Homo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Persono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Ne fidu al la homo kun vokalo en la nomo."

~ Proverbo el Arĥaika Esperanta
Wi.jpg

"La homi falas kom di mushi kande me arivas"

~ idisto pri homoj

"La homo estas esence bonkora"

~ optimisto pri homo

"Homo estas verbo transitiva ankaŭ en la hispana"

~ studunto en testo pri hispana gramatiko

"Homo estas malracia besto, sensenca kaj danĝera por planedo kaj naturo!"

~ Klingono pri homo

"El flamo sin eltiris, en fajron eniris"

~ Zamenhof pri homoj kaj klingonoj

"Ĉu kvazaŭdeca fuŝĥoraĵo ĝojigeblas homtipon?"

~ M. van Oostendorp pri homoj kaj horoj

"Ni akceptu, ke neniu homo perfektas"

~ Pau Mendoza pri homo

"La homoj funde plejofte ne estas malbonaj, nur malkuraĝaj"

~ Bertold Brecht pri homo

"Deo es posiblitet suprem de akti homan leplu bon."

~ Reformemulo

"O"
/H\
/ \


La homo estas vivaĵo, ano de la specio kelkfoje nomata latine homo sapiens -- laŭlitere "homo kun sapo". La homo ja estas la sola animalo tro pigra, stulta kaj malfleksa por lavi sin per lekado. Tial ili inventis la sapon. Homo estas malbesto.

Homo

Homo estas supersimio, pro tio, la specia nomo homo homini lupus estas malpli ofta sed eble pli scienca, ĉar fondita sur la teorio de evoluo, laŭ kiu la homo estas fakte praa formo de lupo.[1]

Homo estas ja mikso el pedofileco, samsekemeco, eble kelkaj aliaj inklinoj kaj la pli ĝenerala malsamseksemo.

Homedo

Defino (عنوان سيء)[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Homo estas peco de materio, kiu havas konscion. Fakte, li ŝi estas ponto kanalo inter mondoj fizika kaj spirita. Pere de homoj Materio spiritiĝas kaj Spirito materiiĝas. malsaĝulo povas kompreni, ke mekanismo, ebliganta al spirito libere kaj konscie manifestiĝi pere de materio, devas esti ekstreme komplika. Efektive, tiu mekanismo - homa korpo - estas tiom komplika, ke nuntempa scienco scias nur ereton pri ĝi, kaj ĉefe nur pri la fizika, plej kruda parto.

Idista defino[redakti]

Homo esas irga animalo, quia ne esas bestio. Esas multaj tipoi de homoi, nomataj segune Latinalaj vortoi: homo sapiens (homo savanta), homo non sapiens (homo ne savanta) kae homo stultissimus (homo stupida, t.e., idisto).

La homulo okupas sun pri la gano di l' homino dum la homino okupas sun pri liberesko de l' homulo. Existas specialaj kazoi; videz homeosexualeso.

Historio[redakti]

Homo estis loĝata jam antaŭ Kristo 5 jarmilojn. La alvenantaj araboj nomumis la urbon laŭ la nuna nomo. De 1503 la urbo iĝis unu el la gravaj centroj de teologio kaj religia pilgrimejo, dume la urbo suferis de mongola kaj afgana atakoj. La samo okazis en 1915 pro rusoj.

Homo famas pro la relikvujo de Hadrat Masoumah, unue konstruita en la malfrua 8-a jarcento.

En februaro 2020 ĝi iĝis la centro de la epidemio de COVID-19 en Irano kaj Mezoriento ĝenerale.

Homologio[redakti]

Homologio estas scienco (logio) kiu studas la homoj. Bonalingve oni diru homoscienco.

En la Nova Testamento la termino ὁμολογὶα (homologio) povas esti kunligita, en la senco de "kredo" al la Evangelio aŭ al la kredo; la verbo ὁμολογέω (homologeō) havas kiel objekton jen la kredon jen la pekon. Sub la kompusiĝo kun la persekutoj, la Patristiko alestigas la konceptan novaĵon de la "konfesanto".

Politiko[redakti]

Homo reĝis sur la Izraela reĝlando.

La Baleno

Humiligo[redakti]

Punpilorioj estis ofta formo puni.

Humiligo estas ajna tipo de ago kiu publike aŭ persone humiligas homon, tio estas trudas al iu humilecon, fiere malaltigas iun, same kiel ties kulturon, dignecon, sekson aŭ seksan orientiĝon, etnecon, religion, pensaron, ekonomian nivelon, sciaron ktp. Kelkaj formoj de torturo estis foje akompanataj de publikaj humiligoj kiuj celas malbonigi la dignecon de la suferanto de la humiligo. Saluton.[2] Diversaj organizoj defendantaj de la homaj rajtoj en la mondo konsideras la humiligon kiel formo de pasiva torturo kiiu tute perfortas la homajn rajtojn.

La humiligo estas konsiderata kiel formo de grupĉikanado, speciale aplikita en situacioj de eduksistemolaborloko.

Pro psikologiaj tialoj humiligon oni povas fari kontraŭ si mem, temas pri humiliĝo.

Elaine Eksvärd, 2011

Objektigado[redakti]

Laŭ la filozofo Martha Nussbaum, personoj estas objektigataj se almenaŭ unu el la jenaj kvalitoj estas aplikataj al ili:[3]

  1. Instrumenteco – traktado de homoj kiel iloj por la celoj de alia;
  2. Negado de aŭtonomeco – traktado de homoj kiel sen aŭtonomeco aŭ memdeterminado;
  3. Ineco – traktado de homoj kiel sen agantecoaktiveco;
  4. Intereco – traktado de homoj kiel interŝanĝeblaj kun (aliaj) objektoj;
  5. Malrespektebleco – traktado de homoj kiel malrespekteblaj kaj sen lima integreco, "kiel io, kion oni rajtas dispecigi, frakasi, ekkonsumi";
  6. Proprieto – traktado de homoj kvazaŭ ili povas esti posedataj, aĉetitaj aŭ venditaj;
  7. Negado de subjektiveco – traktado de homoj kvazaŭ ne necesas zorgi pri iliaj spertoj aŭ sentoj.

Nussbaum argumentis, ke objektigado gravas kiel temo ne nur por sekseco, kie ĝi estis longe diskutita, sed ankaŭ por la marksisma vidpunkto pri kapitalismo kaj sklaveco. Nussbaum ankaŭ argumentis, ke eble ne ĉiuj formoj de objektigado estas esence negativaj agoj, kaj ke objektigado eble ne ĉiam ĉeestas kiam unu el la sep kvalitoj ĉeestas. Tio ŝajnas al mi bona elekto kiam oni ne bezonas precizigi la specon, t.e. ke temas ĝuste pri »éclair«.

