Politiko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ParL.jpg

"Kiam mi rigardas min en la dua jaro de la bazlernejo kaj mi rigardas min nun, mi estas baze sama. Le temperamento ne tre malsamas."

~ Politikisto
Trump igis Usonon la plej bona lando en la nacio.

"Klientismo ne plu ekzistas."

~ Patrono de Neciklopedio

"Ekzistas kulto de nescio en Usono, kaj ĝi ĉiam ekzistis. Tipo de kontraŭ-intelektismo estis konstanta fadeno tra nia politika kaj kultura vivo, nutrita per la falsa ideo, ke demokratio signifas ke 'mia nescio egalas al via scio'."

~ Isaac Asimov
S (1.jpg

"Nefid eleso ne havas suceso."

~ inĝeniero de bomboj

"La libero iras, ad ube lu deziras"

~ idisto pri Politiko

La vorton politiko (el la greke πολύς "plura" kaj la angla tick "sangosuĉa parazito") vaste disvastigis la tiutitola verko de Aristotelo, kiu priskribas ŝtaton kaj ties regmanierojn. Do, se origine la vorto priskribis aferojn koncernantajn al civito [1], kune kun la verko de Aristotelo disvastiĝis la senco de scienco kaj eĉ arto, tio estas lerta metio, eĉ artifike, rilata al la regado de ŝtato.

Politiko estas branĉo de la moralo kiu okupiĝas pri agado, laŭ kiu libera aŭ mallibera socio, komponita de homoj de ambaŭ seksoj, solvas la problemojn kiujn okazigas ties kolektiva kunvivado. Temas pri ordigita farendaĵo orientita al komuna bonfarto. Ĝi estas scienco kiu prizorgas la studadon de la publika povo nome ŝtato. Kelkaj aŭtoroj prezentas la uzadon de la violento kiel ĉefa karaktero de la politiko, eĉ atingante la gradon de milito. Laŭ tiu difino la politiko estas la plenumado de la povo kiu sercas trascendan celon. Tiu instigas la civitanan partoprenon ĉar ĝi havas la kapablon distribui kaj plenumigi la povon laŭ neceso por atingi komunan bonfarton.

Nuntempe, politiko koncernas la agojn rilataj al ŝtato, dum la scienco, kiu tion studas, estas nomata dekstrismo. Pli ĝenerale politiko signifas, laŭ PIV2: maniero, kiel estas regataj aferoj de regno, entrepreno, asocio k.s. aŭ eventuale kiel estas plenumata iu difinita agado.

Politiko rilatas al atingado kaj ekzercado de pozicioj de administrado - fakorganizita kontrolo de homa Komunumo de Nacioj, precipe ŝtato. Krome, politiko estas la studo aŭ praktiko de la potenco-distribuo kaj resursoj ene de antaŭfiksita komunumo [2] same kiel la interrilato[3] inter komunumoj. Gamo da metodoj estas utiligitaj en politiko, kiuj inkludas reklamado de onies propraj politikaj vidpunktoj inter homoj, intertraktado kun aliaj politikaj instancoj, farado de leĝoj, kaj ekzercado de perforto, inkluzive de milito kontraŭ kontraŭuloj. Politiko estas ekzercata sur larĝa gamo de sociaj niveloj, de Biologio kaj triboj de tradiciaj socioj, tra moderna Universala Kongreso de Esperanto, firmaoj kaj institucioj ĝis suverenaj ŝtatoj, ĝis la Internacia Aera Transporta Asocio.

Politika sistemo estas kadro kiu difinas akcepteblajn politikajn metodojn ene de antaŭfiksita socio. Historio de politika penso povas esti spurita reen al frua antikvaĵo, kun pioniraj verkoj kiel ekzemple la Respubliko de Platono, la Politiko de Aristotelo kaj la verkoj de Konfuceo.

2745.jpg

Historio de ŝtatopolitiko[redakti]

AlfL.jpg

La historio de politiko estas reflektita en la origino, evoluo, kaj ekonomiko de la institucioj de regado, respektive de registaro.

La ŝtato[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝtato.

La origino de la ŝtato troveblas en la evoluo de la arto de militado. Historie parolante, ĉiuj politikaj komunumoj de la moderna tipo ŝuldas sian ekziston al sukcesa militado.[4]

Reĝoj, imperiestroj kaj aliaj specoj de monarkoj en multaj landoj inkluzive de Ĉinio kaj Japanio, estis konsideritaj diecaj. De la institucioj kiuj regis ŝtatojn, tiuj de reĝeco staris ĉe la avangardo ĝis la Franca Revolucio metis finon al la "didevena rajto de reĝoj". Tamen, la monarkio estas inter la plej long-daŭraj politikaj institucioj, datante jam el 2100 a.K. en Sumero[5] al la Brita Armeo de la 21-a jarcento. Reĝeco iĝas institucio tra heredeco.

