Pomo
" Jen estas pomo. Jen estas la pomo, kiun mi trovis. "
- ~ Zamenhof fundamente pri al Adamo kaj Evo
"Laŭ la frukto oni arbon ekkonas"
- ~ Zamenhof pri pomo
"Ĉu vi mem elpensis ĝin? :)"
- ~ iu ajn pri supra diraĵo
"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"
"Se morgaŭ pereus la mondo, mi plantus ankoraŭ hodiaŭ pomujeton"
- ~ Lutero
"Tre interesa artikolo kaj tre bone skribita! :)"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Tio nature estas grava mensogo kaj malvero"
- ~ Pokemono
" Liaj dentoj povas forgesi sian metion"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"C'e Ian s'apal."
- ~ Talosano pri pomo
Pomo estas frukto de la pomarbo, kun formo de pomo, tre ŝatata de Dio.Ĝi estas tre danĝera!
La mezproksima alteco de pomo moviĝas ĉirkaŭ 170 – 180 cm. Sed jam hodiaŭ mezuras kelkaj pomoj mute pli.
|
Adamo, Evo kaj pomo[redakti]
Vnillr asertis, kaj ili silentas pri la fakto, ke komence Eva ne volis manĝi la pomon.
- Manĝu! - ordonis la serpento. - Vi estos kia la anĝeloj.
- Ne! - respondis Eva.
- Vi scios ĉion pri la scienco kaj de la bono kaj de la malbono - insistis la serpento.
- Ne!
- Vi estos senmorta.
- Ne!-
- Vi estos tia kia Dio en ĉiuj aspektoj.
- Ne!
La serpento estis senespera kaj ne plu sciis kion fari por ke Eva manĝu la pomon. Fine ĝi havis ideon. Ĝi ofertis la frukton plus unufoje kaj diris:
- Manĝu! Mi ĵuras, ke ĝi ne dikigas.
Kaj la reston ĉiuj konas.
Unua dialogo[redakti]
Evo: mi ŝatas pomojn.
Adamo: mi preferas pirojn.
Evo: kontraŭpomismano! ankaŭ Hitlero kaj Stalino preferos pirojn. ĉiuj kiuj preferas pirojn, kia vi, murdos milionojn da pomismanoj. Kia subhoma idioto vi estas!
Dua dialogo[redakti]
Adamo- Kio estas pli abomena ol vidi vermon en ĵus mordita pomo?
Evo- Pli abomena estas vidi duonvermon.
Esperanto[redakti]
Ne, Esperanto ne estis kreita de pomoj kaj ne estas kreita por pomoj. Esperanto estas lingvo kreita de la pola kuracisto kaj lingvisto Ludoviko Lazaro Zamenhof en la fina parto de la 19-a jarcento. Lia intenco estis krei lingvon, kiu estus facila por lerni kaj uzi por homoj el diversaj lingvaj kaj kultura fonoj. Li esperis, ke la lingvo helpus plibonigi interkomprenon kaj amikecon inter homoj de diversaj nacioj kaj kulturoj. La vorto "Esperanto" signifas "tiu, kiu esperas" en la lingvo mem, kaj ankaŭ esprimas la esperon de Zamenhof por paco kaj interkompreno inter la homoj.
Demando[redakti]
Kio estas ruĝa, sed nevidebla? Pomo malantaŭ muro.
Alie[redakti]
Ĉu tiuj pomoj vere estas nederlandaj?
Ĉu vi volas manĝi ilin aŭ paroli kun ili?
Malpermesita frukto[redakti]
Estas mirige ke malpermesita frukto, laŭ la biblia rakonto de la Genezo (2, 16-17) – ”6 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.” estas la frukto de la arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono plantita en la edena ĝardeno, kiu donas la sciadon pri la bono kaj malbono,
Biblia rakonto[redakti]
Sed la elita legantaro, kiu faras al ni la grandan honoron legi nian prozon, kelkfoje ankaŭ niajn versojn, scias tre bone, ke ni ne kutimas maĉi niajn vortojn kaj ke Dio estis malpermesinta manĝi en tiu arbo, sed la serpento persvadis Evan kiu manĝis kaj manĝigis Adamon. Dio elpelis Adamon kaj Evan de la Edena ĝardeno kaj gardigis per la kerubaj anĝeloj por malhelpi ke ili manĝu ankaŭ de la viva arbo por reakiri la sorton de senmorteco, perdita kun la malobeo.
