Pluramemo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


Simbolo de la pluramemo
La senfina amo kiel simbolo de la pluramemo

"Ĉu vi supozas ke la Esperanta versio havos ian praktikan signifon, ekzemple ke homoj rimarkos la ekziston de la lingvo?"

~ pubvilulo

"Pri kia ludo temas?"

~ ulo suferanta de trouza braka malsano

"Kial ĝi havas tekston ankaŭ en Esperanto?"

~ suĉiluzanto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu honeste? Nu, ĉar mi povis mem fari kaj tio estas senpaga. Mi mem antaŭe eldonis version, kiu jam havis interfacon en la angla, Esperanto kaj germana, plejparte ĉio estis jam tradukita, do kial ne simple fintraduki ĝin?"

~ Rocko

"Mi tamen ankaŭ postulis havi Esperantan version por kunlabori kun mia eldonisto LITE Games, kiu troviĝas en Hamburgo, Germanio. Labori kun eldonisto signifas, ke mi povas plene koncentriĝi pri la ludo kaj tekniko, dum ili okupiĝas pri la merkatado, reklamado kaj enspezo."

~ inventisto de silikono

Pluramemo (angle polyamory, neologismo kiu kunfandas la grekan vorton πολύ poly, "multaj, pluraj", kaj la latinan vorton amor, "amo") estas la prefero aŭ preteco por havi samtempe plurajn signofoplenajn rilatojn amajn, koramikajn, aŭ romantikajn en absoluta malfermeco kaj reciproka respekto de ĉiuj partneroj. Alivorte pluramemuloj konservas [1] honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj geamuloj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.

Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:

  • rilatojn malfermajn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
  • plurfidelon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
  • hierarĥiojn, kiuj subtenas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
  • grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
  • rilatajn retojn.
Kun amiko, kiu ankaŭ havas tian aparaton, la ludo estas kvazaŭ magia.

La plejparto de pluramemuloj opinias, ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas kaj multaj pluramemuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj. Oni eĉ povas malĵaluzi kaj ĝoji, ke amato havas similan rilaton kun alia(j) homo(j).

Kontraste al poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de geunuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de pluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.

La modelo de pluramemo pridubas la ekskluzivecon de duecaj rilatoj [2] kaj asertas ke homo povas havi amrilatojn kun pluraj homoj samtempe.

Ĝenerale[redakti]

Homoj kiuj difinas sin pluramemaj, opinias ke eblas havi amrilaton kun pluraj homoj samtempe. Ili kritikas la ideon ke dupartnereco aŭ geedzeco estas la sola atinginda formo de kunvivado. Amo estas, laŭ ili, ne limigita havaĵo kiu sufiĉas ĉiam nur por unusola persono, sed ĝi povas en tute individua formo aperi en rilato al ĉiu homo.

Simbolo de pluramemo estas ankaŭ jena papago.
Alia simbolo de pluramemo estas jena papago.

Pluramemo difinas sin per la emocia flanko de amrilatoj. En la centro staras do ne la spertado de sekso, kiu tamen -- kiel en ĉia amrilato -- povas ludi kaj ludu tute esencan rolon.

Kiel kondiĉojn por pluramaj rilatoj oni ofte nomas absolutan sincerecon inter la partoprenantoj kaj reciprokan interkonsenton. Kvankam la ludsperto povas esti profunda inter lertaj ludantoj, ludo kutime daŭras nur 5 minutojn. Pro tio, en la koncepto de pluramemo ne ekzistas kaŝendaj amantoj kaj amatinoj. Estas legitime kaj dezirate havi grandan nombron da amrilatoj, por disvolvi sin mem. Al homoj, kiujn oni ŝatas, oni povu rilati kun la ĉiufoje individue taŭga mezuro da simpatio kaj intimeco. Se oni spertas amajn sentojn al pli ol unu homo, ne necesas nei tion. Ĵaluzo kaj perdotimoj aperas ofte ankaŭ ĉe homoj, kiuj elektis tiun rilatformon, kaj ankaŭ ilin ne necesas nei. Sed oni strebas atingi, ke tiuj ne decidu pri la agado, ĉar alie ili povas facile esti detruaj por la rilatoj.

Kontraste al monogamio, ne estas kialo por ĉesigi rilaton, se la partnero havas unu aŭ plurajn kromajn amrilatojn kun diversa intenso.