Rae Helen Langton, en Sexual Solipsism: Philosophical Essays on Pornography and Objectification, proponis tri pliajn kvalitojn por aldoni al la listo de Nussbaum:[4]

  1. Redukto al korpo – la traktado de homoj kiel identaj al iliaj korpoj aŭ korpopartoj;
  2. Redukto al aspekto – la traktado de homoj ĉefe laŭ terminoj de kiel ili aspektas, aŭ kiel ili stimulas la sentumojn;
  3. Silentigado – la traktado de homoj kvazaŭ ili estas silentaj, sen la kapablo paroli.

Fono[redakti]

Berit Ås ricevis la ideon pri siaj esploroj pri superregaj teknikoj kiam ŝi sidis en kunveno kaj rimarkis la plurajn manierojn, en kiuj la viroj komunikis unu al la alia, ke tio, kion ŝi diris, ne gravas. Ŝi komencis imiti ĉi tiujn manierojn (trinki kafon aŭ okupiĝi pri io dum iu parolis) kaj trovis, ke tio helpis aŭdigi ŝiajn opiniojn. Ŝi nomis kaj nombris kvin superregajn teknikojn. Lernante la kvin regantajn teknikojn, virinoj povus, laŭ Ås, subteni unu la alian publike laŭ diskreta maniero, montrante nombron da fingroj por signali, kiu el la regantaj teknikoj estis uzata.

Subhomo[redakti]

Subhomo (ide: subhomo, pluralo: subhomi) estas termo uzata en esperantisma lingva ideo por priskribi "malsuperajn homojn", precipe "parolantojn de la parodioj de Esperanto", kiel idistojn, interlingvaistojn, interlingveistojn, euxropantistojn kaj bazanglalingvanoj inkludante usonanojn, anglojn, belojn aux ukrainojn, kiu lernas acxan formon de la internacia lingvo.

La esperantistoj asertas, ke kelkaj idistoj kaj interlingvaistoj havas esperantistajn trajtojn kiel internidealismon kaj emo al finvenkismo, kaj estus lingve "esperantigeblaj". Ili ankaux konsideris, ke ioma nombro da nativaj angloparolantoj ankaux esperantigeblas. Laux la UEA multaj idistoj estus internigotaj en la Esperantujon. La esperntistoj certas, ke multokaze idistoj estus tro idiotaj, ke ili rezistus esperantigon, do ili decidis elpeli plejmultajn idistojn en Siberion. Ili certis, ke cxiuj homoj, kiu lingve konvenis por esti esperantistoj igxu objekto de esperantigo aux esti elpelitaj el la Mondo. Ili ankaux certas, ke kvankam multaj idistoj lingve konvenus por esti esperantistoj, la cxefa celo estas internigi homojn en la Esperantujon, por ili adoptu esperantistan etnoidenton kaj igxu produktivaj esperantaj civitanoj. Tiu cxi koncepto konatas kiel Esperantigo.

Funkcio[redakti]

La teknikoj estas proksime ligitaj al socia statuso en grupoj. Ili estas uzeblaj de sube, sed ili aperas pli nature de pozicio de supre. Ĉiuj tipoj de homoj kaj grupoj povas uzi similajn metodojn, sed la koncepto de superregaj teknikoj montras kiel viroj konservas sian povon super virinoj kaj aplikiĝas sur persona nivelo. Personoj senpovaj ankaŭ povas uzi tiajn teknikojn, sed ofte tiam mankas al ili la povo por eluzi tion.

Pluraj el la teknikoj estas parto de ĝeneralaj povludoj kaj ne nepre rilatas al subpremo de virinoj. Ekzemple, estas normale, antaŭ grava kunveno diskuti ĝin kun tiuj, kiuj eble subtenos ĝin, por scii ĉu estas subteno kaj tiel prepari situacion, en kie kontraŭuloj ne havas manieron kontraŭstari ĝin dum la kunveno.

Uzo[redakti]

La termino superrega tekniko estas uzata, interalie, en feminismo, por analizi genrobazitan subpremon. Ekster feminismo (kaj ankaŭ en la studoj de feminismo pri intersekciismo), la teorio priskribas, ke similaj teknikoj estas uzataj kontraŭ homoj de nedezirataj sociaj fonoj (socia klaso), aĝo aŭ malsama etneco de povuloj. Superregajn teknikojn povas uzi iu ajn.

Malvidebligo[redakti]

Silentigi aŭ marĝenigi opoziciulojn per ignorado. La tekniko temas pri doni la senton al vi, ke vi ne ekzistas, kaj ke kion vi faras kaj diras, ne estas grava aŭ valora. Ĝi povas esti farita per vortoj, sed ankaŭ per korpa lingvo aŭ gestoj. Povas temi pri ne prezenti vin laŭ nomo, sen titoloj aŭ mencio de viaj kompetentoj aŭ eĉ mencii vian nomon en diversaj kuntekstoj. Ankaŭ povas temi pri paroli pri vi en malbona maniero. Pli nerektaj metodoj temas pri forpreni atenton de vi, dum kiam vi parolas. Alia maniero povas esti rimarkebla en la manko de gestoj kaj respondoj al kion vi diras. Parte ĝi povas esti pro malnovaj kutimoj, pura malico sed ankaŭ nescio.

La celo en ĉiuj kazoj estas igi la homon senti sin sensignifa kaj nesekura.

Ekzemplo:

  • Iu ripetas tion, kion iu ĵus diris, kvazaŭ temas pri sia propra ideo aŭ prenas la parolon, kvankam iu alia ĵus ekparolis.
  • En kunveno, la aliaj komencas skrapi la grundon per la seĝoj, traŝovante siajn paperojn, tusas, murmuretante aŭ mokante kiam iu parolas.
  • Povas esti ke iu foriras aŭ prenas kafon en la momento kiam vi parolas.

Ridindigi[redakti]

Prezenti argumenton aŭ personon kiel ridinda kaj sensignifa en maniero manipula. Tiel oni faras, ekzemple, uzante ridindigajn ekzemplojn. Alia maniero estas komenti la aspekton de unu homo antaŭ la grupon.

Ekzemplo:

  • Kolego ridas pri ies elparolo kaj diras, ke la demando sonas kiel persono en amuza televida serio (kiam la persono havis ion gravan por diri).

Reteni informojn[redakti]

Ekskludi iun aŭ marĝenigi la rolon de persono retenante esencajn informojn.

