Radiumo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
"Ne drinku, fumu, aŭ radiumu!"
|
"Estas tre komplika afero"
- ~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
"Ne facile komprenebla, ĉu ne?"
"Kande la diablo oldeskas, il divenas ermito"
- ~ idisto
"OBSEDO temas pri specifa termino, kiu malfaciligas la kreon de pli
klarsencaj sinonimoj"
Radiumo signifas malstreĉadon kun radio-ricevilo. Oni nomas tiujn, kiuj ofte tiel malstreĉas sin, "radioaktivuloj".
Historio[redakti]
Radiumon malkovris Marie Curie, kiel juna knabino. La praktiko popularis en la frua dudeka jarcento, antaŭ la malkovro de komputilumo.
Sanaj aspektoj[redakti]
Laŭ multaj kuracistoj, radiumo povas kaŭzi multajn sanajn problemojn. Simptomoj estas kaj mensaj (ekz. obsedo kun la plej ĵusa stilo de muziko) kaj korpaj (ekz. sunfrapo, pro radiumado ĉe la plaĝo).
Lingvoj[redakti]
Oni povas radiumi en multaj maloftaj lingvoj. Eĉ en Esperanto...
La tielnomataj intelektuloj ĉe Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri radiumo.