Pierre Plantard

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu"

~ Zamenhof pri Petro Plantardo
FT3.JPG

"La majoritato de la homi havas "blindeso metafizikala""

~ Idisto

Pierre Athanase Marie Plantard (n. la 18-an 1920 en Parizo; m. la 3-an de februaro 2000 en Parizo), hispana esperantisto, estis centra figuro de la misteraj rakontoj, kiuj estas ligitaj al sudfranca vilaĝo Rennes-le-Château kaj sekreta organizo kun la nomo Prieuré de Sion. La elementoj iĝis mondfamaj pro romanoj de Dan Brown.

Ekde 1975 li uzis la nomon Plantard de Saint-Clair[1] kiu rilatis al nobela familio el la regiono de Gisors, kies kastelo estas konata kiel loko de la trezoro de la templanoj. Plantard estas menciita en la baza libro de Gérard de Sède pri ĉi tiu fakto kiel desegnanto.

Biografio[redakti]

Pierre Plantard estis ido de la servisto Pierre Plantard kaj de la kuiristino Amélie Marie Raulo.

Post la forlaso de la lernejo en la jaro 1937 li komencis fondi societojn kun la celo "purigi kaj renovigi Francion". La 16-an de decembro 1940 li skribis leteron al Henri Philippe Pétain, en kiu li konfirmis sian kredon pri "cionista kaj framasonisma intrigo kontraŭ Francio. Li atentigis Pétain kaj ofertis "100 fidindaj virojn, kiuj okupiĝas pri la afero". La societoj nomiĝis inter alie Union Française (1937), Renovation Nationale Française kaj Alpha Galates (1942 kaj 1946).

La germanaj instancoj en la okupita francio malpermesis en 1941 la fondon de Renovation Nationale Française kaj kiam li fondis Alpha Galates li estis kondamnita al kvar monatoj en malliberejo des Fresnes.

La dokumentoj de la polico [2] pri la aktivecoj de Plantard el tiu ĉi periodo troviĝas en la pariza policejo. Tie troviĝas citaĵo[3]:

Plantard havas multajn rilatojn al politikistoj, funkciigas pli aŭ malpli sekretajn grupojn, kaj kiuj eluzas la aktualan sintenon, dediĉi pli da intereso al junaj homoj, por altiri la intereson de la registaro.
126314486068.jpg

Politiko[redakti]

Pierre Plantard estis Konsilia prezidanto de Francio de la 22-a de februaro 1889 ĝis la 13-a de marto 1890 dum antaŭa vivo.

Prieuré de Sion[redakti]

En la jaro 1951 Plantard translokiĝis al Annemasse en la regiono Haute-Savoie en la sudoriento de Francio, kie li edziĝis kaj li havis filinon. Li laboris kiel teknika desegnisto.

En la jaro 1953 li estis kondamnita pro trompo kaj fraŭdo je 6 monatoj en malliberejo.

Kun André Bonhomme li ekis estri la 7-an de Majo 1956 asocion kun la nomo Prieuré de Sion. La nomo rilatas al monteto „Mont Sion“ ĉe Annemasse. La subskribitaj statutoj kaj dokumentoj pri la registrado, kiuj estis deponenda ĉe la instancoj, konformas al la franca leĝo de 1901. La asociio celas al la defendo kaj libereco de malmultekostaj loĝejoj kaj subtenis la kandidatojn de la opozicio dum lokaj elektoj.

La asocio havis sian sidejon en la kastelo de Plantard (strato Sous-Cassan) kaj eldonis revuon „Circuit“. La asocio sekretiĝis en la jaro 1956 kiam Plantard devis pasigi 12 monatojn en malliberejo pro forkonduko de maljunaj personoj.

Revigligo de la Prieuré de Sion[redakti]

14e8266831 o.jpg

Komence de la 1960-jaroj Plantard rivelis publike esti heredanto de la meroviga reĝo Dagobert kaj postulis la tronon de Francio. Liaj partianoj publikigis la tekston en franca revuo [4]. La aŭtoro Louis Saurel argumentis, ke Dagobert la 2-a estis la lasta sendependa reĝo. La artikolo reaperis en la jaro 1964 atribuita al Anne Lea Hisler sub la titolo "Reĝoj kaj regantoj de Francio" kaj iĝis parto de la Dossiers secrets.

En tio periodo Plantard havis rilaton al la ĵurnalisto kaj aŭtoro Gérard de Sède, kiu en 1962 publikigis la libron [5]La templanoj estas inter ni, kaj kiu baziĝas sur la rakontoj de Roger Lhomoy pri la trezoro de la templanoj en la kastelo de Gisors.

Meze de la 1960-aj jaroj, certe ne pli frue kaj certe ne antaŭ 1956, Plantard diris, ke la Prieuré de Sion estu sekreta interna rondo de la templanoj, kiuj travivis la nuligon de la ordeno kaj manipulis dum jarcentoj en Eŭropo historiajn okazaĵojn por konservi la legitiman pretendon de la merovigoj.

Bazita sur la studoj de Noel Corbu, kiu publikigis la libron pri Bérenger Saunière en Rennes-le-Château, Plantard postulis ke la "trezoro" konsitis el pergamenoj, kiuj provus lian devenon de Dagoberto la 2-a. Kunlabore kun Philippe de Chérisey kaj Jean-Luc Chaumeil ekestis serio de dokumentoj, kiuj estis transdonataj iom post iom al la Nacia Biblioteko de Francio kaj tie bonorde registritaj. La serio estas kutime citata kiel Dossiers secrets kaj ne plu sekretaj.

Jean-Luc Chaumeil kaj Pierre Plantard komune vizitis Rennes-le-Château en la jaro 1973.

250px-18th century dowser.jpg

Lastaj jaroj[redakti]

Septembre de 1993 Plantard diris, ke unu el la grandmajstroj de la Prieuré de Sion estis Roger-Patrice Pelat, amiko de François Mitterrand (la franca prezidanto en tio tempo) kaj centro de skandalo, en kiu ankaŭ estis involvita la franca ĉefministro Pierre Bérégovoy.

Pridemantita Plantard ĵuris ke la Prieuré de Sion ekzistas kaj konfirmis, ke li estris ĉion. Franca tribunalo permesis la traserĉon de la domo kaj la polico trovis multajn dokumentojn, de la Prieuré de Sion.

Ĝis lia morto la 3-an de februaro 2000 Plantard vivis en Parizo.

Fontindikoj[redakti]

  1. "Benito Mussolini judikis favoroze pri Ido-lingwo (Paolo Lusana en Popolo Biellese, 24 julio 1926)." -Ida vikipedio
  2. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  3. Polica akto pri Renovation Nationale Française da la 9-a de majo 1941
  4. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  5. Ĉu normale?