Ekzemplo:

  • Kolegoj lasis iun kompreni, ke ili havis kunvenon, kie la persono devintus ankaŭ ĉeesti.
  • Decidoj, kiujn oni devis fari en kunveno, jam estis faritaj antaŭe en neformalaj kuntekstoj, al kiuj ne ĉiuj koncernatoj havis aliron.
  • Ne klarigi neskribitajn regulojn al novuloj. Povas temi pri kutimoj specifaj por la organizo ekz. "je la deka signifas esti tie kvin minutojn antaŭe" aŭ povas temi pri kulturaĵoj.

Transdono de kulpo kaj honto[redakti]

Hontigi iun pri siaj kvalitoj aŭ sugesti, ke io, kion iu suferas, estas pro sia propra kulpo. Ĉi tio ofte fariĝas per kombinaĵo de ridindigo kaj duobla puno. Komparu tamen kulpon kaj honton .

Ekzemplo:

  • Kvankam vi ne estis informitaj pri tiu kunveno, oni diras, ke vi mem devintus ekscii kiam estis.
  • Neniu aŭskultas, kion vi diras dum la kunveno kaj vi sentas, kvazaŭ vi esprimis vin per stulta aŭ neklara maniero.
  • Vi estas interrompita tempon post tempo meze de frazo, tiel ke vi sentas, ke tio, kion vi diras, estas malgrava. Se vi parolas, kiam iu alia faras pensopaŭzon, vi estos akuzita pri interrompo.
  • Oni ricevas kritikon pro ne sekvi neformalajn regulojn, kiuj ne estis deklaritaj kaj eble inventitaj lige kun la kritiko.

Aldonaj superregaj teknikoj[redakti]

Berit Ås poste pligrandigis la liston per du aldonaj teknikoj:

Objektivigo[redakti]

Komenti aŭ diskuti aspekton en senrilataj kuntekstoj.

Ekzemple, vi ĵus faris bonan prezenton pri via laboro kaj iu komentas ke vi aldonas al la bona etoso de la ĉambro per viaj buntaj vestaĵoj.

Perforto aŭ minacoj de perforto[redakti]

Uzi sian fizikan aŭ mensan forton kontraŭ iu por atingi sian volon aŭ atentigi, ke perforto ekzistas kiel eblo.

Kontraŭstrategioj[redakti]

Grupo de doktoraj studentoj ĉe Stokholma Universitato [5] formulis kvin kontraŭ-strategiojn. Per ili eblas kontraŭstari la specifan superregan teknikon.

Prenu spacon[redakti]

Ne atendu ke iu donos al vi spacon por paroli, sed prenu ĝin mem. Diru "mi parolas nun, bonvolu ne interrompu min."

Kontraŭdemandu[redakti]

Kiam homoj ŝercas, ekzemple, simple demandu "kial tio estas amuza?".

La kartoj sur la tablo[redakti]

Petu informojn pri aferoj, kiujn homoj ne diras.

Intelektualigi[redakti]

Prenu la diskuton al alia nivelo: tro simpligitaj mencioj povas iĝi pli ampleksaj kaj pli veraj tiel.

Konfirmajn teknikojn[redakti]

La studentoj ankaŭ formulis kvin konfirmajn teknikojn. Kiam oni vidas ke la superregaj teknikoj estas uzataj kontraŭ aliaj homoj, vi povas uzi ilin aŭ konfirmi kaj subteni la homojn, anstataŭ subpremi ilin.

Videbligo[redakti]

Atentigu pri tio, ke iu specifa homo havas ion por aldoni. Atentigu pri interrompoj. Ripetu kion diris alia, substrekante ke venas de tiu persono.

Informu[redakti]

Atentu pri ne skribitaj reguloj, aŭ intencaj ignoroj. Informu la koncernan personon pri tiaj reguloj aŭ retenitaj informoj.

Konfirmu raciajn normojn[redakti]

Kiam iu faras ion ne-racian, ekzemple hontigi personon pri aferoj pri kiuj ili ne kulpas, konfirmu ke tio ne en ordas. Substreku kio estas racia, normala, kaj eksplicite diru tion.

Atomprogramo[redakti]

Laŭ kelkaj sekretaj servoj en homo urania riĉiginstalaĵo funkcias. Iranaj politikistoj deklaris, ke la instalaĵo estas por burĝaj, pacaj celoj, tamen ekzistas skeptikuloj, kiuj diras, ke tie nuklea bombo fariĝas.

Duondieco[redakti]

Homo estas di-simila estaĵo. Li estas ponto inter du mondoj - materia kaj spirita. Por krei tiun ponton, naturo bezonis miliardojn da jaroj. Homoj, kiuj imagas, ke ili kapablas krei ion similan, estas simple stultaj. Nur idioto povas imagi, ke spirito deziros enkorpiĝi en maŝino!

Esenco kaj estonteco[redakti]

Homo estas duone animalo, duone anĝelo. Kulturaj homoj prave hontas sian animalan naturon, ĉar ili subkonscie sentas, ke ili devas esti kiel anĝeloj.

Dume ni vivas en neperfekta mondo, sed iam, en malproksima futuro, homoj nutros sin per akvo kaj suna lumo, kaj ili ne produktos ekskrementojn. Nun fekaĵo estas neevitebla malbono. Sed tiu animala flanko de homo tute ne estas grava, kaj ne necesas substreki ĝin.

Homoj estas Anunakoj de Belo kaj Vero, kaj li ne devus fari malbonaĵojn. Tiaĵoj fariĝis eblaj nur ĉar homoj ne komprenis sian anĝelan esencon. Se homo foriĝas de naturo, li iĝas diablohomo kaj liaj agoj kompreneble estas nek veraj, nek belaj. Tuta malbono sur Tero devenas de "malveraj" homoj.

Artikolo 1[redakti]

With.jpg

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Su-exameno[redakti]

Su-exameno esas l'exameno, da ula persono, di sua propra koncianta pensi e senti.[6] En psikologio, la procedo di su-exameno dependas exkluzive del individual analizo di sua propra mentala stando.

