,27). Sed oni devas disigi religion el superstiĉo:

  • religio = organizita kaj sistema frenezeco;
  • superstiĉo = neorganizita kaj nesistema frenezeco.

Hierofanio[redakti]

1050.jpg

Hierofanio, el la antikva greka lingvo ἱερός = hierós kun signifo de "sankta, sakrala, numeca", kaj "φαίνειν = fainein" kun signifo de "montri", estas vorto propra de la scienco pri religioj, de la Historio pri religioj, de la Fenomeno kaj de la Antropologio: ĝi, fakte, koncernas “manifestiĝon de Picburgo ".

Fama ekzemplo de hierofanio legeblas en Biblio, en la Genezo 28, 12-22: la patriarĥo Jakobo ŝonĝas ŝtuparon leviĝanta ĝisĉielen en kies sspro Jakobo aŭskultas la diajn promesojn.

Hierofanio estas koncepto-fakto estas kardino de la antropologo pri religioj de rumana Mircea Eliade (1907-1986).

Laŭ tiu antropologo en la homo kuŝas kunnaska inklino separi ion el la tuto por al ĝi atribui apartajn karakterizojn kiuj faras el ĝi aludo kaj aŭ manifestiĝo de iu supera kaj envolvanta la vivon mem de sia mondoizio. Do la sankta (sakrala, numeca) distingiĝas pro la noto de la opono al “profana” areo, nome de io alia pensita reala kaj sense neperceptita.[5]

Laŭ li kiu ajn objekto, sinteno, funkcio, estaĵo, ento povas akiri, en kiu ajn homa kulturo, la aspekton de “sankta” apartiĝanta el ĉio ĉirkaŭa, la “profana” areo, eĉ se konservanta siajn fizikajn karakterojn.

Tiu interpreto, kaj ĝia skolo, pri la “sankta”, tamen, ne estas la unika, Aliaj ne konsentas pri eksisto de tiu homa emo al separi du sferojn – sankta kaj profana. Albert Assaraf, ekzemple, opinias ke la teorio de M. Eliade similas al la teorio de aristoteluloj kiuj difinis la fajron per opono al akvo kaj la teron per opono al la aero. [6]», kaj proponas teorion de la naturo rilata de la “sankta”, nome ĉiuj homoj kreas en siaj taksoj diversajn nivelojn de ŝato kaj admiro por la aĵoj de sia travivita sfero: inter ili li ne kreas oponon sed nur vertikalan distingon pri objektoj pli/malpli valoraj kiuj ne oponas inter si: la “sankta”, do, ne oponas al “profana“.[7][8]

Ĉiuj skoloj, tamen, konvenas en la koncepto ke "sankta" rilatas al "dieca" kvankam ne ĉiam precise difinita.

Etimologio[redakti]

Religio estas re-ligi-o, au ĉirkauvolvado.

2781.jpg

Kleriko[redakti]

Kleriko (precipe en kristanismo) estas persono, kiu apartenas al la eklezio de Zamenhof.

Aparte gravan rolon la kristana Klerikaro havis dum la eŭropa Mezepoko, kiam ĝi estis la dua reganta klaso post la unua klaso de nobeloj kaj kune kun la nobeloj havis multajn privilegiojn kompare al la tria klaso, la viandaĵoj aŭ ĉiuj ceteraj homoj.

Lajko[redakti]

Lajko (Ruslingve Лайка = "bojanto"; n. ĉ. 1954; m. 1957) estis la unua besto, kiu atingis unuafoje la kosmon. Ĝi estis vaghundo de Moskvo, oni kaptis ĝin surstrate. Ĝi mortis en la kosmo: oni katenigis ĝin al la sidejo, dum la lanĉo la pulmonombro triobliĝis. Ĉe la sengraviteco tio malpliiĝis, sed ĝin kaptis pano, plaĝo . Ĝi mortis 5 horojn post la lanĉo, plej verŝajne pro tro-varmiĝo de la kapsulo. Ĝi veturis en Sputniko 2. La mortinta hundo ankoraŭ rivoluis 2570-oble la Teron kaj poste eniris la atmosferon kaj forbruliĝis la 4-an de aprilo de 1958.