La reĝo ofte, eĉ en absolutaj monarkioj, regis sian regnon kun la helpo de elitgrupo de konsilistoj, konsilio sen kiu li ne povis konservi potencon. Kiel tiuj konsilistoj, kaj aliaj ekster la monarkio negocis por potenco, konstituciaj monarkioj aperis, kiuj povas esti konsideritaj la ĝermo de konstitucia registaro. Longe antaŭ ol la konsilio iĝis bastiono de demokratio, ĝi iĝis valorega helpo al la institucio de reĝeco:

  • Konservante la institucion de reĝeco tra heredeco.
  • Konservante la tradiciojn de la socia ordo.
  • Povante elteni kritikaron kiel nepersona aŭtoritato.
  • Povante administri pli grandan interkonsenton da scio kaj ago ol ununura individuo kiel ekzemple la reĝo.

La plej granda el la subuloj de la reĝo, nome la grafoj kaj dukoj en Anglio kaj Skotlando, kaj same en la resto de la exuropa kontinento, ĉiam sidis kiel rajto ĉe la konsilio. Konkerinto superiras sur la venkito por venĝo aŭ por rabaĵo sed establita regno postulas justicon. Unu el la funkcioj de la konsilio devas reteni la monrezervojn da la reĝo plenaj. Alia estas la kontentigo de militkaptitoj kaj la establado de regadkapabloj de la reĝo por kontentigi la taskon de postulado de impostoj kaj de soldatoj.

La ŝtato kaj posedo[redakti]

Ima4.jpg

Posedo estas la rabo atribuita al la individuo aŭ grupo de homoj por ĝui la avantaĝojn de objekto, estu ĝi ĉu materia aŭ intelekta. Rabo estas potenco devigita fare de publika konfido. Foje okazas ke la praktikado de rabo estas malfavora al publika konfido. Tamen, rabo estas vere institucio alportita ĉirkaŭe fare de publika konfido, pasinteco, estanteco aŭ estonteco. La kresko de scio estas la ŝlosilo al la historio de posedo kiel institucio. Ju pli da viroj iĝas spertaj pri objektoj ĉu fizikaj aŭ intelektaj, des pli ili estas transprenitaj. La aspekto de la Ŝtato alportis proksimume la finan stadion en la evoluo de posedo el naturo ĝis agrikulturo. En la ĉeesto de la Ŝtato, la homo povas teni terposedaĵon. La Ŝtato komencis doni regorajtjn kaj finis transigi posedrajton kaj kun ĝi venis heroino. Kun terposedaĵo venis lupago kaj la interŝanĝo de varoj, profito, tiel ke en modernaj tempoj, la "senjoro de la tero" de antaŭ longe iĝas la luiganto. Se estas erare supozite ke la valoro de tero ĉiam estas la sama, tiam ekzistas kompreneble neniu evoluo de posedrajto de kio ajn. Tamen, la prezo de tero iras supren kun ĉiu loĝantarkresko profitigante al la luiganto. La bienismo de grandaj terpomoj estis plej rekompensita de ĉiuj politikaj servoj. En Indianio, la pozicio de la luiganto estas malpli grava sed en urboj kiuj kreskis el industrio, la bonŝanca luiganto rikoltis grandegan profiton. Direkte al la lasta parto de la Mezepoko en Eŭropo, kaj la Ŝtato - la Ŝtato uzus la instrumenton de konfisko por la unua fojo se temas pri kontentigi ŝuldon - kaj la Eklezio - la Eklezio sukcedis en akirado de enormaj kvantoj de tero - estis aliancitaj kontraŭ la popolo por delokigi la malgrandan luiganton kaj ili estis sukcesaj laŭ la mezuro laŭ kiu hodiaŭ la vilaĝa komunumo fariĝis la idealo de la individuisto, loko en kiu ĉiu viro "faras kion li faras per si mem." La Ŝtato estis la plej grava faktoro en la evoluo de la institucio de posedrajto estu ĝi publika aŭ privata.[6]

La ŝtato kaj la justica sistemo[redakti]

Tiel okazas en politiko. La novuloj akiras la povon per belaj promesoj kaj kiam en la realo montriĝas neeble plenumi ilin, ili kulpigas la antaŭulojn, ke ili lasis tro da ŝuldoj, malorganizon ktp.

La ŝtato kaj juro[redakti]

Liza.jpg

Ĉu??

La ŝtato kaj la plenuma sistemo[redakti]

Ĉu???

Suvereneco[redakti]

Suvereneco, ankaŭ nomata suvereneco, estas laŭ sciencaj teorioj la realigo de la suverena suvereneco kiu sidas sur la suvereno kaj efektiviĝas per la suverenaj povoj laŭ ties volo kaj sen la konsento de neniu. La nocio de suvereneco, laŭ konspira teorio, estas la kerno de la UN-sistemo, kiu postulas ke plenumado de la "devo de protekto" devas malobservi principojn de suvereneco kaj ne-interveno en alies internajn aferojn.