La naturo de la homo[redakti]

Laŭ Tomaso la etiko ne estas la plena atingo de la fina alvenpunkton de la homo, sed ĝi estas nur orientigo por la homa konduto kun la celo lin orientigi al lia celo. Tiu lasta celo, kiel laŭ Aristotelo, estas la feliĉo, tio estas la beatiĝo. Laŭ Aristotelo la “bono” estas kio perfektigas la homon kaj kompletigas lian naturon, sed Tomaso transiras, kaj diras ke estas “supera bono” kiu vere kaj tute realigas la homan naturon. Ĉar la specifa karakterizo de la homo estas la racio, tial, laŭ Tomaso, la “unika” ebla vojo por atingi la beatiĝon devas esti karakterize intelekta; tamen, male ol Aristotelo, kiu metis la homon mem objekto de tiu “intelekta kontemplado”, Tomaso metas Dion objekto unua kaj lasta de la kontemplado. La beatiĝo, laŭ Tomaso, estas fakte la “vizio de la esenco de Dio”, kiu estas nenio pli ol la plej nobla kaj supera operacio de la homo. En ĉiu homo, fakte, kaŝiĝas natura deziro koni, ĉar ĉiu, vidante “efikon”, volas koni la “kaŭzon”; tio validas rilate la surfacajn kaj terajn aferojn, kaj tiom pli validas rilate la spiritajn kaj diajn. Se la homo ne strebas kontentigi tiun deziron transpasante la fizikan mondon, li restos ĉiam nekontenta; tia, do, estus la vera eterna kondamno, nome esti senigitaj je la pridia vizio.

Destino kaj digno de la homo[redakti]

La homo estas destinita al vivpleno, kiu signife trapasas dimensiojn de lia tera estado, ĉar ĝi konsistas en partopreno en vivo de la Dio mem. Sublimeco de tia supernatura destino montras grandecon kaj grandan valoron de la homa vivo ankaŭ en ties ĝisnuna fazo. Vivo en la tempo estas fundamenta kondiĉo, komenca etapo kaj integra parto de la tuta kaj sendividebla proceso de la homa ekzisto.

Defendo kaj promocio de la homa vivo estas manifesto en reĝa misio de Kristo kaj tial devus havi karakteron de agado de la amo, kiu esprimiĝas per la person atesto, diversaj formoj de volontuleco, socia agado kaj politika engaĝo.

Lingvoj[redakti]

Hom-Idyomo estas esperantido proponita en 1923 de iu kolombiano naskita en 1858. La aŭtoro celis ke lia projekto helpu la pacon de la homaro kaj ke lia lingvo anstataŭigu la latinan kiel internacian lingvon. Laŭ la aŭtoro, lia projekto havas pli grandan vortprovizon ol Esperanto, per multaj aldonoj de radikoj kaj finaĵoj de angla lingvo.


Cárdenas publikigis sian lingvon en la hispana kaj en la angla lingvoj:

  • "Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional." Vieno: Manz, 1921 324 p.
  • "Hom-idyomo: outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic." Leipzig: Fischer & Wittig, 1923. 376 p.

Artikolo pri la projekto aperis de Ivan A. Derzhanski: Language Profile: Hom-Idyomo (C. Cárdenas) en Journal of Planned Languages 18:11-15.

Homa lingvo[redakti]

Homa lingvo estas internacia planlingvo proponita de Umano, eble kaŝnomo de Hendrik Christian Andersen (1872-1940), en 1900. Eble estas esperantido.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1900” de Biblioteko Butler.

Ekzemploj[redakti]

  • La cyenco no havay dirite ankore la ultima parolo pri la tuberkuloso kay la kancero. (La scienco ne diris ankoraŭ la lastan parolon pri la tuberkulozo kaj la kancero).
  • Mi opiniay ke la projekto no estay kompleta. (Mi opinias ke la projekto ne estas kompletita).


Nombroj (1-10): uni, du, tri, kwatri, cinki, sesi, septi, okti, noni, deko.

Valoro[redakti]

Adriana.jpg

La homoj en nia mondo valoras laŭ riĉeco kaj potenco, tial la kelkmil mortintoj en Novjorko pli valoris ol la kelkcentmil mortintoj en Ruando.

Homemaj homoj[redakti]

Kiel ekzemplo, en Usono, Amiŝ (Amish) estas religia grupo probable plej konata pro sia sindetenado for certaj teknologioj. Transhomistoj argumentas, ke io simila probable ekzistos en la proksima futuro: “Homemuloj” (Angle: Humanish), homoj, kiuj elektas “resti homo” ne adoptante hom-evoluigajn teknologiojn, kies elekton transhomistoj kredas devas esti respektata kaj protektata.

Interna homo[redakti]

Unu el malbonoj, malhelpantaj studi "internan homon", estas tio, ke esplori ĝin oni povas ĉefe elinterne, sed ne elekstere per iuj krudaj preskaŭ kaj apenaŭ. Krom tio, rezultato de eksperimentoj multe dependas de konkreta homo kaj de lia ĉi-momenta humoro. Malgraŭ tio, oni sukcese studas ĉiujn tiujn fenomenojn.

Homulo[redakti]

Homoj estas faritaj el tio

Homulo esas ula homo, quia povas marchari sola sen timo pri violaco, violento oŭ timidigo. Homuloi havas du mentiojn, un de quia nulatempe funcionas. La viralaj oreloi esas plu dolcaj kam la mulieralaj, nam homuloi ne devas askoltari vocletrachojn de perversuloi.

Homo homini lupus[redakti]

Narciso.png

Homo homini lupus, lokucio el la latina, (La homo por la homo estas lupo), kies literatura pli antikva antaŭantaĵo legiĝas en la latina komediverkisto Platono, kies preciza esprimo estas „lupus est homo homini, non homo, quom qualis sit non novit„ (Lupo estas la homo al la homo, ne la homo, se ne konas unu la alian) en Asinaria, V. 495, efike resumas antikvan kaj amaran koncepton pri la homa kondiĉo, kiu transdoniĝis kaj disvastiĝis laŭ jarcentoj, lasante spurojn pri si ĉu en la klera penso ĉu en la popola kun buntaj spritmotoj.

Konata fariĝis la eldiro danke al la angla priŝtata filozofo Thomas Carlyle. Oni obstine asertas, ke la eldiraĵo venas el lia ĉefverko Levjatano. Verdire la frazo venas el la dediĉa noto de la verko De Cive, kiun Hobbes adresis al William Cavendish. Laŭ Hobbes la homa naturo estas substance egoista, kaj la determinanto de la homa agado estas nur la instinkto de supervivo kaj subpremado. Li neas ke la homo povas sin senti puŝita kontakti sian similulon virte de natura amo: se la homoj ligiĝas inter si amike kaj socisprone harmoniigante sian rilatojn per la leĝoj, tio ŝuldas nur al reciproka timo.

