Platona amo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plat.jpg

" Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

Platona amo estas dirmaniero en kiu kutime estas aludata amo sublimigita, nome ignoranta la dimensiojn seksan kaj pasian. La amikzono, en popola kulturo, rilatas al platona rilato en kio unu persono, plej ofte viro fikiĝas.

Tiu amo-formo reale elfluas el filozofia kunteksto en kiu amo, intencita kiel movo de la animo kaj ne kiel formo de rilato, estas interpretita kiel impulso al la transcendo de la sensa realo propra de la aspektaj ŝajnoj, kapabla do movi al la scio pri la absoluto. La amo povas adresiĝi ankaŭ al partnero seksaltira, sed en tiu estas konsiderataj nur intelektaj, moralaj kaj spiritaj kvalitoj. En literaturo platona amo elstaras en la poezio.

Entute, amo por la ideoj kaj idealoj: amo do el si mem tute ĉasta.[1]

Origino de la koncepto[redakti]

Origine la esprimo “amo platona” surfaciĝis el la teoriigo pri la amo kiun Platono pritraktas en siaj Dialogoj.

Ŝajnas ke la voĉo amor platonicus (platona amo) estis forĝita en la 15-a jarcento kiel sinonimo de amor socraticus (sokrata amo). Ambaŭ esprimoj, en Marso, indikas amon adresitan al la moralaj kaj intelektaj dotoj de iu persono anstataŭ al tiu fizikaj. La esprimoj referencas al la afekcia ligo estanta inter du homoj, majstro kaj disĉiplo, kiun Platono jam priskribis en siaj Dialogoj kaj ekzempligita en la rilato inter Sokrato kaj siaj junaj studentoj, aparte kun la junulo “Alcibiade”.

Neplatona amo[redakti]

12335206.jpg

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.

Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?

Mesknabo: Kutime dek Spesmilojn.

Bla-bla-blao[redakti]

Kiam ni rigardas tiun aron da vortoj, ni ne estas en la vivo. La vorto ne estas parto de io. Oni situas antaŭ ŝtono de piramido. Ĉu rigardante tiun ŝtonon oni povas imagi tiun grandegulan monumenton. Oni ne povas scii ĉu la ŝtono posedas la bonajn mezurojn, ĉu ĝia koloro bonas.

Eroto[redakti]

Eroto en filozofio (el la antikva greka ἔρως signifanta amon) estas la forto kiu movas la penson kaj foje la filozofion mem, plenumante ligon inter la tera dimensio kaj tiu transtera.

Amo sankta kaj Amo profana (Tiziano): Eroto kiel akordiganto de la kontraŭoj

Korteza amo[redakti]

Incipit Vita Nova, 1903, Cesare Saccaggi
La plej fama literatura ekzemplo de ĝentila amo estas la sento, kiun Dante Alighieri sentis al Beatrice Portinari, reprezentita ĉi tie en la pentraĵo "Incipit vita nova", Dante kaj Beatrice en la ĝardeno, 1903, ĉefverko de Cesare Saccaggi.

La korteza amo estas tipo de amo prikantata de la mezepokaj trobadoroj en lirikaĵoj nomataj mezepokaj amkantoj, kiu ĉefe celis noblan kaj subtilan manieron rilatiĝi al la amo. Ĝi simbolas la strebon al perfekta amo dediĉita al damo ĝenerale edziniĝinta kaj nobela, do ofte neatingebla. Ĝi estas perfektigo kaj plifortigo de la animo kaj de la koro.

Korteza amo en Provenco en 14-jarcenta Manuskripto

Oni foje uzas la vorton Fin'amor (elp. [finamur]), kiu en la okcitana lingvo baziĝis sur tri fundamentaj nocioj: "mezura", "joven", "jòi".

  • La Mezura [mezüro] (= mezuro) kontrolas la rilatojn inter la homoj kaj la sentoj, kaj ordigas la mondon kaj socion.
  • La Joven [ĝuben] (= juneco) estas aro da valoroj partigita de la sama socia grupo, precipe la junaj fraŭloj kiuj serĉas amon.
  • La Jòi [ĝoj] (~= ĝojo) povas esti la ekstazo de la amoremulo, kaj la (eĉ fizika) ĝuo post atingo de tiu ĉi amo. Ni ne forgesu la erotikan aspekton de la trobadora literaturo !

