Picburgo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Peterburgo)
Iri al: navigado, serĉi

"Picburgo estas malbela kaj eĉ nerekonebla!"

~ Chuck Smith pri Picburgo
3426.jpg

"Se ne la se malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa"

~ Zamenhof

"Laŭ mi, se ili ne ŝatas la formon "Picburgo", ili uzu "Pittsburg""

~ Bertilo Wennergren pri Picburgo

"Mi uzas la esprimon _reformita Esperanto_ por provi esti iom pli objektiva kaj ne ŝoki la Esperanto-komunumon"

~ Martin Lavallée pri Ido

"Mi ne plu bezonas ilin :)"

~ Pingveno pri la supra diraĵo

"Estas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari"

~ iu

"Mi kunsentas kun via konkludo"

~ Johan Derks
Bildoj zeo osijek tabla.jpg

Picburgo, Teksaso (antaŭ SanktPeterburgo) estas burgo de picoj, eks-ĉefurbo de Rusio kaj nuntempe urbo en Usono. "Pitsburgo" estas simpla eraro (eĉ se ĝi aperas en PIV). Ial PIV konsentas pri tio, kiam temas pri "tsetseo", kiun ĝi prave nomas "misskribo de 'ceceo'". Kial ĝi ne simile traktas "Pitsburgo" ("misskribo por 'Picburgo'") estas mistero.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. Hodiaŭ ĝi nomiĝas Putinburgo, homaĝe al Putino.

Historio[redakti]

Ĉapo 03.gif

La Ingroj estas la Finna popolo kiu origine loĝis sur la teritorio de SanktPeterburgo.

Grekoj[redakti]

Dum la tempo de la caroj, ilian ĉefurbon oni nomis greke 'Petroupolis', lauvorte 'Petr-urbo'. Post la revolucio kaj la nomŝanĝo, oni diris ankaŭ greke 'Leningrad' (NE *Leninopolis, ion tian). Post la restarigo de la origina nomo, la plej multaj ĵurnalistoj, sensciaj pri historio (ankaŭ pri la lingva tradicio de la greka...) sed ja sciantaj ke sankt- signifas 'sankta', ekkutimis diri "Hagia Petroupolis", t.e. "Sankta Petrurbo", kvazaŭ la urbo mem estus sankta! Vane homoj iom pli kleraj protestis, ke Peterburgo estas neniel sankta ( tute male, se konsideri la intencojn de ĝia fondinto!), ke la nomo signifas "urbo de Sankta Petro" kaj ne "sankta urbo de Petro", ke la iam tre prospera greka Komunista Partio de Rusio ĉiam nomis ĝin 'Petroupolis', ktp. ktp. - naŭ fojojn el dek oni legas kaj aŭdas pri "Hagia Petroupolis".

La plej longa serpento[redakti]

En zoo en Pittsburgh ili bredis serpenton de nomo "Monstro", kiu atingis longecon 9,15 m. Zoologia kompanio en New York jam antaŭ multaj jaroj skribis rekompencon 5000 dolarojn por tiu, kiu alportos serpenton pli longan ol 10 m. Ĝis hodiaŭ neniu anoncis sin por tiu ĉi bela sumo.

Kodekso de Leningrado[redakti]

La Kodekso de Leningrado (Codex Leningradensis, L) estas masoreta teksto hebrelingva, aranĝita sur pergameno kaj datita je la 1008. Krom la biblia teksto ĝi prezentas la vokalajn signojn inventitajn da la masoretoj. En apartaj lokoj ĝi estas ornamita per geometriaj dekoracioj (ekzemple, la teksto de la kanto de Miriam en la Eliro, post la transiro de la Ruĝa Maro, estas aranĝita ondoforme.

La redaktanto, Šemû'ēl ben Ya'ăqōb, deklaras ke mem kopiis en Kairo el originala manuskripto de la masoreta skoliniciatinto 'Ahrōn ben Mōšeh ben 'Āšêr.

La sinsekvo de la libroj estas dispoziciita malsame ol tiu kutima en niaj tagoj: en la kodekso 1-2 Kronikoj antaŭas la Psalmaron, Ijobo antaŭas la Sentencojn de Salomono.

Pro ĝia kompleteco, aŭtoritateco kaj facileco de konsultado, la Codex Leningradensis estis fidinda referenco por la kompilado de diversaj hebreaj biblioj, antaŭe manuskriptaj poste presitaj.

La kodekso estas konservita en Nacia Rusia biblioteko en Sankt-Peterburgo (iam Lenigrado, de kie la nomo), katalogita per la siglo "Firkovich B 19 A". La antaŭa posedinto, Abraham Firkovich, akiris la manuskripton en Odesa en 1838, sed ne lasis indikojn pri la pasinto de la kodekso.

En 1935 la manuskripto estis konfidita dum du jaroj al la universitato de Lipsia kie Paŭlo Kahle baziĝis por la tria eldono de la Biblia Hebraica (1937), sur kies modelo poste oni redaktis aliajn hebrejan bibliojn: evidente la Kodekso de Leningrado akceptiĝis kiel Textus Receptus, nome referenca teksto por la sinsekvaj editoraj publikigaĵoj.

Tiu kodekso multege gravas por historio kaj kulturo kaj religio ĉar se la grekaj tekstoj de la Malnova Testamento datas je la tria/kvara/kvina jarcentoj (vidu Codex Sinaiticus, Codex Vaticanus...), tekstoj de hebrelingva biblio datas nur de post la 10-a jarcento.

Famaj loĝantoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio