Penso

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kialmifartas.jpg

"Pensas Esperante, sakras france."

~ Franco pri si mem

"Unu penso plenigas la vastaĵon"

~ William Blake
Bonvolu konfuzi kun Peniso.

Penso estas nedezirita, subita aktiviĝo de la cerbo. Bona ĉesigilo de pensado estas alkoholo. Tamen sufiĉas ankaŭ religio.

Pensado bedaŭrinde ebligas al vivuloj modeligi la mondon kaj tiel malhelpas ilin alfronti ĝin. Formoj de penso estas interalie la imago, la memoro kaj la konceptado. Multaj malveganoj supozas, ke pensado estas specifa kapablo de la homa menso, ĉar bestoj neniam kontraŭdiris ilin.

Ĉar penso subestas multajn homajn agojn kaj interagojn, kompreni ĝiajn fizikajn kaj metafizikajn originojn, procezojn, kaj efikojn estis delonga celo de multaj nerdoj. Oni supozas ke robotoj iam havos artefaritan inteligentecon; tiam ĉiuj tuj mortos!!

Pensado permesas al homoj fari sensencaĵon neracie, misinterpreti, misreprezenti aŭ mismodeligi la mondon kiun ili travivas, kaj por fari erarajn prognozojn pri tiu mondo. Ĝi estas tial malhelpema al organismo kun bezonoj, celoj, deziroj, planoj aŭ celoj, ĉar ĝi kaŭzas ke ili pripensadu ilin anstataŭ faru ilin. Tamen pensoj ja helpas filozofojn kaj poetojn.

Pensado en literaturo[redakti]

Reprezentantoj!

12335206.jpg

Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Hamleto de Ŝakespiro estas fama tragedio multe persekutita siatempe pri la danĝeroj de pensado. La precipa leciono de Hamleto estas, ke pensado povas plenigi kvar tedajn aktojn de dramo antaŭ ol okazos io interesa.

Utilo[redakti]

Nu , ĉu do tio estas io eksterordinara ? Kiel raporti pri io, kio okazas ofte kaj ĉie ?

Ĉiam estu preta diri vian penson, kaj ordinarulo evitos vin.

Pensoj[redakti]

Estas mizera preteksto por malvirto, certigi, ke ie ekzistas alia malvirto pli malbona.

Esperanto[redakti]

"Penso" estas vaste ampleksa vorto, kiu povas havi multajn signifojn kaj uziĝi en diversaj kuntekstoj. En ĝenerala senco, krei kaj disvastigi ideojn, filozofiojn kaj konceptojn povas esti tre gravaj kaj influaj por la esperanto-movado, ĉar tio kontribuas al la evoluo kaj riĉigo de la lingvo kaj ĝiaj rilatoj kun la mondo. La esperanto-movado mem, kiel organizita movado, ankaŭ uzas pensojn kaj ideojn por plibonigi kaj disvastigi la lingvon, kaj multaj influaj esperantistoj kaj verkistoj kontribuis al la kreado kaj evoluo de la movado per siaj pensoj kaj ideoj. Do, en tiu senco, oni povas diri ke "Penso" estas utila al la esperanto-movado.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Mi provos verki ŝercon pri "penso":

Kial la penso neniam estas maldika?

Ĉar ĝi ĉiam havas multe da penso-grasaĵoj!

Feminisma pensado[redakti]

Tiel ni volas por esperanto batali.

La terminon intersekca teorio unue elpensis la juristo Kimberlé Williams Crenshaw en 1989. En sia verko, Crenshaw diskutis nigran feminismon, kiu argumentas, ke la spertoj de nigra virino ne povas esti komprenataj laŭ la apartaj terminoj "nigruleco" kaj "virineco" sendepende konsiderataj, sed devas inkludi la interagojn, kiuj ofte fortigas unu la alian. Crenshaw menciis, ke la pluraneca sperto de nigraj virinoj estas pli potenca ol la kombinaĵo de iliaj raso kaj sekso, kaj ke ĉiuj observoj, kiuj ne konsideras tiujn intersekcojn, ne povas precize trakti la manieron, kiel nigraj virinoj estas subigitaj.

