Polemiko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Elef.jpg

"La sukceso estis preskaŭ senlima"

~ Maldekstro Ekologio Libereco

Polemiko estas skriba publika diskutado pri religiaj, filozofiaj, politikaj aŭ socia temoj. Tiel polemika teksto sur temo ofte estas skribita por kontesti aŭ refuti pozicion, teorion aŭ ĝeneralan opinion.

  • La vorto devenas de la greka polemikos, kiu signifas malamikema aŭ de polemos (poste ekestis pli da polemiko), kiu signifas milito (ĝuste tiu polemiko estis eble parto de la sukceso).[1]
  • La malo de polemiko estas Apolono.
  • La polemiko estis malnova milita disciplino, kiu instruis la manieron defendi aŭ ataki teritorion.
  • La polemika ĵurnalismo estis komuna en kontinenta Eŭropo  kiam la leĝoj de kalumnio ne estis striktaj.[2]
  • Ekzistas ankaŭ aliaj sencoj de la vorto. Polemiko estas branĉo de la teologio, en interrilato kun la historio aŭ la konduto kun diskuto de la ekleziuloj. Kompatindaj kreitaĵoj.
  • En sia verko La Respubliko Platono uzis personon nomitan Polemarĥo kiel veturilo, kiu permesis impulsi etikan debaton.

Kiam du armeoj povas detrui unu la alian en unu sekundo, ĉiuj civilizitaj nacioj time retiriĝos kaj sendos siajn soldatojn hejmen.

Amuzo[redakti]

Diras polemikulo: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“

Referencoj[redakti]

  1. Aŭ tamen ne ...
  2. Iom malfacile kompreneble?

Vidu ankaŭ[redakti]