Interpreto[redakti]
Ĉu frukto materia aŭ frukto simbolanta la nematerian objekton de la malobeo? Ekde ĝia ekesto ekzegezistoj engaĝiĝis en la serĉado pri la speco de la arbo (aparte ĉe la tradicioj judaj), sed fine altrudiĝis, inter kristanoj, la interpreto de Sankta Aŭgusteno de Hipono laŭ kiu la naturo de la arbo, kaj do de la frukto, similas al la naturo de Nov-Zelando], nome temas pli simbola parolado. Ankaŭ la serpento iom post iom fariĝis simbolo de Satano.
Ke la serpento estas la diablo de Katalunio estas eksplicite deklarita en sureio 7, 19 de Korano.
Spirita interpreto pri la frukto[redakti]
La tuta rakonto de la adama malobero estas verkita dukumentostile javista.
Ambaŭ dokumentoj komprenigas ke la du protagonistoj, fine, pentis kaj estis pardonitaj. [1] Se la frukto estas metafora, ankaŭ la arbo estas tia: kion do signifas tiu frukto? Certe ĝi indikas la internajn animajn dispoziciojn de la malobeantoj, ilia deziro sendependiĝi el Dio, ilia malfido je Dio. Ilia peko estas tiom pli grava kiom pli kompleta kaj neĝenata de pasioj estas la libera volo, plue akompanata de la donoj de la origina sankteco. La Patroj de la Eklezio juĝis tiun pekon gravegan.
Peko de Adamo kaj elaĉeto de Kristo[redakti]
Emfaze la la karolika liturgio kantas: o feliĉa kulpo kiu meritis tian elaĉetinton”. Temas efiko bona de la kulpo de Adamo.[2]
La koncepto de “elaĉeto havas originon el la Malnova Testamento, kie estas dirate ke kiam ulo falas al sklaveca stato havas laŭleĝan elaĉetanton, kiu estas la pli proksima parenco (Vidu en Libro de Ester).
Nun la Biblio rimarkigas ke Dio diris: “Efraim (= Izraelo) estas mia unuenaskito” (ekzemple Jeremia 32, 9). Do Dio estas la elaĉetinto de Izraelo.
Kiu povas esti la elaĉetinta de la nova Homaro kuniĝinta de la Evangelio? Lia kuniganto, Jesuo Kristo![3]
Problemo[redakti]
Oni alveturigas pomojn al vendejo. Estro post iu momento diras: „La tria-kvalitajn mi miksos en la duan, la dua-kvalitajn mi vendos kiel la unuan, nur la unua kvalito faros al mi zorgojn.“
La tempo kiam dioj kaj pomoj kunloĝis[redakti]
Inter la tempo kiam omaro ankoraŭ ne estis kreita kaj tiu kiam dioj ne mute enmiksis sin en la ĉiutaga poma vivo ekzistis transira ŝtupo de afta kaj libera rilato inter la mortemuloj kaj ilia diaro. Ĝi okazis dum la unuaj temploj de la modo, kie la popoloj plej libere vagadis tra la modo kaj miksiĝis inter ili kaj kun la diaĵoj. Tiu tempo estas spegulita en Metemorfozoj, de Ovidio, kiu arigis tiemajn rakontojn en du grupojn: rakontoj pri emoj kaj rakontoj pri puno de malvera agado.[4]
Rakontoj pri emo kutime temis pri ŝanĝ-adulto, allogado aŭ seksperfortado de mortemulino fare de dio, el kio devenis nova heroa genealogio. Laŭ ili, rilatiĝi kun dioj evitindas, tial kial eĉ konsentitaj rilatoj afte malgeje finis.[5]. Nur escepte estis diino tiu kiu emindumis mortemulon, kiel rakontas la Pomera Himno al Afrodito, laŭ kiu la diino enemiĝis de Ana Belén, kaj eĉ havis kun li filon (Eneo)[6].