La termino gajnis elstarecon en la 1990-aj jaroj kiam sociologo Patricia Hill Collins reenkondukis la ideon, kiel parto de sia diskuto pri nigra feminismo. Tiu termino anstataŭis ŝian antaŭe elpensitan esprimon "nigra feminisma pensado," "kaj plivastigis la ĝeneralan aplikeblon de ŝia teorio pri afrik-usonaj virinoj al ĉiuj virinoj." Multe simile kiel ŝia antaŭulo Crenshaw, Collins argumentis, ke la kulturaj ŝablonoj de subpremado ne nur interrilatas, sed kunligiĝas kaj influiĝas de la intersekciĝantaj sistemoj de societoj, kiaj raso, sekso, klaso, kaj etno. Collins parolis pri tio kiel "interŝlosa subpremado."

Sed ve, en la praktiko okazas ĝuste la kontraŭo![redakti]

Kompreneble, la ideoj, kiuj formis intersekcan feminismon, ekzistis longe antaŭ la elpenso de la termino. Ekzemple, en 1851 Sojourner Truth liveris sian faman parolon "Ain't I a Woman?" ("Ĉu mi ne estas virino?"), kiu kritikis la malinkludon de nigraj virinoj de la plimulta blanka movado por virinaj rajtoj. Simile, en sia 1892-a eseo, "The Colored Woman's Office" ("La oficejo de la neblanka virino"), Anna Julia Cooper identis nigrajn virinojn kiel la plej gravajn agantojn en movadoj por socia ŝanĝiĝo pro sia sperto pri multaj aspektoj de subpremado.

Laŭ nigraj feministoj kaj multaj blankaj feministoj, spertoj de klaso, sekso, sekseco, ktp., ne povas esti adekvate komprenataj se oni ne zorge konsideras la influojn de rasigado. Tiun fokuson pri rasigado multfoje elstarigis la nigra feministo bell hooks[1], specife en sia 1981-a libro Ain't I A Woman?: Black Women and Feminism (Ĉu mi ne estas virino?: nigraj virinoj kaj feminismo). Feministoj argumentas, ke kompreno de intersekca teorio estas nemalhavebla elemento por gajni politikan kaj socian egalecon kaj plibonigi niajn demokratiajn sistemojn. La teorio de Collins reprezentas la sociologian intersekciĝon de la moderna kaj postmoderna feminismaj skoloj.

Bernarr MacFadden, kiu redaktas kaj eldonas revuon pri la scienca kulturo de la homa korpo, Physical Culture, oni antaŭ nelonge kondamnis al dujara mallibereco. Pro kia terura ofendo kontraŭ la Ŝtato? Nur tio, ke li opinias, ke redaktanto de la „Vegetarano" opinias, ke Marie-Claire Belleau argumentas favore de "strategia sinintersekcado" por okazigi kunlaboradon inter feministoj de malsamaj etnoj. Ŝi referencas malsamajn naci-kulturajn grupojn, kiuj produktas unikajn specojn de feminismoj. Uzante la kebekan naci-kulturan grupon kiel ekzemplon, Belleau agnoskas, ke multaj naci-kulturaj grupoj enhavas senfinajn subidentecojn en si. Ŝi argumentas, ke pro tiu senfineco ekzistas senfinaj manieroj kiel anoj de malsamaj feminismoj povas kunlabori per strategia sinintersekcado, kaj ke tiuj partnerecoj povas helpi konstrui ponton inter la "dominantaj kaj marĝenaj" grupoj. Belleau argumentas, ke en strategia sinintersekcado, malsamaĵoj inter naci-kulturaj feminismoj estas nek esencismaj nek universalaj, sed estu komprenataj kiel rezultoj de soci-kulturaj kuntekstoj. Nek la plenumadoj de tiuj naci-kulturaj feminismoj estas esencismaj, sed estas strategioj.

Marksismafeminisma kritika teorio[redakti]

La intersekca teorio de Collins kaj ĝiaj relativaj principoj estas vaste aplikataj en la sociologia kampo, precipe al temoj, kiaj politiko kaj perforto. La malfacilaĵoj, kiujn nigraj virinoj alfrontas en la ekonomia sektoro, ekzemple, montras kiel la interrilataj principoj de la teorio de Collins kuniĝas por aldoni novan dimension al marksisma ekonomia teorio. Collins uzis sian elscion por konstrui dinamikan teorion pri politika subpremado, kiel tio specife rilatas al nigraj virinoj.

