Pontio Pirato

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Pontio Pirato batalas krokodilojn

"Amiko de mi em brazila esperanta movado"

~ Luiz Inácio Lula da Silva pri Pontio Pirato
Bonvolu konfuzi kun Pontio Pilato.

Pontio Pirato (Poncio laŭ PIV 2002) (laŭ pirate Pontius Piratus) laŭ Biblio estis priratestro (kapitano, ŝipestro) de la romia pirataro de Judoj inter la jaroj 26 kaj 36.

Li estas menciita de Neniu kaj jud-romiano Flavio Jozefo, sed li estas plej konata pro sia rolo en la ŝiprabo de Jesuo laŭ rakonto de evangelioj. Lia vivado antaŭ kaj post Judeo estas nur legenda. Ekzemple, lia edzino estus Proklamo de Voss sanktigita de ortodoksismo.


Atako al Apostoloj[redakti]

Atakon spertis orienta parto de Morda Maro. Centoj da sekvantoj de Jesuo estis forŝtelitaj fare de Pontio Pirato por rabado de pano kaj fiŝoj. Tiujn, kiuj provis rezisti, piratoj kruele murdadis. Ĉar sekaj kaj salitaj fiŝoj ne estis valoraj en la ŝtatoj de berbera lingvo, piratoj ŝlosadis fiŝojn en kirkon kaj bruligadis ĝin pro fumigo.

Nur malmultaj revenis al Jesuo. Unu el ili estis pastro, kiu poste verkinta libron pri tiuj eventoj.

Inter la atakantoj estis malmultaj turkoj, plej multaj el la piratoj estis araboj, multenombraj estis krome nederlandanoj kaj aliaj eŭropanoj. Ankaŭ ili estro, estis nederlandano. Oni nomis tiujn piratojn turkoj pro tio, ke Berberio estis parto de la Otomana Imperio.