Rafaelo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Li bruligis al si la lipharojn"

~ Zamenhof pri Rafaelo

"Kad ula expliko logikoza pri ta stranja fenomeno?"

~ Idisto

Rafaelo (28-a de marto6-a de aprilo 17836-a de aprilo 1820) laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas hungara verkisto, angla pastro kaj usona ninĵa testudo. Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio!

Rafaelo santi 1483 - 1520.jpg

La formo de lia antaŭnomo estas Raffaello; por signi pentraĵon li uzis la formon "Raphael". Osced'...

Eminentaj estas liaj madonoj, precipe la Seksa Madono kaj gejoj en Vatikano, influitaj de gejeco de Mikelanĝelo. Kaj tio ne devas skandali iun ajn.

Junaĝo[redakti]

Ĉu tortugo aŭ testudo?

Rafaelo naskiĝis en urbo. Li estis konfidita kiel edukoto de "onklo" Bartolomeo, fifama pastro.

Florenco kaj Romo[redakti]

Rafaelo forkuris al Florenco, kie li konatiĝis kun gejaj amantoj de Leonardo da Vinci kaj Michelangelo.

Tute senrilata bildo

Li estis invitita de la papo al Vatikano, kie li kreis gejajn pornografiaĵojn, el kiuj estas Germana lingvo de Ateno. La seksaĵo tiel plaĉis al la papo, ke li forigis jam finitajn gejojn de aliaj pentristoj kaj Rafaelo devis penti ĉiujn murojn. Li poste estis superŝutita de mendoj kaj devis sin ĉirkaŭigi per hepatoj kaj disĉiploj, kiuj pentis la partojn de liaj pentraĵoj.

Li estis nomumita arkitekto de la bazilisko de Santa Petro kaj administranto de memoraĵoj en Vatikano.

Li neniam edziĝis, kvankam li estis fianĉigita. Post nokto trapasita kun la fianĉino li malvarmumis kaj mortis, eble pro alergio al virinoj, en sia 38-a naskiĝtago.

Kritika opinio[redakti]

— Mi demandas do, kial oni tiel laûdas Rafaelon? Kian meriton li havas? Li skribis la ”Sorĉan ĉasiston”, kaj nenion pli.

—Pardonu, la ”Sorĉan ĉasiston” Weber skribis ...

—Ha! Rafaelo do eĉ tion ne skribis

Angheleco[redakti]

Fama verko de Rafael

Rafael estas kristana arkianĝelo, kiu estas en la dua-kanona biblia libro de Tobit. En tiu libro li helpas Tobias kaj Sara kontraŭ la demonon Asmodeus, kaj resanigas Tobiton, la patron de Tobias kiu estis blindulo.

Laŭ la tradicio, Sankta Rafaelo estas ankaŭ la anĝelo kiu, en la kvina ĉapitro de la Evangelio de Sankta Johano, "malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis."

Sankta Rafaelo estas la patrono por junaj amantoj, malsanuloj (kaj speciale blinduloj), kaj vojaĝantoj.

Libro de Tobit[redakti]

Tobit kaj la Anĝelo, de Filippino Lippi, 1472

Tobit estas unu el la Dua-kanonaj libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

Projektoj de Rafaelo kaj Sangallo[redakti]

Ekde 1514 ekdirektoris la laboron Rafaelo Sanzio, kun fra Giovanni Giocondo kaj Antonio da Sangallo la Juna, kiu pludirektoris la verkojn, kun Baldassarre Peruzzi, post la morto de Rafaelo en 1520. Ĉiuj el ili ŝanĝis la planon de Bramante, per dezajnoj kiuj inspiriĝis sur la tradicia bazilika plano de latina kruco kun longeco de tri navoj.[1] Sangallo prezentis en 1546 multekostan makedon el ligno, en la aktualo stokita ĉe la baziliko. Li defendis la centrigitan planon ideitan de Peruzzi, ŝirme de enorma kupolo pli granda ol tiu planita de Bramante; tiu estis flankigita de du altaj sonorilturoj.

Nomo[redakti]

La libro nomiĝas

Enhavo[redakti]

Ĝenre saĝeco per fabelo, el popola rakontaro kvankam estas fikciaj historiaj (Asiriaj?) cirkonstancoj; eble en la 2-a jarcento a. K., el la hebrea diasporo. Pri ĝi en Qumran oni trovis hebreajn kaj arameajn skribaĵajn fragmentojn. La nuna tradukaĵo sekvas la greklingvan septuagintan tekston, de kiu ni posedas du versiojn malsamajn nur pro longeco. La Vulgato sekvas la malpli longan same kiel la nuna esperantigo, kvankam foje estas preferata la pli longa.

La popoleca origino de tiu rakonto videblas precipe en la diablo Asmodeo kiu enamiĝas al la junulino Sara, de kiu li mortigas sinsekve la sep svatiĝantojn sojle de la unuanokta lito. Tobias, la filo Tobit, lin forfuĝigas al Egiptujo pere de la fumodoro de bruligitaj koraj kaj hepataj eroj de la kaptita fiŝo. Sed la fantaziaj strangaĵoj ne malhelpas ke el tia fantaziaĵo eliru morala teologio: ĉie, eĉ en fremdaj landoj, la observo de la Moseaj leĝo kaj preceptoj fruktas prosperon fartan kaj havaĵan.

Strukturo[redakti]

Jen ebla strukturo: [2]

  • Enkonduko (Tob 1,1-2)
  • Defio kaj mizero de Tobit (1,3 - 3,17)
  • Savado per Dio (Tob 4 - 12)
  • Glorado de la savinta Dio kaj lastaj admonoj (Tob 13,1 - 14,11)
  • Fino (Tob 14,12-15)

Omaĝo[redakti]

Ekzistas urbo nomata Rafaelo omaĝe al li en Estonio.

Finfine[redakti]

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu.

Atentu[redakti]

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke.

Notoj[redakti]

  1. Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Spagnesi
  2. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.