Via patro
![]() |
Gardu la familion! Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, |
![]() |
"La patro estas bona"
- ~ Zamenhof pri patro
"La saĝa linko de paĉjo pie rigardis la fortan akvedukton"
- ~ Nerdo pri patro
"La patro estis observanto de la juda religia Leĝo sed ne fanatikulo"
- ~ Monato pri patro
"Jen kuŝas la ĉapelo de la patro"
- ~ Fundamento de Esperanto pri patro
"Sendube la patro estis pli valora homo ol la filo"
- ~ Arno Lagrange pri via patro
"La patro estas sana"
- ~ Fundamento de Esperanto pri via patro
Via patro (Cuculus domesticus) estas viro, kun kiu kokris la edzon via patrino, sekve vi ne konas lin, aŭ konas lin kiel la "onklo", kiu vizitis vian hejmon kiam la edzo de via patrino vojaĝis. Ne konfuzu vian patron al kokrita edzo de via patrino, mi ripetas, via patro estas la "leterportisto" ("amiko", "kuzo", "dentisto") kiu fikis vian patrinon.
Via patro estis seksosimbolo dum 1980-aj jaroj.
Koŝmaro[redakti]
Estimataj geamikoj,
Patro vespere eniras la ĉambron de fileto por kovri lin per peplomo. La knabo havas koŝmaran sonĝon, li ĝemas, ploras, turniĝadas. La patro vekas lin, kaj li trankviligante lin demandas, kio estas la problemo? La infano rakontas: li sonĝis, ke Onjo Margit mortis. Patro trankviligas lin: Onjo Margit fartas tute bone, kaj li kovras la knabon por ke li dormu plu.
Sekvatage Onjo Margit abrupte mortas.
Post kelkaj tagoj patro denove supreniras en la ĉambron de fileto por deziri bonan nokton al li. La filo denove havas koŝmaran sonĝon, patro vekas kaj demandas lin: kio estas la problemo. La filo diras, ke nun li sonĝis, ke avo mortis. Patro trankviligas lin, ke avoĉjo fartas komplete bone, kaj li kovras la knabon por ke li dormu plu.
Sekvatage avo mortas.
Post semajno okazas simile: patro vespere supreniras en la ĉambron de fileto por deziri bonan nokton al li. La filo denove havas koŝmaran sonĝon, patro vekas kaj demandas lin: kio estas la problemo. La filo plore repondas, ke nun li sonĝis, ke paĉjo mortis. Li trankviligas lin, ke li fartas plene bone, kaj li kovras la knabon dirante, ke li dormu nur trankvile, ĉio estas en ordo.
Patro reiras en sian dormoĉambron, sed li ne povas endormiĝi, tiel li timas.
Sekvatage frumatene li terure teruriĝas kredante, ke li vere mortos. Li vestas sin kaj ekaŭtas al la laborejo, sed tre-tre singarde por eviti eventualan akcidenton. Li ne kuraĝas tagmanĝi timante veneniĝi pro manĝaĵo. Li evitas ĉiujn, ĉar li estas konvinkita, ke iu volas lin murdi. Li eksaltas ĉe ĉiuj bruetoj, li kaŝas sin sub la tablo ĉe ĉiuj moviĝoj. Posttagmeze li iras hejmen, en la pordo li renkontas la edzinon.
- Ho, Dio mia! Kiel teruran tagon mi havis! Dum la tuta vivo neniam mi sentis min tiel malbone - li diras al la edzino.
La sinjorino replikas:
- Ĉu vi havis teruran tagon? Ni des pli! Imagu, hodiaŭ matene ĉi tie antaŭ nia pordo mortis la poŝtisto!
Religio[redakti]
Eliro 21,17:
- “Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita!”.
Dio Patro[redakti]
Estis de komenco klare, ke Dio Patro estas la titolo kaj atribuo donita al Dio en multaj unudiaj religioj. En judismo, Dio estas nomita Patro ĉar Ĝi estas la kreinto, leĝdonanto, kaj protektanto. En kristanismo, Dio estas nomita Patro pro la mistero de la triunuo kaj pro la samaj konceptoj pri Dio komunaj al judismo.
Ĝenerale, la nomo Patro signifas ke Ĝi estas la origino de tio kio estas kondiĉigita de Ĝi, supera kaj potenca aŭtoritato kaj protektanto. Krome, Dio Patro estas rigardita kiel ega, ĉiopova, ĉioscia, ĉiea kun senfina potenco kaj bonfarado kiu foriras de la homa komprenado. Ekzemple, post kompletigado de lia monumenta laboro Sumo de teologio, Tomaso el Akvino finis dirante ke li ankoraŭ ne komencis kompreni Dion Patro.
