Poŝtisto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Occu.png

Poŝtisto estas grava afero.


Ve[redakti]

12651070445.jpg

Maljunulino estas tre malfeliĉa. Ŝi estas malsana, kaj vivas tute sola. Ĉiuj ŝiaj infanoj foriris por vivi eksterlande, ĉiuj ŝiaj geamikoj jam formortis, kaj restas neniu por viziti ŝin. Sed ŝi ekhavas genian ideon: ŝi sendos telegramon al si mem, por rekuraĝigi sin kaj por deziri al si bonan naskiĝtagon.

Du tagojn poste la poŝtisto sonorigas ĉe la pordo. "Bonan tagon, avinjo!" li afable diras kiam ŝi malfermas la pordon. "Mi havas telegramon por vi."

"Jes, mi scias," respondas la tre maljuna virino. "Ĉu vi bonvolus komplezi al mi? Ĉu vi bonvolus kanti la telegramon por mi? Sciu ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, mi estas 82-jara, kaj mi sentas min terure sola."

"Mi ne havas tempon," plendas la poŝtisto. "Mi havas multe da laboro!"

"Nu, kaj se mi donus al vi dek eŭrojn, ĉu vi akceptus?" shi demandas, metante la monon en lian manon.

"Nu, en ordo", diras la poŝtisto.

"Kaj kantinte, ĉu vi bonvolus doni al mi kiseton kaj diri 'bonan naskiĝtagon, avinjo'?"

"Ne, ne, mi ne havas tempon...."

Sed la maljunulino donas al li pliajn dek eŭrojn, kaj li akceptas.

La poŝtisto malfermas la telegramon, kaj ekkantas (melodio: "Happy Birthday to You"): "Paŭlino kaj la tri infanoj estis mortigitaj en automobil-akcidento antaŭ du tagoj...!"

Atentu la hundon![redakti]

La leterportisto sonoras ĉe la ĝardenpordo de domo ĉar li rimarkis ŝildon kun teksto "Atentu la hundon!" Viro malfermas la dompordon, kaj demandas: "Kio estas?"

"Sed kie estas la hundo?" demandas la leterportisto. "Ĉu ĝi estas tiom danĝera?"

Je tiu momento alkuras etega besto kiu bojaĉas kvazaŭ ĝi kredus sin dogo.

"Komprenu, sinjoro poŝtisto mi tiom timas ke iu paŝos sur ĝin!"

Patra ekzemplo[redakti]

27046889 n.jpg

Georgo, sukcesa kaj riĉa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio, li kompreneble anticipis ke sia filo ankaŭ estos bankisto. Unu tago li diris al la 4 jaraĝa knabo:

"Kiam vi estos plenkreskulo, mia kara filo, ĉu vi estos bankisto kiel mi?"

"Ho ne, paĉjo, mi ne estos bankisto, mi estos poŝtisto!"

"Kial vi preferas esti poŝtisto anstataŭ bankisto?" respondis la surprizita patro.

"Nu, paĉjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas per la telefono tut-tage. Sed kiam mi iĝas poŝtisto, panjo multe kisas min ĉiu matenon, kaj mi resaltas en la lito, kaj poste mi ricevas pecon da kuko! "

Lerteco[redakti]

Du ĉasistoj sidas en la ĉasgvatejo. Unu el ili esploras la regionon per teleskopo:

-- Diru, ĉu tiu domo apud la vojo, estas la via?
-- Jes.
-- Vidu jen, tiu biciklo, apogita al la barilo, ĉu ne estas tiu de la leterportisto?
-- Sed jes.
-- Vidu jen, ĉu tiuj ne estas via edzino kaj la poŝtisto?

Rigardas-rigardas la alia ĉasisto:

-- Ho, diable, sed jes, tiuj estas nepre ili. Vi estas tre bona celpafisto, ĉu vi farus, se mi bele petas vin, ke vi pafus la kapon de mia edzino kaj la kojonon de la poŝtisto?

La alia enrigardas en la teleskopon de la pafilo kaj ekparolas:

-- Se mi bone vidas, ŝajnas, ke nun mi sukcesos per unusola pafo...

Taŭga klarigo[redakti]

Knabeto promenas en la strato kun sia patro, kiam li ekvidas hundon kiu seksumas hundinon.

"Paĉjo," diras la knabeto, "kion faras tiuj hundoj?"

"Nu," diras embarasite patro, "la hundino ne volas iri hejmen, do la hundo puŝas ŝin."

"Ho, estas ekzakte kiel panjo hieraŭ matene!" diras knabeto. "Sed feliĉe ke ŝi forte tenis la lavkuvon, kaj la poŝtisto ne povis puŝi shin ĝis la poŝtejo."