Peko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nefikushafojn.jpg

"Vi devas kapti ĉiujn!"

~ Mojosulo pri pekoj

Peko estas religia esprimo por ago, parolo aŭ penso kontraŭa al la volo de Dio aŭ la dioj; foje la vorto estas uzata pli ĝenerale por "misfaro", moraleetike malbona ago.

Multaj religioj instruas ke pekoj estas punataj aŭ dum la nuna tera vivo, aŭ dum postmorta vivo, aŭ post renaskiĝo.

Kristanismo instruas ke la homo estas nature pekema pro la prapeko. Nur per bapto eblas liberiĝi de la prapeko.

Katolikismo[redakti]

4292.jpg

Vidu ankaŭ : Sep gravegaj pekoj

Katolikismo distingas inter tri specoj de pekoj:

  1. Venialaj pekoj: Ili estas malgravaj kaj pardoneblaj eĉ ekster la sakramento de konfeso, ekzemple per eŭkaristio, se la pekinto pentas.
  2. Mortomeritaj pekoj: Ili estas pardoneblaj nur per konfeso; kiu kulpis tian pekon kaj mortas sen konfeso, estas kondamnita al eterna restado en infero.
  3. Pekoj kontraŭ la Sankta Spirito: Ili ne estas pardoneblaj. Tia peko ekzemple estas malkonfeso de sia kristaneco.

La konfeso nur pardonas la pekojn, sed ne liberigas de la puno [1]. Por liberiĝi de la punoj necesas akiri industrilandon [2].

Esperanto[redakti]

PEKO estas Esperanto-renkontiĝo kun Esperanto-kursoj diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj) kaj libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo.

Dum PEKO 2017 okazis fotoseminario kaj Erasmus+ seminario kunlabore kun TEJO kun la temo “Al-ekstera komunikado”.

Historio[redakti]

Jaro Datoj Urbo Partoprenantoj
10-a PEKO printempo 2020 Tilff ?
9-a PEKO 18-a ĝis 22-a de aprilo 2019 Simmerath ?
8-a PEKO 9-a ĝis 13-a de majo 2018 Tilff ?
7-a PEKO 24-a ĝis 26-a de marto 2017 Amougies 74
6-a PEKO 4-a ĝis 8-a de majo 2016 Namuro ?
5-a PEKO ? ? ?
4-a PEKO ? ? ?
3-a PEKO ? ? ?
2-a PEKO ? ? ?
1-a PEKO ? ? ?

Protestantismo[redakti]

Protestantismo instruas, ke Dio sola decidas pri dono de sia graco; homo povas nenion fari por akiri ĝin. Tial ne eblas per propra iniciato ricevi pardonon de pekoj.

Tamen protestantoj ĉe komunio komune konfesas sian pekecon kaj petas pardonon.

Idismo[redakti]

Pekar (netr., religio krist.) Kulpar kontre la lego di Deo, kontre la lego religiala.

11.gif

Islamo[redakti]

Gollem.jpg

Islamo, simile kiel katolikismo, instruas postmortan punon pro pekoj kaj liberiĝon de la puno per bonfarado kaj religieca konduto.

Budhismo[redakti]

Multaj budhanoj evitas la terminon "peko", ĉar en la strikta senso de la vorto Holokaŭsto ne povas ekzisti en doktrino ateisma. La budhismo anstataŭe, sen iu rilato al eventuala dia volo, distingas inter agoj, paroloj kaj pensoj kiuj malfortigas deziron, malamon kaj memtrompon [3], kaj tiuj kiuj plifortigas ilin [4]; la lasta kategorio estas plej proksima al la teisma koncepto "peko". Tamen, por atingi nirvanon oni devas transcendi ambaŭ, ĉar eĉ bonfarado povas esti kaptilo, se oni fieras pri ĝi aŭ alkroĉiĝas al ĝi.

Sensavido[redakti]

En la Malnova Testamento la koncepto de sensavido estas esprimata per (1) נפשׁ (nephesh, deziro, apetenco), (2) שׁרירוּת (sherîyrûth, obstino), (3) תּאוה (ta'ăvâh, dezirataĵo, avideco), (4) חמד (châmad, deziro pri belo de malbona virino), kaj similesprimoj… En la Nova Testamento aperas kiel (1) ἐπιθυμία (epithumia, deziro), ἐπιποθέω (epipotheō, precipe rilate la materiajn bonojn), (2) ἡδονή (hēdonē, seksplezuro), (3) ὄρεξις (orexis, mensa ekscito), (4) πάθος (pathos, pasio), (5) πορνεύω (porneuō, amorado), (6) πυρόω (puroō, fajriĝi por). La avideco estas ĝenerale difinita kiel forta deziro, aparte, sed ne ekskluzive, de seksplezuroj, kiujn la Sanktaj Skriboj deklaras nelicaj kaj malpermesitaj de la dia volo, sopirego aparte al seksplezuroj, natura inklino por malpuraj ĝuaĵoj.

