ReVo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Sama gento, sama sento"

~ Zamenhof pri ReVuloj, PIVanoj kaj bonalingvistoj

"Reta vortaro estas malfacile konsulti"

~ krokodilo pri ReVo
01.jpg

"Tua voco ne havas ankore muita"

~ idisto pri krokodilo

"Se iu sole revas ion, restas revo. Sed, se ni ĉiuj kune revas tiun revon, jen ĝi fariĝos reala"

~ Helder Camara pri ReVo

" Le labor recompensa bastante"

~ Interlingvaisto

" Ĉi tiu frazo ŝajnas al mi kiel bildo de Escher... la logikeco enigmas"

~ Nerdo

"Esperanto - la internacia lingvo"

~ Revulo
5308.jpg

ReVo estas sankta libro de moderna esperantista sekto bazita sur la Plena Vortaro, sekve, ne tro malakceptebla al ortodoksulo. Sed ili kredas en moderna ideo de Vikia profetado, sekve, iu ajn rajtas fariĝi redaktanto per GNU General Public License.

Se vi volas referenci al la vortaro, devas uzi nur la adreson http://purl.org/net/voko/revo/.

Blondulinaj aferoj[redakti]

Lucida sonĝanto.jpg

ReVo estas GPL-a. Vikipedio estas GFDL-a. Do, Viktionario devus estis GPL-a. Sed GPL taŭgas programojn kaj maltaŭgas enhavaĵon. Do ĉiuj ReVo-kontribuintoj devus relicenci per GFDL, kio ŝajnas nepraktike. Bonvenon al licencinfero.

Nuntempe la sola maniero (t.e. mani-ero) ligi al radika korpo estas per ReVo kiu aspektus kiel ReVo:korp#korp.radika0o. Iom pli bone estas enmeti tekston, kiel FDP kiu aspektus kiel radika korpo sed daŭre oni devas sufiĉe zorge (fakte, neakcepteble zorge!)

Revismo (aŭ Reviziismo)[redakti]

Revismo (aŭ reviziismo) estas la erara uzado de la vorto revo anstataŭ sonĝo.

La ĝusta uzado[redakti]

La regulo estas tre tre simpla…

Reviziisto atakas fundamentalistinon
  • Se oni dormas, kaj havas ian mensan bildon, tio estas sonĝo.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni povas distingi disde la realo, tio estas revo.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni ne povas distingi disde la realo sed prilegis en libro, tio estas religio.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni nek povas distingi disde la realo, nek prilegis en libro, tio estas skizofrenio.
  • Se oni estas duondorma, kaj havas mensan bildon, en kiu oni ĵetas frukton por repagi malamikon, tio estas nek precize sonĝo, nek precize revo, sed revenĝoranĝo.

Ekzemplo de eraro[redakti]

La herezo troviĝas ekzemple en poemo fare de Vs Lojko, eldonita en 1905:

En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
Balancas sin sola la pin’.
Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta,
Kaj revas pri sia fratin’.

Laŭ malhereza kritikisto:

Kia kruda stultaĵo! Nun indas punado.
Pro tio batiĝu la pug’,
Per stango el pino, en man’ de l’ fratino,
Vestita en aĉa peruk’.

Komunista vidpunkto[redakti]

Reviziismo estas herezo kontraŭ komunismo. La vorto estas uzata por diversaj ideoj, principoj kaj teorioj kiuj estas bazitaj sur nesufiĉa respekto de la sanktaj marksismaj dogmoj. La esprimo plejofte estas uzata fare de piaj marksistoj, kiuj kredas, ke tiaj herezoj estas fiaj kaj blasfemaj. Kiel tia, reviziismo portas pejorativajn implicojn kaj la esprimo estis uzata por justigi diversajn marksismajn krucmilitojn. Ĝi estas tipe aplikata al aliaj kaj malofte kiel mem-priskribo. Kontraŭe, homoj kiuj rigardas sin kiel batalantoj kontraŭ la herezuloj ofte mem-identigis kiel kontraŭ-reviziistoj.

Judoj[redakti]

Herŝele (fama figuro ĉe popolaj judaj anekdotoj kaj rakontoj) diris: "Mi kredas pri tio, ke revoj realiĝas."

Amikoj: "Ĉu vi havas pruvon?"

Herŝele: "Jes. Mi revis, ke mi troviĝas kun ĉiuj aliaj viroj en sinagoga kunveno, dum la rabeno predikas antaŭ ni. Subite iu tuŝis mian kubuton, kaj mi vekiĝis kaj rimarkis, ke mi vere troviĝas en tiu kunveno. Konkludo: La revoealiĝis!"

✡ Kredemo je Sonĝoj ✡[redakti]

1024px-Oulogob.svg.png

Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam juda virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia juda edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"

Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.

BELA REVO[redakti]

Eta Joĉjo: Mi estis punita hodiaŭ, ĉar la instruistino konstatis ke mi revadis dum la kurso pri matematiko.

Kruko: Ĉu ŝi "konstatis"? Kiel ŝi konstatis?

Joĉjo: Mi dume ridetis.

Ina Revo[redakti]

Viro trovas ujon kun genio, kaj deklaras al li tri revojn. Unue, li volas havi belegan riĉan domon. Flap! Belega palaco aperas. Due, li demandas luksan aŭton. Flap! Aperas Ferario. Fine, li diras: "Mi volas esti revo de virinoj kaj esti nerezistebla al ili". Flap! Li transformiĝas en ĉokolado.

Aac o.jpg

♀ Inaj Sonĝoj ♀[redakti]

Et-j.jpg

Inoj pli ofte povas memori pri siaj sonĝoj. Male al tio ili malpli ofte ol viroj sonĝas pri tio havi sekson ekstere de la partnereco.

Realigo de la revo[redakti]

Stop hand.png

-- Karulo, ĉu veras, ke junaĝe vi revis havi amrilaton kun iu porna aktorino?

-- Jes, estas la tuta vero.

-- Do mian gratulon al vi! Mi realigas vian junaĝan revon!

-- Kiumaniere, karulino?

-- Mi hodiaŭ ludis en la porna filmo.

Revopensado[redakti]

Revopensado (aŭ revostirata pensado) estas konfuzado de la propraj revoj kaj deziroj kun la realaj faktoj kaj okazaĵoj.

Tiel ĉi esperantigis István Ertl la anglan esprimon "wishful thinking"( germane:"Wunschdenken").

Revopensanto ĉiam atendas evoluon nur pozitivan (el propra vidpunkto) kaj bazas siajn planojn kaj agojn sur ĝi, ne demandante pri pruvoj de tiu prognozo.

Prezidantoj de ReVo[redakti]

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri ReVo aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "ReVo", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri ReVo ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.

Stulteco[redakti]

Nekredeble, ReVo citas Neciklopedion kiel fonto! Ĉu vi ne kredas? Vidu vi mem: [[1]]

Notoj[redakti]

Tiu ĉi estas traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio je la 21-a de septembro 2019.

Referencoj[redakti]