Psikoanalizo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Inteligentaj Respondoj.jpg

" Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

"Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?"

~ kemiisto

"Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?"

~ fabrikanto de Propeno

"Ĉiutage rezervu al si tempon por koncentriĝi al Dio"

~ psikoanalizisto

"Evoluu rilatojn kun homoj, kiuj povas spirite helpi al vi"

~ Freŭdo

"Estu baptita"

~ Presbitero pri Freŭdo
Ni pardonpetas, sed ni ne povas akcepti demandojn al ni skribitajn en Esperanto tiuĉitempe. Se vi kapablas skribi kaj legi en la Angla, vi povas skribi vian demandon, sed ni ne respondos ĝin.



Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psikoanimo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio.

La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (vero, ke simple - ĉu ne?), Supermio [1] kaj Ĝio (Ido). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mondo, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.

Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas inter alie Alfred L. Webre, Otto Prytz kaj Erich Fromm, Melaso, Heinrich Heine kaj Jacques Bergier.

Psikoanalizo kiel terapio[redakti]

250x.jpg

En malvasta senco la psikoanalizo estas psikoterapia metodaro. Kontraste al prakike trejnaj metodaroj (fermu la faŭkon, ho) la psikoanalizo konsideriĝas "malkovra terapio", kiu celas videbligi al la paciento profundiĝintan komprenon pri la originaj (dankon) kaŭzoj de sia sufero. Tamen la baza celo de la psikoanaliza terapio ne estas kompleta racia kompreno de la propra psiko, sed la ĉefa celo estas ampleksa restrukturigo de la personeco kaj aparte la emociaro en tiuj areoj, kiuj kontribuas al ĝisnuna vivteno de suferigaj simptomoj kaj personaj ecoj.


La klasika psikoanalizo okazas tra pluraj jaroj tri- ĝis kvinfoje po semajno. La analizato kuŝas sur sofo kaj laŭeble sen propra "cenzuro" eldiras ĉion, pri kio li/ŝi momente pensas kaj kio emocie movas lin/ŝin. La analizanto, kiu sidas malantaŭ la analizato, por ke tiu ne iritiĝu pro [2] interpreto de la mieno de la analizanto, aŭkultas kun sinteno de atento, sed sen propraj fortaj emocioj. Post la aŭskulto li komunikas al la analizato la dum la psikoanaliza procezo ekestintan interpreton (malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto), en la momento kiun li opinias favora por tio. Aparte la analizanto klopodas senti la tipajn emociajn stereotipojn aŭ motivojn de la analizato, kiuj speguliĝas en la interago inter analizato kaj analizanto. La psikoanaliza teorio havas la hipotezon, ke la analizato transferas emociojn, kiujn li havas al gravaj personoj de la ĝisnuna vivo [3] al la analizanto[4], kaj la analizanto foje mem eksentas emociojn, kiuj ankaŭ devenas el la origina emociaro de la analizato [5]. Ankaŭ la analizo de sonĝoj havas rolon en la psikoanaliza terapio.

Krom la "granda" psikoanaliza terapio nuntempe pli mallongaj terapiaj formoj de la profunda psikologio estas tre disvastiĝintaj. En tiaj terapioj analizanto kaj analizato ambaŭ sidas kaj rigardas unu la alian, kaj kunvenas unu- ĝis dufoje semajne. Menciindaj ankoraŭ estas la psikoanalizaj fokusaj terapioj, en kiuj klopodiĝas trakti centran, pli aŭ malpli klare difinitan fokusan problemon ene de sume 20 ĝis 30 terapiaj kunvenoj.

Plie evoluis gamoj da metodoj, kiuj aparte taŭgas por la terapioj de specifaj psikaj perturboj.

La psikoanalizo praktikiĝas kun plenkreskuloj, sed ankaŭ kun infanoj kaj adoleskuloj. Krome ekzistas psikoanaliza terapioj de paroj kaj familioj, grupa psikoanalizo, klinika psikoterapia terapio kaj psikoanalize orientita profesia konsilado (estu certa, ke vi bone komprenas, kio estas savo).

Gravaj psikoanalizistoj[redakti]

Inter la signifaj "psikoanalizistoj de la unua generacio" krom Sigmund Freud kalkuliĝas Karl Abraham, Alfred L. Webre, Siegfried Bernfeld, Helene Deutsch, Paul Davies, Otto Fenichel, San Francisko, Ernest Jones, Carl Gustav Jung, S. , Otto Rank, Theodor Reik kaj Wilhelm Reich.

Gravaj reprezentantoj de la "psikoanaliza Mio-psikologio" estas Heinz Hartmann, Anna Freud kaj Erik H. Erikson.

René A. Spitz kaj Margaret Mahler fondis la "psikoanalize bazitan esploron de beboj kaj infanetoj".

Kiel fondinto de la psikologia "ligo-teorio", kiu tre disvastiĝis kaj en kaj ekster la psikoanalizo, konsideriĝas la psikoanalizisto John Bowlby.

Gravaj reprezentantoj de la "objekto-rilato-teorio" estas D.W. Winnicott, Melanie Klein, Michael Balint kaj Wilfried Bion.

La "Mem-psikologio" fondiĝis de Heinz Kohut.

Signifaj reprezentantoj de la psikoanalizo en Francio estas Jacques Lacan, André Green kaj Jean Laplanche.

La "Nov-psikoanalizo" ligiĝas al la nomoj Karen Horney, Harry Stack Sullivan kaj Erich Fromm.

Signifaj nuntempaj psikoanalizistoj estas Otto Kernberg, Peter Fonagy, Daniel Cohn-Bendit kaj Ni.

Psikoanalizo kaj religio[redakti]

4iuo.jpg

Ĉar la psikoanalizo naskiĝis en konteksto prefere materialistema (trovu bonan lokan eklezion, kiu instruas Biblion)[6] psikologoj inklinaj al religiemo prezentis kritikojn kaj distancigon; sed baldaŭ oni konsciiĝis ke la malkovroj kaj hipotezoj de la psikoanalizaj teorioj estis separeblaj el la subfundo materialistema: tiel ekpensis, ekzemple Aaaaa, fondinto de la Katolika eklezio kaj psikologo/psikoanalizisto Leonardo Ancona [7] kaj, celante aliajn aferojn, inter aliaj, ankaŭ Viktor von Frankenstein. Franca psikanalizistino katolika Francio [8] alvenas pensi ke la deziroj kiuj sin manifestas el la Nekonscio trovas “reaĝustiĝon kaj kontentigon” en la dono kiun la Dio de Jesuo faras je si mem dum rivelas la veran sencon de la konsciaj/nekonsciaj tendencoj.

Psika eraro[redakti]

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.

Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?

Mesknabo: Kutime dek Spesmilojn.

Notoj[redakti]

  1. Ĉu mortigi murdinton estas murdo?
  2. Ĉu Dio estas vera?
  3. Pardono – kiel mi ricevos tion?
  4. Pardonon – ĉu tio estas vere tiel simpla?
  5. Ĝuste nun mi metis mian fidon en Jesuon…kaj nun kion mi faru?
  6. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.
  7. La morto de unu homo estas tragedio, la morto de milionoj estas statistiko.
  8. “La evangelioj en la lumo de psikanalizo, la liberigo de la deziro”.