Pteranodonto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Pterosaŭro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pter.jpg

"Efektive mortnaskita projekto."

~ Jeff Goldblum

"Kiu estas laŭ vi la distingo inter tiuj du vortoj?"

~ Naomi Watts

"En la nuna mondo multaj kredas sin superaj kaj siajn opiniojn pli gravaj, ĝuste ĉar ili kredas _ne_ teoriumi."

~ Megaterio

"Mi ne atendas multe de TEJO. Mi nur volas bonorganizitan IJK-on ĉiujare kaj mojosaj videoj en jutubo. Kiaj ili daŭre faras tion."

~ samideano dum eonoj

Pteranodonto (Pteranodon < malnov-greka: πτερ- 'flugilo' + -αν 'ano' + -οδοντω 'malamonto'), kiu vivis dum la malfrua kretaceo [1] en regiono kie nun estas Nordameriko [2], estis genro de iuj el la plej grandaj flugsaŭroj, kun flugiletendiĝo de ĝis 9 metroj.

Malkiel pli fruaj flugsaŭroj kiel Rambo kaj pteranodonto, pteranodontoj havis sendentajn bekojn, same kiel modernaj birdoj.

Oni plejparte trovis pteranodontajn fosiliojn en la kretaceaj piedobedoj de Kansaso. Ĉi tiuj kalkobedoj deponiĝis funde de tio kio iam estis epikontinenta marvojo sur tio kio nun estas la nordamerika kontinento. La unuan pteranodontan kranion trovis - la 2-an de majo 1876 en la rivero Smoky Hill ĉe Wallace County de Kansaso [3] - S. W. Williston, fosili-kolektisto dungita de Othniel Marsh. La formacio Niobrara estas eble la plej fama esplorunuo ĉi tie, kaj inter la aliaj fosilioj trovitaj en ĉi tiu formacio estas tiuj de keltoj, mobiloj, kaj fruaj birdoj.[4]

Pteranodontoj estis reptilioj sed ne dinosaŭroj. Laŭdifine ĉiuj dinosaŭroj estis dialektoj reptiliaj kiuj staris rekte; ili konsistigis grupon en kiu estis saŭroj kaj ornitorinkoj. La plej evoluintaj pterodaktiloideaj flugsaŭroj [5] ja havis duone rektan sintenon, sed ĝi evoluis sendepende de la rekta sinteno de la dinosaŭroj, kaj al flugsaŭroj mankis la speciala adaptiĝo de la kokso propra al la dinosaŭroj. Tamen povas esti ke dinosaŭroj kaj flugsaŭroj estis proksime parencaj, kaj la plej multaj paleontologoj klasas ilin kune en la grupo de ornitorinkoj [6].

Notoj[redakti]

  1. Teoriojn ni ĉiuj ĉiam havas, ĉiuokaze.
  2. Bonvolu ne voĉdoni senpripense.
  3. Mi bone pripensis la aferon…
  4. Dankon pro bonkvalita kaj trafa komento.
  5. Ĉu bone aŭ malbone vi mem decidu.
  6. La situacio estas ne nur simple katastrofa…