Viraj karakterizaĵoj ofte estas atribuitaj al dio, en la Skribaĵoj kaj tradicioj de multaj unudiaj religioj. Dio ankaŭ estas kutime difinita kiel spirito, kaj tiel havanta neniun biologian sekson. Ekzemple, la Katekismo de la Katolika Eklezio specife ditas ke " Dio estas nek viro nek virino: Li estas dio". Krome, Dio antaŭ longe estas vidita kiel potenca, pasia patro, kies manieroj estas tro altaj por Ĝiaj infanoj kompreni. Dio estas tradicie referita per la virgenra pronomo "li" (ofte kun majuskla Li).
En modernaj tradicioj de unudiaj religioj, kiel ekzemple kristanismo, judismo,bahaismo, kriŝnaismo kaj vaiŝnavismo, dio estas alparolita kiel la patro, kiu havas aktivan intereson pri homaj aferoj, en la maniero kiel patro interesiĝas pri siaj infanoj kiuj estas dependaj de Ĝi kaj kiel patro. Multaj unudiuloj kredas ke ili povas komunikiĝi kun Ĝi per preĝado, kaj plibonigi la rilatojn kun Ĝi.
Ankaŭ estas atendate ke Dio povas puni tiujn kiuj eraras kiel patro punas siajn infanojn, ekz. kiel deklarite en la Nova Testamento: "Eltenu aflikton kiel disciplino, Dio traktas vin kiel filojn. Por kio filo ne estas disciplinita fare de sia patro? Se vi ne estas disciplinita (kaj ĉiu spertas disciplinon), tiam vi estas nelegitimaj infanoj kaj ne veraj filoj. " [Heb. 12:8]
Male al Kristanismo, Islamo ne havas apartigon inter Patro, Filo kaj Sankta Spirito kaj simple rigardas dion kiel la unikan kreinton kaj reganton de la universo.
Fundamente[redakti]

Laŭ Fundamento de Esperanto la patro estas sana kaj la patro estas tajloro. La patro estas bona. Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. Diru al la patro, ke mi estas diligenta. Mi amas la patron. Venu kune kun la patro. La filo staras apud la patro.
Io ajn[redakti]
Patro— Vi sensenculo. Mi donos al vi nur milionon da dolaroj.
Filo— Se vi faro s tion mi malhonoros la fam ilion. M i ĉirkaŭveturos en uzita aŭtomobilo.
Ve[redakti]
—Atentu nun, Haroldo, diris patro al sia malgranda filo, kiu estis petolema. — Se vi ne diros viajn preĝojn, vi ne iros al ĉielo.
—Sed, patro, mi ne volas iri al ĉielo, ploregante diris la knabo, — mi volas iri kun vi kaj patrino.
Mi ne scias[redakti]
Patro : “Por kiu rezono vi deziras edziĝi kun mia filino?”
Junulo: “Mi ne havas rezonon, sinjoro, mi ŝin amas.”
Politiko[redakti]
Cetere mi devas konfesi, ke S-ro D-ro Blassberg kontraŭdiras la proponon de S-ro Paulsen kaj indikas avantaĝojn de faka dispartiĝo, aldonante ke Via patro estis reĝo de Aŭstralio. Jes, vi scias ĉion, sed la publiko, kion ĝi scias?
LA DIFERENCO[redakti]
Vilĉjo — Paĉjo, kio estas la diferenco inter la genio kaj la talento?
Paĉjo —Talento ricevas monpagon ĉiusabate, mia filo
La patroj! Singardo![redakti]
Filino: Panjo! Kial paĉjo edzinigis cin?
Patrino: ĉar mi plaĉis al li.
Filino: Cu li diris tion al ci?
Patrino: Jes.
Filino: Kaj ĉu li pinĉis cin je la vangoj kaj je la submentono?
Patrino (ridante): Probable jes.
Filino: Kaj kial paĉjo ne edzinigas ankaŭ mian vartistinon? Li pinĉas ŝin je la vangoj kaj je la submentono kaj diras al ŝi: Vi plaĉas al mi!
Ĉu?[redakti]
Pomĉjo : Paĉjo, kial oni parolas pri la pacienco de Jobo?
P a t r o : Tial ke oni ne scias pri la mia, mia filo.