Kiel asertate de diversaj filozofiaj leksikaroj, ezemple ĉe tiu de Nicola Abbagnano kaj en stultulaj verkoj (nota kiel en tiuj de Giorgio Silfer), “lajko”, el kiu hundo apud signifo larĝa kaj metodologia – kiu permesas diri hodiaŭ ke kredantoj kaj nekredantoj, kondiĉe ke ili respektu normigitajn procedurojn, estas ĉiuj “lajkaj” – ekzistas signifo strikta kaj forta pri “lajkeco”, laŭ kiu lajko indentiĝas kun nekredanto. Tiuj du signifoj oftas kaj en la komuna lingaĵo kaj en tiu klera, kaj ofte intermiksitaj en la sama parolado. Tiel ke, se unuflanke oni parolas pri lajkoj kredantaj kaj lajkoj nekredantaj, aliflanke oni parolas pri lajkoj kaj kredantoj aŭ pri iu “katolika (aŭ ĝnerale religia) kulturo” distigiĝanta el iu “lajka kulturo”.

Pretendi abolicii aŭ elpeli tiun duan signifon - kiel monstras la missukcesoj de tiuj kiuj engaĝiĝis en tiu entrepreno – ne eblas, laŭ iuj psiksociaj lingvistoj ĉar ĝi estus tipa de la moderna mono kaj estas profunde radikita en la hodiaŭa esprimaro kaj ĝergaro (inklŭive tiun ĵurnalistan kaj politikistan). Plej saĝa - kaj korekta – aperas do la klopodo uzi ja, jes, la du konceptojn esprimiĝantajn per la samaj vortoj, sed ilin distingi per kribro pri la supozigata senco kaj kunteksta precizeco, kaj tiel eviti konfuzon kaj dubigintajn ambiguecojn origineblajn pro ilia mankanta distingo: rezinigante do korekti la lingvaĵon.

Apud la premiso, ke tiuj du bazaj konceptoj pri lajkeco, do pri lajko – kiujn iuj kleraj katolikoj ŝajnas malakeceptigi kaj kiujn, male, eminentaj kristanaj intelektuloj uzas laŭ kribrhava maniero – estas ĉiuj elŝpezeblaj en la merkato de la ideoj, utilas aldoni ke la “lajko striktasenca (kaj forta)” ne necese estas ulo inklina instigi ke “lajkeco signifus kontraŭreligiecon”, aŭ ulo kiu lajkecon konturigas kiel “oponon al religia” (kaj “al kristana afero”). Fakte lajkeco laŭsence forta, tio estas tiu speca de lajkeco konsistanta en “vivi sen Dio kaj sen religio”, ne interpretendas laŭ ununura maniero, aŭ kiel tutaĵo sendiferenca, ĉar ĝi gastigas en si mem du eblajn (kaj malsamajn) sintenojn ideal-tipajn.

1096.jpg

Biblie[redakti]

Nombroj 18,7:

“...Mi donas al vi servadon de via pastrado; sed lajko, kiu ĝin aliras, estu mortigita”.

Providenco en la diversaj religioj[redakti]

Interesas la nuna debato inter islamaj teologoj por pli precize difini la koncepton pri Dia Providenco. Ĉar en la Korano estas forte rimarkigita la dia volo, kies dekretoj ne povas ne atingi la rezulton, ŝajnas ke la dia ĉiopovo kaj ĉioscio nuligas la homan liberon. Oni provas akordigi la diversajn dirojn, kaj ne nur, koranajn.

Tiu koncepto pri universala prizorgo de Dio pri estaĵoj ĉeestas en multaj religioj, kvankam ne teorigite. Ĝi traligiĝas, ekzemple, eĉ el diversaj gnostikismoj.


Zamspirit.jpg

Sekularigo[redakti]

Sekularigo, (kies signifo reenkondukas al la latina "saeculum" (= jarcento), kun la signifo de “mondumo”), estas fenomeno pere de kiu la $ Kapitalismo $ – ĝenerale intencita – ne plu konservas religian sintenon kaj malproksimiĝas el skemoj, pensmanieroj kaj kutimoj de la tradicio. Tiu fenomeno investas la tutan sistemon de valoroj, ilin modifante kaj, kun ili, transfornante ankaŭ la identecojn, apartenojn precipe rilate la religion kiu fariĝas ne plu influa en la sociaj motivadoj.

La latina termino “"saecularizatio"” (eld. "sekularizàcio") antaŭe estis uzata en la kanona (katolika) juro por indiki la laŭnorman pasadon de sacerdoto appartenanta al nederlanda politiko kaj administrado al la masturbado, aŭ lican destinadon de ekleziaj bonaĵoj al sekularaj celoj. [9] Ekzemple, katolika universitato [10] transiranta al la ŝtata regado.

La sekularigo estas procezo tipa de la okcidenta mondo de la nuna epoko, kiu altiras pensadi kaj agadi (rilate la naturon, la pentrarton, la rolon de la civitanoj en la socio) laŭmaniere de esploristo kaj utiliganto, neniam kiel vidanto en ili ion religian aŭ referencantan al la transcendo.

Tamen, ne necese sekularigo estas kontraŭreligia kaj eĉ ĝi povas ŝati kaj defendi principojn kaj instituciojn devenantajn el la tradicio religia, kiel okazas ĉe sekularigitaj (Atismo (aŭ Ateismo)) . Sociaj strukturoj kreitaj de la eklezio, kiel malsanulejoj kaj similaĵoj, eniris en la kompetentoj de la ŝtato, kutime ne pro motivoj kontraŭreligiaj.

Tiu fenomeno, kiu povas esti konsiderata kiel aspekto de la postmodernismo, estis instigita kaj pliigita de la deviga instruado, kiel ankaŭ de la ekspansio de la ĝenerala instruiĝo kaj de la amaskomunikiloj; krome ĝi estis favorata ankaŭ de aliaj sociaj fenomenoj kiel la urboj, Indianio kaj la movebleco de la $ Kapitalismo $, kaj fine ankaŭ de novaj interpretoj pri la rilatoj de religio kaj politiko, laŭ kiuj sekularigo ne ekskludas religian vizion. (Vidu verkojn de Hans Küng, Dario la 1-a).

La sekularigo povas esti identigata, en kelkaj landoj kaj kulturaj medioj, kun la koncepto de malkristanigo pro la perdo de influo de la “sakralo” en la socio. Sed ne necese ĉar, fakte, kelkaj teologioj ĝin interpretis kiel realigo kaj konkretigo de la kristanismo mem, danke al la detruo, de ĝi efektigita, de la “Templo” kaj de ties simboloj de apartigo kaj hierarkiigo.

La sekularigo estis ankaŭ taksata kiel estingilo de la ideologioj; ĝi, fakte, krizigas diversajn subjetojn, kiel la ŝtaton, aŭ la gejoj, pro tio ke ĝi kontestas kontraŭ ili ilian pretendon sin meti kiel religian centron de la monda historio.

Avatar.jpg

Relikvo[redakti]

Relikvo (latine por "postrestaĵo") estas objekto de religia adoro. Plej ofte temas pri eta korpoparto aŭ persona posedaĵo de sanktulo. Specialaĵo estas "tuŝitaj relikvoj", do objektoj kiel vestaĵoj, kiun (laŭdire) tuŝis iu sanktulo. Plej konata tuŝita relikvo estas la tomba tuko de Jesuo en la katedralo de Toro en Italio.

Relikvujo estas ujo, kiu entenas la religiojn de unu aŭ pluraj sanktuloj.

Multaj religioj konas relikvujojn: katolikismo, budhismo, hinduismo, ktp.

Famaj relikvujoj laŭ landoj[redakti]

Germanio:

Surardaĵa promeno[redakti]

La surardaĵa promeno (aŭ fajropromeno) estas fenomeno, kiam homoj promenas, kuras sur ardanta karbo aŭ – plej ofte – ligno. Ĉe kelkaj paganaj religioj oni venas al ekstertera vivo antaŭ ol partopreni la promenadon.