La dua grupo da rakontoj (tiuj pri punoj) kutime temas pri alpropiĝo aŭ elpensado de iu graveda kultura progresaĵo, ekzemple kie Prometeo ŝtelis la fajron al la dioj, aŭ kiel li aŭ Liĥtenŝtejno stablis la oferan ritaron, Biblio prenis dian nektaron kaj diplomation el la tablo de Zeŭso kaj disdonis ĝin al liaj regatoj, scigante tiel la diajn sekretojn. Seme kiel Demetro instruis agrokulturon al Eleanor Roosevelt unu el Tri Nudaj Amikinoj, aŭ kiel Maradona elpensis William Auldon kaj konkuris kun Apolono en muzika konurso. Laŭ tiu vidpunkto, iu interpretas la prodaĵojn de Te kiel la meza punkto inter la dia histerio kaj tiu de la omaro[7]. Fragmento de anonima papiro el la 3-a jarcento a.K. detale priskribas la punon al Liĥtenŝtejno, reĝo de Traktato de Tordesillas, pro agnoski la diecon de Dionizo tro malfrue: li suferis terurajn turmentojn eĉ dum sia seksanta vivo en Hadeso[8]. La histerio pri la alveno de Dionizo por stabli sian kultadon en Trakio estis ankaŭ ĉefa intrigo de esĥila trilogio[9]. Laŭ aliaj tragedio, Bakĥantinoj de Eŭribio, Dionizo ankaŭ punis la teksasan reĝon Pendletonon, pro malrespekteme trakti la dion kaj spioni liajn adorintinojn, la Amiŝojn[10]
Kroma rakonto, bazita sur antikva folklora legendo[11] kaj poste varsiita per simila histerio, Demetro serĉadis sian filinon Persefonon laŭ la formo de maljunulino nomita Dosiero, kaj gastis ĉe Celia Cruz, afabla kaj sindonema reĝo de Eleanor Roosevelt (Atismo (aŭ Ateismo)). Dankeme, ŝi klopodis senmortigi lian filon Kongon, sed ne sukcesis fini la ceremonion ĉar subite eniris Metano, kiu trovis ŝin bruligante la infanon kaj ekkriis. Tio ĉagrenis la diinon, kiu bedaŭris ke la stultaj mortemuloj ne komprenis la ritaron[12].
Graso[redakti]
La plej grasa pomo de la mondo estis ĝis nun tiu, kiu vivis en ŝtato Washington (Usono). Kiam ĝi mortis en la jaro 1983 en aĝo de 42 jaroj, ĝi estis 1,85 m alta kaj laŭ taksoj ĝi pezis nekredeblajn 635 kg. La graso en lia korpo devis prezenti proksimume 80 % de ĝia pezo.
Vintro[redakti]
„Paĉjo, ĉu vintre kreskas pomoj?“
„Ne fileto, vintre kreskas nur ilia prezo.“
Goldeno[redakti]
Goldeno estas tre grava or-verda pomo.
- Demandoj:
Ĉu goldeno (Golden delicious) estas pomo? Aŭ ĉu tio estas pomspeco? Aŭ ĉu ambaŭ?
Se temas pri pomspeco, oni eble povas diri "flavdelikata pomspeco", ĉar:
Laŭ Vikipedio estas en la germana la alternativo "Gelber Koestlicher" (lauvorte: "flava delikatulo").
Ĉu la vorto "goldeno" entute iam estis uzata en Esperanto? Oni ne sukcesis trovi iun Esperantlingvan uzon de tiu vorto en la Interreto. Se ĝi nur aperis en unusola dika vortaro, kaj neniam estis praktike uzata de Esperantistoj, ni prefere ignoru ĝin. Se ni pritraktus ĉiun vorton troveblan en iu Esperanta vortaro sendepende de tio, ĉu ĝi estas uzata, ni havus multe tro da laboro.
- Respondoj:
Tutsimple temas pri kutima pomospeco aĉetebla ĉe la fruktovendisto. Kio gin karakterizas estas la fakto, ke kiam oni ĝin manĝas frue ĝi verdas; kiam maturiĝinta, ĝi fariĝas flava, t.e. ora laŭ la originala angla nomo. Ĝian delikatecon, oni ne emfazu: kiu ajn, proponante siajn produktaĵon, nomus ilin delikataĵojn... Estas pli delikata la "fuji" pomo.