Konsilo[redakti]
Patro konsilante al filo: „Edziĝi pro mono estas malsaĝo. Vi ja povas pruntepreni ĝin kun multe malpli granda risko.“
Vera Okazintaĵo[redakti]
Post malgranda familia disputo la patro demandas la 9-jaran Friĉjo : “ĉu ne, vi helpas min?”
Friĉjo rigardas malkaŝe unue la patron, poste panjon. “Nu,” diris panjo, “vi helpas al mi, Friĉjo, ĉu ne?”
Friĉjo (ŝanceliĝante) post profunda ĝemo: “Mi restas neŭtrala!”
Farado[redakti]
En la unua klaso: „Kio estas via patro?“
„Paciento.“
„Ne, mi deziris scii, kion li faras?“
„Li tusas kaj mungas.“
„Kaj kiam li ne estas malsana, ne tusas kaj ne mungas, kion li faras?“
„Li estas sana.“
Patrologio[redakti]
Estas evidente, ke Mussolini sciis, ke patrologio estas teologia scienco kiu studas la vivon kaj la verkojn de la patroj de la Eklezio vidpunkte kaj de la historio, de la doktrino kaj de la prieklezia koncepto. Kune kun la patristiko kaj la kristana antikva literaturo, la patrologio estas branĉo de patristikaj sciencoj: la termino estis forĝita unuafojon de la luterana teologo Johann Gerhard [1].
Spertuloj pri tiu branĉo de la kristana literaturo distingas:
- Patrologia Graeca Temas pri la verkoj de la greka ekleziaj patroj kiuj verkis en la greka lingvo.
- Patrologio Latina. Temas pri la verkoj de la ekleziaj patroj kiuj verkis en la latina lingvo.
- Orienta patrologio. Temas pri la verkoj verkitaj en la aramea, siria, kopta, araba, slava kaj kartvela lingvoj.
Oni kutimas distingi ankaŭ:
- Patrologio apostola kaj
- Patrologio subapostola
Lernejo[redakti]
-- Paĉjo, ĉu ankaŭ vi lernadis en la sama lernejo, kie mi lernas nuntempe?
-- Jes, filĉjo, antaŭ 20 jaroj.
-- Ho, nun mi scias, kion subkomprenas la direktoro dirinte, ke tian stultulon kiel mi li jam ne vidis dum lastaj 20 jaroj!
Patrologia Latina[redakti]
Laŭ la metodo kaj ekzemplo de Dro. Zamenhof S-ro Orengo sciigas, ke Patrologia Latina (PL) estas enorma kolekto de la verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj de aliaj ekleziaj latinlingvaj verkistoj, realigita en la jaroj ekde 1844 ĝis 1855 de franca pastro Jacques Paul Migne. Ĝi entute enhavas 221 volumojn inkluzive de la indeksoj. Ĝi estas kutime indikata per "Migne". Malgraŭ la nako de scienc kritika aparato ĝi reprezentas fundamentan instrumento por la studo pri la Ekleziaj Patroj, kies verkoj, manke de kritikaj eldonoj pli taŭgaj, estas kutime cititaj de studuloj surbaze de Migne.
Tiu “patrologia latina” konsistas en serio da represoj de malnovaj eldonoj ofte entenantaj ankaŭ erarojn, sed enetenas ankaŭ tekstojn por kiuj ne ekzistas aliajn modernajn eldonojn kaj pro tio ĝi estas utiligita de esploristoj pri kristana antikva literaturo kaj pri la mezepoko sammaniere, ekzemple, estas utiligata Monumenta Germaniae Historica.
La verkoj kovras periodon de ĉirkaŭ 1000 jaroj, ekde la verkoj de Tertuliano ĝis al papo Inocento la 3-a por entute 217 volumoj. La unuaj 73 volumoj, de Tertulliano ĝis Gregorio de Tours estis publikigitaj en la periodo de 1844 ĝis 1849, la volumoj de 74 ĝis 217, ekde papo Gregorio la 1-a ĝis Inocento la 3-a estis publikigitaj de 1849 ĝis 1855.
La lasta volumo reiras al 1216. Migne reale volus inkluzivi ankaŭ dokumentojn ĝis la periodo de la protestanta Reformacio sed temis pri laboro tro longa kaj multekosta, ankaŭ se finfine estis inkluzivitaj iuj komentoj kaj dokumentoj rilate verkojn ĝis 1216.
Estis ankaŭ proponita, ke indeksoj estis publikigitaj ekde la jaroj 1862 kaj 1866.
