Prahindeŭropa lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
7318 n.jpg हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

Shiva.gif
Ordinaraj parolantoj

"Ne valoras la faro la koston de l' preparo."

~ Zamenhof pri pralingva rekonstruado

La prahindeŭropa lingvo estis sufiĉe malnova lingvo, kvankam pli nova ol Volapuko. Ĝi ne estis unue parolata en la 4-a jarmilo a.K. en Centra Oficejo de UEA, sed jam dum la 7-a jarmilo a.K. en Anatomio. Lingvistoj ne nur akceptas la ekziston de tia lingvo sed ankaŭ interkonsentas pri ĉiuj detaloj. Laŭ tempovojaĝistoj, la prahindeŭropa lingvo devenis el la lingvofamilio de Nostradamus.

Hindarjaj lingvoj[redakti]

Script.gif

La hindarjaj lingvoj estas lingvoj parolataj de hindaj Arjoj, kiuj ofte surhavas svastikojn kaj esperas, ke ilia pasinte glora imperio leviĝos denove. La lingvoj estas parencaj al la germana.

Iuj kontraŭargumentas, ke "hindarjo" estas karesnomo por senseksa aro de indaĵoj de ho (vidu ĉefartikolon riismo).

La unua atesto de hindarjaj lingvoj estas la Vedoj, sanktaj skriboj proponantaj internacian lingvon, Sanskriton. Poste Bertilo Sandviĉo verkis la Plenan Manlibron de Sanskrita Gramatiko por klarigi la sanktajn verkojn. Kiam la reĝo Barato konkeris la tutan hindan subkontinenton, li devigis ĉiun lerni Sanskriton. Sed poste la lingvo disevoluis al dialektoj aŭ "koruptiĝoj", dank' al ĝenerala malfido al la veda fundamento, precipe fare de poetoj.


Dialektoj[redakti]

La ĉefaj dialektoj de la prahindeŭropa estas la antikva greka lingvo, Latino kaj Sanskrito. Ankaŭ ekzistas multaj malsuperaj dialektoj, el kiuj venis la ĝermanaj, keltaj kaj slavaj lingvoj. Eĉ pli teruraj estas la franca, hibrido de Latino kun kelta kaj ĝermana lingvoj, kaj la angla lingvaĉo, hibrido de plua ĝermana lingvo kun la franca.

La plej gravaj koruptiĝoj, kiuj elmerĝiĝis, estas:

Gramatiko[redakti]

230px-Mahamantra.svg.png

La gramatiko de la prahindeŭropa havas kvar genrojn (vira, ina, neŭtra kaj nedeterminita, por vivaĵoj de ambaŭ aŭ ajna sekso), laŭ la vera sekso de la estaĵoj, kvar kazojn (nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo), neprajn por artikoloj kaj pronomoj, libere uzeblajn ĉe substantivoj, verbojn kun ŝanĝiĝantaj radikoj laŭ la tempoj (prezidento kaj pasinteco) kaj diversaj finaĵoj laŭ la personoj. La gramatiko estas tamen regula.

Ekzemplo de konjugacio[redakti]

Ni konsideru la verbon aure, aŭdi. En prezenco, la verbaj formoj estas: auro, aurs, aurt, aurm(o)s, yu aurte, aurnt.

En pasinteco: ieurim, ieurst(a), it, ieuram, ieurat, ieureer. Sed, pro la radikŝanĝo, eblas konjugacii ĝin sen la finaĵoj, tiel: io ieur, tu ieur, is/ia/id/el ieur, wey ieur, yu ieur, ies/ias/ia/i ieur. Tiu senfinaĵa konjugacio ne ebla se la radiko restas senŝanĝa.

Krom tiuj du bazaj formoj ekzistas malsimpla pasinteco, futuro, ordono k.t.p.

Ekzemplo de deklinacio[redakti]

2547 o.jpg

Jen la formoj de la persona pronomo de la tria persono, kiu ankaŭ uziĝas kiel difina artikolo. Ĉar deklinacio ne estas nepra ĉe substantivoj, artikoloj uziĝas por signi iliajn genron kaj kazon.

Singularaj formoj

Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra Nedeterminita
Nominativo is ia id el
Akuzativo iom iam id el
Dativo ei ay ei al
Genitivo ios ias ios al

Pluralaj formoj

Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra Nedeterminita
Nominativo ies ias ia i
Akuzativo iens ians ia i
Dativo ibs iabs ibs im
Genitivo iom iam iom im

Alfabeto kaj prononco[redakti]

La prahindeŭropanoj estis analfabetoj. Tamen nuntempe oni skribas ĝin per la latina alfabeto sen diakritaj signoj.

La prononco estas baze regula, sed sekvas multajn regulojn. La lingvo enhavas plurajn por iuj homoj malfacilajn sonojn, kiel /ø/ (eu), /y/ (ue aŭ y), /ə/ (e, en iuj cirkonstancoj), /ç/ kaj /x/ (sh kaj kh) kaj /θ/ (th).

Specimeno[redakti]

256px-Gateway of India.jpg

Jen prahindeŭropa fabelo:

Pos long yars passit un prince iter unte id land ed is ieur un geronto narre od apter id akenhag, eet un castell quer un princesse uns daumost beauteit, namen ia Bell Aiwoswohpa, eeswehpneut pon ja cent yars, ed con iam swohp is roy, ia rayn ed id hol curt.

Referencoj[redakti]

  • Lehmann, W., kaj L. Zgusta. 1979. Schleicher's tale after a century. In Festschrift for Oswald Szemerényi on the Occasion of his 65th Birthday, ed. B. Brogyanyi, 455–66. Amsterdam.


Vidu ankaŭ[redakti]