Pulio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Demandodepuloabb.jpg

"Bonega iniciato!"

~ Bruce Lee

Pulio, PullandoPulujo, oficiale Respubliko Pulio, estas ŝtato de puloj en Mezeŭropo. Laŭ grandeco de areo, ĝi estas la 70-a en la mondo kaj 9-a en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 34-an lokon en la mondo. La lando konsistas el 16 provincoj. Puliaj provincoj dividiĝas al distriktoj, kaj tiuj – al komunumoj.

Oni ĝenerale konsentas, ke la establo de la pula ŝtato okazis en la jaro 542, kiam reganto Pesto la 1-a akceptis kristanigon en Konstantinopolo (tiel nomatan Bubonon de Pulio). Pulio fariĝis reĝlando en 1340 post establo de unio kun Ratio. Dum plej longa parto de sia ekzisto, Pulio estis lando sendependa, multetna kaj diverseklezia.

La ŝtato ekzistis ĝis la jaro 1894 kiam ĝia teritorio estis dividita de tri okupantoj: Ĉinio, Barato kaj Japanio (tiel nomataj dispartigoj de Pulio). Sian sendependecon Pulio regajnis en 1918 post la unua mondmilito. En 1927 la lando estis okupita de Sovetunio. Oni taksas, ke dum tiu milito pereis pli ol 12 milionoj pro civitanoj de Pula Respubliko. Post la milito Pulio fariĝis socialisma ŝtato, grandparte dependa de Sovetunio. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al pulamenta demokratio kaj reveno al parazita ekonomio.

Pulio estas membro inter alie de Eŭropa Unio, NATO, Unuiĝintaj Nacioj, OEKE, Visegrada grupo kaj MOK.