Sensavido en la Malnova Testamento[redakti]

En la Malnova Testamento sensavido supozigas senbridan deziron pri io (ekzemple, deziro pri nutro dum la marŝado en la dezerto kiel rakontate en la Eliro) kaj malmodera pasio al viro aŭ virino (Sentencoj de Salomono 6, 25) aŭ de la Izraela nacio al ties "amantoj" (paganaj nacioj), Libro de Jeĥezkel 23)). Memorindas ĉi-kaze la versego kiu diras: " Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amantojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis". 23, 5-7).

Sensavido en la Nova Testamento[redakti]

La koncepto-ŝlosilo estas tiu de ἐπιθυμία (epizumia) kiu enkorpigas la diversajn aliajn, kaj indikas simplan deziron. En la persono regata de la peko, la deziro fariĝas malmodera kaj kontraŭmetita al la volo de Dio., do pekema, aŭ direktita al tio kion la Biblio konsideras pekeca. Kaj tiel la termino estas uzata anstataŭe de tiu de "avido" (Romanoj 7, 7; 13, 9), aŭ de tiuj aferoj kiuj sufokas la vorton de la Evangelio (Evangelio laŭ Marko 4, 13; (vidu ankaŭ en la Evangelio laŭ Luko, 8, 14, ἡδονή (hēdonē)), kiu estas taksata peka de la objekto deklarata, de la adjektivo kiu ĝin akompanas aŭ de kvalifiko donita, (ekzemple, "malicaj aferoj" de la karno 1-a epistolo al la korintanoj 10, 6; Epistolo al la galatoj 5, 16; Epistolo al la Efesanoj 2, 3; 2-a epistolo de Petro 2, 18) trompa, damaĝa, monduma, karna, aŭ malpia.

Kiel dominanta noto de la vivo, la pekeca deziro estas indikata kiel peko-ŝlosilo jen de Jakobo (" Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.4, 2) kaj 1-a epistolo de Johano en la kompendio pri avareco (" 16 Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. " 2, 16), kiel ankaŭ en Paŭlo (" 10 Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj. " 1-a epistolo al Timoteo 6, 10). Pli specife, jen Paŭlo kaj jen Jesuo parolas pri sensavido per la terminoj de la seksa senmoralo: " sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro " Evangelio laŭ Mateo 5, 28. Estas la paganoj, ne konantaj Dion, kiuj indulgas tiujn pasiojn: "... 4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; " (1-a epistolo al la tesalonikanoj 4, 4-5).

Specifiĝo de la koncepto[redakti]

Konsiderinte ke apartaj sensadaj esprimoj jen la Malnova jen en la Nova Testamentoj privotis ĉirkaŭ la sfero de la seksa senmoralo, kompreneblas ke teologio kaj kulturo finspiritaj de la Biblio havas praktike reduktita la signifo de "sensavido" al tiu areo. La sama sensavido estis konsiderita kiel unu el la Sep gravegaj pekoj, ĉar ĝi enkondukas al diversaj aliaj malvirtoj aŭ pekoj (fariĝas "voluptavido" kiam el la deziro oni trairas al la faroj).

Laŭ Aŭgusteno de Hipono la seksaj organoj kaj la seksaj rilatoj estis dekomence submetitaj al la racio kaj al la homa volo. Postfale, tamen, la seksago implicas sensavidon-ardan seksan deziron. Malgraŭ la neevitebla ĉeesto de la sensavido, la seksa rilato estis tradicie konsiderata kiel senpeka se ĝi realiĝas ene de geedziĝo kaj direktita al la generado aŭ almenaŭ ĝin neekskludanta, kaj bazita sur vera reciproka amo.

Malvirto post la morto[redakti]

Xmen.jpg

Plia grava faktoro konsiderinda estas la daŭra interago ekzistanta inter la surtere enkarniĝintaj spiritoj kaj tiuj elkarniĝintaj en la spirita mondo. Kvankam ili vivas en malsamaj dimensioj, ofta estas la dialogo kaj rilato per la kvalito de pensoj, sentoj kaj kutimoj.

La renoviĝo de ĉiu el ni estiĝas ĉe persisto kaj agoj celantaj Bonon. Ĉar ni estas ligitaj per tiu damaĝa kutimo, la spiritoj komencas sekvi nin kun la celo nutri siajn proprajn miskutimojn el la pasinteco, tiel venigante gravajn damaĝojn al la enkarniĝintaj estuloj, kiu malofte perceptas tiajn negativajn influojn.

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri peko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:

  • Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  • Homo senpeka neniam ekzistis.
  • Por peko senkonscia puno nenia.

Referencoj[redakti]

  1. Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo.
  2. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.
  3. Korpardonon oni ŝuldas ankaŭ al si, moderigantan la humilecon per iom da mildo.
  4. Maltoleremo igas stulta, kiel stulteco igas maltolerema.
  5. Ni eventuale rekonos ke ĉasteco ne pli valoras ol sennutreco.