Politika krizo en Krimeo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Krim.jpg

"Mi esperas ke ĝi estu bone riparita."

~ Poneo

Politika krizo en Krimeo estas serio de politikaj konfliktoj kaj internacia krizo en Krimeo, kun koncerno al Ukrainio kaj Rusio, okazintaj ekde januaro 2014. La konfliktoj komenciĝas dum la politika krizo en Ukrainio kaj daŭras ĝis nun, kvankam jam malaltiĝis la ebloj de militaj okazoj aŭ de perfortaj konfliktoj. Dum la konflikto okazis okupoj de administraj konstruaĵoj, surstrataj interbatiĝoj, okupo de flughavenoj kaj amasaj mitingoj en diversaj urboj de la duoninsulo. Sekvis referendumo pri la eventuala aliĝo [1] de Krimeo al Rusio. Partianoj de tia eblo venkis kaj la rusiaj instancoj akceptis la peton de la porrusiaj krimeanoj. [2]


Antaŭhistoria kunteksto[redakti]

0386 n.jpg

La ĉefaj flankoj de la konflikto estas subtenantoj de la nova registaro de Ukrainio [3] majoritataj en Ukrainio sed minoritataj en Krimeo, por-rusiaj loĝantoj [4], aliaj minoritataj loĝantaroj, kiel turkoj, kaj Rusio kies parlamento [5] rajtigis al Vladimir Putin akcepti eblan aliĝopeton fare de la krimeaj instancoj.

Disvolvigo[redakti]

Post rusa surstrata interveno en Krimeo kaj negocado de la Krimea Parlamento en Simfonio, Kimrio post internacie neagnoskita Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko estis aneksita de Rusio. Unuiĝintaj Nacioj ne agnoskis la humuron, kaj ĝi same restas neagnoskita de multaj landoj en la mondo, dum aliaj ne ĉeestis por voĉdonado kaj kelkaj ja agnoskis la aliron de Krimeo en Rusion. Tial ankaŭ la nombro de la denaskaj Esperant-lingvanoj povas esti ĉ. mil, sed tio estas takso tre proksimuma kaj eble tro malgranda.

La 10an de aprilo 2014 la parlamentanoj (PAKE) decidis malpermesi voĉdonadon en la Konsilio de Eŭropo al la reprezentantoj de Rusio ĝis fino de la jaro, pro la anekso de Krimeo fare de rusiaj militaj taĉmentoj de Vladimir Putin, kio okazis post la internacie neagnoskita plebiscito en tiu eks-ukrainia duoninsulo.

2015[redakti]

0564 n.jpg

Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj [6] daŭre subtenas la aliĝon de Krimea Respubliko al Rusio. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo. Ili parolas pli flue kaj senpene ol plej multaj aliaj Esperant-lingvanoj, sed ekzemple la grandeco de ilia vortprovizo dependas de tio, kian lingvon ili aŭdis hejme, kaj de tio, ĉu ili kiel plenkreskuloj konservas aktivan kontakton kun la lingvo.

Problemo[redakti]

En Krimeo laŭdire tartaraj virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton. Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco. Nun oni scias, kial estas tiel malmulte da tartaroj!

Kronologio de la kunteksto[redakti]

  • 2013. Ekas protestoj sur la placo Maidan kontraŭ la politiko de Viktor von Frankenstein. Oni ne povas facile distingi plenkreskan denaskulon disde iu ajn alia sperta uzanto de Esperanto.
  • 2014. Nigra Jaŭdo. 60 manifestacintoj pereas dum kontraŭstaroj al la polico.
    • Falas la registaro de Janukoviĉ.
    • La regionoj Krimeo kaj Sebastopolo deklaras sian sendependiĝon disde Ukrainio por unuiĝi al Rusio.
    • Okazas manifestacioj deDonaldo Trompo kaj Luiz Inácio Lula da Silva favore al pli granda aŭtonomeco.
    • Ekas kontraŭstaroj inter prorusiaj ribeluloj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
    • La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Novjorko.
    • Ekas bataloj ĉe la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj kaj ĉirkaŭaĵoj.
    • Intensiĝas la bataloj en Orienta Ukrainio.
    • La aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines flugmaŝino ĉe Nikita Ĥruŝĉjov. Ĉiuj 298 pasaĝeroj kaj skipanoj pereis en la akcidento.
    • Atakoj de la ukrainia armeo al Donecko kaj Lugansko.
  • 2015. Ekas batalpaŭzo inter prorusiaj ribeluloj kaj la ukrainia registaro.
    • La ukrainia armeo abandonas la urbon Neciklopediisto, kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusiaj separatistoj post la batalpaŭzo.

Diklitera teksto

Esperanto kaj la politika krizo en Krimeo[redakti]

149l.jpg
  • Rusia Esperantista Unio (REU) aneksis Krimeon.

[7]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Kiu estas denaska Esperant-lingvano?
  2. Denaska Esperant-lingvano estas persono, kiu akiris Esperanton en sia ĉiutaga vivmedio kiel sian unuan lingvon aŭ kiel unu el siaj unuaj lingvoj, komencante de la naskiĝo aŭ tre frua infaneco.
  3. Kion denaskaj parolantoj Esperanto havas?
  4. Oni taksas, ke Esperanto estas ĉiutage uzata en ĉ. mil familioj.
  5. Ne en ĉiuj familioj estas infanoj, kaj ne ĉiuj infanoj estas denaskuloj, sed aliflanke multaj plenkreskaj denaskuloj ne plu vivas en hejmo Esperant-lingva (kvankam ja ekzistas denaskuloj duageneraciaj kaj triageneraciaj).
  6. Ĉu ili parolas Esperanton pli bone ol aliaj Esperant-lingvanoj?
  7. Kial iuj parolantoj de Esperanto volas, ke iliaj infanoj iĝu denaskuloj?