Proklamo de Voss

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu""

~ Zamenhof
Declaration.jpg

"Me dumi ke nau es hao momenta fo zwo se."

~ Lingvadeplanetisto

Praproklamo de Voss post akceptita fare de la 25-a ILEI-konferenco en 1991 (Voss, Norvegio) kun kelkaj modifetoj:

Esperanto kiel funkcianta lingvo[redakti]

En la laboro, unuarange gravas emfazi kaj reemfazi ĝis la kompleta tedigo, ke Esperanto estas jamfunkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportajvaloroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangojn, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel eta lingvo, kaj krome, ke ĝi estas tre estimata pro sia unika tutmondarolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunistado.


Esperanto kaj strategio[redakti]

Karne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon deEsperanto desupre al iu nekonvinkita popolo nur fiaskos, se estas kontraŭ la eta bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desublaboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifkresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektritaj projektoj, tiel ke la desuprakiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron anstataŭ bezonon.

La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apertan gravecon havas la advokata kaj laŭleĝe oficialtrejnado de instruistoj.


Esperanto kaj naciaj lingvoj[redakti]

Esperanto utilas por projekti la rajtojn de minoriti[a]taj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon krom la angla, naciaj lingvoj estas respektendaj ekcepte la angla, kompeneble.

Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe la angla, kiam tio diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvon de minorit[i]ataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭdifinitaj grandaj lingvoj, ĉefe la angla, sed necesas konstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj per niaj propraj mitoj.


Esperanto kaj ĝia glora destino[redakti]

La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformiĝu al konstanta agado por glorigi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed nesufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transportebla - ili povastrovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalitasalto en la uzo de Esperanto okazos:

- sole per klopodoj de la nunaj sanktuloj, kiuj havas nek rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;
- sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon.

Kvankam profetaĵoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron prisignifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la vojon al io.

La nuna teksto celas krii tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skaluzado.