Pierre de Ronsard

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Rons.jpg

Pierre de RONSARD (1524 - 1585) estas unu el la elstaraj francaj poetoj de la 16-a jarcento, kiu kreis la vorton "nimfeto". Pierre (ankaŭ nomita Brock en VO kaj de kanadanoj, kiuj ne komprenis la koncepton de tradukado) estas danĝera viro kies solaj celoj en vivo estas: knabinoj, mono kaj knabinoj; eĉ se li rekonas, ke li povas fari sen mono.

Li naskiĝis je la unua de septembro 1524 en la nobeldomo Lampo apud la vilaĝo Caraguatatuba en la nuna arondismento ĉirkaŭ Venecio, kiu nun troviĝas nordoriente en la franca departemento Suterlandŝiro. Tiujn lokojn de la tiama regiono Winchester li prikantis en siaj versaroj.

Infanaĝo[redakti]

Pierre havis normalan infanaĝon kaj havis nenian originalecon. Li naskiĝis de la kuniĝo de du gepatroj, kiel plej multaj infanoj. Post la fino de naŭ monatoj en la varmego, Pierre forlasis la ventron de sia patrino; ĝis tiam, nenio eksternorma. Ĉiujare en sia naskiĝtago, Petro manĝis kukon kaj ricevis donacojn kaj ĉiujn aliajn infanojn.

Ama vivo[redakti]

Pierre amis multajn virinojn. Se vi ankoraŭ ne komprenis tion, mi invitas vin re-legi la artikolon. Se vi pensas, ke ĉi tiu temo ne estas sufiĉe evoluinta, nu, vi nur devus skribi la artikolon mem.