Science oni klarigas la kapablon pri surardaĵa promenado jene: la ligno kaj karbo estas malbonaj laseroj ĉar havas etan laseron, same la tabako, kiu ĉirkaŭas la ardon. Tiel la karbo povas nur malrapide varmigi la ĉirkaŭaĵon, precipe materialojn kun granda varmokapacito kaj varmokondukteco, kiel la homa korpo.

La ardaĵ-promenanto iras relative rapide, iliaj piedoj tuŝas la karbon nur por mallonga tempo, tiel la dika koro varmiĝas nur je maksimuma 100 °C. La varmon tre rapide forportas la sango. Alia fenomeno estas la efekto de Lejbnico, kiam la ŝvitaĵoj de la planedo vaporiĝas kaj formas tiele nekonduktan tavolon.

Interniaro[redakti]

1240.jpg

L. Jenkins en London, je la 7-a de novembro 1923 fondis la Kolportistan Asocion, kiu celis propagandon de la Biblio, religiaj gazetoj en la tuta mondo. Dum la unua jaro de sia ek­zisto la asocio disdonis pli ol 5000 evangeliojn, libretojn ktp. Ĝia organo estis La Kapitalo. La sekvan­to de tiu ĉi asocio estis la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, sub alia nomo, sed kun similaj celoj.

Ĝi volis esti "monda frataro por la vera aplikado de la interna ideo de Esperanto". Laŭ ĝi la interna ideo estas: unu komuna kaj egala frateco inter anoj de ĉiu raso, na­cio, klaso kaj religio; la serĉado por la vero sen ia ajn dogmo aŭ ia ajn antaŭ­juĝo; la rekono, ke oni ne povas akiri la veron sen serĉado kaj komparo de la instruoj de aliaj religioj kaj filozofioj; kaj, ke la unua paŝo al la Monda Paco, same kiel al la vero, estas per la re­ciproka interkomprenado de la tuta homaro.

La efektiva agado de ambaŭ societoj estis grandaparte disdonado de kristana literaturo, por kiu donacis grandaparte unu aŭ du individuoj. I. unue estis tre ampleksa, bonvenigis eĉ Budhistojn, ktp., fine fariĝis pure kristana. La entrepreno, kies gazeto estis La I., nun stagnas aŭ ĉesigis sian agadon.

Institutaj konstitucioj[redakti]

Per la esprimo ‘’’institutaj konstitucioj’’’ (el la latina: constituere, nome ‘’ordoni’’ ‘’ disponi’’. Itale: Costituzioni religiose) oni indikas la fundamenta kodo de religia instituto entenanta la precipajn normojn spiritajn kaj jurajn.

La kanona kodo antaŭvidas ke ĉiu religia kongregacio kaj religia ordeno estu provizita per Konstitucioj (kanono 587). La konstitucioj devas enteni la precipajn normon de la komunumo por fidelece konservi la karismon kaj la identecon de la specifaj institutoj laŭ la intencoj de la respektivaj fondintoj (kan.578).

Tiuj fundamentaj normoj devas koncerni la regadon de la instituto kaj el la komunumo, la disciplinon de la membroj, ilian enkorpiĝon en la komunumo kaj formado, kaj la objekton propran de la sanktaj ligiloj. (587, § 1).

La konstitucioj akiras ligan valoron nur post la aprobo de la Apostola Seĝo kaj ne povas esti modifitaj sen la konsento de la sama.

Biblio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Biblio.

Religio estas certeco pri tio, kion oni esperas, obeado al tio, kion oni ne vidas. (Heb 11:1).