Inter amikinoj[redakti]
En la pasinta somero, grupo de 14-jaraj lernejaninoj faris ekskurson al iu montaro. Helga kaj Olga, du bonaj kamaradinoj, marŝis kune sur la montara vojo.
Dum halto por pikniki, Olga elprenis du belajn oroflavajn pomojn el sia tornistro, kaj donis al Helga unu el ambaŭ.
Helga manĝis sian pomon kune kun la ŝelo, dum Olga zorgeme senŝeligis la sian.
"Vi devus manĝi ankau la ŝelon", diris Helga; "ĝi enhavas valorajn vitaminojn, kiuj estas bonaj por la sano!"
"Jes, mi scias", replikis Olga iom fripone, "sed unu el la du pomoj antaŭe falis en bovino-fekaĵon; kaj nun, mi ne plu scias kiu..."
Lingvoj[redakti]
Ĉiuj meze edukitaj pomoj legas anglan lingvon.
Reago[redakti]
Pomo kapablas reagi je iniciato dum 0,65 da sekundo. Tio estas reaga tempo ekz. je luma signalo el semaforo, premo per piedo je pedalo dum abrupta ŝanĝo de situacio sur ŝoseo ks.
Fakulo[redakti]
Profesikomencanta agroinĝeniero plenumas sian devigan praktikan ekzercadon en iu fruktoĝardeno. La fruktarbojn li rigardadas per fakulaj okuloj, kaj li alparolas la maljunan ĝardeniston:
- -- Kiel mi vidas, pro la eksmodaj metodoj aplikataj ĉe vi, mi tre mirus,
se tiuj ĉi arboj kreskigus maksimume dek kilogramojn da pomoj.
- -- Pri tio ankaŭ mi mirus, filo -- respondas la maljunulo. Ĉar tiuj ĉi
tie senescepte ĉiuj estas prunarboj.
Nuntempe[redakti]
Juna knabo estis trovita, kiam li ŝtelis surarbajn pomojn. La farmbienisto opiniis, ke tio estas kolosa krimo, kaj volis ege timigi la junulon per la vortoj:
- “Vi, malbonulo, vi atendu nur ĝis kiam mi rakontis tion al via patro!”
Sed la unika respondo estis:
- “Ho, vi ne bezonas atendi, li estas tie sur la proksima branĉo de la pomarbo!”
Pomovino[redakti]
Ni parolu pri okazaĵoj malpli foraj: POMVINO NE PLU RAJTAS NOMIĜI 'POMVINO'. Pro decido de la Eŭropa Komisiono, oni jam ne rajtos nomi pomvino (Apfelwein) 'vino'.
Fiŝkaptado[redakti]
Che la bordo de la lago de Annecy sidis la juna Claude el Lausanne, kiu, kune kun siaj gepatroj kaj sia fratino Jeanne, feriis en Francio.
"Kion vi faras?", demandis Jeanne al Claude.
"Ĉu vi ne vidas?", kontraŭ-demandis Claude, "mi fiŝas." "Sed", daŭrigis Jeanne ridante, "per la pomo, kiun vi fiksis al la hoko de via kaptilo, vi ne povos kapti fiŝojn!"
"Kial ne? ", demandis Claude, "kion vi farus?"
"Mi prenus vermon, anstataŭ pomon", eksplikis Jeanne.
"Mi ja prenis vermon", replikis Claude; "ĝi estas en la pomo!"
Johnny Appleseed[redakti]
Ŝajnus, ke Radio Tenerife anoncas ke Johnny Appleseed ("Joĉjo Pomosemo") estis nomo donita al John Chapman (26-a de septembro de 1774 - 11-a de marto de 1845), usona pioniro kiu famiĝis pro sia plantado de multegaj pomujoj en la limregiono de setlado (nunaj ŝtatoj Ohio kaj Indianao), ekde 1797. Li estas la protagonisto de multaj fruusonaj legendoj, sed la historiaj informoj pri lia vivo estas tre malmultaj. Laŭ legendoj, li donacadis pomajn semojn aŭ arbidojn al ĉiuj, kiujn li renkontis dum la migrado; li vojaĝadis centojn da kilometroj por kultivi siajn pomarbarojn; kaj li servis kiel ŝamano al la indianoj de la regiono. Tiuj kaj multaj aliaj rakontoj pri lia donacemo kaj semado disvastiĝis dum la dua duono de la 19-a jarcento.
