Prezidento

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Vesto homon prezentas"

~ Zamenhof pri prezidento
Imas.png

"Forsan me hastas multe a ta konkluzo."

~ Idisto

"Mi ne sciis, ke la laboro estus tiom malfacila."

~ Donaldo Trompo pri prezidenteco de Usono

Prezidento estas la nomo de la ĉefo de la ŝtato de Barato kaj ankaŭ la nomo de estraranoj en multaj aliaj landoj. La nuna prezidento de Barato estas Pra kaj, pro intereso pri neŭtraleco, indas rimarki ke aliaj prezidentoj ekistas aliloke.

Respondeco[redakti]

Enspezo.jpg

Respondeco dependas pri tipo de prezidento, kaj siaj potencoj. Usono havas politikan presidenton, kiu neniam prezidas, do neniam estas prezidanto. Tiu posteno ankaŭ servas kiel ŝtat-estro. Francio havas ĉefministron, kaj politikan prezidenton. Germanio kaj Irlando havas ĉef-ministron kaj nepolitikan ŝtat-estron. Iom landoj havas reĝon sen ĉef-ministron, kvankam tiuj ofte estas diktatorecoj. Multaj havas diktatoran prezidanton. En Barato la prezidento estas ĉefa komandanto de la militistaro kaj la formala gvidanto de ĉiuj branĉoj de la registaro. Tamen li aŭ ŝi historie delegas tiujn povojn al aliuloj.

Ekster Barato[redakti]

Ekster Barato la respondecoj de prezidentoj estas iom malsamaj, iom samaj, depende de la lando.

Taŭgeco[redakti]

La aŭtoroj de la menciita dokumento asertas, ke prezidanto kiu estas profesoro pri fremdaj lingvoj ne taŭgas kiel prezidanto. Aganta prezidanto, kiu ne havas ekskluzive ceremonian rolon, devas havi profesiajn, ekonomiajn, organizajn konojn.

Vodkapresidents.jpg

PREZIDENTA LABORO[redakti]

La plej malgajan kaj la plej malfacilan laboron havas sinjoro prezidento: ja homoj ĉirkaŭ li estas koruptuloj, sed ilin maldungi kaj transdoni al juĝo li tute ne povas, ĉar ili estas liaj amikoj kaj parencoj.

Prezidanto de la Eklezio[redakti]

En la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la Prezidanto de la Eklezio estas ĝenerale konsiderata la plej alta reganto de la mormona eklezio. Ĝi estis kreita de Joseph Smith, fondinto de la movado, kaj poste lin sukcedis Brigham Young, Joseph Smith III, Sidney Rigdon kaj James Strang. Pluraj aliaj titoloj estas rilataj al ĉi tiu posteno, inkluzive de Unua Eldero de la eklezio, Profeto, Viziulo, Revelacianto, Interpretanto kaj Reganto (en Israelo).

GRAVA PREZIDENTA HELPO[redakti]

Ĵurnalistoj petas kamparanon:

-- Bonvolu priskribi vian ĉijaran rikoltaĵon.

-- Ho, ĝi estas bonega kaj abunda, - respondas vin. - Mi rikoltis multegon da greno, multegon da fruktoj kaj legomoj! Eĉ pli mi diru: la porkino naskis multe da porkidoj!

Unu el la ĵurnalistoj demandas:

-- Ĉu vi volas danki nian prezidenton pro lia helpo?

-- Pri kio? Mi ja mem plugis, semis kaj rikoltis. La prezidento neniel helpis min.

-- Ĉu vi do volus diri, ke la prezidento estas tute senutila por nia kamparanaro? - minace demandas la ĵurnalisto.

-- Certe ne! - respondas la kamparano haste, - mi ĵus pripensis kaj konkludis, ke la porkino neniel povis gravediĝi sen grava helpo de la prezidanto.

Nathan Knorr[redakti]

Nathan Homer KNORR (naskiĝis la 23-an de aprilo 1905 en Bethlehem,Pensilvanio, mortis la 8-an de junio 1977) estis la tria prezidanto de la Societo Gardoturo, ekiĝante 13-an de januaro 1942, anstataŭante al Joseph Franklin Rutherford, kiu deĵoris en la pozicio ekde 1916.

Knorr signife kontribuis al Atestantoj de Jehovo, kun intensa instrua fokuso. Ene de unu monato de lia oficado, estis faritaj la demarŝoj por "Progresiga Kurso en Teokratia Ministerio", lernejo kiu havis bibliesploradon kaj paroladon. La 24-an de septembro1942, Knorr indikis ke la societo establu alian lernejon por trejni misiistojn por la servo en eksterlando. La sugesto estis unuanime aprobita de la Komisiono de direktoroj. La unua klaso de la Gilead-Lernejo, la nomo donita al tiu misia lernejo, komenciĝis en februaro 1943.

Knorr aranĝis la kreadon de novaj sekcioficejoj en multaj landoj. En 1942, kiam li iĝis prezidanto, ekzistis 25 sekcioficejoj tutmonde. Antaŭ 1946, malgraŭ la okazaĵoj de la Dua Mondmilito, la nombro da sekcioficejoj pliiĝis al 57. Dum la venontaj 30 jaroj, la nombro da sekcioficejoj pliiĝis al 97.

La doktrino de la malakcepto de sangotransfuzo ankaŭ estis lanĉita dum la gvidado de Knorr. Li mortis pro cerba tumoro ricevinte hospicoprizorgon ĉe etendaĵo de la jehovatestanta monda sidejo en Nov-Jorko.

Elekto[redakti]

Oni ne balotas por la prezidento; la parlamento elektas ĝŝlin.

Ekster Barato[redakti]

Ekster Barato tiu proceso varias aŭ eĉ tute malsamas.