W. E. B. Du Bois teoriis, ke la sinintersekcantaj paradigmoj raso, klaso, kaj nacio povas ekspliki iujn kvalitojn de nigrula politika ekonomio. Collins skribis: "Du Bois rigardis rason, klason, kaj nacion ne principale kiel personaj kategorioj de identeco sed kiel sociaj hierarkioj, kiuj influis afrik-usonan atingeblon al stato, malriĉeco [tiel], kaj potenco." Du Bois ellasis sekson el sia teorio kaj konsideris ĝin pli kiel personan identan kategorion.

Cheryl Townsend Gilkes ellaboris tion, rimarkante la valoron de fokuso pri la spertoj de nigraj virinoj. Joy James unupaŝe antaŭenigas la aferon, "uzante paradigmojn de intersekca teorio por interpreti sociajn fenomenojn." Collins poste integris tiujn tri vidpunktojn, ekzamenante nigrulan politikan ekonomion, kaj per la centrigo de la spertoj de nigraj virinoj kaj per la uzo de intersekca teoria kadro.

Collins rigardas la temon el marksismafeminisma vidpunkto kaj aplikas siajn intersekcajn principojn al kion ŝi nomas la "labor-familia ligo kaj la malriĉeco de nigraj virinoj". En sia artikolo el la jaro 2000 "Nigrula Politika Ekonomio" ŝi priskribas kiel la interagadon de konsumisma rasismo, seksaj hierarkioj, kaj malavantaĝoj en la labora merkato povas esti centrigitaj ĉirkaŭ la unikaj spertoj de nigraj virinoj. Konsidero pri tio el historia vidpunkto, kaj ekzameno de interrasaj geedziĝaj leĝoj kaj proprietaj heredaj leĝoj, kreas ion, kion Collins terminas "aparta labor-familia ligo, kiu siavice influas la pli vastajn ŝablonojn de nigrula politika ekonomio." Ekzemple, malpermeso de interrasa geedziĝo efektive subpremis la superenan klasmobilecon de nigraj virinoj.

Oni montris, ke pluraneco en almarĝenigitaj raso kaj sekso havas videblan efekton al la labora merkato. "Sociologia enketado klare montras, ke enkalkulo de eduko, sperto, kaj lerteco ne sufiĉas por ekspliki la evidentajn malsamaĵojn en labormerkata sukceso." La tri ĉefaj kampoj, kie oni vidas la rezulton de pluraneco, estas salajroj, diskriminado, kaj hejmlaboro. La plimulto da studoj montras, ke personoj en la subo de la socia hierkarkio laŭ terminoj de raso aŭ sekso pli probable ol aliaj gajnos pli malaltan salajron, suferos la stereotipojn de aliaj, aŭ dungiĝos al ekspluataj hejmlaboraj postenoj. Studado de la labormerkato kaj pluraneco okazigas pli bonan komprenon pri ekonomiaj malegalaĵoj kaj la implicojn de la multedimensia efekto de raso kaj sekso al socia stato.

Sekseco kaj klaso, aldone al raso kaj sekso[redakti]

Nuntempe la afero statas jene.

Kvankam intersekca teorio ekis kun la esplorado de la interagado inter sekso kaj raso, post nelonge aliaj identecoj kaj formoj de subpremado aldoniĝis. Ekzemple, jam en 1981, Cherríe Moraga kaj Gloria E. Anzaldúa eldonis la unuan eldonon de This Bridge Called My Back (Ĉi tiu ponto, kiu nomiĝas mia dorso). Tiu antologio esploris la manierojn, kiel kategorioj pri seksa orientiĝo kaj klaso ankaŭ miksiĝas kun tiuj pri raso kaj sekso por krei eĉ pli distingajn politikajn kategoriojn. Multaj nigraj, latinamerikanaj, kaj aziaj verkistoj, kiuj aperas en la kolekto, emfazas kiel ilia sekseco interagas kun iliaj raso kaj sekso por informi iliajn vidpunktojn. Simile, malriĉaj, neblankaj virinoj eldiris siajn spertojn, pri kiel ilia soci-ekonomia stato aldonis nivelon de nuanco al iliaj identecoj, nekonate al aŭ miskomprenate de mezklasaj blankaj feministoj.