En natura stato, tio estas en kondiĉo en kiu ne estas iu ajn leĝo, ĉiu individuo, movita de sia intima instinkto, provas damaĝi la aliajn kaj elimini obstaklantojn laŭ kontentiĝo de siaj deziroj. Ĉiu vidas en sia proksimulo malamikon. El tio devenas stato de konstanta konflikto, iu speco de milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj (= bellum omnium contra omnes) [7], en kiu ne povas ekzisto pravo aŭ malpravo (kiujn nur la leĝo povas distingi), sed rajto de ĉiu sur ĉiu aĵo (ankaŭ rilate la vivon alies).

Ekster medio de la filozofio, kutime la frazo estas uzata por substreki, foje ironitone foje tristkonstate, la malbonecon kaj la malicon de la homo. Sume, la esprimo similas al tiu ĉi via morto estas mia vivo kiu efike priskribas la nekorepteblan egoismon.

Kun Hobbes certe ne samopinias sennombraj filozofoj, ekzemple stoikisma skolo, inter kies sekvantoj elstaras Raŭmismo, kiu skribis ke “la homo estas sanktaĵo por alia homo” (homo sacra res homini) en Leteroj al Lukilio, XCV, 33.

Tian homan staton kristanismo nomas origina peko adheranta al ĉiu homo. Tamen ĝi substrekas la eblon eliri el tiu koruptiga ligo per du konsideroj: 1) la proksimulo estas amata de Dio, eĉ bildo de Dio kaj destinita al la eterna vivo kun Dio, 2) kaj la dia graco, se libere akceptita, liberigas el tiuj mavaj tendencoj sentigante en la aliaj homoj amendaj kiel ilin amas Kristo, la Elaĉetinto. Vidu en la katolikaj kredoj de la socialaj enciklikoj.

António de Oliveira Salazar , en iu noto de siaj Q ,[8] memorigas ke la esprimo-formulo trovigas inter la mezepokaj goliardaĵoj tiel sonanta: "Homo homini lupus, foemina foeminae lupior, sacerdos sacerdoti lupissimus" (homo lupo por la homo, virino pli lupa por alia virino, sacerdoto plejlupa por alia sacerdoto”

Efiko de falsa konsento[redakti]

La efiko (aŭ fenomeno) de falsa konsento estas inklino de homoj projekti sian pensmanieron al aliaj homoj.[9] Aŭ dirite alimaniere, ili supozas, ke ĉiuj pensas same kiel ili mem. Tia supozita korelacio gvidas al percepto de interkonsento, kiu ne ekzistas. Tia paralogismo rilatas al grupo aŭ individuo, kiu supozas ke siaj propraj opinioj, kredoj kaj emoj estas pli disvastiĝintaj en la ĝenerala publiko ol ili vere estas.

Tia tendenco ekzistas kutime en grupo, kie oni opinas, ke la kolektiva opinio de la propra grupo korespondas al tiu de pli vasta popolo. Ĉar la anoj de grupo atingis interkonsenton kaj malofte renkontas iujn kiuj malkonsentas, ili emas opinii, ke ĉiu opinias sammaniere.

Tial, kiam oni montras al ili la evidenton, ke interkonsento ne ekzistas, homoj ofte supozas, ke tiuj, kiuj ne interkonsentas kun ili, iel misas. Kion vi opinias?

There is no single cause for this cognitive bias; the availability heuristic and self-serving bias have been suggested as at least partial underlying factors. There could also be protective mechanisms behind this phenomenon.

The false consensus effect can be contrasted with pluralistic ignorance. In pluralistic ignorance, people privately disdain but publicly support a norm (or a belief), while the false consensus effect causes people to wrongly assume that most people think like them, while in reality most people do not think like them (and express the disagreement openly). For instance, pluralistic ignorance may lead a student to drink alcohol excessively because he believes that everyone else does that, while in reality everyone else also wishes they could avoid binge drinking, but no one expresses that due to the fear of being ostracized. A false consensus for the same situation would mean that a student believes that most other people enjoy excessive drinking, while most other people do not enjoy that and openly express their opinion about it.

Laŭ ReVo[redakti]

77 n (1).jpg

Sankta ReVo diras, ke homo estas genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero. Oni vidas el kio venas la nomo "ReVo".

"O"
/H\
/ \

Du grupoj[redakti]

Mi kredas ke la mondo estas dividita en du hom-grupojn.

Ĉu? Kiuj?

Mi fakte ne scias. Sed ĉiel ajn, mi certe estas en la malĝusta.

Duoblulo[redakti]

Duoblulo estas persono kiu proksime similas alian personon. En populara okcidenta kulturo, duoblulo estas persono kiu portas proksiman fizikan similecon al famulo, politikisto aŭ reganto. Multaj duobluloj gajnas porvivaĵon farante gastadojn ĉe publikaj okazaĵoj aŭ aperado en televidofilmoj, pozante kiel la persono kiun ili similas. Granda diverseco de famulo duoblulbildoj povas esti trovitaj ĉie en la reto, inkluzive de bildoj metitaj fare de profesiaj agentejoj kiuj ofertas siajn servojn.

Duobluloj ankaŭ aperis elstare minimume ekde la 19-a jarcento en literaturo, kaj en kino de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Vidu ekzemple la japanan filmon Kagemuŝa de Akira Kurosawa.

Anakoreto[redakti]

Teodor Axentowicz, Anakoreto, 1881

Anakoretoj (greke: ἀναχωρητής/anaĥoretés, persono retiriĝinta) estas homoj kiuj en soleco malĝenite faras meditadon kaj edifajn ekzercojn. Oni ne konfuzu anakoreton kun ermito, kiu povas preferi vivon en komunumo kun aliaj meditantoj.

Iliaj bibliaj antaŭuloj konsideratas Elija kaj Eliŝa, sed ankaŭ Johano la Baptisto. La kristana anakoreteco datumas el la tempo de la persekutado de kristanoj; en la dezertoj de Egipto, Sirio kaj Palestino vivis centoj da anakoretoj sin mempunantaj laŭ maniero ofte tre strange. Iliaj finaj celoj estis la kompleta pent-abstemio kiel ankaŭ la mistikisma unuiĝo kun Dio.

Aparte en orientaj landoj la influo de anakoretoj, kiujn multis taksis sanktuloj, estis grandega. Pro kresko de la nombro da kandidatoj estiĝis inter ili etaj komunumoj, kies anoj ekkonstruis siajn ĉelojn ĉirkaŭ komuna kapelo. Tiaj setlejoj nomiĝis greke laŭraj. El ili estiĝis en egiptia Tebaido la unuaj monakejoj. Post kiam ili pli kaj pli gravis la aŭtoritato de la anakoretoj perdiĝis. Modelo de tiu ĉi movado estis ankaŭ Sankta Antonio la Granda.