La korteza amo karakterizas per forto de la deziro, nova maniero ami: "mi amas, do mi kantas"!

Eroto en Platono[redakti]

En la grekaj mitoj Eroto ĝuis elstaran kaj altiran historion kaj gravege brilas en la lingvaĵo de la grekaj popoloj; sed ĝi akiras kulturajn kaj filozofiajn konturojn kun la verkoj de Platono, kiu en la dialogo Simpozio ĝin priskribis, per la buŝo de profetino Diotimo, kiel demonon ĉiam malkvietan kaj nekontentan, kaj ĝin identigis kun la filozofio litere levita al “amo por la scio”. Jam en la mitologio, fakte, Eroto estis la dio de la amo, origine imagita kiel simbolo de la interna interligo de la universo kiu pelas la naturajn elementojn unuiĝi inter si. Pro tia karakterizo de principo unuiganta la multoblon, Platono igis ĝin alegorio de la dialektiko, nome de tiu mensa irvojo kiu alirigas al la diversaj gradoj de la scio, tra tiu de sensebla, ĝis la atingo de la ideo.

Roma kopio de “Eroto kun la arko" (Kapitola Muzeo en Romo)

Apartaĵo de Eroto estas esence ĝia ambigueco, aŭ malebleco albordiĝi al scio certa kaj definitiva, kaj tamen la malkapablo rezignacii al la nescio.[2]

Laŭ Platono, fakte, Eroto estis filo de Pòros (Abundo) kaj Penìa (Manko): la filozofio konsiderita kiel “eroto” estas do esence amo ascenda, kiu aspiras al la vero absoluta kaj senprofita (kaj jen ĝia abundo, sed samtempe ĝi estas devigata vagadi en la mallumoj de la nescio (ĝia malriĉeco).[3]. Konceptoj jam ĉeestaj en la sokrata moto “scii nescii”, same kiel en aliaj mitoj cititaj de Platono, ekzemple tiu de la de la kaverno kie la homoj estas kondamnitaj vidi nur la ombrojn de la vero.[4]

Psiko kaptita per la kiso de Kupido en Luvro, Parizo

La dualismo inter vero kaj nescio estis sufere vivita de Platono kiel ankaŭ de ties majstro Sokrato, kiel profunda ŝirado, fonto de daŭra malkvieto kaj malkontento. Tiu dualismo estos la ripetiĝanta temo de tuta la historio de la okcidenta filozofio, kie eroto estas iamaniere simbolo.

Eroto en novplatonaj[redakti]

Super ĉio ĉe novplatonaj filozofoj Eroto ĝuos apartan ŝancon, pro tio ke la vero de la Esto, laŭ ili, ne estas simpla koncepto, sed en ĝi partoprenas la subjekto: tiu ĉi estas animita kaj puŝita de sopira tensio anhelanta al la Scio ĝispunkte ke ĝi fariĝas iu formo de scio. Tiel laŭ Plotino eroto estas formo de forto nekonscia kaj nevola kiu gvidas la filozofon al la kontemplo ekstaza. [5]

La kristana novplatonismo alflankigis al la filozofia termino “eroto” tiun religian de Agapo: la unua indikas amon ascendan kaj posedavidan, propran de la homo aspiranta al la absoluto kaj (kazo de novplatonismo) al la unueco; la dua indikas la amon descendan de iu kiu donas, propra de Dio, kiu moviĝas en la direkto de la mondo kaj homoj en ĝi disperditaj por ilin kolekti ĉe si: Dio kiu sin donas kiel en Jesuo Kristo. "Emisi-i" havas du malsamajn signifojn laŭ PIV: pri mono/ pri fizikaj fenomenoj.

En la renesancaj filozofoj eroto kaj agapo kunfandiĝis en unusola koncepto. La temo pri eroto akiris celatan centrecon aparte en la filozofio de Marsilio Ficino: la amo estis de li ŝatindigita per la metaforo de “plivastiĝo” aŭ “kreskiĝo” de Dio mem en la universo, la kaŭzo per kiu Dio “sin versas” sur la mondon kaj produkas en la homoj la deziron reveni al Li. Temas pri cirkla procedo kiu sin reflektas en la homo, kiu siavice estas alvokata esti copula mundi (elemento peranta la unuecon inter Dio kaj la tuta kreitaĵaro), imago de la Unuo el kiu devenas la tuta realo kaj (kiel jam en Nikolao el Kuzo) kiu tenas ligitaj en si la ekstremaj kontraŭoj de la universo laŭ Vilhelmo.