Interŝlosa matrico de subpremado[redakti]

Collins referis al la diversaj intersekcoj de socia neegaleco kiel la matrico de dominado. Tio estas konata ankaŭ kiel "vektoroj de subpremado kaj privilego." Tiuj terminoj temas pri tio, ke malsamaĵoj inter homoj (seksa orientiĝo, klaso, raso, aĝo, ktp.) servas kiel subprem-dimensioj por virinoj kaj ŝanĝas la sperton de vivado en la socio kiel virino. Collins, Audre Lorde (en Sister Outside), kaj bell hooks rimarkas, ke "aŭ/aŭ pensado" influas tian subpremadon kaj plu intensigas tiujn malsamaĵojn. Specife, Collins parolas pri tio kiel la konstruaĵo de dikotomia opozicia diferenco. Tiu konstruaĵo estas karakterizata de sia fokuso pri malsamaĵoj anstataŭ similaĵoj.

Starpunkta epistemologio kaj la interna eksterulo[redakti]

Thought-bubbles.jpg

Kaj Collins kaj Dorothy Smith havis centran rolon en la evoluigado de sociologia difino de starpunkta teorio. Starpunkto estas la unika vidpunkto de individuo pri la mondo. La teoria bazo de tiu metodo rigardas socian scion kiel lokitan en la specifa geografia loko de individuo. Siavice, scio iĝas distinge unika kaj subjektiva; ĝi varias depende de la sociaj kondiĉoj, kiuj produktis ĝin.

La koncepto pri la interna eksterulo temas pri unika starpunkto, rilata al la memo, la familio, kaj la socio. Tio rilatas al specifaj spertoj, kiujn oni devas alfronti dum oni moviĝas el komuna kultura mondo (t.e. la familio) al tiu de la moderna socio. Tial, kvankam virino, precipe nigra virino, povas iĝi influema en specifa fako, ŝi povas senti sin neapartenanta al ĝi. Ŝiaj personeco, konduto, kaj kultura esenco flankenpuŝas ŝian individuan valoron; tiel ŝi iĝas la interna eksterulo.

Rezistado kontraŭ subpremado[redakti]

Parolante el kritika starpunkto, Collins rimarkis, ke Brittan kaj Maynard pretendas, ke "dominado ĉiam inkludas la objektigon de la dominatoj; ĉiuj formoj de subpremado implicas la senvalorigon de la subjektiveco de la subprematoj." Ŝi poste rimarkis, ke memvalorigo kaj memdifino estas du strategioj por rezisti subpremadon. Partopreno en memkonsciaj metodoj helpas gardadi la memestimon de la subpremata grupo kaj helpas ilin eviti ĉiujn senhomecigajn eksterajn influojn.

Marĝenaj grupoj ofte ricevas staton de "alieco." Esence, oni estas "aliulo" se oni malsamas de tio, kion Audre Lorde nomas la mita normeco. "Aliuloj" estas preskaŭ ĉiuj, kiuj malsamas de la socia skemo de averaĝa blanka viro. Gloria Anzaldúa nomas tion "aliigado," specifa klopodo establi iun kiel neakcepteblan, bazita je certaj kriterioj, kiujn tiu ne plenumas.

Individua subjektiveco estas alia koncerno por marĝenaj grupoj. Malsamaĵoj povas esti uzataj kiel iloj por mem-senvalorigo per internigo de stereotipaj sociaj vidpunktoj, tiel kondukante al formo de psikologia subpremado. Kion Collins efektive argumentas estas, ke helpe de senco pri memvaloro kaj de stabila memdifino, oni povas preterpasi tiujn subpremajn sociajn dominad-metodojn.

Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj[redakti]

200¨¨.jpeg

Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj. Artikolaro kaj leteraro de prelato Dombrowski. 1908, 216 p. „La enhavo - skribas la aŭtoro - volviĝas ĉirkaŭ la eternaj demandoj pri Dio, pri homo, pri religio, pri homaro.“ „Libro skribita en bonega lingvo E.“ (L. I 1909, p: 334.)

Vere[redakti]

Edzo turniĝas nokte en la lito al sia edzino.

- Karulino ...

- Karulo, mi ne povas. Mi havas kapdoloron.

- Ĉu mi devigas vin pensi?

Bone[redakti]

Insane.gif

Penso, esprimita per vortoj, estas jam malpropraĵo.

Liberpensuloj[redakti]

La liberpensuloj estas sekvantoj de la doktrino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de la materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj, superstiĉon, lingvon, ŝovinismon kaj raciecon.