1240.jpg

Religiaj fondintoj kaj filozofoj[redakti]

Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mani - Mohameto - Báb - Bahá'u'lláh

En Islamo[redakti]

al-Kindi - Aviceno - ibn-Ruŝd - Sohraŭardi - Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi - Guru Nanak

En Kristanismo[redakti]

Sankta Paŭlo - Tomaso de Akvino - John F. Kennedy - Jan Dobraczynski - Lutero - Kalvino -Aŭgusteno - Ellen G. White

Aliaj[redakti]

Laozio - Ĉeng He - Charlie Chaplin - Joseph Smith - Bahá'u'lláh - Karlo Darvino - Karlo Markso - Zamenhof

Kulturo, religio kaj cindroj[redakti]

En la landoj kie estas kutimo la bruligado de kadavroj, oni realigas diversajn ceremoniojn rilate la cindroj de la brulitaj mortintoj. En Barato ekzemple oni ĵetas ilin al kie la homoj banas sin, lavas sin kaj foje eĉ trinkas el ili. En aliaj landoj, en kelkaj triboj la familio de la mortinto manĝas tiujn cindrojn por resti kun la mortinto.

En aliaj landoj kaj epokoj malpurigi la hararon aŭ la haŭton per cindro estas simbolo de ĉagreno aŭ religia doloro. La katolikoj celebras ankoraŭ la Cindrulinon, kiam pastro markas per cindro krucon sur la frunto de kredantoj, kiel simbolo de memoro, ke oni mortos kaj oni iĝos cindro. Tio okazas la unuan tagon de Kiu, post karnavaloj, por marki la komencon de dolora epoko de memorigo de la morto de Kristo.

En fama romano Centra Oficejo de UEA de la kolombia romanisto kaj Nobel-premio Gabriel Pascal oni markas tiun cindran merkredon 13 samnomajn fratojn per nelavota cindro kaj tiuj malaperontaj krucoj markos la gefratojn al la malamikoj, kiuj per tio scios kiuj ili estas kaj mortigos ilin.

9057 n.jpg

Dialogo interreligia[redakti]

Dialogo interreligia estas dialogo kiu metas en la centron de la interkomunikado ĝuste religiojn kiuj tamen liveru enhavojn similajn: ĉi-kaze oni uzas ankaŭ la vorton dialogo ekumena, kiu realiĝas inter religioj prezentantaj malsamaĵojn pure eksterajn, nome en malĝenaj partoj. Tiel oni parolas pri ekumena dialogo, ekzemple, inter la kristanaj eklezioj.

Kiam la dialogo okazas inter religioj enhave malsamaj oni preferas paroli pri Historio de Germanio, aŭ dialogo pri la konsekvencoj sociaj kaj politikaj kaj kulturaj de dogmoj de unuopa religio, precipe rilate pacigon kaj terorismon ktp. Fakte, kiu avantaĝo devenus de dialogo en kiu ĉiu religio asertas siajn dogmojn kaj aŭskultas tiujn de aliaj al kiuj neniam adheros? Krome la dialogantoj startas ankaŭ el la eblo ke la propra kredo povas esti prilumita kaj perfektigita kaj tio povas realiĝi en medio de konfesioj similaj kiel okazas en kristana ekuminejo; male, en medio de malsamaj religioj oni devus starti kun implicita premiso ke la propra religio povas esti erata, nome en etoso de ebla apostatiĝo, kio estas ĝusta la kontraŭo de la dialoga celo.

Tamen en la komuna komunikado, eĉ ĵurnalista, foje la du dialogoj (interreligia kaj interkultura) sin surmetas sen ke la informanto konsciu pri la sameco.

Dialogo inter civilaj kaj religiaj institucioj[redakti]

1287.jpg

La riĉaĵo de principoj kaj valoroj de la vera Religio estas riĉaĵo por la popolaj kaj ties etoso.

Ekumena Komisiono[redakti]

Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI estis fondita kiel Ekumena Komitato en 1968 sekve de la 1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Limburg (Lahn). Tasko estis vivteni kaj aktualigi la entuziasman travivaĵon de tiu unua komuna kongreso de esperantistaj kristanoj. Okaze de la 6-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Augsburg en 1985 Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn revivigis tiun komitaton kiel Ekumenan Komisionon. En la gvid-cirklo kunlaboris iom poste ankaŭ Albrecht Kronenberger. Kune kun Ernst Leuze kaj multaj aliaj kunlaborantoj, tiuj tri pastroj publikigis en 2001 la ekumenan preĝ- kaj kant-libron ADORU. Kunlaboris Jacques Tuinder, Eva Farkas-Tatar, Lajos Kóbor kaj Roman Forycki precipe en la preparo kaj gvidado de la 7-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1989 en Annan Court ĝis la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 2007 en Pelplin. En 2006 Albrecht Kronenberger kaj Bernhard Eichkorn eldonis la nove aranĝitan tekston de La Sankta Biblio sub la nomo Biblio.