Sed pluramrilatoj povas ankaŭ signifi konsiderindan emocian streson, se aperas konfliktoj inter la partneroj aŭ ĵaluzosentoj. Homoj, kiuj ne dekomence volis kaj konscie elektis tian rilaton, ofte ne eltenas tiajn stres-situaciojn.

Formoj[redakti]

Pluramaj rilatoj povas ekzisti en multaj diversaj formoj, ĉar ĉiu unuopa rilato estas unika kaj povas distingiĝi disde aliaj. Kelkfoje ekzistas ĉefrilato inter paro kiu vivas kune, ĉe kio tamen ĉiu de ambaŭ partneroj krome havas malpli intensajn aŭ densajn amrilatojn. Nu, estas malmultaj vere bonkvalitaj ludoj en Esperanto, do ankaŭ mi volas aldoni al tiu kulturo! Povas ankaŭ okazi, ke grupo da homoj formas ekskluzivan reton, en kiu oni havas amrilatojn nur inter si. Ankaŭ okazas sindevigaj partnerecoj inter pli ol du homoj, rilatoretoj de homoj kiuj ne kunvivas kun iu, ĝis etenditaj amikecoj. Multaj el tiaj rilatoj estas tre longdaŭraj.

Sufiĉe tradicia estas specifa tipo de pluramemo, nome amtriopo aŭ en la franca ménage à trois.

Pluramemo kiel subkulturo[redakti]

10.gif

Praktike pluramemo formas nuntempe subkulturon, kiu organizas sin kiel eta malplimulto parte per vigla interŝanĝo en interreto [3], parte per regionaj renkontiĝoj. Relative alta parto de membroj de tiu subkulturo estas ambaŭseksema, sed ĉeestas ĉiuj seksaj orientiĝoj. Relative granda parto de la anoj de tiu subkulturo parolas ekz-e ĉe la laborloko malkaŝe pri sia rilatformo kaj en multaj okazoj havas per tio bonajn spertojn. Oni ne konsilas sendistinge tian malkaŝecon.

Seksa identeco[redakti]

Se homo malkovras pluramemon kiel bezonon aŭ kiel alternativan rilatformon, tio povas konduki al seksa identecokrizo. Inverse, pluramemo donas por homoj kun malforta seksa mem- aŭ rol-difino [4] la eblecon engaĝiĝi en fiksaj partnerecaj rilatoj sen lasi neuzata aŭ devi subpremi partojn de sia propra sekseco. Ambaŭ – Gender Trouble kaj pluramemo – ofte renkontas nekomprenon: Tiuj konceptoj bezonas ĝenerale pli intensajn klarigojn kaj ofte estigas agresan rifuzon ĉe homoj, kiuj idealigas la monogamiajn dupartnerecojn kaj solidan seksan identecon kiel sole allaseblan vivon- kaj amo-formon. Ĉe tio, – pro nescio kaj/aŭ pro ĝenerala rifuzo de la konceptoj – Gender Trouble estas ofte konfuzata aŭ identigata kun ambaŭseksemo kaj pluramemo kun pli disvastiĝintaj ne-monogamaj praktikoj de la okcidenta kulturspaco kiel partnerŝanĝo.

Terminoj[redakti]

1275 n.jpg

Pluramemo esprimiĝas germane per Polyamorie, angle per polyamory, france polyamour.

Oni dislimigu kaj ne konfuzu kun pluramemo la nocion de poligamio. La plej klara diferenco estas en tio, ke pluramemo ne estas ligita kun la institucio geedzeco kaj ke la partneroj ne devas esti (gej)edziĝintaj. Pluramemo dislimeblas de partnerŝanĝo per tio, ke tie ĉefas la seksa ebeno, dum ĉe pluramemo la emocia ligo centras. Parto de la homoj en pluram-rilatoj tamen konsideras tian distingon arbitra.

Amtriopo, internacie konata ankaŭ laŭ la franclingva esprimo ménage à trois, estas hejma, amafera aŭ amora aranĝo laŭ kiu tri personoj havas amajn aŭ seksajn rilatojn, ĉefe dum ĉiuj okupas la saman hejmon. Ĝi estas formo de pluramemo.