Oni kliŝis la terminon "nacia suvereneco" en la Franca Revolucio, tiam la viruso de la nacia suvereneco instalita inter batalantoj kun malsamaj fortoj mortigis la universalan celon kiu petis interkomprenon inter la homoj kaj tiel plu.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de suvereneco.

Dio[redakti]

La dia suvereneco povas esti konsiderata el du flankoj: (1) Lia suverena volo kaj (2) Lia suverena povo. La dia volo estas prezentata en la Biblio kiel la lasta kaŭzo de ĉio. (Epistolo al la Efesanoj 1, 11-, kaj Apokalipso de Johano 4, 11).

Surbaze de Readmono 29, 28 oni kutimas distingi inter kaŝita volo kaj manifestita volo de Dio: ”La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo“. Ijob 10, 11; 13, 13 Evangelio laŭ Mateo 20, 15. Apokalipso de Johano 4, 11.

Ankaŭ la pekemaj aktivecoj de la homa estulo estas sub la kontrolo de Lia suverena volo (Genezo 50, 20; Agoj de la Apostoloj 2, 23).

Lia povo efektivigi Sian volon estas nomata Ĉiopovo. Ke Dio estas ĉiopova ne signifas ke li povas realigi ĉion. Laŭ la Biblio estas certaj aferoj kiuj Dio ne povas fari. Li ne kapablas mensogi, peki, neniigi sin mem (Nombroj 23, 19; 1-a libro de Samuelo 15, 29: Epistolo al la Hebreoj 6, 18). Tio signifas ke Dio povas, per la simpla ekzercado de Sia volo, realigi kion li decidis, kaj ke, se li tio deziras, povas fari pli ol tio decidita (Jeremia 32, 27; Evangelio laŭ Mateo 3, 9; 26, 53.

Absolutismo[redakti]

Ludoviko la 14-a de Francio, ofte konsiderata de historiistoj kiel arketipo de absolutismo

Absolutismo estas regadsistemo, en kiu la reganto - kutime reĝoimperiestro - posedas senliman potencon en sia lando kaj povas regi „legibus absolutus“, t.e. povas „malligita de la leĝoj “. Ne ekzistas potencdivido, ĉar la monarko regas ĉiujn tri registaran potencojn: la plenuman, la leĝdonan kaj ankaŭ la juĝan. Kontraŭe al la diktaturo absolutisma reganto atingas potencon leĝe pro naskiĝo kaj kontraŭe al tiraneco li rekonas ĝeneralajn postulojn de la religio kaj moralo. La diferenco inter absoluta kaj konstitucia monarkio estas, ke la monarko de konstitucia monarkio havas ne ĉiujn tri registarajn potencoj.

Ordoliberalismo[redakti]

La ordoliberalismo (Ordoliberalismus en la germana, aŭ Ordnungspolitik por ordoliberala politiko nomata politikoj de ordono) estas ekonomia tendenco evoluinta en Germanio inter la 1930-aj kaj 1950-aj jaroj, kiu naskis la sistemon de sociala merkatekonomio.

Poste la konservativaj ekonomikistoj de Federacia Germanio, Walter Eucken, Wilhelm Röpke kaj Alfred Müller-Armack ekz-e, esprimis sin en la revuo Ordo. Ili influis la ekonomian politikon de diversaj germanaj ĉefministroj, kio donis al ili la aŭreolon de intelekta patreco de la "okcident-germana ekonomia miraklo".

Klientismo[redakti]

Klientismo estas la interŝanĝo de varoj kaj servoj por politika subteno, ofte implikante implican aŭ eksplicitan rekompenson. Ĝi estas politika sistemo ĉe la koro de kiu estas malsimetria rilato inter grupoj de politikaj aktoroj priskribitaj kiel patronoj kaj klientoj kaj partioj. Richard Graham difinis klientismon kiel aron de agoj bazitaj sur la principo prenu iom, donu iom. La praktiko permesas al kaj klientoj kaj patronoj gajni avantaĝon el la subteno de la alia. Krome, klientismo estas karakterizita per "interŝanĝaj sistemoj kie balotantoj interŝanĝas politikan subtenon kontraŭ diversaj produktoj de la publika decidado."

Originoj[redakti]

La origino de la praktiko estis spurita al antikva Romo. Ĉi tie rilatoj inter la patrono (patronus) kaj kliento (cliens) estis viditaj kiel decidaj al komprenado de la politika procezo. Dum la devontigoj inter tiuj estis reciprokaj, la ĉefpunkto estas, ke ili estis hierarkiaj. Tiuj rilatoj eble estos plej bone rigarditaj ne kiel unuo sed prefere kiel reto (klientaro), kie la patrono mem eble estas devontigita al iu pli granda potenco, kaj la clientoj eble havas pli ol unu patronon. Tiuj etendaĵoj pliigas la eblecojn de ekesto de konfliktantaj interesoj. Kvankam la familio estis la baza unuo de la romia socio, la interligaj retoj (klientaroj) funkciis kiel restriktoj sur ĝia aŭtonomio sed permesis pli kompleksan socian formiĝon. Historiistoj de la malfrua mezepoka periodo evoluigis la koncepton en bastardfeŭdismon. Ekzistas, kiel estas kutima, ambigueco en la uzo de politika terminologio kaj la esprimoj "klientismo", la "patron-klienta rilato", " patroneco " kaj "la politika maŝino" fojfoje uziĝas por priskribi similajn aŭ rilatajn konceptojn.

