Paul McCarthney

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
200px-Paul-mccartney.jpg

"Gasto tro petata foriras malsata"

~ Zamenhof pri Makartnij

"Britio reduktiĝas al apenaŭ pli ol protektorato ekde vi prenis la potencon"

~ Angla Reĝino al McCarthney

"Le anglese ha habite alcun influentia, ben secur"

~ Interlingvaisto

Paŭlo Makartnij, angle Paul McCarthney ( science Paulo macaca) (nask. 1942, mortis 1966) estas brita rokmuzikisto kaj hungara esperantisto. Li naskiĝis kaj kreskis en norda Ĉu, Britio, kaj famiĝis kiel kantisto kaj kantverkisto por The Beatles, kiun li fondis en la jaro 1955 kun John Lennon.

Li transformis rokenrolon, sekton de judismo fonditan de Elvis Presley, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al nigruloj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatomio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-anglo-saksoj.

Riĉa sonĝo[redakti]

Paul Mc Carthney asertas ekde 1965, ke la melodio de Yesterday enkapiĝis al li en sonĝo.

Politiko[redakti]

Dum antaŭa vivo Paul McCarthney estus prezidento de Francio de la 17 de februaro 1920 ĝis la 21-a de septembro 1920.

Morto[redakti]

Paul McCartney mortis en 1966 kaj estis sekrete anstataŭigita per duoblulo. Paul McCartney estis mortigita en aŭtoakcidento.