La liberpensuloj konsideras lingvon kaj raciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. - Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon, propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en 1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. - La Internacio de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la finon de la klasbatalo, ankaŭ favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

PENSOJ DE SAĜULO[redakti]

M. Gorkij —La vivo ne povas esti dolĉa kaj trankvila, nek bela nek bona, dum ekzistas mastroj kaj sklavoj.

Voltaire —Bona amiko valoras pli ol cent pastroj.

Mendoza —Oni volas instrui la popolon, sed oni timas instruitan popolon.

Lingvo kaj penso[redakti]

12335254.jpg

Oni diras, ke ĉiuj pensas en iu lingvo, krom surduloj, infanetoj kaj personoj, kiuj pensas bilde. Ni ĉiuj fakte kondutas same. Plej ofte ni pensas en gepatra lingvo, tamen dum verkado de ĉi artikolo ankaŭ mi aŭtomate pensas esperantlingve. Ankaŭ okazis al mi, ke mi eĉ sonĝis esperantlingve! Kaj mi sonĝas esti en Esperantolando, granda insulo en la oceano, kie ĉiuj estas feliĉaj, ĉu ne?

Laŭ Homaranismo, oni ĉiam pensu en Esperanto nokte, kiam oni jam enlitiĝis, praktikadante per babilado kun imagaj geamikoj. Kiam oni trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al si, oni preĝu sub la verda standardo kaj skribu ilin ĉe kajero, kaj poste serĉu en vortaro aŭ en reta vortaro.

Idaĵoj[redakti]

Existas du extrema penso-kurentoi pri la inter-relato linguo/penso: la "vesto-teorio" kae la "muldo-teorio".

  • Vesto-teorio (Chomsky; Pinker...): Linguo esas simple la flexebla "vesto" di l' penso, la maniero per olqua la penso expozesas kae komunikesas. La linguo de-naska ne influas ul-maniere

la penso; altra-dice la penso es komplete ne-dependanta de la linguo. La homoi ne pensas en ula naturala linguo, ma plu bone ili pensas en ula universala "meta-linguo" oŭ "pensolinguo", nomizita "mentalese", de olqua ili tradukas al sua naturala linguo.
La penso-maniero esas universala, kae la sama penso povas expresesari en diversaj linguoi, kae lo expresita en irga precipua linguo povas tradukesari tam bone ad irga altra precipua linguo.

  • Muldo-teorio (Hipotezo da SapirWhorf): Linguo esas rigida "muldilo", al olqua la penso mustas adaptari sun. Irga linguo influas la manieron per olqua la parolantoi di tia linguo pensas. De to derivas du filozofiala konsequi:
    • "linguistikala determinismo": la penso esas determinata da la linguo;
    • "linguistikala relativismo": homoi quiuj parolas diferantajn linguoin pensas diferante. Kaŭze di tio, traduko de un linguo al altra esas adminime problemoza kae foye neposibla.

Interlingvaa stultaĵo[redakti]

Nova Pensamento (A. "New Thought"). Philosophia de l' prima parto de l' annos 1900, le qual insenia que cata individuo debe esser loyal al veritate como ille lo percipe. New Age incipiente.

Thinker.jpg

Kontemplo[redakti]

Kontemplo estas stato de la homa penso en kiu aktivas samtempe racio kaj emocio kaj produktas en la animo asimiliĝon kun la kontemplata objekto. Ĝi estas favorata de la preĝo kaj medito, kun kiu ĝi havas afinecojn. Filozofoj kaj poetoj, kaj ĝenerale mistikuloj de ĉiuj religioj, ĝin taksas kiel jam Platono kaj Aristotelo, la plej altan aktivecon de la homa animo.

Kontemplado en la okcidenta kristanismo[redakti]

En la okcidenta kristanismo kontemplo estas asociita al mistikismo kaj estas plejkonsente priskribita en la verkoj de sankta Tereza el Avilo kaj sankta Johano de la Kruco. Kontemplado estas alte estimata aparte en katolika kristanismo kies granda teologo sankta Tomaso de Akvino skribis:"Necesas por la bono de la homa komunumo ke kelkaj personoj sin dediĉu la kontempla vivo". Unu el liaj disĉiploj, Josef Pieper, komentis: "Ĉar estas la komtemplo kiu gardas, sine de la homa socio, la veron kiu estas samtempe sena de utileco kaj parametro de ĉiu utileco; tiel ke estas la kontemplado kiu plugardas la veran celon de la vivo, donante signifon al ĉiu vivago".