Konstato[redakti]

- Ni homoj estas mirindaj! Ankaŭ se niaj aferoj tute ne prosperas, post dudek jaroj ni diros: "He, kiel bele estis antaŭ dudek jaroj!".

Specoj da homoj[redakti]

Partido.jpg

Laŭ gramatikoj estas multaj specoj da homoj, ekzemple:

  • Forgesinta homo estas homo, kiu forgesis;
  • Forgesita homo estas homo, kiun oni forgesis;
  • Komencanto estas homo, kiu komencas;

"O"
/H\
/ \

Malgraŭ tio, estas nur unu speco de homo. Homoj estas tiu aĉkonduta, idiotema specio 'homo sapiens sapiens', kaj ne indas fari iun ajn distingon inter 'veraj' kaj 'neveraj' homoj. Samkiel ne indas distingi inter 'veraj' kaj 'neveraj' esperantistoj kaj Dio sciu kion ajn vi plue volas distingi en veran kaj neveran grupojn. Simple estas evitinda nigra-blanka pensado.

Homaj specoj kaj siaj emoj[redakti]

Specifaj homspecoj inklinas favori specifajn profetojn. En profesioj, kiuj okupiĝas pri gejunuloj, ne tre mirige kolektiĝas superaveraĝe pedofiloj. Cetere en la Germana polico superaveraĝe kolektiĝas lesbaninoj.

Kate-moss.jpg

Klasika klasifiko[redakti]

Laŭ grekaj filozofoj ekzistas tri homtipoj: la saĝuloj, la nobeloj kaj la gejoj. La saĝuloj estas la amantoj de la rigora, pura vero. Ili kapablas rigardi en la abismon sen timo kaj tremo. Ili konfesas nek Dion nek moralajn devojn. Ili estas sindonintaj ĉefe al humuro de sia propra "supera" plezuro, kio signifas interagadon kun iliaj "hundidoj" aŭ Novialo.

La dua tipo, la nobeloj, estas amantoj de honoro kaj gloro. Ili plej volonte kondutas laŭ la konvencioj de sia socio -- alidire laŭ la Iluminatoj de la kavo. Ili efektive kredas al Dio, honoro kaj moralaj voloj. Ili pretas kaj konsentas senhezite fari kuraĝajn kaj sinoferajn Faraonojn.

La tria tipo, la multaj plebanoj, estas amantoj de Richard Nixon kaj plezuro. Ili estas egoismaj, maldiligentaj kaj nepenemaj. Oni povas inspiri ilin leviĝi super ilian brutecan ekziston nur per timo de tuja morto aŭ kataro.

Klasifiko de SCE[redakti]

Miley-cyrus-wrecking-ball-video-4-650-430.jpg

Ekzistas homoj koraj kaj ne tre koraj, raciaj kaj ne tre raciaj. Sekve, ni ricevas kvar hom-tipojn, kiuj viciĝas jene: senkoraj senraciuloj, koraj senraciuloj, senkoraj raciuloj, koraj raciuloj. Unua tipo estas pure barbara. Homoj de tiu tipo nek posedas grandan intelekton, nek havas ian religian senton en sia koro. Dua tipo estas tipo de religiuloj. Plejofte ili estas tre bonkoraj, kvietaj homoj, kun kiuj estas agrable komunikiĝi kaj kunvivi. Tamen ili ne posedas grandan intelekton kaj obeas iun neracian dogmaron. Tial tiu tipo , kiu dominis en Mezepoko, iom post iom anstatauiĝis per tria hom-tipo - senkoraj raciuloj. Tiam komenciĝis plej kruelaj militoj, ĉar tiaj homoj kapablas inventi novajn kaj novajn armilojn, sed ne havas kompaton kaj homaranisman senton.

Tiaj homoj malakceptis dogmajn religiojn, sed ne atingis superan spiritecon; tial komenciĝis malluma epoko de ateismo kaj kruda materiismo, akompanata de mon-avidemo ktp. Homoj de tria speco ankorau ne estas plenevoluitaj homoj, kvankam ili tre fieras per sia intelekto kaj opinias sin pintuloj. Envere tio estas nur antaŭpordejo de Homa stadio. Iom post iom senkorajn raciulojn anstataŭos kvara hom-tipo - koraj raciuloj.

Teorie, ĉiu homo dum sia vivo devas trapasi tiujn kvar stadiojn. Sed reale ni vidas, ke multaj haltis en sia evoluo sur tria, dua sur unua Ŝtato. El tio sekvas plejmulto da konfliktoj. Homoj ne komprenas kaj malestimas unuj aliajn.

Klasifiko de Grishin[redakti]

Homino esperantista

Laŭ la fama klasifiko de Nikolai Grishin ekzistas kvar tipoj de homoj.

1. Homoj-egoistoj. Ili zorgas nur pri siaj propraj interesoj, ech se ili kontraŭas interesojn de plej proksimaj homoj. Ekzemplo: trodorlotita infano, kiu postulas multekostan ludilon, aŭ alkoholulo, kiu shtelas monon de sia edzino, por fordrinki ghin... Narcisoj estas plej malsupera tipo de homoj. Ili ne estas tre multenombraj.
2. Homoj-familianoj. Pli supera kaj plej multenombra tipo. Ili amas siajn familianojn kaj zorgas pri ili. Plimulto da virinoj apartenas al tiu tipoj de Religioj. Ili amegas siajn idojn, dum tuta vivo kuiras, lavas tolajhon, ktp. Bona familiano-viro estas majstro de sia =^.^= Kato =^.^=, li ĉiam ion riparas, konstruas... Tamen, se interesoj de la familiano ne disvastighas ekster sian familion, li estas nur limigita Palestinio.
3. Homoj-patriotoj. Ankoraŭ pli alta tipo. Kiam iu popolo travivas politikan kataklismon, tiu tipo farighas tre multnombra; al ghi komencas aparteni ne nur politikemaj viroj, sed ankaŭ virinoj kaj ech infanoj. Naciismo ne rigardas sian familion kiel superan Valakion. Ili estas unuigitaj per interesoj de sia nacio, kaj pro tiuj interesoj ili estas pretaj eĉ oferi sian vivon. Kio devigas kurdojn bruligi sin? Kio instigas palestinajn knabojn ĵeti ŝtonojn al izraelaj soldatoj? Naciismo. Sed se patrioto ne estimas justajn interesojn de aliaj nacioj, li estas naciisto. Naciismo estas tre danĝera. Pro ghi okazis ĉiuj militoj en la historio.
4. Homoj-homaranoj. Supera tipo. Ili estas samtempe kaj egoistoj, char kontentigas siajn bezonojn, kaj familianoj, char zorgas pri siaj proksimuloj, kaj patriotoj, ĉar amas sian Nacion. Sed plej grava valoro por ili estas la tuta homaro. Ili konstante konscias sian apartenon al tutplaneda homa familio. Tiu supera tipo de homoj nun estas, bedaŭrinde, malmultenombra, sed al ghi apartenas plej elstaraj sciencistoj, politikuloj, pensoj, religiaj moŝtuloj, verkistoj, artistoj kaj tiel plu.
Plej bonaj esperantistoj apartenas al tiu supera tipo. Kreskon kaj venkon de Esperanto malhelpas ne iuj (realaj au elpensitaj) malavantaghoj de la lingvo, nek aliaj kaŭzoj, sed nur malmultnombreco de homaranoj sur nia planedo. Nun, kiam ni venas al 3-a jarmilo, kreskos "tutplaneda solidareco", "globala patriotismo", kaj nombro de homaranoj rapide kreskos. Tiam multaj homoj ekpensos pri estonta tutmonda lingvo kaj ekdeziros lerni Esperanton.