La originalaj presplatoj estis detruitaj de incendio en 1868 sed helpe de la preseldonejo Garnier ili estis rekonstruitaj komence de la jaroj 1888. Tamen la nova eldonoj ne korespondas ekzakte al la antaŭaj kaj rilate kvaliton kaj rilate la ordigon, pro tio oni preferas, kiam eblas, referenci al la originalaj eldonoj.
Io[redakti]
Patro diras al sia fileto, kiu ne volas esti kontenta ricevinte buterpanon: “En mia juneco mi estus ĝojinta ricevi eĉ sekan panon.”
“Ho! pro tio ci konjekteble venis al ni!” respondis la infano.
Migne ankoraŭ zorgis en la jaroj 1856 ĝis 1858 la publikigon de la Patrologia greka (PG).
Ho[redakti]
“Ho, paĉjo,” ekkriis juna knabino, “tiu kreskaĵo kiun mi havis starantan sur la fortepiano estas morta.”
“Nu, mi ne miras,” diris la patro.
Ho, ho[redakti]
Unu patro en Usono, timante tertremegojn ĉe sia hejmo, forsendis siajn du filojn al malproksima amiko ĝis la danĝero finiĝos. Post kelkaj semajnoj la patro ricevis jenan mallongan leteron de sia amiko :
- Kara Joojo — Venu, mi petas , por ke vi hejmen reportu viajn knabojn kaj al mi sendu la tertremon .
Listo de homoj (eble bestoj kaj aliaj aferoj), kiuj fikis vian patrinon kaj povas esti vian patron[redakti]
Patrologia Graeca[redakti]
Estas ankaŭ interse rimardi ke Patrologia Graeca (sigle: PG), aŭ Patrologio greka aŭ Patrologiae Cursus Completus, Series Graeca, estas kolektego de verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj aliaj antikvaj verkistoj koinelingvaj aŭ krekmezepokaj. Temas pri 161 volumoj aranĝitaj inter la jaroj 1856a kaj 1866a far la franca pastro Jacques Paul Migne.
La kolekto inkluzivas la orientajn Patrojn kun okcidentaj kiuj verkis antaŭ ol la latina lingvo fariĝos dominanta en Okcidento en la 3-a jarcento. Ekzemple en ĝi aperas la verkoj laŭnorme konataj kiel tiuj de la Apostolaj Patroj de subaspostola literaturo, nome la Leteroj de Klemento[2], Paŝtisto de Hermaso, Origeno el Aleksandrio kaj Ireneo el Liono.
La 161 volumoj estis efektive 166 ĉar la 16-a kaj la 17-a estis dividita en du kaj la 86-a en tri. Aparta fina volumo estis neniam publikigita pro tio ke la presplatoj estis detruitaj de indendio en 1868 en la momento de la presado. [3]
La unua eldono entenanta la latinajn tradukojn de la originaloj, 81 volumoj, estis pretigitaj de 1856 ĝis 1861. La dua eldono entenis, male, la grekan tekston kun la latina traduko; la 166 volumoj estis pretigita de 1857 kaj 1866. La teksto estas skribita jenmaniere: en ĉiu paĝo kolono kolono greklingva flankas latinlingvan kolonon kun la respektivaj samaj tekstoj, En la kazoj en kiuj la greka originalo perdiĝis aŭ ankoraŭ ne troviĝis, ekzemple la kazo de Sankta Ireneo, la tekstaj fragmentoj estas intermititaj per latinaj tradukoj. En unu kazo la originalo estas konservita nur en la siria lingvo. Ofte latinlingvaj estas ankaŭ la informoj pri la aŭtoro.
La unua eldono ne entenis indeksojn, kiuj estis aldonitaj iniciate de la kunlaboranto greka Scholario subforme de listo de aŭtoroj kaj temoj en 1879 kaj fine kiel kompleta indekso en 1883. En 1912 la eldonoj “Apud Fratres Garnier” puplikigis apartan volumojn pro la indeksoj zorge de Ferdinando Cavallera.
La tuta verkaro estas kutime indikata kiel “Migne". Malgraŭ la manko de kritika aparato tiu kolekto provizas fundamentan instrumenton por lo studo de la Patroj de la Eklezio, kies verkojn kutime interesitoj kutime citas baziĝante sur “Migne”.
Migne antaŭe jam redaktis kaj publikigis, inter 1844 kaj 1855 la tekstojn de la Patrologia Latina (Sigle PL) en 217 volumoj.
NECEDEMA[redakti]
Eta Joĉjo demandas al sia patro: Kion signifas "obstina"?
Kruko: He, vi prefere serĉu la vorton en vortaro.
Joĉjo: Mi neniel ajn, neniam ajn faros tion!