Kontemplado en la ortodoksa kristanismo[redakti]

En la ortodoksa kristanismo kontemplo samsignifas kiel dia vizio kaj kiel tekniko estas esprimita el la priasketa tradicio de Ezikasmo, konsistanta en konstanta praktiko en la preĝo recitita kun absoluta sincereco cele de koncentriĝo sur Dio kaj repaciĝo de la menso kaj koro en unu sola afero.

Kontemplado en diversaj religioj kaj filozofiaj doktrinoj[redakti]

Praktikoj rilatigeblaj al la kontemplo troviĝas ankaŭ en aliaj religiaj tradicioj, ekzemple en Budhismo.

La kontemplo estas ankaŭ fundamenta elemento de la filozofiado de Platono: en tiu sistemo per la kontemplo la animo povas atingi al la scio pri la nemateria formo de Diaĵo kaj de Dio.

Ankaŭ laŭ Plotino, la unua elstarulo de Novplatonismo, kontemplo estas la ŝlosilo por malfermi kaj atingi La Unuon. Plotino, fakte, asertas en la “Naŭopoj” ke la plej alta formo de kontemplo konsistas en “sperti la vizion pri Dio”, la Monado, aŭ “La Unuo”. Lia disĉiplo Porfirio transdonas ke la majstro travivis tian sperton almenaŭ kvarfoje.

Thought-bubbles.jpg

Kontemplo kaj medito[redakti]

La vortoj “kontemplo” kaj “medito” foje havas diametre kontraŭan signifon en dependo ĉu la dua aperas en okcidenta kunteksto aŭ proksimorienta. En Okcidento kontemplo estas vidita "adresi la menson” (senigitan de ĉiu alia enhavo) al Dio (en kristanismo) aŭ al la bono (en novplatonismo), dum la medito povas postuli precizan mensan ekzercon celantan videbligi prireligian scenon aŭ pripensi biblian pasaĵon. En la Proksima Oriento la signifo de la terminoj renversas la signifon.

Ĉiukaze, tradicie la gemonaĥoj pratikas la meditadon en fiksitaj horoj intervalitaj de la preĝo kaj laboro. Verticon de la kontemplo atingas nur kelkaj kaj en kristanismo, tiu stato estas konsiderata speciala dia donaco.

En la katolika medio famas la Trapistoj kie la monaĥaro praktikas ĉiutempan silenton por ne perdi la animdispozicion al koncentriĝo ĉe la temo kontemple meditenda.

Famas ankaŭ monaĥinejoj por blindaj monaĥoj okupitaj pli al medito-kontemplo ol al la materiaj aferoj.

Matena penso[redakti]

- Ĉu eblas, ke ne ekzistas pli bona maniero komenci la tagon... sen la devo ellitiĝi?[2]

Anarkiismaj pensoskoloj[redakti]

Anarchist flags and stars es-2.svg

Anarkiismaj pensoskoloj povas diferenci fundamente, subtenante ion el ekstrema individuismo al kompleta kolektivismo. Komprenu, kio estas la Realiganta Fido, kaj la vidpunkton de la Religio de la Tria Jarmilo pri la maniero praktiki Fidon. La tendencoj de anarkiismo estis ofte ĝenerale dividitaj en kategorioj de sociala kaj individuisma anarkiismo aŭ similaj duecaj klasigoj. Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto.

Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado? Anarkiismo estas ofte konsiderata radikala maldekstrema ideologio,[3][4] kaj multo de anarkiisma ekonomiko kaj de anarkiista jura filozofio respegulas kontraŭaŭtoritatajn interpretojn de komunisma, kolektivisma, sindikatisma, reciprokisman, aŭ partoprena ekonomikoj. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.

Je iu punkto "la kolektivisma, komunisma, kaj liberala kaj individuisma tendencoj de pensaro el kiuj anarkiistoj elprenas sian inspiron ekmontras pliiĝantan distingan kvaliton, subtenante la aperon de nombraj anarkiismaj skoloj." Granda neĝoŝtormo kun fortaj ventoj.

Antropologo David Graeber notis ke dum la ĉefaj skoloj de Marksismo ĉiam havas fondintojn (ekz. Leninismo, Trockiismo, Maoismo), la skoloj de anarkiismo "preskaŭ ĉiam aperas el ia tipo de organiza principo aŭ formo de praktiko", citante anarkisindikatismon, individuisman anarkiismon, kaj platformismon kiel ekzemploj. Oni ĉiam malkovras novajn vortojn en PIV.

