Projekcio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Figu.png

"Bedaŭrinde, la artikolo enhavas iom da miskomprenoj pri scienco, kies ĝustigo estas esenca por vere fruktodona dialogo inter scienco kaj religio."

~ Emily Brontë

Projekcio estas la psika povo diri la plenan veron pri homo, kiun oni ne konas.

Difino[redakti]

Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni ne konscias.

Bonan ekzemplon havigas la frazo:

Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.

Esperanto kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon. Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile vidas en la aliuloj?

Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne disponas):

Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti.

Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton

orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj.

En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto.

La Feino[redakti]

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

Utilo[redakti]

Konservi junecon estas la deziro de la granda plimulto de la homoj. Sed ĉu eblas konservi sin junaj dum ĉiu vivofazo kaj en ĉiuj jartagoj? Legante ĉi tiun tekston vi ekkomprenos, ke jes! Fakte la vera juneco multe superas la eksteraĵon.