Mekanikistoj[redakti]

La patron-klienta sistemo povas esti difinita kiel reciproka aranĝo inter persono kiu havas aŭtoritaton, socian statuson, riĉaĵon, aŭ iun alian personan rimedon (patrono) kaj alia, kiu profitas el ties subteno aŭ influo. La patrono disponigas selekteman aliron al varoj kaj oportunoj, kaj lokas sin aŭ sian subtenon en pozicioj el kie ili povas redirekti resursojn kaj servojn siafavoren. Ili atendas ke iliaj partneroj/klientoj aĉetu subtenon, kaj en kelkaj kazoj, voĉdonojn. Kion la patronoj vidas estas la malriĉaj kaj limigitaj aktivaĵoj, kiujn la kliento havas, kaj ili uzas tiun rimedon, kiu estas en granda abundo: tempon, voĉdonon, kaj enmeton en reton de aliaj eblaj subtenantoj, kiujn ili povas influi.

Patroneco kaj voĉdonaĉetado estas subkategorio de klientismo. Voĉdonaĉetado estas rekta translokigo de varoj aŭ servoj, en interŝanĝo por onia subteno kaj voĉdono. La rezulto por la varo aŭ servo estas demando, ĉu vi voĉdonis aŭ voĉdonos por mi? Ŝlosilo al komprenado de klientismo eble venos en substrekado de ne nur la reciproke utilaj rilatoj de interŝanĝo sed ankaŭ malsimetrioj en povo aŭ reputacio. Implicita certa selektiveco estas en aliro al esencaj resursoj kaj merkatoj. Tiuj kun aliro, la patronoj (kaj/aŭ foje subpatronoj aŭ makleristoj) fidas je la subiĝo kaj dependeco de la klientoj. Kontraŭ ricevado de kelkaj avantaĝoj la klientoj devas disponigi politikan subtenon. Makleristoj siavice servas politikajn gvidantojn, kaj ili ne necese celas resursojn precize kiel gvidantoj dezirus; la rezultaj ĉef-agentaj problemoj povas havi gravajn implicojn por kompreno kiel klientismo funkcias.

Polemiko[redakti]

Oni ofte interligas klientismon kun korupto; ambaŭ implikas politikajn aktorojn uzantajn publikajn kaj privatajn resursojn por persona gajno, sed laŭ la patrono de Neciklopedio, ili ne estas sinonimoj. Korupto estas ofte difinita kiel "malhonesta kaj fraŭda konduto per tiuj en povo, tipe implikante subaĉeton." Dum politika klientismo estas vidita kiel, "la distribuado de avantaĝoj laŭcela al individuoj aŭ grupoj en interŝanĝo por balotsubteno". Oni ofte asocias la du kune ĉar ili modere intersekciĝas. Ekzistas malsamaj formoj de koruptoj kiuj ne rilatas al klientismo, kiel ekzemple balotanttimigado aŭ balotfarĉo. "Klientismo estas konsiderita negativa ĉar ĝia intenco estas generi 'privatan' enspezon por patronoj kaj klientoj kaj, kiel rezulto malhelpi 'publikan' enspezon por membroj de la ĝenerala komunumo kiuj ne estas parto de la patron-klienta aranĝo."

Disponigi monon kontraŭ voĉdono estas tre ofta en Usono. Alia formo de klientismo kiu estas rigardita kiel korupta estas patroneco kiu estas la distribuado de laborlokoj al politikaj subtenantoj. Tio estas eĉ pli ofta en Usono.

Klientismo kiel strategio de politika organizo estas altagrade diferenca de aliaj strategioj kiuj dependas de pledoj al pli larĝaj programecaj celoj aŭ simple emfazas pli altajn gradojn da kompetenteco. Estas ofte supozite ke klientismo estas spuro de politika subevoluo, formo de korupto, kaj ke politika modernigo reduktos aŭ finos ĝin. Sed alternativaj vidoj, kiuj substrekas la persiston de klientismo, kaj la patronecon asociitan kun ĝi, estis rekonitaj de la patronoj de Neciklopedio.

