Pleonasmo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pleonasmo.png

"Granda eraro de la Esperantistaro, ke lernejoj estus la sxlosilo por sukceso. Tute male. Esperanto ekfloras ekstrer la sxrtataj lernejaj strukturoj per privata (ecx komerca) instruado. Sed la bone pagitaj instruistoj de ILEI (intime ligita kun la malaperanta UEA) de jardekoj flegas la iluzion. Kun mirinde limigita pruvebla sukceso."

~ Atakamano

"Kiu genia ideo! "

~ pleonasmulo pri Neciklopedio

"Ne legis, sed malaprobas? Tipa via stilo."

~ antikomunisto pri kritikanto


INFORMO: Pro la ferioj en la presejo la eldono de tiu ĉi numero prokrastigis. Ni petas senkulpigon.


Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla aŭ [de] = en la germana.
La artikolo originale jam aperis en la angla je la 28-a de aŭgusto 2016

Saluton! Pleonasmo oni nomas per tiu nomo la reripeton de sama egala ideo. Pleonasmo ne modifas aŭ ŝanĝas la signifon de vorto. Ekz.: la vorto virhomo enhavas en si mem pleonasmon, ĉar en la mensa ideo hom antaŭ jam ekzistas en vir; pro tio, virhomo havas saman egalan signifon kiel viro. Reciproke, de la simila egalaĵo virhomo = viro oni povas fine konkludi, ke la kroma aldonita elemento hom estas pleonasma, t.e., ke la mensa ideo hom antaŭ jam estas entenata en la cetera era parto de la vorto.[1] Ĉion bonan.[2]

Kiel oni vidas[redakti]

Pleonasmo havas uzebla utilon sole nur por la enpartiga analizo de vortoj aŭ por enfaze plifortigi la ideon esprimatan per diraĵo (ekz.: jes, jes estas pli forta kaj vigla ol simpla sola jes).[3]

Alie[redakti]

Interesa artikolo. Konklude, laŭ mia sperto kaj miaj studoj, tamen, tio, kio estis atingita ĝis nun, estas ankoraŭ nur la pinto de la glacimonto. Kion pensas vi ĉiuj? Ĉu ne admirinda fakto?

Notoj[redakti]

  1. Ĉu la anglomafio ne permesas?
  2. Tre bone, laŭ mi.
  3. Pri : viveko kaj vivestiĝo (kvankam ek, same kiel iu ajn vortero, estas uzebla ĉiuloke, ne nur prefikse) mi konsentas same Tirifto ; tamen pri la lasta propono de Anna, estas nuanco inter vivestiĝo kaj vivek(est)o, ŝajnas al mi, ke genezo enhavas ankaŭ nocion de iu daŭro same pri iĝ kontraŭe pri ek.