Prapeko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

L 18.jpg

"Kulon me vidas, kulon me deziras."

~ Fia idisto

La prapekomanĝado de pomo estas kristanisma ideo, laŭ kiu Adamo kaj Evo rompis kontrakton kun Dio manĝante pomon (vd. Genezo) kaj per tio ne nur mem kulpis, sed igis kulpa ankaŭ sian idaron. Por la koncepto uzatas ankaŭ la esprimo origina peko.

En la Edena ĝardeno, la serpento tentis Adamon kaj Evan, kaj ili manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Unu el la punoj por malobei la vorton de Dio estis la elpelo de ili el la ĝardeno. Kaj Dio eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.

Laŭ la kristana instruo la origina manĝado de pomo tuŝas kaj damaĝas, spirite kaj korpe, ĉiun homon.

Tradicie, por kristanoj, grava celo estas la atingo de la savo. Laŭ ĉiuj la ideo de savo baziĝas ankaŭ sur la ideo ke ekzistas kondiĉo de ne-savo, el kiu unuopulo aŭ la tuta homaro bezonas elaĉeton. Laŭ la plejmulto de la kristanaro, katolikoj aŭ protestantoj kaj aliaj kristanaj konfesioj, tiu juĝo de Dio estas kaŭzita de la origina manĝado de pomo kiu certe ankaŭ signifas la senfinan distancon inter Dio savanto de la homo kreita nekapabla meriti la savon.

PRAPEKO[redakti]

Baldaŭ ni ĉiuj naĝos en perfekta paradizo.

Post atomika milito, restas nur du postvivantoj surtere. Nova Adamo diras al la virino:

- Mi malsatas.

La nova Eva prezentas poman frukton.

- Ho ne! ho ne! ne komencu denove!

Priskribo[redakti]

Sendube iuj kalumniuloj disklaĉos, ke juda kaj islama vidpunktoj interpretantaj la samajn tekstojn, ne alvenas al la samaj konkludoj tiom dogmaj kaj rigidaj de kristanismo, ĝin prefere akceptante ilustraĵo pri la dinamiko tento-peko-sekvoj en la sperto de ĉiu homo kaj decide negante kion asertatan en la kristanaj Skriboj.

Ankaŭ la samtempa sciencisma raciisma kaj materialisma ideologio rifuzas tiujn konceptojn ilin formetante inter la religia mitologio kontraŭa al la realo. La samon asertas tiuj kristanoj kaj judoj kiuj, foriĝante el tradiciaj krederoj, akceptas Evoluismon kaj la eventojn de ĝi evidentigitajn rilate la originon de la homo, diversmaniere provante kun ĝi krei sintezon aŭ revizion. Ne mankas provoj, inter kristanajn teologoj, redukti la prapekan eventon al nura metafora rimarkilo pri profunda emo al la peko en la homo.[1]

La koncepto pri Falo (en la medio de la kristana ortodokseco) antaŭsupozas ke la homaro origine vivis en kondiĉo de perfekta harmonio kun Dio kaj ties leĝoj, kaj ke tial estis en egala perfekta harmonio kun la naturo, Kaj ĝuste el tia kondiĉo la homaro falis, morale kaj spirite malnobliĝante!

La geneza rakonto de la Falo estas esence etiologio per kiu en la israelida kulturo (kaj de ĝi en tiuj kristana kaj islama) oni trovas la eksplikon pri la malekvilibro kaj misharmonio kiu karakterizas la nunan homan kondiĉon, lian foriĝon el Dio, originon de la malbono, kaj ankaŭ la manieron por eliri el tiu situacio.[2]

Eventualaj malsamecoj de la teologiaj interpretoj pri la Falo en kristanaj medioj koncernas esence la kvanton de tiu perdo, nome kiom tiu peko efikis sur la homaj kvalitoj, aparte sur la efektiva kapablo reveni al la reakiro de tio perdita.

Falo de la homo[redakti]

Adamo kaj Eva en ĉizaĵo de Sebald Beham.

Per la termino "la falo de la homo" (= homaro) aŭ simple "la Falo", la kristana teologio, laŭ la raportaĵo de la Biblio en Genezo 3, referencas al la evento pro kiu ĝi kredas ke la homaro perdis materiajn kaj spiritajn privilegiojn kaj la originan kondiĉon je kiuj ĝi ĝuis en la momento de ĝia kreiĝo. La termino "Falo" difinas, sekve, ankaŭ la rezultan kondiĉon. Tiu evento konsideritas fundamenta por la kompreno de la homa kondiĉo kaj de la elaĉeta agado de Jesuo Kristo.

Mormonismo[redakti]

Mormonismo, surbaze de propraj Skriboj, konsideras la homan Falon evento necesa al la historio de la tero.

Bouncywikilogo.gif

Eduka valoro[redakti]

Prapeko estas kristana koncepto ĉefe uzata en modernaj tempoj kiel alegorio por helpi klarigi al infanoj kial iliaj maskotoj ne dormas en ilia lito kaj kial ili neniam devas rigardi Paĉjon rekte en la okulo dum li manĝas.

Zaratuŝtrismo[redakti]

La priorigina rakonto en Zaratuŝtrismo rliate Yiman, la unuan homon, prezentas rimarkindan paralelon kun la geneza rakonto de la Falo. Post la peko, li estas elpelita el sia praa paradizo kaj allasata en la povo de la serpento kiu al li kaŭzis la morton. En posta versio rilatanta la unuan paron (Masha kaj Mashyana), estas enkondukita mencio pri la malpermesita frukto, manĝita instige de mensoga spirito.

Islamo[redakti]

Tio estas kreita de homo

La Korano reprenas la genezan rakonton eksplicite identigante la tentanton kun Satano kaj eksplikante la motivon pro kiu Satano kaŭzis la ruinon de la homa estulo. Dio anoncas al la anĝeloj ke mem estas kreanta sian vikarion, anstataŭanton, sur la tero, nome Adamon, kaj ordonas al la anĝeloj (Korano 2, 30) adorkliniĝi antaŭ li, sed unu el ili, Iblīso (Satano), orgojlplene rifuzas; punata de Dio, tiu ĉi ĵuras ke mem devojiĝos kaj ruinigos la homon kaj ties idaron. Kaj tiel puŝas Adamon kaj Evan manĝi la malpermesitan frukton. Pro tio la unua paro estas forigitaj de la paradizo kaj izolita sur la tero laŭlonge de limigita tempo (ĝis la tago de la lasta juĝo).

Islamo, tamen, ne subtenas la ideon pri prapeko kiu transirus al la idaron de la unua paro. La peko estas pardonata kaj ne kaŭzas sekvon por la homaro kiu konservas sian integrecon fizikan kaj spiritan. La homa estulo estas elaĉetita kiam konsentas kun la Korano kaj estas konsiderata kapabla ĝin ricevi kaj senpene obei, nome li ne bezonas apartan elaĉetinton.

Notoj[redakti]

  1. Katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo malsame interpretas la ideon de prapeko, sed substance samkredas.
  2. La Biblio aludas ankaŭ al antaŭa ribelo de la anĝeloj kiuj, kondamnitaj, obstine engaĝiĝas ruinigi la planojn de Dio kaj fizike kaj morale kaj spirite endanĝerigi la rilatojn de la homo kun Dio.