Pulmo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne venos rato mem al la kato"

~ Zamenhof pri tute alia afero
220.png

Pulmo esas organo di aerala respirala sistemo en vertebrozoi. Lua precipua funciono esas transportari oxon de l'atmosfero en la sangan fluon, kaj extraktari de dioxida karbo de sanga cirkulo al atmosfero. Tio exekutas kun lua mozaiko di specaligaj celuloi quiaj formacas milionojn di tre mikraj, eceptalaj tenua-muraj aerosakoi ube gazo kambio eventas. Pulmoj havas anke nerespirala funcioni do acido-bazo equilibro kae sango-filtro.

La homa pulmo konsistas el du partoj, dekstra kaj maldekstra, kiuj okupas la Toraon, kiu krome enhavas la koron kaj la ezokon. La dekstra alo de la pulmo konsistas el tri loboj (supra, meza, malsupra), la maldekstra el du (supra, malsupra). La pulmo de meza adolto pezas iom pli ol kilogramon kaj grandas ĉ. 1,7 litrojn (ne kalkulante la aeran enhavon).

Pneŭmologio[redakti]

Pneŭmonologio (greke πνευμονολογία, de πνεύμονας, pneŭmonas, "pulmo" [origino πνεύμα, pneŭmo, "spiro, spirito"] kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") aŭ pulmologio (de la latina vorto pulmo, kiu en Esperanto signifas la samon) estas subfako de Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la pulmo kaj proksimaj organoj.

La alternativo pulmologio en Esperanto multe pli simplus ol la longa pneŭmonologio, sed PIV proponas la ses-silaban variaĵon, kaj nur flanke mencias la pli mallongan alternativon. Tiel do ankaŭ ĉi-tie.

1341300945712.png

Vera fakulo[redakti]

Malsanulo ĉe kuracisto: Ĉu mi kuraciĝos, s-ro kuracisto? Mi aŭdis pri kuracisto kiu donis rimedon al iu pro bronkito, sed tiu mortis pro kor-atakto. Kuracisto: Ne timu. Ĉe mi, kiam mi kuracas iun pro bronkito, tiu ja mortos pro bronkito!

Problemo[redakti]

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas mikrobojn.

Ulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?

Medicino[redakti]

4291.png

Doktoro (esplorante la pulmojn): Diru 199 — cent naŭdek naŭ.
Paciento: Lastfoje mi devis diri nur 99 — naŭdek naŭ.
Doktoro: Jes certe, sed intertempe ja ĉio plialtiĝis.

Spiro[redakti]

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas Mikrosofton.
Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?

Ĉu bone?[redakti]

-- Sinjoro Kovach -- interesiĝas la kuracisto --, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?
-- Kiam mi ekfumas --diras la paciento - la edzino forlasas la hejmon.

Fumado[redakti]

-- Ĉu vi fumas? -- demandas kuracisto la malsanulon.
-- Ne.
-- Domaĝe. Ĉar cetere mi tuj povus diri la kaŭzon de la malsano.

Ĉesi[redakti]

80 n.jpg
A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.
B: Kial vi ne ĉesas fumi?
A: Tio estas tre malfacila.
B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

Danĝero[redakti]

Kuracisto diris al tre maljuna paciento:

„Vi devas ĉesigi la fumadon."
„Mi ne kuraĝas, doktoro."
„Kial ne?"
„Ĉar la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la dua mondmilito."

Matematiko[redakti]

Gratulon! Vi havas bonegajn pulmojn!

„Kiom da cigaredoj vi fumas tage?" kuracisto demandis malsanulon. „Dek." „Sed por la daŭro de la kuracado mi permesis al vi nur kvin." „Tio estas vera. Sed mi estis ĉe alia kuracisto, kaj ankaŭ tiu permesis al mi kvin."

Pneŭmonologio kaj sekso[redakti]

Kiel eblas konstati, ke iu viro estas ekscitita sekse?

-- Li spiras.

Modernaj rimedoj[redakti]

Radiologo alvenigas la malsanulon.

-- Sinjoro mi havas kaj bonan, kaj malbonan novaĵon. Ĉe kiu komenci?
-- Ni transighu rapide, mi aŭdu la malbonan.
-- Sur la rentgenbildo videblas ampleksa pulmotumoro.
-- Kaj kio estas la bona?
-- Mi povas malaperigi ĝin per Photoshop!