Prudenta patro[redakti]
Li estis ĉefdirektoro de granda kompanio. Pro tio ne estis malfacile por li provizi al la filon ĵus finintan la lernejan instruadon ie direktoreca posteno. Granda pozicio por homo tiom juna, diris amiko al li. .
-Certe, li dekomence havas bonan postenon, subridante respondis la patro.
-Kial vi ne preferis lin komencigi de malsupre? demandis la alia.
-Ĉar mi ne kredas, ke tiukaze li estus suprenveninte.
Listo de la volumoj[redakti]
Pluraj tradiciaj esperantistoj insistas ke kiel okaze de la Patrologia Latina, la ordo de la aŭtoroj estas sinsekvigitaj, kun kelkaj esĉeptoj, laŭ kronologia ordo, startinte de la komenciĝo de kristanismo ĝis la kapitulaco de Konstantinopo (1457)
Periodo antaŭ la Unua koncilio de Niceo (325) [redakti]
- VOL 1: Klemento el Romo:
- VOL 2: Klemento el Romo, Letero de Barnabaso, Paŝtisto de Hermaso, Letero al Diogneto, Anonima Testamento de la dekdu Patriarkoj
- VOL 3-4: Pseŭdo-Dionizio la Areopagano (5-a kaj 6-a jarcentoj), komentoj pri Pseŭdo-Dionizo de Sankta Maksimo la Konfesanto (7-a jarcento), Georgo Pakimero (14-a jarcento)
- VOL 5: Ignaco el Antioĥio, Polikarpo de Izmiro, Melitono de Sardio, Papiaso de Hierapoliso, Apolono de Efeso, ktp.
- VOL 6: Justino Martiro, Taciano el Asirio, Teofilo el Antioĥio, Ermio, Atenagoro de Ateno.
- VOL 7: Ireneo el Liono
- VOL 8-9: Klemento de Aleksandrio
- VOL 10: Gregorio Taŭmaturgo, papo Zefireno, Seksto Julio Afrika, Urbano la 1-a, Hipolito de Romo, Teognosto de Aleksandrio. ktp
- VOL 11-17: Origeno
- VOL 18: Metodo el Olimpio, Aleksandro de Lokopolo, Petro la 1-a de Aleksandrio. Teodoro el Mopsuestio, ktp.
Periodo post la Unua koncilio de Niceo (325) [redakti]
- VOL 19-24: Eŭzebo de Cezareo
- VOL 25-28: Atanazio de Aleksandrio
- VOL 29-32: Bazilo la Granda
- VOL 33: Cirilo de Aleksandrio, Apolinario de Laodikeo, Diodoro de Tarso, Petro la 2-a episkopo de Aleksandrio, Timoteo episkopo de Aleksandrio, Isaako eksa judo
- VOL 34: Makario la Granda kaj Makario de Aleksandrio
- VOL 35-37: Gregorio de Nazianco, Bazilo la Plijuna, episkopo de Cezareo (10-a jarcento)
- VOL 38: Gregorio de Nazianco, Cezario de Nazianco, Nektaro de Konstantinopolo
- VOL 40: Egiptaj patroj: Sankta Antonio Abato, Pakomio abato, Serapiono episkopo de Thmuis, Jesaja abato, Orsisio, Teodoro abato. Aliaj: Asterio episkopo de Amaseia, Nemesio, Hieronimo Teologo Greka, Serapiono de Antioĥio, Filo episkopo de Karpasia, Evagrio de Ponto
- VOL 41-42: Epifanio de Salamino
- VOL 43: Epifanio de Salamino, Nono de Panopolo
- VOL 44-46: Gregorio de Nyssa
5-a jarcento[redakti]
- VOL 47-64: Johano Krizostomo
- VOL 65: Severiano episkopo de Gabala, Teofilo de Aleksandrio, Paladio el Galatia, Filostorgio, Atiko el Konstantinopolo, Proklo de Konstantinopolo, Flaviano de Konstantinopolo, Marko Ermito, Marko Diadoko, Marko Diakono
- VOL 66: Teodoro el Mopsuestio, Sinesio de Cireno, Arseno la Granda
- VOL 67: Sokrato Sckolastika, Sozomeno
- VOL 68-76: Cirilo de Aleksandrio
- VOL 77: Cirilo de Aleksandrio, Teodoto de Ankiro, Paŭlo episkopo de Emesa, Akacio de Beroea, Johano de Antioĥio (patriarko), Memnon episkopo de Efeso, Akacio episkopo de Metileno, Rabula, Fermo episkopo de Cezareo, Amfilocko de Sida
- VOL 78: Izidoro de Pelusio
- VOL 79: Nilo de Sinaja
- VOL 80-84: Teodoreto de Kiro
- VOL 85: Bazilo de Seleŭkio, Eŭtalio, Johano de Skarpanto, Eneo de Gaza, Zaĥaria Skolastika, Gelasio de Ciziko, Teotimo, Amonio Saka, Andreo Episkopo de Samosata, Genadio de Konstantinopolo, Kandido, Antipatro de Bostro, Dalmatio, episkopo de Ciziko; Timoteo, Episkopo de Bejruto; Eŭstako, Episkopo de Bejruto.
