Plendoj pri Neciklopedio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas"

~ Zamenhof pri plendoj

"Plendo pri timata damaĝo"

~ Antonio De Salvo pri ĉi tiuj plendoj
1335338858046.jpg

"Nia celo ne estas konstati la pravecon de la plendo"

~ neciklopediistoj pri ĉi tiuj plendoj

"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"

~ konservativa anonimulo pri Neciklopedio

"Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio"

~ Hans-Georg Kaiser

"Por ĉiu ago, estas egala kaj kontraŭa reglamento"

~ Rikardo Cash

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo
Zamanimhof 01.gif

Plendo laŭ PIV estas

  1. la ago esprimi per vortoj sian doloron aŭ ĉagrenon, kaj
  1. la ago esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu.

Jen ĉefaj plendoj pri Neciklopedio[redakti]

  • La teksto en la artiŝoko "artiŝoko" devus esti verda.
  • La paĝo pri Lucifero ne klarigas, kiel preĝi al li.
  • La paĝo pri peniso estas tro longa.
  • Mi jam manĝis fiŝkolbason, sed mi ne konsideris tion ridinda (vere ne, kia la problemo? Ĝi estas iom malbongusta, sed malmultkosta).

PLENDO[redakti]

Eta Joĉjo sidas hejme. Li plendas: Ĉiutage mi iras al la lernejo, kaj mi laboregas dum la tuta tago. Kaj kio estas mia rekompenco? Hejmtaskoj!