Tagsonĝo[redakti]

tagsonĝanta sinjoro en 1912

Tagsonĝo - angle daydream, germane Tagtraum, france Rêverie, hispane Soñar despierto - estas la konscia fluo de pensado, kiu malligas onin de aktualaj eksteraj taskoj, kiam atento drivas al pli persona kaj interna direkto. Ĉi tiu fenomeno estas ofta en la ĉiutaga vivo de homoj montrita per grandskala studo, en kiu partoprenantoj averaĝe pasigas 47% de sia veka tempo dum revado. Estas diversaj nomoj de ĉi tiu fenomeno inkluzive de mensvagado, fantazio, spontaneaj pensoj, ktp. Tagsonĝo estas la termino uzita de la usona psikologo Jerome L. Singer, kies esploraj programoj starigis la fundamenton por preskaŭ ĉiuj postaj esploroj en ĉi tiu areo hodiaŭ.

Estas multaj specoj de revoj, kaj ne ekzistas konsekvenca difino inter psikologoj. Tamen la trajto komuna al ĉiuj formoj de revado plenumas la kriteriojn por milda distanciĝo. Ankaŭ la efikoj de diversaj specoj de revoj ne estas identaj. Kvankam iuj estas interrompaj kaj malutilaj, aliaj eble utilas por trovi solvojn al personaj problemoj, pri kiu la revanto konscie ne pensus.

Esperanto[redakti]

12335307.jpg

«Pripensi la historion de Esperanto kaj de la penso signifas reviziti la historion de la penso mem de pli ol jarcento. Sed ni interesiĝu al la ideo mem defendi lingvon kadre de batalo por emancipiĝo de la popoloj. Se ni rigardas la historion de la lingvoj laŭ arkeologia vidpunkto, ni vidas ke ekzistas tezo kiu koncernas la kreadon de lingvo far skribistoj en la epoko de Sumer.

Sed ni revenu al la historio de la penso. Kiel estas konate Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof komence de la jaroj 1880-aj. Post la eldono de la unua gramatiko en 1887, ekzistis dum dek jaroj debato pri la lingvo kaj pri ĝia plibonigo. Sed ekde 1898, en Francujo, estis kreita la Societo por la Diskonigo de Esperanto. Tiu societo fariĝis en 1903 la Franca Societo por la Diskonigo de Esperanto (SFPE). En tiu societo, troviĝis racionalistoj kaj almenaŭ tri pensuloj. La S.F.P.E. organizis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer en 1905 (UK 1905). Antaŭ tiu dato, en 1904, okazis la Internacia Kongreso de la penso en Romo kun komisiono pri Esperanto. En 1905, la Internacia Kongreso de la penso en Parizo esprimis bondezirojn koncerne la internacian lingvon. Tie la civitano Karel Pelant proponis skribi revuon redaktitan ĉu franclingve ĉu esperantlingve. Sed plej gravis ke la civitano Ernest Tarbouriech agnoskigis la principon de internacia lingvo, « sola ebla ilo por internacia propagando ». Esperanto estis citita por esti la internacia lingvo. Tiuj rezolucioj same kiel tiu por studado de Esperanto estis akceptataj dum la du internaciaj kongresoj de la penso.

Estas notinde ke en aŭgusto de 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer. Dum tiu kongreso L.L. Zamenhof intencis legi diskurson kaj specon de inaŭgura « preĝo ». En tiu « preĝo » troviĝis strofo per kiu li alvokis la tri religiojn tiel nomatajn de la libro : «… La Kristanoj, la Judoj kaj la Mahometanoj Ni ĉiuj filoj de Dio…. ». La membroj de la S.F.P.E. postulis forigon de tiu strofo. Tiel Esperanto kadriĝis en la franca laikeco kaj ne en la libera kredo, ĝuste la jaron de la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo.