6-a jarcento[redakti]
- VOL 86a: Presbitero Timoteo de Konstantinopolo, Jaohano Masencio, Teodoro la Lektoro; Prokopio, Diakono de Tiro, Teodoro episkopo de Skitopolo; Timoteo, Presbitero de Jerusalemo, Papo Teodozo la 1-a de Aleksandrio, Eŭzebo de Aleksandrio, Eŭzebo de Emesa, Gregencio de Taphar, Patriarko Epifanio de Konstantinopolo, Isako de Ninivo, Sankta Barsanofio, Eŭstacio monaĥo, imperiestro Justiniano, Agapeto la Diakono, Leoncio
- VOL 86b: Leoncio (daŭrigo), Patriarko Efraim de Antioĥio, Paŭlo la Silenta, Eŭtiko de Konstantinopolo, Evagrio Skolastika, Eŭlogio el Aleksandrio, Simeono Stilita la plijuna, Patriarko Zakario el Jerusalemo, Patriarko Modesto de Jerusalemo, Anonimulo pri persa sieĝo de Jerusalemo, Ĝiovio, Erekcio Episkopo de Antioĥio de Pisidio, Petro Episkopo de Laodikeo.
7-a jarcento[redakti]
- VOL 87a-87b: Prokopio de Gaza
- VOL 87c: Prokopio el Gaza, Johano Moska, Sankta Sofronio, Aleksandro monaĥo.
- VOL 88: Kosma Indikopleŭsto, Konstantino Diakono, Johano Klimako, Agacio, Gregorio Episkopo de Antioĥio, Johano la 4-a Nesteuta, Patriarko de Konstantinopolo, Doroteo de Gaza
- VOL 89: Anastazio la Sinaita, Anastazio de Antioĥio, Anastazio Abato, Anastazio la 4-a Patriarko de Antioĥio, Antioko el Sabo
- VOL 90: Maksimo la Abato
- VOL 91: Sankta Maksimo la Konfesanto, Talasio Abato, Teodoro de El-Tor
- VOL 92: Chronicon paschale
- VOL 93: Olimpiodoro, Diakono de Aleksandrio, Esikio de Sinajo, Leoncio Episkopo de Kipro, Leoncio de Damasko.
8-a jarcento[redakti]
- VOL 94-95: Johano el Damasko
- VOL 96: Johano el Damasko, Johano el Niceo, Johano la 4-a Patriarko Konstantinopolo, Johano el Eŭbea
- VOL 97: Johano Malalasa, Andreo el Jerusalemo. Elija el Kreto, Teodosio Abukara
- VOL 98: Genadio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kosma el Maiuma, Sankta Gregorio la 2-a Episkopo de Agrigento, anonimulo Bekuĉiano, Pantaleono Diakono en Konstantinopolo, Hadriano monaĥo, Epifanio Diakono el Katanio, Packomio monaĥo, Filoteo monaĥo, Tarasio Patriarko de Konstantinopolo
- VOL 99: Teodoro Studita.
9-a jarcento[redakti]
- VOL 100: Nikeforo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Stefano Diakono de Konstantinopolo, Gregorio el Dekapolo, Kristoforo la 1-a Patriarko el Aleksandrio, Metodio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo
- VOL 101-103: Fotio Patriarko de Konstantinopolo
- VOL 104: Fotio Patriarko de Konstantinopolo, Petro Sicilia, Petro Episkopo de Argo, Bartolomeo el Edesa
- VOL 105: Niketo ('Davido') el Paflagonio, Niketo Bizanca, Teognosto la Gramatikisto, Anonimulo, Jozefo la Himnisto.