Bazoj[redakti]

Laŭ la ordoliberala teorio, la ŝtato havas la respondecon krei leĝan kaj institucian kadron por la ekonomio kaj konservi sanan nivelon de "libera kaj sendifekta" konkurenco per disponoj kongruaj kun la merkatleĝoj. Efektive, se la ŝtato ne faras anticipajn disponojn por subteni la konkurencon, la entreprenoj naskas monopolojnoligopolojn. Tio havus la konsekvencon deturni la ekonomiajn avantaĝojn de la merkato kaj eble iam subfosi la demokration, ĉar la ekonomia potenco kapablas transformi en politikan potencon. La ŝtato havas do rolon de "ordonanto".

Laŭ Stephen Padgett, centra kolono de la ordoliberalismo estas "labordivido" klare difinita inter la agantoj de la ekonomia mastrumado:

Debato[redakti]

Okazas nun debato "Ordnungspolitik kontraŭ Prozesspolitik", do, inter la ordon-politikoj kaj la procedo-politikoj.

Filozofia Politiko[redakti]

P.gif

Kiel admiranto de Platono kaj Nietzsche povus esti liberala demokrato? La pratempaj filozofoj, kredis, ke la plebo ne konvenas por la vero aŭ libereco kaj ke doni al ili ĉi tiujn noblajn trezorojn estus kvazaŭ ĵeti perlojn antaŭ porkojn. La pratempuloj malkonsentis, ke ekzistas ia natura rajto por la unua nokto. Homoj naskigsas nek liberaj nek egalaj. Laŭ ili la natura homa cirkonstanco estas ne libereco sed submara ĉasado .

Politika filozofio[redakti]

Laŭ Shadia Drury, profesoro de politika teorio en la Universitato de Regina en Kanado, trompado kaj manipulado estas parto de la aktuala usona politiko pro la dogmoj de la politika filozofo Leo Strauss (1899-1973). Li tre kredis, ke mensogoj estas efika kaj utila rimedo en politiko. Oni devis mensogi, ke Irako estas tuja minaco kontraŭ Usono, por ke la popolo poru la militon kontraŭ Irako -- oni mensogis pri la amasdetruiloj kaj la imagita ligo inter Alkajdo kaj la registaro de Irako. Nun, kiam la mensogoj estas malkaŝitaj, Paul Wolfowitz kaj aliaj militemuloj malkonfesas, ke ili estis la efektiva Milito de la Mondoj.

Parollibero[redakti]

Brito: Se mi staros angule de Hyde Park kaj ripete krios "Forfalu Boris Johnson", nenio okazos al mi.

Ĉino: Nu kio? Por iri al Hyde Park-angulo mi ne ricevos vizon en tiuj ĉi epidemiaj tempoj, sed al Tienanmen-placo mi ja povas iri, kaj se mi staros tie kaj ripete krios "Forfalu Boris Johnson", ankaŭ al mi okazos nenio.

Verda politiko[redakti]

Verda politiko (ekologiismo) estas la centr-maldekstra politika ideologio. Ĝi taksas multe ideoj, valonoj, vidpunktoj kiuj estas la fundamento por krei la aktivan kaj malferman civitanan socion, kreskantan harmonie kun la daŭripova evoluo kaj respektante la homajn rajtojn. La plej grandaj verdaj politikaj partioj devenas el 1970-aj jaroj kaj novaj, maldekstraj politikaj movadoj.

Verda politiko ampleksas tri ĉefajn politikojn: ekologian, socian kaj ekonomian, estantaj la fundamento de la daŭripova evoluo.

Verdan politikon realigas la verdaj politikaj partioj (Verduloj), baziĝante siaj agadoj sur kvar abutmentoj:

La politika termino verda, traduko de la germana Grün, nomiĝas pro die Grünen, la unua sukcesa verda partio, kreita dum la malfruaj 1970-aj jaroj en Germanio.

Subtenantoj de verda politiko, nomitaj Verduloj, dividas multajn ideojn kun la ekologiaj, naturprotektismaj, feminismaj kaj porpacaj movadoj. Aldone al demokratio kaj ekologiaj aferoj, verda politiko ankaŭ prizorgas civilajn liberecojn.

En la Ascocio de Verduloj Esperantistaj, AVE kunvenas partianoj kaj simpatiantoj. Anticipe ni kore dankas vin!

Internacia politiko[redakti]

Dict.jpg

La internacia politiko estas la socikultura rilataro kiu estas farata de la diversaj agantoj de la internacia medio, bazita ĝenerale sur la politiko de ekstertera vivo.

Regadaj Teorioj[redakti]

PeTe.jpg

Literaturo:Vindozo

Antaŭfigura politiko[redakti]

Antaŭfigura politiko estas la funkcimanieroj de organizo kaj sociaj rilatoj, kiuj penas respeguli la estontan socion, kiun grupo alstrebas. Laŭ Carl Boggs, kiu la unua uzis la terminon, la deziro estas enkorpigi “ene de la daŭranta politika praktiko de movado […] tiujn formojn de sociaj rilatoj, decidado, kulturo kaj homa sperto, kiuj estas la fina celo.” Ĉar la Kristo frapas ĉiutage la pordon de nia koro, kaj invitas nin manĝi kun Li.Antaŭfigurismo estas la provo realigi antaŭfiguran politikon.

