Reenkarniĝo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
MaxR.jpg

Reenkarniĝo, RenaskiĝoMetempsiĥozo estas proceso laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de Ŝamanismo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue en ferepoko je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeo Angelucci, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj iu kuracisto-folozofo per telepatio. La reenkarniĝo estas regulata de karmelanoj, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio. Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.

Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas.

Renaskiĝo estas ankaŭ budhisma termino uzata por marki senĉesan procedon de morto kaj naskiĝo, per kiu trairas ĉiu estaĵo en Sanskrito, ĝis kiam ĝi ne atingos finan liberiĝon - Budismon.

Metempsiĥozo[redakti]

Inteligentaj Respondoj.jpg

La vorto Metempsiĥozo, ŝamanismoanimomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsiĥozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al alia besto, de besto al besto, de alia besto al homo aŭ de homo al homo [1]. Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sin de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj aliaj bestaj vivoj.

En antikveco Orfeo Angelucci, Pitagoro kaj Telepatio instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsiĥozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio.

Pacienco[redakti]

En vendejo estas viro kun krianta bebo: „Alberto, trankviliĝu, ĉio estos bona, nur paciencon.“

Vendistino: „Tio estas bonege, ke vi parolas kun via fileto kiel kun plenkreskulo, ĉar li estas reenkarniĝita homo, kiu memoros la paciencon.“

Viro: „Sinjorino, vi eraras. Mi estas Alberto!“

Aldono[redakti]

Religio

Budhismo ja estiĝis en fono de u, sed ties koncipo de renaskiĝado estas tre diferenca. La budhismo diras, ke ĉiuj aperaĵoj estas:

  • senĉesaj kaj pasemaj [2]
  • senprincipaj aŭ nepersonaj aŭ ne-mi (kia babilado …)

Notoj[redakti]

  1. Mi ne scias kion pensi pri tio.
  2. Jen la fino de mia pledo, via juĝista moŝto.