Ambiamemo[redakti]

Ambiamory is the capability of experiencing monogamous and polyamorous relationships. Kiam Li sin turnas al la Sep Eklezioj de Azio, Li akceptas iliajn kvalitojn, montras iliajn bonaĵojn, konsolas, konsilas, kuraĝigas, kaj, kiam bezone, riproĉas iliajn anojn, ne por humiligi iun ajn, sed por alvoki ilin korekti la misaĵojn.[5] Male, se oni avertas intencante instrui — ĉar ne ekzistas perfektuloj en tiu ĉi mondo —, tiam oni amikas.

Literaturo[redakti]

Oni asertas, ke pluramemo baziĝas sur la libera amo, kiu siavice baziĝas sur la verko "La nova ammondo" de Charles Fourier el 1820.

Du utopiaj rakontoj, kiuj estas ofte nomataj kiel influaj sur la evoluo de la pluramem-subkulturo en Usono, estas "Stranger in a Strange Land" kaj "The Harrad Experiment" de Robert A. Heinlein.

Al la plej konataj modernaj libroj pri la temo pluramemo apartenas The Ethical Slut: A Guide to Infinite Sexual Possibilities de Dossie Easton kaj Catherine A. Liszt, aperintaj en 1998 kaj Polyamory in the 21st Century: Love and Intimacy with Multiple Partners de Deborah Anapol

En The Ethical Slut ĉefas la aspektoj konfido, partnereco, amo kaj precipe komunumo kiel konsistaj partoj de vivata pluramemo. Kromaj konsilindaj libroj estas "Redefining our Relationships" de Wendy-o-Matic kaj "Lesbian Polyfidelity" de Celeste West. Ĝuste tial ĝi havas la problemon esti tro multekosta por krei kaj sendi por ke oni povu produkti ĝin amase.

Kroma fikcia kaj nefikcia literaturo troviĝas sub .alt.polyamory Culture FAQ

Libera amo[redakti]

La libera amo difinas seksumadon kiel naturan korpobezonon, kiu estu elvivata libere de sociaj premo kaj trudoj.

Tio implicas, ke seksaj rilatoj estu difinitaj ekskluzive de la partoprenantoj en ili kaj ke tiuj rilatoj ne estu submetitaj al kromaj preskriboj, ekzemple pri la daŭro, la nombro da partoprenantoj kaj la forto.

Pledantoj por ĝi[redakti]

Teorie, Vilhelmo Rajĥ kontribuis per sia analizo de la - de li tiel nomata - seksa trudmoralo kaj per siaj verkoj pri la seksa revolucio al la ideo de libera amo same kiel Herberto Markuzo, kiu esprimis sin por libera praktikado de la sekseco kaj, ligite kun tio, por dissolvo de la etfamilio.

Markuzo kaj Rajĥ esence influis la seksan revolucion kaj la hipio-movadon, kiu nomis sin mem ankaŭ love generation [amgeneracio] kaj kiu per la slogano amoru - ne militu interalie protestis kontraŭ la establitaj sociaj normoj.

Tiuj postuloj de libera amo konverĝis kun samtempe okazantaj liberaliĝoj de la socia realeco, kiuj esprimiĝis per la seksondo, do per la seksiĝo de iom grandaj vivosferoj kaj per la komercigo de seksaj kaj korpaj bezonoj kaj kiuj nur parte harmoniis kun la origina postulo pri libera amo kiel esprimo de la tuta personeco kaj pri libera amo kiel protesto kontraŭ seksaj kaj sociaj limigoj.

Jam la frua socialisto Charles Fourier (1772 - 1836) pledis por komunumoj (Phalanstères), en kiuj homoj vivas kaj laboras kune, motivitaj kaj kuntenataj interalie per libera amo.

Pledantoj por la koncepto de libera amo argumentas, ke ili fine liberigis la spontecon de homaj amo kaj sekso el la trudoj de burĝe kaj religie difinita moralo. Amo, laŭ ili, estas tio kio plaĉas kaj donas volupton, sendepende de la ĉe tio uzataj rimedoj kaj metodoj de la seksa bezonkontentigo.

Temoj kiel antaŭedzeca amoro, natura edzeco, miksitaj loĝkomunumoj, samseksemo, divorco estis en la socio kaj leĝaro iom sentabuigitaj de la movado de libera amo.