En tiu etoso de “humanista” filozofio, al kiu asociiĝas, interalie, la filozofiaj verkoj de Johano Piko de la Mirandolo, iumaniere flosas, kvankam foje glitante al panteisma sendistingo inter Dio kaj naturo, Giordano Bruno: en li eroto fariĝis Heroa Furoro, ekscitiĝo de la sensoj kaj de la memoro, ekzaltiĝo de la racio, akirebla nur per la kuraĝo kaj heroismo kiujn la serĉo pri la vero kuntrenas.[6]

“Dio estas amo”: kristana eroto[redakti]

Por la helenistaj kristanoj, la nocio pri “eroto” estas komplementa aŭ opona al "agapo". Vidu en Anders Nygren, [7]kiu tiel sintezas la konceptojn de eroto kaj de agapo:

Eroto Agapo
la vojo de la homo al Dio la vojo de Dio al la homo
ascendo descendo
deziro, sopiro
li celas akiri dian vivon eĉ kun ofero

celo vivi je la dia vivo
eĉ riske de "perdo de sia vivo"
neceso de la strebo de la homo en la kadro de la savo de la animo la Graco origine dia = la elaĉeto
amo egoisma ĉar ĝi eliras el homo
sub la formo pli nobla amo seninteresa, dono de si mem
amo de homo kiu igas Dion sia objekto de eroto
amo de Dio
motivita per la bono kaj la valoro de sia objekto: la objekto valoras la penon de la amo
sendepende de la valoro de sia objekto
spontanea sed nemotivita. Agapo amas kaj ne kreas la valoron de sia objekto

Originalas la pozicio de Origeno kiu tiom ekzaltas eroton ke ĝi fariĝas preskaŭ agapo: fakte la du konceptoj en li koincidas. En la Alta Kanto de Salomono grekigita de la Septuagintoj li trovis uzata la vorton agapo kie oni atendus la vorton eroto. La septuagintaj tradukistoj elektis tiun vorton evidente por ke la vorto eroto povus puŝi al la vulgara senso de eroto. Origeno, apogite sur tio, en sia “komento pri la Alta Kanto” diras ke la teksto estas destinita al la kristanaj gnostikuloj: tial kiam en la Sanktaj Skriboj oni trafas en la vorton agapo li preferas ĝin tradukis per eroto. Sekvis Origenon ankaŭ Gregorio de Nyssa (331-394). Ĉi tiu utiligis diversajn simbolojn por desegni la Eroton. Iuj el ili estis jam konataj kiel “la alĉiela ŝtuparo” kaj “la flugiloj de la animo”; la novaj koncernantaj erotoj estis “la ascendo al la monto”, “fajro” kaj “ĉeno de amo”.

La aŭtoro de la “Ĉiela hierarkio” kaj de la “Eklezia hierarkio”, Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, inspiriĝis ĉe Plotino kaj precipe ĉe Proklo, kiu allasis gravajn spurojn en li. Li sistemigas diversajn erotojn (amojn) kiuj ĉiuj havas sian fonton el la dia esenco: temas pri la doktrino de la emanado. Laŭ tiu doktrino tiu kiu amas ne povas restadi ĉe si: Dio mem estas, iamaniere, submetita al tiu leĝo kaj pro tio Li estis puŝita krei ĉiujn estaĵojn kaj direktiĝi al la amata objekto. La Pseŭdo-Dioniza hierarkio konstruiĝas ĉirkaŭ unusola celo: la diigo de la homo kiu konsistas en la unuiĝo al Dio. Tiu diigo realiĝas per la sekvo de ordo rigide establita: fundamenta regulo estas ke la malsupera ordo ne povas leviĝi al la Dio sen la pero de kuŝanto en apuda supera ordo. Ĉiu ordo estas altirita al la supera ordo el kiu ĝi ricevas dum donas al la apuda malsupera. Tiel la homo ascendas ĉiam pli al la adresita ĉielo.