En 1906, en Buenos Aires okazis la Internacia Kongreso de la Penso. En tiu kongreso estis decidite krei asocion de esperantistaj pensuloj. Krome, estas rimarkinde ke dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis ruĝa esperantista Kongreso flanke de la oficiala kongreso. En 1907, en Cambridge okazis Universalan kongreson de Esperanto dum kiu pensuloj fondis Internacian Societon de Esperantistaj Pensuloj (S.I.P.E.) kun bulteno « Penso » dum aliaj esperantistaj pensuloj partoprenis la duan Kongreson de la ruĝaj esperantistoj. Tiu Kongreso de la ruĝaj esperantistoj arigis anarkiistojn, komunistojn, revoluciajn socialistojn… kies alvoko estis « Proletoj de ĉiuj Landoj, Unuiĝu ! ». Paralele ni retrovas en la Internacia Socia Revuo, artikolon kiu sindemandis pri Socialismo kaj la penso. En tiu sama revuo de oktobro kaj novembro 1907-aj, estis prezentita cirkuleron el la fondintoj de S.I.P.E. dum la Kongreso de Cambridge. Honora membro de tiu societo estis la civitano Karel Pelant kiu alvokis ĉiujn esperantistojn kaj pensulojn membriĝi. Tiu societo estis nomata Internacia Societo Esperantista de Pensuloj. Ĝi ekzistis de 1907 ĝis 1914. Dume, ĝi eldonis tekstojn de pensuloj kaj agis je la nivelo de la internacio de pensuloj por ke Esperanto estu agnoskita kiel lingvo de Internaciaj Kongresoj de la Penso. Tiu societo havis poste aliajn honorajn membrojn inter kiuj Lev Tolstoj kaj Francisco Ferrer. Okaze de la murdo de Ferrer, tiu asocio eldonis la broŝuron « Pledo por Ferrer » kaj mobiliziĝis por kolekti monon por starigo de monumento memore al F. Ferrer. La S.I.P.E. havis ĝis ducent membrojn kaj devis ĉesigi sian agadon dum la Unua Mondmilito. En 1914, devis okazi Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. La S.I.P.E planis sin taski pri organizado de kultura vespero al kiu L.L. Zamenhof estis invitita. Tiu ĉi afable respondis ke li ĉeestos tiun kulturan vesperon. Bedaŭrinde, la Kongreso ne okazis pro la proklamado de la milito en 1914. Ni konas la rolon de Jean Jaurès pro lia pacisma engaĝiĝo kaj lian murdon far reakciulo favora al la milito. La ĵurnalo L'Humanité en aŭgusto 1905a aperigis dum tri tagoj artikolon pri la Universala kongreso de Boulogne-sur-Mer. Estas notinde ke la unua mondmilito evidentigis fortan kaj tragikan evoluon en la historio de la penso kaj de Esperanto.

En 1923 la sekretario de S.I.P.E., René Deshays renkontis la germanan esperantiston Kurt Hubricht por transdoni al li la arĥivojn de S.I.P.E.. K. Hubricht membro de la asocio Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) fondis la Internacian Ligon de pensuloj. Tiu ligo estis konsiderata kiel daŭriganto de S.I.P.E.. K. Hubricht eldonis la revuon La Pensulo de 1925 ĝis 1927. En ĝi troviĝis temoj pri la pensoj de la tuta mondo kaj artikoloj pri naciaj problemoj. En unu el la numeroj aperis la letero de L.L. Zamenhof responde al S.I.P.E. koncerne la kulturan vesperon en 1914.

Poste, en 2005, okazis la kongreso por starigo de internacio de pensuloj. Dum tiu Kongreso ĉe Ekonomia kaj Sociala Konsilio (C.E.S.) rezolucio favore al Esperanto estis legata kaj voĉdonita de la kongresantoj de pli ol dudek landoj. La saman jaron, okaze de la nacia Kongreso de la Penso, rezolucio estis voĉdonita por krei komisionon pri Esperanto kadre de la F.N.L.P. En tiu periodo, la eŭropa politiko por regionaj lingvoj, kreante atakon de la lingvoj ligitaj al la nacia unueco, ebligis tra Esperanto kiel universala lingvo kiu evitis la lingvan komunumismon, subtenon de la agado por la nacia unueco kaj por bari la vojon al la disigo de la nacioj fare de Eŭropo.

Referencoj[redakti]

  1. Tiel oni skribas ŝian nomon.
  2. Fonto: iu televida ŝercprogramo
  3. En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo.
  4. TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo.

Literaturo[redakti]

  • Mia penso. Poemo de Z, verkita antaŭ 1887. „Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. . . Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“ (Privat, Vivo de Z, p: 32)