Premio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kun sia tuta domo kaj havo"

~ Zamenhof pri tute alia afero
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Nia lingvo estas la plej bona moderna ilo por internacia komunikado en la tuta mondo"

~ Esperantisto per IRC

"Semblas tre desfacila ke Ido konkurencez kontre Esperanto tale..."

~ idisto

Premio estas nejusta donaĵo farita al iu, ĉar tiu estas simpatia aŭ ĉar tiu pagis "trinkmonon" aŭ iu ajn, aŭ simple fikis iun membron de la komisiono. Tiu, kiu simpatias aŭ pagis aŭ fikis iun ajn estas nomata "la plej inda".

3991155.94cc8b24.560.jpg

Oni nomas premion ankaŭ donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por trompi eblajn klientojn. Ĝenerale, oni aĉetas aŭtomobilon kaj gajnas kiel "premio" krajonon aŭ ĉemizon; se oni aĉetas multkostan ĉemizon, gajnas kiel premio konfitaĵon, ktp.

La plej famaj premioj estas la Nobelpremioj, donata al kiu estas politike pli interesaj al Svedio, NorvegioNATO.

Premioj al meritoj[redakti]

  • Premio Latin American Quality Awards Latinamerika Premio al plej sukcesaj espluatantoj kaj kunlaborantoj de Usono, kiuj eĉ ne scipovas la lingvon de sia lando.
  • Premioj Príncipe de Asturias - Hispanio - al iu ajn, kiu akceptas ĝin.
  • Nobel-premio pri paco, al amikoj de NATO.
  • Nobel-premio pri literaturo, al iu ajn, kiu verkas librojn nedanĝeraj al Usono.
  • Nobel-premio al usonanoj aŭ profesoroj de usonaj universitatoj.
  • Medalo Fields, konsiderata simila al neekzistanta Nobel de Nerdeco.
  • Polar Music Prize, konsiderata kiel Premio Nobel de Monda Muziko, al anglalingvaj muzikistoj.
  • Premio Ernst von Siemens, konsiderata la Premio Nobel de Klasika Muziko, al germano, kiu sukcesas trompi usonanojn.

Apartaj premioj[redakti]

La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".

Premio Zamenhof[redakti]

La Premio Zamenhof por Internacia Kompreniĝo estis starigita de UEA, laŭ iniciato de ties Novjorka Oficejo, en la jaro 1985 "por honori ĉiujare personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo" ("Esperanto", 1985:11, p.183). Ĝia valoro estis 1.000 usonaj dolaroj.

Premio Zamenhof estis ĉiujare aljuĝita dum jenaj jaroj kaj al jenaj personoj:

Post 1995 ne okazis novaj aljuĝoj, sed la Premio ne estis malfondita, kaj eblas nova aljuĝo.