Eroto en la modernaj psikologioj[redakti]

En la modernaj psikologioj amo-eroto estas multe pritraktata kaj varie priskribita, precipe rilate ĝiajn seksajn aspektojn. Kelkaj el ili, kiel iuj psikoanalizoj, faras el ĝi la unikan forton el kiu konstruiĝas la tuta homan konduton. Eĉ psikoanalizistoj, kiel Freud, al eroto, konsiderita sub la aspekto seksa, reduktas tiun kiun oni atribuas al la koncepto de agapo: tiu ĉi estus iluzio kreiĝinta per la ruzoj de la nekonscio kiu tendencas maski siajn inklinojn.[8]

Henosis[redakti]

Henosis es un termino del philosophia grec ancian platonismo pro le unitate mystic. Le termino era hereditate per le neoplatonistas e ab illes per le christianos ancian qui usava lo pro describer le unitate del natura human e divine de Christo.


Noto. Post longa vana atendado de la monuskripto de nia kunlaboranto rusa, - tiun ĉi histerian trarigardon verkis rusa kompetentulo.
(La artikolon preparis - E-Centro Rumona, kompletigis A. Cseh.)


Noto. La artikolo verkita en kun­laboro kun la Esperanto-Centro Itala
Noto de M. C. Butler. La artikolo estas tro unuflanke prezentita: en sia entuziasmo pri unu flanko oni forgesas esti justa al la alia.
Noto. La artikolon tralegis E. Lanti.
Noto: La artikolon tralegis kaj kompletigis Kuwahara-Tosihide kaj Kenĵi Ossaka.
Noto: La artikolon tralegis kaj kompletigis G. Warnier.
Rimarko: La artikolon tralegis I. M. Krestanov. (Bulgario)
Rimarko: La artikoton tralegis D. E. Parrish, E. C. Reed kaj J. J. Süssmuth, donis plenan helpon kaj konsilon f-ino E. J. Meriem.


La moralinstruo estas: Malbonaj kondutoj alportos honton kaj teruron. Bonaj kondutoj alportos memrespekton kaj pacon.


Referencoj[redakti]

  1. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.
  2. «Oni vivas inter scio kaj nescio, kaj jen kiel okazas: neniu dio okupiĝas pri filozofio kaj neniu el ili ambicias fariĝi saĝulo ĉar ili tiaj jam estas. Kiu ajn vere posedas la scion, fakte, ne filozofias; sed ankaŭ kiu estas tute nescianta ne okupiĝas pri filozofio, kaj nenimaniere deziras la saĝon. Ĝuste tio malŝatendas en la nescio: [...] oni ne deziras ion ajn se ne konscias pri ĝia mano” (Platono,Simpozio, XXIII).
  3. «Ĉar Eroto estas filo de Poroso kaj Penja, ĝi troviĝas en la jena kondiĉo: precipe ĝi ĉiam malriĉas, kaj estas ĉio krom bela kaj delikata kiel, male, diras la plimulto: ĝi estas kruda, ĉiam nudpieda, vaganta, [...] pro tio ke ĝi havas la naturon de la patrino kaj do ligiĝas al la bezono. Aliflanke, kiel sia patro, li ĉiam serĉas tion kio belas kaj bonas, virecas, aŭdacas, firmas, kaj grande ĉasas [...]; ĝi amikas al la saĝo kaj riĉas en ruzaĵoj, kaj tial ĝi povas sin dediĉi al la filozofio dum la tuta vivo”. Samloke
  4. emisio.
  5. Antaŭirante la konscion, eroto estas, laŭ Platono, “la okulo de la deziro kiu ebligas travidi la deziritan objekton, kurante ĝi mem, la unua, antaŭen kaj sin plenigante je tiu vizio jam antaŭ ol ĝi donas al la amanto la fakulton vidi per propra organo” (Plotino, Enneadi, III 5, trad. di G. Faggin, Rusconi, Milano 1992).
  6. Laŭ Bruno la radiko de termino "heroo” estus “eros” vidu: I nomi dell'amore: Bruno e Nietzsche. Eroico furore e volontà di potenza, pag. 2, Biblioteca Tiraboschi.
  7. hemiplegi-o --> du-on-paraliz-o
  8. "Sigmund Freud difinas «impulso de vivo kiu, laŭ li, kuŝas en ĉiu homa estulo. Ĝi oponas la impulson de morto, aŭ thanatos. Ĉi du fundamentaj impulsoj ne povas esti pensitaj apartigeblaj, en la klinika praktiko, ĉar ili agadas ĉiam kune, en iu speco de amalgamo, kaj estas nedisigeblaj". Kaj tio estas la tuta homo! (persona konsidero)

Vidu ankaŭ[redakti]