En Germanio, ankaŭ sub influo de Dieter Duhm kaj Sabine Lichtenfels, libera amo estas iom dislimita de libera amoro, pri kiu en la pasinteco ĉefe temis, laŭ ili kaj kiuj plej ofte rekondukis al etfamiliaj strukturoj kiujn oni kredis jam superitaj. Amo estas priskribita libera en si mem, alie amo ne estas libera. Libera amo ja sekvigas liberecan sekson, sed ĉiam temas pri la tuta homo, ne ekskluzive pri kontentigo de volupto, kaj do pri la persona kaj spirita disvolviĝo. Tio estas modele vivata en komunumoj kiel ZEGG kaj Tamera. Dum tiaj komunumoj sendube respondas al profunde subŝutitaj sopiroj kaj bezonoj ne nur pri sekso kaj korpeco, sed ankaŭ pri komuneco, sekureco kaj proksimeco, tamen ZEGG kaj Tamera estas ankaŭ kontestataj, parte pro la projektoj kiuj antaŭis ilin, parte pro la teĥnikoj per kiuj oni tie starigas komunecon. Parte oni vidas en ili sektecajn aŭ kultecajn tendencojn, ekz-e en la forta gvid-rolo de personoj kiel Duhm kaj Lichtenfels, aŭ en ia miksado de politikaj kaj spiritaj ideoj kaj en nedemokratiaj decidstrukturoj en la komunumoj.

Kontraste al tio, la [Pluramemo|pluramema] movado formas hodiaŭ specon de subkulturo simile al tiu de ambaŭseksemaj homoj. Ĝi ĝenerale rezignas pri la aserto ke ne monogamia rilatformo estas pli bona ol la tradicia.

Kritikantoj[redakti]

Kritikantoj obĵetas, ke la homa libero ne estas senlima kaj ke ankaŭ la homa sekso havas celecon, kiun oni ne povas arbitre alidifini. Libera amo faras, laŭ ili, la sekspartneron objekto de voluptokontentigo, kio kontraŭdiras la homan dignon. La aĉa flanko de la dissolvo de la etfamilio, celata de la tielnomata "libera amo", estas ruinigitaj geedzecoj kaj familioj, kiuj ne trovas aliajn eblecojn de solidara kunesto.

Nuna situacio[redakti]

La invento de la kontraŭkoncipa pilolo kontribuis al tio ke multaj ideoj de la libera amo establiĝis en la socio.

Oni konsideras kiel kontraŭon de "libera amo" sekson ligitan ekskluzive al geedzpromeso. Kvankam la nombro da geedziĝo en Germanio jam ree kreskas, oni konsideras normala vivi antaŭe sen geedziĝo kaj antaŭe seksumi kun ŝanĝantaj partneroj.

Homoj, kiuj ne faras tion, sed kiuj negative juĝas ĉian ekster geedzeco praktikatan seksumadon - do ankaŭ la "liberan amon" - estas de grandaj partoj de la socio konsiderataj stranguloj kun arĥaiĝintaj ideoj.

La ŝtato, ekz-e per sia reklamo kontraŭ aidoso "Faru ĝin kune", rilatas al socio, en kiu seksumado okazas kaj rajtas okazi kun ŝanĝiĝantaj partneroj.

Paralele al tio ĝi klopodas subteni la etfamilion per financaj instigoj, kion en Germanio trudas la konstitucio. Ŝtataj pripensadoj pri utileco devas konsideri precipe la konservadon de sana aĝstrukturo de la socio.

Pluramemo kompare kun "libera amo"[redakti]

127591093490.png

Nuntempe la - en si mem pozitiva - nocio libera amo estas okupita, en la germanlingva spaco, de la "Centro pri Eksperimenta Sociformado", laŭ la germana nomo ZEGG, kiu ja pledas por ne-monogamiaj rilatoj. [6]. Eminentuloj de la ZEGG opinias, ke neekskluzivaj rilatoj stabilas nur en iom grandaj vivkomunumoj. La spertoj de la pluramem-subkulturo ne konfirmas tion. La ZEGG estas daŭre kontestata, i.a. pro siaj radikoj el projekto de la 1970-aj jaroj, la Friedrichshof-Komunumo ĉirkaŭ Otto Mühl, kiu estis tre aŭtoritate strukturita; Mühl estis malliberigita kaj kondamnita pro seksperforto al neplenkreskulino. Malgraŭ tio, la ZEGG havas en Germanio, kiel eksperimentejo por neekskluziva vivado de sekso kaj tenereco, certan gravecon kaj estas frekventata ankaŭ de homoj kiuj identigas sin kiel pluramemaj.

