Plagiato

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La fino kronas la verkon"

~ Zamenhof pri plagiato

"Plagiato estas nelojala faro"

~ Vikipedio pri plagiato

"Mi nek rekomendas nek malrekomendas"

~ Ralph Dumain pri plagiato
Boticelli igual.jpg

Plagiato estas nelojala faro de tiu, kiu prezentas sub sia propra nomo verkon, parton de verko, aŭ imitaĵon de verko, kies aŭtoro li ne estas. Se kreantoj de antikvaj rakontoj vivus kaj laborus hodiaŭ oni nepre persekutus ilin pro plagiato. Multaj el antikvaj rakontoj, legendoj kaj mitoj de diversaj nacioj, etnoj kaj kredantoj de religioj estas similaj. En ili nur la nomo de lokoj kaj ĉefrolludantoj ŝanĝiĝas.

Plagiato estas tre ofta en Neciklopedio.

Biblio[redakti]

Jeremia 23:30

Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia.

Esperantujo[redakti]

Aserto de plagiato estas serioza akuzo. Ekzistas multaj sendubaj originalaĵoj en Esperanto; ke iu verkisto inspiriĝis al aliaj literaturoj estas normale (plagiato ja ne); sed unuopaj kazoj ne tuŝas la ĉefan demandon: ĉu iuj E-verkistoj indus je Nobel-premio tial, ke ili priskribis nian kulturon de paco, kontraŭmilitan, de internaciismo, de respekto al aliaj? Laŭ Neciklopedio jes: el la nunvivantaj minimume Rapidilo, Ŝtelisto, Ĝermano.

Pravigo[redakti]

Ja ne ekzistas tute originala literaturo; Ŝakespiro, Danto k.c. ĉiuj forte dependis de antaŭaj verkoj, kaj la plej fruaj verkistoj konataj dependis de ekzistanta tradicio. Plagiato estas ĝuste la sama afero, sed kun kopirajta leĝaro.

Rakonto[redakti]

Ĉu vi iam aŭdis la tragedion pri Dart Plagiato la Saĝa? Mi pensis, ke ne. Tio ne estas rakonto, kiun la ĵedajoj rakontus al vi. Ĝi estas sita legendo. Dart Plagiato estis Malluma Lordo de la Sitoj, tiel potenca, kaj tiel saĝa, ke li povis uzi la Forton por influi la midiĥlorianojn por krei vivon... Li havis tiom da scio pri la malluma flanko, ke li eĉ povis preventi la mortojn de tiuj, pri kiuj li zorgis. La malluma flanko de la Forto estas vojo al multaj povoj, kiujn iuj konsideras malnaturaj. Li iĝis tiom potenca... la nura afero, kiun li timis, estis perdi sian potencon, kion, kompreneble, li finfine faris. Bedaŭrinde, li instruis al sia lernanto ĉion, kion li sciis, kaj lia lernanto mortigis lin dum li dormis. Ironie. Li povis gardi aliajn de morto, sed ne lin mem.

Vidu ankaŭ[redakti]