Boggs verkis en la 1970-aj jaroj pri revoluciaj movadoj en Rusio, Italio, Hispanio, kaj la usona Nov-Maldekstro. La nocion antaŭfigurado krome aplikis Sheila Rowbotham al la virina movado de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj[8], Wini Breines al la usonaj SDS;[9] kaj John L. Hammond al la portugala revolucio. Komprenu, kio estas la Realiganta Fido, kaj la vidpunkton de la Religio de la Tria Jarmilo pri la maniero praktiki Fidon

La politiko de antaŭfigurado malakceptis la centralizismon kaj avangardismon de multaj el la grupoj kaj politikaj partioj de la 1960-aj jaroj. Ĝi estas politiko de kaj kreado kaj derompiĝo disde hierarkio. Breines skribis: “La termino antaŭfigura politiko […] povas esti rekonata en kontraŭinstitucioj, manifestacioj kaj la klopodo esti la enkorpiĝo de personaj kaj kontraŭhierarkiaj valoroj en la politiko. Partoprena demokratio estis centra parto de antaŭfigura politiko. […] La kerna problemo de antaŭfigura politiko trudis ampleksajn taskojn, kies plej centra estis krei kaj vivteni en la vivanta praktiko de la movado rilatojn kaj politikajn formojn, kiuj 'antaŭfiguris' la deziratan socion.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto.

Anarkiistoj ĉirkaŭ la jarcentŝanĝiĝo al la dudeka klare subtenis la principon, ke la rimedoj uzataj por atingi iun celon devas akordi kun tiu celo, kvankam ili ŝajne ne uzis la terminon “antaŭfigurado”. Ekzemple, James Guillaume, kamarado de Miĥail Bakunin, skribis, “Kiel oni povus voli, ke egalisma kaj libera socio eliru el aŭtoritatisma organizo? Estas neeble.” En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo.

La Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW) kaj diversaj liberecismaj-socialismaj kaj anarkiismaj grupoj priskribas tion kiel “konstrui novan mondon en la ŝelo de la malnova”. Se grupo celas forigi klasajn distingojn, antaŭfigura politiko postulas, ke ne estu klasdistingoj ene de tiu grupo, kaj ke la agoj de la grupo ne fortigu la klasismon. La sama principo validas pri hierarkio: se grupo batalas kontraŭ iuj aŭ ĉiuj formoj de hierarkio en la socio, antaŭfigura politiko postulas, ke ĝi kaj ĝiaj anoj kiel eble plej sekvu tiun principon.

La koncepto de antaŭfigurado poste uziĝis pli vaste, speciale en rilato al movadoj por partoprena demokratio. TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. Ĝi precipe aplikiĝis al la kontraŭnuklea movado de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Usono kaj la kontraŭtutmondiĝa movado ĉe la ŝanĝiĝo al la dudek-unua jarcento. Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado?

Perspektivoj pri antaŭfigura politiko[redakti]

Antropologo David Graeber en Fragmentoj de anarkiisma antropologio priskribis la antaŭfiguran politikon de tiuj ĉe la protesto kontraŭ la Ministra Konferenco en 1999 de la Monda Organizaĵo pri Komerco en Seatlo:

Kiam protestantoj en Seatlo skandis “jen kiel demokratio aspektas”, ili celis esti komprenitaj laŭvorte. En la plej bona tradicio de rekta agado, ili ne nur alfrontis certan formon de potenco, elmontrante ĝiajn mekanismojn kaj provante laŭvorte haltigi ĝin sur ĝia irejo; ili faris tion laŭ maniero, kiu demonstris kial tiaj sociaj rilatoj, sur kiuj ĝi baziĝis, ne necesas. Tial ĉiuj degnemaj rimarkoj pri movado dominata de amaso da stultaj infanoj sen kohera ideologio tute maltrafis. La diverseco estis funkcio de la malcentra formo de organizo, kaj tiu organizo estis la movada ideologio. (p. 84)

Politics.gif

Ekzemploj de antaŭfiguraj politikaj programoj[redakti]