En Usono cetere ekzistas diversaj religiaj komunumoj kun ankaŭ nemonogamiaj praktikoj, ekz-e la Oneida-komunumo.

Kiel dislimigon de uzado de la nocio libera amo en la 1970-aj jaroj eblas nomi la disvastiĝintan kriterion, ke neekskluzivaj rilatoj principe bezonas la interkonsenton de ĉiuj partoprenantoj, kio siavice kondiĉas informitecon de ĉiuj partoprenantoj. Krome oni donas al emociaj aspektoj, kiel la konduto al ĵaluzo, multe pli gravan atenton ol en la 1970-aj jaroj.

Amtriopo[redakti]

Poŝtkarto, ĉ. 1910.

Amtriopo, internacie konata ankaŭ laŭ la franclingva esprimo ménage à trois, estas hejma, amafera aŭ amora aranĝo laŭ kiu tri personoj havas amajn aŭ seksajn rilatojn, ĉefe dum ĉiuj okupas la saman hejmon. Ĝi estas formo de pluramemo.

La historio (kaj fikcia kaj nefikcia) montras multajn okazojn de diversaj kondutoj, enkadreblaj en la koncepto de amtriopo, kvankam tre ofte temas pri duobla rilato de unu partnero kun la aliaj du ne samtempe, sed iom aparte depende de la cirkonstancoj aŭ iom diversrange. Tio aperas jam en la Biblio (Lemeĥ), Lady Hamilton, Charles de Villers, Mary Shelley, Aldous Huxley, Friedrich Engels; aliaj okazoj estas celo de esplorado kaj klaĉado. En literaturo kaj arto, tiu eksterordinara situacio de rilatoj pretas por interesaj disvolviĝoj: romano La invititino de Simone de Beauvoir, filmo Jules et Jim, ...

Kelkaj famaj pluramemuloj[redakti]

Virginia Woolf (1927)
Oni ne povas malpluki la pomon al la Arbo de Scio; unufoje komencinte, estas nia fatalo kaj defio akiri la forton por vidi pli, ne malpli.

Virginia Woolf[7]

Emma Goldman

William Blake

Charles Fourier

Gabrielle D'Annunzio[8]

Jean-Paul Sartre

Bertrand Russell

Marco Pannella[9]

Carla Bruni[10]

Aynd Rand[11]

Onidiro[redakti]

Mi legas tie kaj tie ĉi ke Esperantio, kaj aparte la junulmovado, enhavas proporcie tre pli multe da gepluramemuloj, ol enhavas la pli vasta socio. Mi tre malofte vizitas Esperantion kaj ne estas junulo, sed mi kuriozas se tio veras kaj kial. Ĉu estas bona unuaranga fonto pri ĉi tiu afero?

Vidu ankaŭ[redakti]

Zajn havis kelkajn artikoletojn pri pluramemo en Esperanto.

Ĵaluzo

Der grüne Vogel [12]

Notoj[redakti]

  1. Baze, se oni ŝatas tabulludojn kaj havas la bezonatan aparaton.
  2. Oni rapide rimarkas, ke la ludo ne ludeblas per normalaj kartonaj tabuloj, ĉar komputilo necesas por kaŝi la metojn kaj facile arbitracii la kaptojn kaj eblajn ĉenreagojn.
  3. La plej brila ekzemplo de tia ludo en Esperanto verŝajne estas Kartoj kontraŭ Esperantujo, kiun Tim Morley tre arte faris per normalaj kartoj.
  4. Sed tio temas pri amaso da kartoj, laŭ mia memoro la ludo inkluzivas 500 kartojn.
  5. Mi kutimas diri, ke premii senmeritulon estas krimo.
  6. Karaj amikojLa Esperanto-Kulturdomo en la franca E-kastelo Greziljono invitas vin al la sekvaj eventoj laŭ ĝia kalendaro
  7. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  8. Deko da pekoj — unu la puno.
  9. Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
  10. Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
  11. Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
  12. Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.