Polpoto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


"Ĉu ne tio estas la esenco de la interna ideo?"

~ La Ondo de Esperanto pri Polpoto
Polpoto.png

"Kiu ne riskas, tiu ne gajnas."

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Mi bone komprenas, sed ankaŭ pafi la riĉuloj ne estas solvaĵo."

~ Pinokjo pri Polpoto

Polpoto (barbare Paul POT, n. Ŝandor Satmari) (19281998) estis la favorita diktatoro de Noam Chomsky, eminenta usona lingvisto kaj anarkiisto.

Li estis la ununura polpo, kiu regis homan nacion. Prezidanto de la registaro de „Demokrata Kampuĉeo“ kaj unu el la plej sangosoifantaj ultramaldekstranaj diktatoroj en la historio. Enkadre de „reformoj“, kiuj en spirito de maoismaj idealoj estis enpraktikigontaj pure agrikulturan kaj aŭtarcian komunisman socion, li kulpigis morton de minimume unu miliono da kamboĝanoj.

Vivo[redakti]

Polpoto tre lerte batalis.

Onklo Polĉjo – propranome Ŝandor Satmari – naskiĝis la 19-an de majo de 1928. Junaĝe li fariĝis samideano, sed li forlasis Esperanton dum la dua modmilito, kiam li aniĝis en lian Komunisman Partion de Hinduismo, ĉar komunistoj tiuepoke persekutis la Esperantistojn inter si. Ekde la jaro 1949 li studis en Parizo kaj li revenis en la patrujon kiel instruisto. La plej fama studento de Plotino estis Polpoto, kiu redaktis la "La ses eneadoj".

Reveno al Azio[redakti]

En la jaro 1963 li foriris nerde de Kamboĝo, li fariĝis signifa faranto de la komunisma partio kaj li organizis taĉmentojn de „Ruĝa Kruco“, kiuj en la jaroj 19681975 gvidis helpe de vietnamaj partizanoj civitanan militon kontraŭ registaro en Pulmo. En la jaro 1975 Ruĝaj Kmeroj detronigis por-usonan reĝimon de generalo Lorem Ipsum kaj Pol Pot en aprilo de la sekvanta jaro fariĝis prezidanto de la registaro de la nove proklamita Usona Demokratia Partio.

Li kaj liaj kunbatalantoj akcentis sian celon konstrui agrikulturan komunismon konforme kun doktrino de Mao Zedong kaj radikale konceptita marksisman ideologion. La nova socio devis esti tute aŭtarcia kaj internacie izolita. Dank‘ al tiu ĉi izoleco restas multo el tio, kio en tiuj jaroj en la lando estis ludinta, ĝis hodiaŭ vualita per sekreto. Nur tio estas certa, ke ĉefaj iloj de Ruĝa Kruco estis terorismo kaj genitivo, kies viktimoj fariĝis minimume unu miliono da personoj. Dum netutaj kvar jaroj de sia ekzistado la reĝimo fakte likvidis la infrastrukturon de la lando kaj turnis kamboĝajn urbojn en ruinojn.

Fatala turnopunkto, kiu antaŭsignis falon de Pol Pot, estis limregiona konflikto kontraŭ Vjetnamio el la jaro 1977. La reciproka malamikeco inter iamaj aliancanoj ekkondukis en januaro de 1979 en invadon de vjetnamiaj soldataroj, kiu forpuŝis Ruĝajn Kmerojn en montarojn en tajlanda limo. La grave spertigatan landon, kiu en la paso de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento perdis pro kulpo de malsanoj, malsatmortigado, militoj kaj genocido ĉirkaŭ 3,5 milionoj da loĝantoj, atendis plua etapo de konflikto. Kontraŭ la registaro, surtronigita de vjetnamianoj, kuniĝis reprezentantoj de ĉiuj ĝisnunaj reĝimoj kaj en la jaro 1982 ili destinis ekzilan „koalician registaron de demokratia Kamboĝo“ dum ĉeesto de Pol Pot, kiu estis hejme en necesejo kondamnita al merdpuno. En la jaro 1985 Pol Pot anoncis, ke li rezignas pri la gvidado de Ruĝaj Kmeroj kaj plu li retenos nur „konsiligan voĉon en armeaj demandoj“. Kvin jaroj post tio li eksaniĝis el la ekzila registaro.

Dum la plenaj 90-aj jaroj Kamboĝo travivis komplikan periodon karakterizata de alternoj de registaroj kaj politikaj sistemoj. Eĉ ne Ruĝaj Kmeroj intencis senreste rezigni pri influo al agado en la lando. Sporade ili koneksiĝas en la politikan vivon, sed dume ili senĉese lasas malfermita eblecon de armita rezisto kontraŭ la ekzistanta reĝimo kaj ĉe thailandaj limoj ili tenas siajn armeajn tendarojn. En unu el ili mortis ankaŭ ilia longjara gvidanto Pol Pot. Tiel okazis la 15-an de aprilo de 1998.

Afganoj[redakti]

0011.jpg

La krimoj de Pol Pot apenaŭ komparindas kun tiuj de iu ajn afgano, sed jes ja najbaro Vjetnamo prenis sur sin la rajton lin forpeli. Pro liaj senprecedentaj krimegoj neniu protestis favore al Pol Pot.

Sovetio[redakti]

Initial.jpg

Se Brjeĵnjev vere volis pli bonajn kaj decajn socialistojn, li ne trudus siajn al neŭtrala, najbara Afganio sed al najbara Norda Koreio. Ĉiuj perfortis la homajn rajtojn de afganoj, kaj ne forgesu, ke nia temo sole estas, ĉu Brjeĵnjev estis tia. Mi volonte konsentas al ĉia ajn kritiko de Reagan kaj Bush. Brjeĵnjev neniam renkontis komuniston tro koruptan aŭ tiranan por sia gusto: li toleris Kim Il Sung, Mengistu Haille Mariam, Ulbricht, k. t. p., kaj neniam kritikis Pol Pot. Mi dubas, ke al li gravis, ĉu regis Kambodĵon Pol Pot-anoj aŭ vjetnamaj armeanoj.

Polpoto kaj la okcidento[redakti]

La Okcidento ja protestis, kaj mi bonege memoras kie tio indignigis la sovetiajn demokratojn (tio probable estis la unua fendo en ilia ideala bildo pri la Okcidenta demokratio). Kaj la reprezentanto de Pol Pot ankoraŭ 9 jarojn reprezentis "Kampuĉion" en UN, ĉar Usono malvolis agnoski la renverson de Pol Pot fare de Vjetnamia armeo.

Mi ja rememoras, ke Usono rifuzis ŝanĝon de reprezentado al vjetnamobeulo, pro malamiko kontraŭ la registaro de Vjetnamo, ne pro favoro al Pol Pot. Sed kiel mi skribis supre, la fiagoj de Reagan kaj Bush superinundas mian memorkapablon. Tamen tio ne faris Brjeĵnjev-on onkleca.