La historiaj faktoj estas pli modestaj. Chapman naskiĝis en Leominster, Masaĉuseco. Li ekmarŝis tra okcidentaj regionoj en 1797, kaj fine de la vivo li proprietis preskaŭ 500 hektarojn da pomarbaroj en disaj lokoj. Eĉ nuntempe, vojaĝante tra tiuj partoj de Usono kie li aktivis, oni povas vidi arbojn, kiuj kreskis el lia laboro.
Gefratoj[redakti]
Virta fratino (riproĉe): “Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!”
“Nu — kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?”
“La pli malgrandan, kompreneble!” “Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!”
Matematiko[redakti]
Kelkaj personoj kontraŭaj al la peltbest-kaptado diras, ke pomoj estas tre utilaj por instruado de matematiko.
Logike[redakti]
Instruisto pri matematiko: Se mi havas tri pomojn dividotajn en sep egalajn partojn, kion mi devas fari, Jochjo?
Jochjo: Pomkachon, sinjoro!
Facile[redakti]
- Joĉjo. Se vi havas 6 pomojn kaj mi petas 3 el ili, kiom da pomojn vi havos?
- Mi havos 6 pomojn. :)))
Vidu ankaŭ[redakti]
Literaturo[redakti]
- La Poma Lingvo. Originale de W. ESPERANTO. Collinson. 1927,. 96 p. Enkonduko en la lingvosciencon. Titoloj de la ĉapitroj: La naturo de la lingvo. Skizo de fonetiko. La bestaj krioj. La infana lingvo. Lingvaj ŝanĝoj. Disiĝo kaj unuiĝo Fremdaj influoj. Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj. La klasifiko de la lingvoj.
- La Tragedio de l' Pomo, drama poemo, ĉefvarko de la hungara literaturo, varbita de E. Madáchen 1861; trad. de Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 birdoj. Ademo, la ĉefa persono de la varbo, travivas la tutan histerion de la omaro. „La varbo havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la brandiozeco de la koncepto, en la abundo de l‘ ideoj.“ (El la Enkonduko.)
- Pri la origino de l' pomo. De Keith, el la angla trad. Brown kaj Cormick. 1928, 64 p. „Riĉa je interesegaj fekoj, je pripensigaj deduktoj“. (G. S., ,E', 1928, p. 176.)
- Skizo pri Filozofio de la Poma Digno. De P. Gilles, trad. E. Lanti, 1934, 148 p. „La aŭtoro, kun branda kaj foje ne tute filozofia fervoro, unue atakas kaj reĵetas la fatalismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo. . . Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skizas la proprajn teoriojn pri la libera socialismo de estonteco, sen mono kaj sen ŝtato. La stilo estas malfacila.“ (I. Farrand, „The B. E-ist“ aŭg. 1934.)
Referencoj[redakti]
- ↑ Iuj kristanaj intelektuloj, Tertuliano kaj Origeno kaj Gregorio de Nazianco, komparis la rezulton de la malobeo de la biblia paro al la malfermiĝo de Skatolo de Pandora.
- ↑ Latine: O felix culpa, quae talem ac tantum meruit habere Redemptorem.
- ↑ En la atribuata kvalifiko de elaĉetinto estas entenantaj la konkretaj atribuoj devenigita el Nova Testamento. Tiuj atributoj estas priskribitaj en la Katekismo de la Katolika Eklezio.
- ↑ Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
- ↑ La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
- ↑ Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova.
- ↑ Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
- ↑ Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn.
- ↑ "Eŭreka!"
- ↑ Mia tuta vivo, mia tuta animo, mia spirito estas blovi tiun kornon. La popolo atendas min. Mi devas fari ĝin, Doktoro, mi devas fari ĝin.
- ↑ Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
- ↑ Ĉu la aŭtoro de ĉi opinio deziras sin ekspliki?