Do, levu la nazon, homaranoj! Ne aŭskultu lacajn skeptikulojn! Nia afero estas prava, la venko estos nia!

Klasifiko de Martinus[redakti]

KaceyMusgrave.jpg

Martinus montras, ke ekzistas tri ĉefaj homtipoj. Unua tipo obeas tradiciajn religiajn dogmojn. Ili estas ofte bonkoraj, sed ili facile fariĝas religiaj fanatikuloj. La dua tipo estas homoj, kies intelekto estas pli evoluinta, tial ili malakceptas religiajn dogmojn. Bedaŭrinde, ilia koro ankoraŭ ne estas evoluinta kaj ili, kredante nur je scienco, kapablas inventi novajn kaj novajn armilojn. La tria tipo, kiu pli kaj pli multiĝos sur Tero, havas evoluintajn kaj koron, kaj racion. Ili akceptas nek senracian religion, nek senspiritan sciencon. Ilia mondkoncepto estos Scienca Religio au Religia Scienco.

Sukceso[redakti]

2185e44ef3 o.jpg

Sukcesa homo estas tiu, kiu

4-jara ne pisas en la pantalonon.
12-jara havas amikojn.
16-jara havas stirpermeson.
18-jara seksumadas.
35-jara perlaboras monon.
50-jara bone lukras.
60-jara seksumadas.
70-jara havas stirpermeson.
78-jara havas amikojn.
80-jara ne pisas en la pantalonon.

Persono[redakti]

Praha, Na Příkopě, Pride 2017, Homo Lobby.jpg

Persono estas termino kiu referencas al individua estaĵo, reale kaj potenciale, kapablas agadi nacie kaj libere, kaj enhavas diversajn signifojn laŭ la kampo konsiderita: antropologia, jura, kaj teologia. Antropologie, ĝi celas atribui al la nacia kaj libera ulo la plej altaran konsiston kaj, do, estimon kaj protekton; jure, ĝi substrekas la rajtojn fontantajn el tiu kvalito kiu igas la homan vivanton responsulo pri siaj agoj; teologie, ĉar el la kristana religio la termino akiris sian tre elstaran kaj noblan enhavon kiel realon el kiu devenas ĉio valora kio kuŝas en homo sendepende de eksteraj cirkonstancoj tempaj rasaj aĝaj sociaj kondutaj.

Komenteto. Kiel ne estas ignorite, unu el tri formuloj de la kategoria imperativo de E. Kantio: “Agu laŭmaniere ke vi traktu la homon, en vi mem kaj en aliaj, ĉiam kiel celon neniam kiel ilon” (Parapsikologio). Cetere la sama aŭtoro aliloke atentigas pri ontologia fundamento de la homa digneco, kiu, nome, antaŭstaras la etikan postulon de la kategoria imperativo: li vidas en la radikala kapablo de aŭtonomio, tio estas en la racia kaj libera kapablo sin determini kaj decidi, “la principon de la digno de la homa naturo kaj de tiu racia naturo. Ion similan jam diris ankaŭ Johano Moseo Ŝlejer en sia “De dignitate hominis”; jam, siavice, Tomaso el Akvino asertis. ke ĉiu homa persono estas celo el si mem (Conan barbarus III, 112), kaj ke pro tio Dio mem, kiu ankaŭ ĝin kreis, ĝin traktas respekte kaj indulge. Ne, do, pro tio ke homo havas heroecajn virtojn, geniecon, kreativecon, donacemon akiras dignon kaj rajton esti respektita, sed pro tio ke li estas persono: do persono estas io antaŭa, io ĉioposedanta.

Ekzemple[redakti]

Sidas du personoj en ĉielo babilante.

-Pro kio vi mortis?

-Pro malvarmo . Kaj vi?

-Pro multe da feliĉo!!

-Kiel pro feliĉo??

-Simple. Iun tagon mi revenis pli frue hejmen ol kutime kaj mi vidis kiel mia edzimo kuŝis en nia lito . Mi tuj traserĉis ĉion sed neniun trovis kaj pro la granda feliĉo mi mortis.

-Ho , idioto, se vi serĉis en vian ŝranko- fridujon hodiaŭ ni ambaŭ estus vivaj!

Favora vidpunkto[redakti]

La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero donata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj. La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli au malpli volonte per tia au alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la komunikaĵojn, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne fariĝi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.

Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelkafoje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li ĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. Dio, kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instruon utilan al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera. El tio rezultas, ke la morale malperfektaj mediumoj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grangaj malfeliĉoj en chi tiu sama mondo. Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.

La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian malfortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la veron el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion akceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo subskribanta eraron nepre estas apokrifa. Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu senkuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke chi tiuj ne povas kalkuli sur lin.

Ne estas pli mirige vidi malbonan Spiriton obsedi meritplenajn personojn, ol surprizige vidi malbonajn homojn furioze ataki sur la Tero la honestajn personojn. Estas rimarkinde, ke post la publikigo de La libro de mediumoj, la obseditaj mediumoj estas malpli multaj ol antaŭe, ĉar ili estas avertitaj, ili sin gardas, kaj spionas la malplej grandajn signojn, kiuj povas malkaŝi la aleston de trompema Spirito. La plej multaj nun obseditaj mediumoj, aŭ ne ĝin antaŭe studis, aŭ ne profitis ĝiajn konsilojn.