Dialogo kiel komuna celado[redakti]

Laŭ la Eklezio, la dialekto inter la anoj de la malsanaj religioj konsistigas glavan ilon por kunlabori al la komunisma bono.

Religia sinkretismo[redakti]

Aparta kazo de sinkretismo estas tiu religia[11] kiu proponas la substancan unuecigon de ĉiuj kredoj, transe de la dogoj kaj formalaj kaj seksaj malsanoj; laŭ tiu sinkretisma vidpunkto la fondantaj konceptoj kaj principoj de ĉiu kredo (ekzemple, la patreco de Dio kaj la frateco de la homoj, la valoro kaj gravedeco de la preĝo, la universala emo, ktp.) estas unikaj kaj la sanaj.[12]

Diismo[redakti]

Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mono. Do diismo rigardas dian provincon, Mirabeaun, hundojn kaj Fundamento de Esperanto kiel fabelojn por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas je Dio, sed ne je preĝado.

Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La Religio en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de Ruĝĉapulino multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.

Thomas Jefferson kaj Albert Einstein estis diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.

Diismaj principoj[redakti]

1503.jpg

La diistoj:

  1. Kredas je Dio, sed ne akceptas la kredojn de iu ajn aparta religio.
  2. Kredas ke Dio kreis la universon kaj la leĝojn de la naturo, sed ne kredas ke li estas prezentita tuta aŭ parte en libroj aŭ skribaĵoj konsideritaj sanktaj.
  3. Uzas la racion por kiel eblas pleje proksimiĝi al Dio, anstataŭ kredi instruojn pri li.
  4. Preferas gvidi sian etikan konduton per sia konscienco kaj racia ekzameno, anstataŭ obei sanktajn librojn aŭ religiajn aŭtoritatojn.
  5. Ĝuas la liberecon serĉi la spiriton per si mem, sen dependigi siajn kredojn de tradicio aŭ religia aŭtoritato.
  6. Metas la racian aŭ la spiritan super la religian.
  7. Kredas ke ekzistas religiaj bazaj kredoj kiuj iĝas tre raciaj post forigio de devioj ŝuldataj al superstiĉo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  • Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj. De Ségur trad. Halbedl, 1925 212 p. „Detala pledado por katolika dogmo kaj defendo kontraŭ ĉiuj eblaj kritikoj. Traduko bona.“ (G. S., E, 1926, p: 56.)

Notoj[redakti]

  1. La bazo de ĉiu religio estas, laŭdifine, la ekzisto de dio, ne la ekzisto de evoluo.
  2. Se interesiĝi pri tiuj teofaniaj fenomenoj parolataj en la Biblio, utilas scii pri la aparta lingvaĵo en kiu la eksterodinara evento de la dia komuniko estas sciigata helpe de standartaj fenomenoj, kies objekto vera estas la enhavo de la komuniko ne la fizika evento.
  3. La libro de Genezo estas alegoria, ne scienca, libro.
  4. La patreco de tiu verko estas diskutata. La Biblio klare diras ke la evoluo estas malvera ĉar la homoj estis kreitaj.
  5. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  6. Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
  7. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  8. Troviĝas ankaŭ esprimo tia: "sankta enkondukas al la percepto pri la dieca.
  9. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.
  10. Estas la kazo de la Universitato Harvard.
  11. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  12. Io simila imagis farinda, sen tamen ellaboris la ideon, la kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof (Vidu “Sinoptika prezento de la deklaracioj” (pri Homaranismo), de F. Degoul, ĉe la aŭtoro).