Platotektoniko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disfalo de Pangeo al la hodiaŭaj kontinentoj.

"La Esperanto-movado pereas."

~ Ekvatorano

"La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos"

~ loĝanto de Insuloj Scilly

"La Esperanta mondo en tiu formo, en kiu ni ĝin konis dum la lastaj jardekoj, venas al sia fino, eble eĉ jam venis. La subite akriĝintaj diskutoj pri la sorto de la Jarlibro, Centra Oficejo de UEA, la konvulsia kaj absolute sensenca altigo de la UEA-kotizoj, la komato de TEJO, la morto de plurdekoj da fakaj kaj landaj sekcioj-asocioj — ĉio ĉi estas parto de tutmonda procezo, kiun oni apenaŭ rajtas nomi ”krizo” — ĝi estas kompleta malapero."

~ Esperantisto de la tempo de la Fera Kurteno

Platotektoniko (aŭ platotektonismo) estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera tavolo, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de 2-10 centimetroj po jaro. Estas tri tipoj de terplataj limoj: konverĝa, malkonverĝa, kaj konverta limoj. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener [1], docento en la universitato de Marburg.

Platotektonikoj kun nomo

Tektona plato[redakti]

Tektona [2] plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj. Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj [3] ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj [4]. La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta [5] parto de la termantelo: la astenosfero.

Konceptoj[redakti]

Subdukcio[redakti]

Detale zono de subdukcio.

La subdukcio de platoj estas la procezo de sinkiĝo de oceana zono de litosfera plato sub la bordo de alia plato en konverĝa limo, laŭ la teorio de Platotektoniko.[6] La subdukcio okazas laŭlonge de ampleksaj zonoj de subdukcio kiuj nuntempe koncentriĝas speciale en la medio de la Pacifika Oceano, en la nomata Pacifika fajra rondo[7], sed estas ankaŭ zonoj de subdukcio en areoj de la Mediteraneo, la Antiloj, la Sudaj Antiloj kaj la marbordo al la Hinda Oceano de Indonezio.

Faŭlto[redakti]

Plej grave subtaksita estis la falo de intereso al Esperanto, kio siavice estas kaŭzita de la tutmondiĝo, la fulmrapida evoluo de la interreto kaj la domina disvastiĝo de la angla lingvo.

En geologio faŭlto [8] estas plata roka rompiĝo kie evidentiĝas relativa moviĝo. Grandaj faŭltoj en la terkrusto rezultas el diferenca aŭ ŝira moviĝo kaj aktivaj faŭltaj zonoj foje kaŭzas tertremojn. Tertremojn kaŭzas liberiĝo de energio dum rapida glito trans faŭlto. Faŭlto kiu troviĝas laŭ la rando inter du tektonaj platoj nomiĝas transforma faŭlto.

Ĉar ofte faŭlto ne konsistas el unu, simpla rompiĝo, la termino faŭlta zono estas uzata por la zono de rompiĝo rilata al la ebeno de faŭlto. La du flankoj de nevertikala faŭlto nomiĝas la pendanta muro kaj la pieda muro. Laŭdifine la pendanta muro situas super la faŭlto kaj la pieda muro situas sub la faŭlto. Tiuj terminoj venis de minado, ĉar laborante tabulan ercaĵon en mino oni havas la piedan muron sub la piedoj kaj la pendantan muron super la kapo.

Referencoj[redakti]

  1. Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
  2. Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
  3. En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la angla-saksa kapitalismo.
  4. La angoro, kiu nin premas, devenas de nia netaŭgeco pri esti nur homoj.
  5. Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
  6. En propra angulo ĉiu estas fortulo.
  7. Li estas bravulo en sia angulo.
  8. La teksto estas iom surpriza, ne pro la enhavo, sed pro la ofta manko de bona motivigo de la unuopaj asertoj. En multaj kazoj la asertoj ŝajne ne konformas kun la reala mondo.

Vidu ankaŭ[redakti]