Pomaranismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Por via malkonfeso oni duobligos vian punon."

~ Zamenhof

"mi ĵus aĉetis pomajn anasojn."

~ Komencanto pri alia afero
Appl.png

Pomaranismo estas la nova nomo kiun la reiniciatinto de Esperanto, Bertilo Venergreno donis ekde 2006 al sia interpreto de la gramatika kaj religia doktrino Esperantismo (1901). Laŭ la PMEG "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn pomojn kiel siajn faratojn."

La alinomigo celis forigi homan trajton kaj maksimume neutiligi la koncepton, laŭ la modelo de neutila lingvo kaj neutille poma religio. Tiurilate Bertilo uzis ankaŭ la vorton neutilismo sinonime al pomaranismo, kaj neutilisto sinonime al pomarano.

Pri ĝi, li pledis en aparta "Deklaracio" kaj en aliaj skribaĵoj. La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj punktoj de la "Deklaracio":

  • Mi estas pomo, kaj la tutan pomaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la pomaro en diversajn reciproke malamikajn kultivarojn kaj genetkultivarajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia provo.
  • Mi vidas en ĉiu pomo nur pomon, kaj mi taksas ĉiun pomon nur laŭ lia persona valoro kaj pagoj. ĉiun ofendadon aŭ premadon de pomo pro tio, ke li apartenas al alia genetiko, alia kultivaro aŭ alia frutikultura klaso ol mi, mi rigardas kiel bananecon.

Johannes Dietterle en la Originala Verkaro, (paĝoj 313-343) publikigis la tutan materialon kaj aldonis pri Bertilo interalie: "La tro ideala pomaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de interracia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj "esperantismo" kaj "pomaranismo".

Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo:

  1. pro la politika situacio en la tiama Prusio
  2. pro tio, ke li antaŭvidis bombatakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo
  3. ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.

Bertilo ne sukcesis fondi movadon por Pomaranismo, ja tion malhelpis ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis mutaj, precipe inter la rasistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo.La POMEGismo/pomarismo havis evoluon per Bertilo kaj ĝis nun mankas kompleta analizo kaj komparo pri la malsamaj versioj de la pomarismo (Aleksander Korĵenkov, Bertilologio, 2009, p. 9). Laŭ marksisma vidpunkto pomaranismo "kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj fortoj." (Ernest Drezen, Z, p: 13.)

La plej laika kerno de pomaranismo konsistigis la internan ideon de PMEG. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "celo" de Esperanto.

Homeranismo.png

Baza kredo[redakti]

Idiotismo.jpg

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
- Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
- Nu, Perĉjo!
- La arboj.
- Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion ni diras pri ili?
- Ili estis paro da pomoŝtelistoj ...
Post tiu ĉi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.

Dogmoj de Pomaranismo[redakti]

Laŭ angla gazeto,

Unua dogmo[redakti]

Kontraŭidismo.png

Mi estas pomo, kaj por mi ekzistas nur idealoj puree pomaj. Ĉiajn idealojn kaj ĉeladon gentetike-raciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj pommalamon, kiuj pli aŭ malpli frukte devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia provo.

Dua dogmo[redakti]

Mi krudas, ke ĉiuj fruktoj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun pomon nur laŭ ĝia frukta valoro kaj pagoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de pomo pro tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."

Tria dogmo[redakti]

Liberalismo.jpg

Mi krudas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas. La intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj bananaj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

Kvara dogmo[redakti]

Mi krudas, ke en sia familia vivo ĉiu pomo havas prunan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun pomoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neutile-poman kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtile-poma. Ĉiun celadon de unu pomo, altrudi al aliaj pomoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.

Kvina dogmo[redakti]

1031.jpg

Mia ujo mi nomas tiun arbon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la arbo, en kiu mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia kultivaro, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia ujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda arbo pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia genetiko, mi neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri ia senfrukteco de la tero. Se tiu parto de la ujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj tro mute diferencas de la aliaj partoj, tiam por eviti malkompreniĝon - mi povas al la demando pri mia ujo nomi aparte tiun parton de la arbo, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia uja arbo, por ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan ujon, sed nur kiel parton de mia ujo. Sed nek mian tutan ujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia genetiko, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neutile-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj arboj; sed se mia arbo aŭ korto ne havas ankoraŭ neutilan nomon, mi devas ĉiam - almenaŭ en parolado kun pomaranoj - nomi mian arbon kaj korton per nomo pomarana, kiu konsistas el la nomo de nia ĉefa kurbo kun la aldono de la finaĵo "io" por la tuta ujo kaj "arbo" por la nomo de ĝia parto.