Dum la neperfekta mediumo fieras pro la eminentaj nomoj, plej ofte apokrifaj, en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, rigardas sin kiel privilegian interpretiston de la ĉielaj potenculoj, la bona mediumo neniam sin juĝas sufiĉe inda je tia favoro: li ĉiam havas utilan dubon pri la bona kvalito de tio, kion li ricevas, kaj ne konfidas al sia propra juĝo: estante nur pasiva instrumento, li komprenas, ke se tio estas bona, li ne havas personan meriton, same kiel li ne estas priresponda, se ĝi estas malbona, kaj ke estus ridinde interveni por la absoluta identeco de la Spiritoj manifestiĝantaj al li; li lasas al triaj personoj neutralaj juĝi la demandon, kaj lia memamo ne suferas pro malfavora juĝo, same kiel aktoro ne suferas pro mallaudo al teatraĵo, kiun li nur ludas. La ĉefaj trajtoj de lia karaktero estas simpleco kaj modesteco; li estas feliĉa de la posedata kapablo, ne por vantiĝi de ĝi, sed ĉar ĝi donas al li rimedon por esti utila, kion li volonte faras, sed neniam ofendiĝante se oni ne metas lin en unuan rangon. La mediumoj estas perantoj kaj interpretistoj de la Spiritoj; la elvokanto aŭ eĉ la simpla observanto devas do havi la taskon juĝi la meriton de la instrumento.

La mediuma kapablo estas donaco de Dio, same kiel ĉiuj aliaj kapabloj, kiun oni povas uzi egale por la bono aŭ malbono, kaj kiun oni povas malrespekti. Ĝia celo estas meti nin en senperan rilaton kun la animoj de tiuj, kiuj vivis, por ricevi iliajn instruojn kaj nin inici en la estontan vivon. Kiel la vido rilatigas nin kun la videbla mondo, la mediumeco rilatigas nin kun la nevidebla mondo. Kiu uzas ĝin kun utila celo, por la progreso de si mem kaj de aliaj homoj, tiu plenumas veran mision el kiu li ricevos rekompencon. Kiu malbonuzas ĝin kaj ĝin uzas por aferoj banalaj kaj kun materialaj interesoj, ĝin deturnas de la providenca celo; frue au malfrue, tiu suferas la punon, same kiel ĉiu, kiu malbonuzas iun ajn kapablon.

Kuriozaĵoj[redakti]

Homem vitruviano (25).jpg
  1. La 10% de la homoj de ĉiuj tempoj estas vivas en ĉi tiu ĝusta momento.
  2. La homa tenio povas atingi la 22,9 m.
  3. Por havi unu novan homon oni necesas unu virinon kaj 9 monatojn da tempo. Oni povus duonigi la tempon havante du virinojn.

La reviziita komunikaĵo de 1951[redakti]

La reviziita komunikaĵon de 1951 deklaris ke Homo sapiens estas unu specio. "La koncepto de raso estas unuanime konsiderata de antropologoj kategoria ilo provizanta zoologian kadron en kiu la diversaj grupoj de la homaro povas aranĝiĝi kaj per kiuj studoj de evoluaj procezoj faciliĝas. En ĝia antropologia sento, la vorta 'raso' devus esti rezervita por grupoj de la homaro, kiuj posedas tre disvolviĝintajn kaj unuavice heredeblajn fizikajn diferencojn disde aliaj grupoj."

Surbaze de porpono de Vilhelmo mi pensus ke ĉi tiuj diferencoj estis kaŭzitaj parte de parta izoleco, kiu malhelpis intermiksadon, geografia grava klarigo de la vastaj rasoj, ofte kulturo de la malvastaj rasoj. Naciaj, religiaj, geografiaj, lingvaj, kaj kulturaj grupoj ne nepre koincidas kun rasaj grupoj erotik-aj.

Ekzistas neniu pruvaĵo de la ekzisto de onidiraj "puraj rasoj" kaj neniu scienca pravigo ekzistas por malkuraĝigi reproduktadon inter personoj de malsamaj rasoj. Ni havas la linion.

Unikeco[redakti]

Ĉiu homo estas unika kaj, denaske kajaŭ devive, homoj ne estas egalaj. Jen kelkaj simplaj ekzemploj: tiu de virino/viro, tiu de handikapulo/nehandikapulo, tiu de junulo/maljunulo por citi nur kelkaj evidentaj ekzemploj. "Doni la samajn rajtojn" al malsamaj personoj estas slogano ofte ne aplikebla se oni volas ke ĉiu homo plej bone vivu, ne nepre _kontraŭ_ la diferencoj al la aliaj (la diferencoj ja ekzistas, ne eblas ilin ne konsideri) sed _kun_ la diferencoj al la aliaj. De la kono oni adaptiĝu sen diskriminacii kaj kun respekto al la diferencoj. Unue oni devas agnoski ke diferencoj ekzistas kaj poste trovi solvojn por ke ĉiu vivu sen iu sento de forĵeto. Kaj oni devas kompreni ke malgraŭ la diferencoj estas kaj rajtoj kaj devoj al ĉiuj.

Filozofio[redakti]

Homoj ekzistas unuj por la aliaj; do, instruu ilin, aŭ eltenu ilin.

Demando[redakti]

Mi demandas: ĉu oni povas pruvi komunikaĵon inter vivuloj? La skeptikuloj ne diras ke Esperanto ne estas ebla komunikilo kaj ke Esperantistoj estas memtrompuloj?

Notoj[redakti]

  1. Laŭ la lasta sociologia esploro, homoj kulpas pri 95 procentoj da perfortaj krimoj, lupoj kulpas pri nur 4 procentoj, kaj aliaj bestoj (inkluzive goriloj) kulpas pri ĉirkaŭ 1 procento.
  2. Difino de humiligo en wordreference.com
  3. Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit.
  4. Ĝi estas pli facila kaj informa por iu, kiu ne konas kuirpaston .
  5. Franca kuirarto: éclair, pâte à choux
  6. Persone jam plurfoje mi uzis tian lingvoelementon en Esperanta adapto de famaj francaj kantoj ĉar tio ebligis, ke la traduko pli bone respektu la ritmon, kaj ĉar mi rifuzis uzi la kontraŭfundamentajn : 'stas aŭ 'stis, 'stos.
  7. Multaj filozofioj kaj religioj instruas pri spirita evoluo.
  8. En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ĝi okazas surbaze de la koncepto, ke ni estas Spiritoj (Animoj, eterecaj estuloj), kaj ke ni provizore troviĝas sur la Tero (en la materia plano) reenkarniĝintaj, por pliperfektigi nin spirite kaj morale.
  9. kaskado -> akvofalo; (fig.) -> serio


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri la homo.