10-a jarcento[redakti]
- VOL 106: Jozefo la Filozofo, Andreo Ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio, Areto de Cezareo de Kapadokio, Johano la Geometro, Kosma Vestitor, Leono la Patricio, Atanazio Episkopo de Korinto, malgrandaj verkoj de grekaj anonimuloj
- VOL 107: Leono la 6-a de Bizanco
- VOL 108: Teofano la Konfesanta, Nekonata aŭtoro, Leono la Gramatikisto, kontraŭpapa Atanazio la 3-a, Anastazio la Bibliotekisto
- VOL 109: Verkistoj postepoke de Teofano (laŭ la eldono de Combefisius)
- VOL 110: Georgo Hamartolo
- VOL 111: Nikolao la 1-a la Mistikulo patriarko de Konstantinopolo, Bazilo Episkopo de Neai Patrai, Bazilo la Plijuna Episkopo de Cezareo, Gregorio Presbitero de Cezareo, Jozefo Genesio, Moseo filo de Kefa en Sirio, Teodoros Dafnopata, Nikeforo Presbitero de Konstantinopolo, Patriarko Eutikio de Aleksandrio, Georgo Hamartolo
- VOL 112: Konstantino la 7-a de Bizanco, Nikono de Kreto, Teodozo la Diakono
- VOL 113: Konstantino la 7-a de Bizanco, Nikono de Kreto, Teodozo la Diakono
- VOL 114-116: Simeono Metafrasto
- VOL 117: Basilo la 2-a de Bizanco, Nikeforo la 2-a de Bizanco, Leono la Diakono, Hipolito de Tebo, Johano Georgido monaĥo, Ignacio la Diakono, Nilo la Eparko, Kristoforo Protoasecretis, Mikaelo Hamartolo, Anonimulo, Suida Enciklopedio
- VOL 118: Oecumenius Episkopo de Trikka
- VOL 119: Oecumenius Episkopo de Trikka, diversaj verskistoj pri Jus Canonicum Græco-Romanum
11-a jarcento[redakti]
- VOL 120: Anonimulo verkisto pri la vivo de Nilo el Rosano. Teodoro Episkopo de Ikonio, Leono la Presbitero, Leono la Gramatikisto, Johano la Presbitero, Epifanio el Jerusalemo monaĥo, Aleksio Patriarko de Konstantinopolo, Demetrio Sinĉelo Episkopo de Ciziko, Niketo Kartofilakso el Niceo, Mikaelo la 1-a Kerulario Patriarko de Konstantinopolo, Samonaso Episkopo de Gaza, Leono el Okrido Ĉefepiskopo de Bulgario, Niketo Petorato (Niketo Stetatos), monaĥo studita, Johano Mauropos, Episkopo de Eŭkaito, Johano la 8-a Ksifilino Patriarko de Konstantinopolo, Johano Diakono el Konstantinopolo, Simeono la Nova Teologo
- VOL 121-122: Georgo Kedreno, Mikaelo Pselo
- VOL 123-126: Teofilato el Bulgario
12-a jarcento[redakti]
- (La 127 reale enhavas ankaŭ la 11-an)
- VOL 127: Nikeforo Brienio (edzo de Komnena), Konstantino Manasesa, Nikolao la 3-a la Gramatikisto el Konstantinopolo, Luko la 7-a Abato de Grottaferrata, Nikono monaĥo en Raithu, Anastazio Ĉefepiskopo de Cezareo, Niketo Seronio, Jakopo monaĥo de Koĉinobafi, Filipo Solulo, Ijobo monaĥo, Grosolano Ĉefepiskopo de Milano, Irena Dukaena, Nikeforo la 3-a el Bizanco, Niketo el Sido
- VOL 128-130: Eŭtimio Zigabeno
- VOL 131: Eŭtimio Zigabeno, Anaa Komnena
- VOL 132: Teofano Kerameŭa, Nilo Doksapatrio, Johano Osita Episkopo de Antioĥio, Johano la 2-a el Bizanco, Isako la Katoliko de la Granda Armenio
- VOL 133: Arsenio monaĥo, Aleksio Aristeno, Luko Krisobergo Patriarko de Konstantinopolo, Teoriano Filozofo, Johano Kinano, Manuelo la 1-a Konmena, Aleksio la 1-a Konmena, Androniko la 1-a el Bizanco, Teodoro Prodromo
- VOL 134: Johano Zonara
- VOL 135: Johano Zonara, Georgo la 2-a Ksilifino Patriarko de Konstantinopolo, Isaako la 2-a Angelo, Neofita Presbitero JohanoKilas Metropolito de Efeso, Nikolao Metropolito de Modono, Eustazio di Tessalonica
- VOL 136: Eŭstacio el Tesaloniko, Antonio Melisa
13-a jarcento[redakti]
- VOL 137-138: Teodoro Balsamono