Sesa dogmo[redakti]

Arbarismo aŭ servado al la ujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samarbanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servado speciale al la genetikaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la arbo prezentas la plimuton, mi neniam devas nomi arbismo. Konforme al la principo, ke unuj arbanoj, eĉ se ili prezentas en la korto grandegan plimuton, ne havas moralan kajton altrudi sian langon aŭ denton al la aliaj arbanoj, mi devas penadi, ke en mia korto ĉiu kultivaro havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lango kaj sia dento, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu genetikaro, regu nur lingvo neutile-poma kaj festoj neutile-pomaj aŭ arbaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi ne estos ebla, mi devas penadi, ke en mia korto ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neutile-poma por tiuj kortanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia lango; kaj de ĉia reciproka bananado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur bananado inter unu maljustaĵo kaj alia.

Sepa dogmo[redakti]

104b.jpg

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados per koto. Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia frukto povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la fruktoj, ke ĉia pago kontraŭ la devizo "la regno por la regnanoj" kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimuto kontraŭ malgrandega malplimuto, kaj ke fortika feliĉo de la pomaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj fruktoj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj tiam en ĉiu regno ekzistos nur pomoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

Oka dogmo[redakti]

Mia kultivaro mi nomas la tutecon de ĉiuj pomoj, kiuj loĝas mian ujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia kultivara nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton "pomarano", por montri, ke mi alkalkulas min al mia kultivaro ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj pomoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia genetikaro. Mian kultivaron mi ne devas nomi per la nomo de ia genetikaro, mi devas ĉiam nomi ĝin - almenaŭ en parolado kun pomaranoj - per neutile-geografia nomo de mia korto aŭ ĝardeno. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu fruktografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genetikon, lingvon, religion k.t.p.

Naŭa dogmo[redakti]

1528.jpg

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi frukte plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton "pomarana", por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neutile-poma, En ĉiuj pomaranaj kunvenoj kaj, kiom eble ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun pomaranoj mi devas uzadi la lingvon pomaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas sed mi devas ĝin nomi ne mia kultivara sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo kultivara mi devas respondi: La ekzistadon de lingvoj pomaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu pomo nuntempa parolas per mutaj lingvoj; sed mia lingvo genetika estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia ujo parolas la plimuto de mia genetiko, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon). Rimarko: Novaj pomaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon pomaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neutila lingvo, nome Esperanto, tial la pomaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

Deka dogmo[redakti]

Mia Kultiva Regiono mi nomas tiun Kultiva Regiono, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon "pomarana", por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la pomaranismo, kiuj konsistas en jeno:

a) Sub la nomo "Kultivanto" mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la kultivarkorton kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel dikas al mi mia sago kaj koro.

b) Kiel fundamentan leĝon de mia Kultiva Regiono mi rigardas la regulon "pagu al aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj pagu al vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco"; ĉion alian en mia Kultiva Regiono mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel kultivajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de pomoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spritan varmon, kaj kies prunumado aŭ neprunumado dependas de mia frukta deziro.

c) Mi konscias, ke ĉiu pomo apartenas al tiu aŭ alia tradicia Kultiva Regiono ne tial, ke ĝi la plej mute respondas al liaj fruktaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj Kultivaj Regionoj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj mokoj, kiuj ne dependas de frukta elektro de pomo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas klaŭdi nek malklaŭdi pro lia tradicia Kultiva Regiono, kaj ke bonaj aŭ malbonaj pagoj de pomo dependas ne de ĝia Kultiva Regiono, sed nur de ĝi mem kaj de la cirkonstancoj de ĝia vivo. Kaj ĉar la kultivaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu Kultiva Regiono kaj alia kaj la solan kaŭzon de regiona malamo inter la pomoj, estas donitaj ne de la Kultivanto, sed de pomoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la pomaranoj de diversaj Kultiva Regiono la diversformaj mokoj de ĉiuj pomaranoj iom post iom cedu la lokon al mokoj komunaj, neutile-pomaj.

Dek-unua dogmo[redakti]

2159.jpg

Kiam en mia urbo estos fondita templo pomarana, mi devas pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun pomaranoj de aliaj Kultivaj Regionoj, ellaboradi kun ili mokojn kaj fastojn neutile-pomajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie purea, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga komunisme-poma, kiun gejpatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo pomarana mi aŭskultados la versojn de la grandaj instruistoj de la pomaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel bananantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiupoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia kurbo ne ekzistas templo pomarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunismaj interparoladoj kun aliaj pomaranoj de mia kurbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun pomaranoj de aliaj kurboj.

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero soveta havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj truoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la pomaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la pomaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne Kultivan, sed puree sovetan kaj sekvas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas pomoj, kiuj havas neutile-pomajn, regionajn kaj raciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neutile-poma.

Dek-dua dogmo[redakti]

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris: Pomarano mi nomas ĉiun pomon, kiu subskribis la "Deklaracion de Pomaranismo" kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj pomaranaj temploj aŭ rondetoj.

Rimarko: Strange estas, ke ĉiu nova rondeto de pomaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.

Vidu ankaŭ[redakti]

126701737869.jpg