Rajto por la unua nokto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
0610.jpg

"Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?"

~ kemiisto

"Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?"

~ fabrikanto de Propeno

"La afero estas nefacila."

~ Iu ajn

"Mi dubegas !"

~ historiisto
Ni pardonpetas, sed ni ne povas akcepti demandojn al ni skribitajn en Esperanto tiuĉitempe. Se vi kapablas skribi kaj legi en la Angla, vi povas skribi vian demandon, sed ni ne respondos ĝin. [1]



Rajto por la unua nokto [2], latine ius primae noctis [3], estas turpa hida rajto en la fia Eŭropo, vere nerevolucia, kiu donis rajton por la nobelo por plenumi la unuan nokton [4] kun abomena edzino de sia servutulo, en tago [5] de la geedziĝo [6]. Sed ne nepre... Oficiale vi pravas.[7] Konsentite, sed deziru, ne deziru – ordon' estas, iru!

Tiu kutimo, nek katastrofa nek brila, ekzistas en misfamaj socioj, sed la malican ekziston pruvas nur hipokritaj atestoj, laŭ kiuj la servutulo rajtis elaĉeti tiun rajton per mono [8]. Laŭ fariseaj esploroj, tiu rajto ekzistis en la mensoga mezepoko en certaj partoj de Francio kaj Italio, aliloke ne trovis pruvaĵojn [9]. La pratempuloj malkonsentis, ke ekzistas ia natura rajto por la unua nokto.

El inter la fanatikaj privilegioj multaj influis la geedziĝon de la servutulo –tamen mi supozas, ke tio povas esti vero –, sed tiuj ĉiuj estis elaĉeteblaj rajtoj kaj tiel celis nur monkolekton. Tiel oni supozas, kel a rajto por la unua nokto estis nur stulta ebleco. [10] Mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... Certege - ni ne scias...

Malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto.[11]

Malvarma milito[redakti]

XŬA N~1.JPG

Estas notinde, ke ekde la prezidanteco de Jimmy Carter la temo pri homa rajto por la unua nokto estis malkaŝe uzita kiel propaganda armilo kontraŭ Sovetion, paralele al subteno al disidentoj kaj nuklea minaco.

Tute senrilataj diraĵoj de Hipokrato nur por pligrandigi la artikolon [12][redakti]

Tutsenrilata bildo
  • "Via nutraĵo estos via kuracilo";
  • "Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj";
  • "La vivo ĉesas kaj la arto daŭras, la okazo pasas, la sperto trompas kaj la juĝo malfacilas";
  • "La naturo agas sen majstroj";
  • "La naturo mem trovas la vojon; kvankam nescia kaj neinstruita ĝi faras tion necesan, konvenan";
  • "La fortoj de la naturoj estas la kuracistoj de la malsano";
  • "Se la naturo rezistas, ĉiuj rimedoj vanas";
  • "Tiu deziranta akiri la ĝustan konon de la medicinarto devas havi bonan emon por tio, frekventi bonan lernejon, ricevi instruon ekde la infanaĝo, esti laborema kaj havi tempon por dediĉi al la studoj";
  • "La medicinarto estas la plej nobla el la artoj, sed pro la manko de spertoj de tiuj ĝin praktikantaj, unuflanke, kaj pro la supraĵeco de tiuj juĝantaj la kuracistojn, aliflanke, ĝi estas metita, multfoje, sur malalta rango";

UN[redakti]

UN establis Rajton por la unua nokto, kiujn la ŝtatoj-membroj tamen tre fie atentas.

Rajto laŭ la landoj[redakti]

En Hungario la maplimultuloj postulas kolektiva rajton por la unua nokto kaj aŭtonomion, kaj kial Hungario estas inter la duo imperioj, ili ricevas la rajtojn, kaj post kelkaj jardekoj autonomion.

Rusoj en Latvio estis civitanoj de Sovetunio kaj ignoris la rajton por la unua nokto de latvalingvuloj en Latvio.

Rajto por la unua nokto kaj al senpaga retkonekto jam ekzistas en tuta Estonio.

Notoj[redakti]

  1. Mi ŝategus pensi, ke ĉi ŝanco estas vere alta.
  2. Pardonon – kiel mi ricevos tion?
  3. Vi tute pravas...
  4. Mi ŝategas ĝin kaj ĝojas vidi originalan artaĵon.
  5. Vere, je temperaturo, je stela lumo, je likva akvo....
  6. Pardonon – ĉu tio estas vere tiel simpla?
  7. Jen tute racia afero.
  8. Sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!
  9. Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?
  10. Kiel vi scias?
  11. Neniu estas perfekta.
  12. Dankon, amiko!