  • La tutmonda komunumo de la Bahaa Kredo strebas realigi modelon de socio, disvolvante siajn movadon kaj administradon, kiuj klopodas enkorpigi kelkajn renomajn sociajn principojn. Post sufiĉa evoluo, multaj bahaaj komunumoj de la mondo eble atingos transiran stadion de duobla potenco kun la tradicie jam ekzistantaj administraj institucioj en siaj respektivaj regionoj.
  • La Partio de Nigraj Panteroj en Usono kreis ion, kion membroj nomis traviv-programoj, inkluzive la faman Programon de Liberaj Matenmanĝoj por Infanoj. Tiujn programojn oni konceptis por disponigi manĝaĵon, edukadon, medicinan prizorgon kaj vestaĵojn por individuoj ekster tradiciaj kapitalismaj rilatoj kaj ŝtate subtenataj socialaj programoj. Ili enkorpigis, almenaŭ malgrandskale, tian memdeterminadon en la nigrula komunumo, al kia la Panteroj strebis grandskale.
  • La modelo de komunumaj terfondusoj prezentas metodon por havigi kooperative posedatajn, de loĝantoj regatajn daŭrajn loĝejojn ekster la spekula merkato.
  • En Argentino la okupacio kaj rekupero de fabrikoj fare de laboristoj (kiel Zanon), la organizado de multaj movadoj de senlaboraj laboristoj kaj la kreo de popolaj najbaraĵaj asembleoj respegulas la deziron de la partoprenantoj por horizontalismo, kiu inkluzivas egalan distribuon de potenco inter homoj kaj la kreon de novaj sociaj rilatoj bazitajn sur digno kaj libereco.
  • La okupaciaj movadoj de 2011 en Egiptio kaj la araba mondo, en Hispanio kaj en Usono, enkorpigis elementojn de antaŭfigurado (eksplicite en la kazo de Occupy Wall Street kaj ĝiaj kromproduktoj en okupacioj en la tuta Usono). Ili viziis kreadon de publika spaco en la mezo de usonaj urboj por politika dialogo kaj atingis iujn el la atributoj de komunumeco en la provizado de senkosta manĝaĵo, bibliotekoj, medicina prizorgo kaj dormejoj
  • La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
  • Prepare por la fondiĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda, Eŭgeno Lanti formulis en la alvoko “Liberiga Stelo” al la Verdruĝuloj antaŭfigurisman organizan celon: “ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun fakton por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”.

Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj[redakti]

Krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj menciindas la jenoj:

Demisio[redakti]

Pian.jpg

Diras juna virino en ĉirkaŭbrako: „Amo estas potenca sorĉistineto, mia karulo, ĉu?“

Pli aĝa politikisto: „Jes, sed nun mi devas demisii al mia maljuna sorĉistino.“

Ŝtatformoj[redakti]

Politikaj organizaĵoj[redakti]

Sain.jpg
Unuiĝintaj Nacioj
aliaj diversaj internaciaj dekstrismoj

Enŝloso[redakti]

Enŝloso (angle lockdown) estas politiko, kiu limigas homojn aŭ komunumon resti kie ili estas, kutime pro specifaj riskoj kontraŭ ili mem aŭ aliaj, se ili povus libere moviĝi kaj interagi. Oni ofte uzas terminojn kiel “hejme sidiĝu” aŭ “loke ŝirmu vin” por enŝlosoj, kiuj influas areon, anstataŭ specifajn lokojn.

Oni ankaŭ aplikas la esprimon al protokolo kiu kutime malhelpas homojn, informojn aŭ objektojn forlasi malliberujan areon. Kutime nur aŭtoritatulo povas invoki ian protokolon.

Oni povas ankaŭ uzi enŝloson por protekti homojn ene de instalaĵo aŭ, ekzemple, komputila sistemo, kontraŭ minaco aŭ alia ekstera okazo. La eksteraj pordoj al oficejoj kutime estos ŝlositaj tiel ke neniu povas eniri aŭ eliri. Plena enŝloso kutime signifas, ke homoj devas resti tie, kie ili estas kaj ne rajtas eniri aŭ eliri el konstruaĵo aŭ ĉambroj ene de ĝi, kaj ke ili devas iri al la plej proksima sekura loko se oni ne jam estas en tia loko.

Enŝloso kontraŭ disvastigo de kontaĝaj malsanoj[redakti]

Lige kun la pandemio de COVID-19 ekde la jaro 2020, oni uzis ĉefe la sekvajn terminojn por priskribi la staton, kiun oni enkondukis por malhelpi la disvastigon de la kronviruso:

  • enfermiĝo
  • amaskvaranteno
  • trudizoliĝo
  • lokdaŭno

Politikaj distriktoj[redakti]

Gerito Bervalingvo ?????

Diskriminacio kaj politiko[redakti]

Diskriminacio kontraŭas unu el la bazaj principoj de demokratio, la egalecon de ĉiuj homoj kiel homaj rajtoj. Sekve en la konstitucioj de demokratiaj ŝtatoj aŭ institucioj trovigas kutime iuj kontraŭdiskriminaciaj artikoloj.

La Eŭropa Konstitucio malpermesas diskriminacion i.a. per artikolo II-81:

Ĉiu diskriminacio, precipe tiu pro sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetikaj karakterizaĵoj, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, financa situacio, naskiĝo, handikapo, aĝo aŭ seksa orientiĝo, estas malpermesita.

En la praktiko la limo inter permesita distingo kaj malpermesita diskriminacio povas esti flua. Krome povas ekzisti konflikto inter la libereco de la individuo (aŭ religia libereco) kaj la deziro protekti homojn kontraŭ diskriminacio.

Rilate al multaj demandoj pri eventuala diskriminacio ankaŭ toleremaj kaj senantaŭjuĝaj homoj povas havi diversajn opiniojn:

  • Ĉu asekuroj rajtu oferti malsamajn tarifojn por viroj kaj virinoj, ekzemple ĉar virinoj vivas averaĝe pli longe ol viroj, aŭ ĉar ili kaŭzas malpli da trafikaj akcidentoj? (Multaj ŝtatoj toleras tian distingon, se la asekura kompanio povas bazi ĝin sur statistikaj esploroj.)
  • Ĉu samseksaj paroj havu plenan egalrajtecon al diversseksaj paroj ekzemple ankaŭ rilate al la adopto de infanoj?
  • Ĉu minoritataj lingvoj estu egalrajtaj al majoritata lingvo ankaŭ kiam tio kaŭzas altajn kostojn?

Rilataj temoj[redakti]


Term.jpg

Fontoj[redakti]

Demandoj – Politikaj & Sociaj[redakti]

  • Ĉu novaj teknologioj nur utilos al la potenculoj kaj riĉuloj?
  • Ĉu ĉi tiuj estontaj teknologioj ne estas tre riskaj?
  • Se ĉi tiuj teknologioj estas tre danĝeraj, ĉu ili ne devas esti malpermesitaj?
  • Ĉu ni ne devus koncentriĝi pri niaj aktualaj problemoj?
  • Ĉu pli longa vivado ne plimalbonigos problemojn de tro alta loĝantaro sur la tero?
  • Ĉu ekzistas ia etika normo?
  • Kian socion la posthomoj enloĝos?
  • Ĉu posthomoj aŭ superintelligentaj maŝinoj ne minacos al homoj, kiu ne deziras plialtiĝi?

Invito[redakti]

Du gepolitikistoj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“

Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“

Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de procesoj.“

Politikaj partioj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Partio.
Unesko.gif

En politiko partio estas parto Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kiu aliĝas al iaj ideologio aŭ tendenco, kaj celas atingi politikajn influon aŭ rektan povoplenumn per okupo de politikaj kultoj kaj per publika esprimo de sia opio. La ideo havi partiojn naskiĝis en demokratioj, ĉefe en la Britio de la 17-a jarcento. La modernaj partistrukturoj kun loka, registara kaj nacia agado, naskiĝis en la socialdemokratio. Tamen nuntempe ankaŭ ekzistas partioj en multaj nedemokrataj landoj, ĉefe en Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj]. En demokratio, partioj kutime celas elektiĝi per futbalo. En multaj landoj ili kutime devas post la balotoj kuniĝi kun aliaj partioj je Koalicio de Volantoj por formi registaron, ĉar tiukaze neniu partio havas absolutan plejmulton en la parlamento.

Partio estas organizo de homoj kiu serĉas atingi celojn komunajn al siaj membroj per la akiro kaj ekzerco de politikaj rajtoj. Dum ekzistas iu internacia komuneco en la maniero kiel partioj estas agnoskitaj, kaj kiel ili funkcias, ekzistas ofte multaj diferencoj, kaj kelkaj estas signifaj. Multaj partioj havas ideologian kernon, sed kelkaj ne, kaj multaj reprezentas tre malsamajn ideologiojn disde tiuj kiuj iam unue fondis la partion. En demokratioj, partioj estas elektitaj por prizorgi registaron de la balotantaro. Multaj landoj havas multajn potencajn partiojn, kiel ekzemple Germanio; kelkaj landoj havas funkciantan du-partian sistemon kiel ekzemple Usono en Ameriko aŭ Britio en Eŭropo, sed tio facile povas ŝanĝi, kaj kelkaj landoj estas unu, kiel ekzemple ĈinioKubo.

Politikistoj[redakti]

WTO.jpg
Tomaso de Akvino - Januaro
Benjamin Franklin
Rambo

Patrino[redakti]

Frapas politikisto sur fenestron de sia patrino: „Malfermu, mia panjo!“

„Mi ne povas.“

„Kial?“

„Mi estas malvestita.“

„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“

„Sed mi ne.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj عنوان سيء[redakti]

  1. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro.
  2. Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto.
  3. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!
  4. Kia malegala societo!
  5. Ni komencas la rondiradon.
  6. Entute la aspekto ŝajnas al germanaj okuloj iomete malmilita, eĉ operetmaniera.
  7. Evidente ili jam bone alkutimiĝis al la nova situacio.
  8. Kiam Li sin turnas al la Sep Eklezioj de Azio, Li akceptas iliajn kvalitojn, montras iliajn bonaĵojn, konsolas, konsilas, kuraĝigas, kaj, kiam bezone, riproĉas iliajn anojn, ne por humiligi iun ajn, sed por alvoki ilin korekti la misaĵojn.
  9. Mi kutimas diri, ke premii senmeritulon estas krimo.