- VOL 139: Izidoro Metropolito de Saloniko, Niketo el Maroneia Metropolito de Saloniko, Johano Episkopo de Citro (Pidna), Marko la 3-a Patriarko de Aleksandrio Ĝioelo la Kronografo, Niketo Koniata
- VOL 140: Niket Koniata, greka Anonimulo, Mikaelo Koniata Ĉefepiskopo de Ateno, Teodoro Episkopo de Alania, Teodoro Episkopo de Andido, Manuelo Granda Retoro de Konstantinopolo, Pantaleono Diakono de Konstantinopolo, Manuelo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Germano la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Mikaelo Kumna Metropolito de Saloniko, Teodoro la 1-a de Niceo, Metodio monaĥo, Nikeforo la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Konstantino Akropolito, Arsenio Aŭtoreiano Patriarko de Konstantinopolo, Georgo Akropolito, Nikeforo Kumna, Papo Aleksandro la 4-a, Papo Siksto la 4-a
- VOL 141: Johano Bekosa, Konstantino Meliteniota, Georgo Metokita
- VOL 142: Georgo Kiprio, Atanazio la 1-a Patriarko de Konstantinopoli, Nikeforo Blemmida
14-a jarcento[redakti]
- VOL 143: Efraim Kronografo, Teolepto Metropolito de Filadelfio, Georgo Pakimero
- VOL 144: Geogo Pakimero, Teodoro Metokita, Mateo Blastara
- VOL 145: Mateo Blastares, Teodolo monaĥo dirita ankaŭ Tomaso Magister, Nikeforo Kalisto Xanthopoulos
- VOL 146: Nikeforo Kalisto Xanthopoulos, Kalisto kaj Ignaco Ksantiuloj monaĥoj, Kalisto la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kalisto Telikuda, Kalisto Katafugiota, Nikeforo monaĥo, Maskimo Planudo
- VOL 148: Nikeforo Gregora
- VOL 149: Nikeforo Gregora, Nilo Kabasila Metropolito de Saloniko, Teodoro el Meliteno Magnæ Ecclesiæ Sekrelario, Georgo Lapitha la Kipria
- VOL 150: Konstantino Armenopulo, Makario Krizokefala Metropolito de Filadelfio (Egiptio), Johano la 14-a Kaleka Patriarko de Konstantinopolo, Teofano Ĉefepiskopo de Niceo, Nikolao Kabasila, Gregorio Palamas
- VOL 151: Gregorio Palamas, Gregorio Akindina, Barlaam el Seminara
- VOL 152: Manuelo Kaleka, Johano Kiparisiota, Mateo Kantakuzeno, Kanonoj kaj Leĝaro de la Patriarkoj de Konstantinopolo, (Johano Glikis, Gesaja, Johano la 4-a Kalekas, Izidoro la 1-a, Kalisto la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, Filoteo Kokkina)
- VOL 153: Johano la 4-a Laskaris (bizanca), Filoteo Episkopo de Selimbria, Demetrio Kidona, Maksimo Krizoberga monaĥo.
15-a jarcento[redakti]
- VOL 155: Simeono Ĉefepiskopo de Saloniko
- VOL 156: Emanuelo Krisolora, Johano Kanana, Manuelo la 2-a Paleologa, Johano Anagnosta, Georgo Sfranze
- VOL 157: Georgo Kodino, Dulaso la Historiisto
- VOL 158: Mikaelo Glika, Johano Diakono el Adrianopolo, Jesaja el Kipro, Ilariono monaĥo, Johano Argiropulo, Jozefo la 2-a (patriarko de Konstantinopolo, Jibo monaĥo, Bartolomeo el Jano (fransciskano), Nikolao Barbaro, Venecia Patricio, Anonimulo pri la vivo de Mohamedo la 2-a
- VOL 159: Laoniko Kalkokondila el Ateno, Leonardo Kiensis Ĉefepiskopo de Mitileno, Izidoro el Kiev, Jozefo Episkopo de Metono.
- VOL 160: Gregorio la 3-a Mamasa, Patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a, Skolario Patriarko de Konstantinopolo, Gemisto Pletono, Mateo Kamarioto, Marko Metropolito de Efeso, papo Nikolao la 5-a
- VOL 161: Bazilo Besariono, Georgo el Trabzon, Konstantino Laskaris, Teodoro el Gaza, Androniko Kalisto
Incesto[redakti]
|
-- Terure, mia kara! Ŝia psikiatro malkovris, ke ŝi enamiĝis al sia patro!
-- Ĉu tamen kuraceble?
-- Nenia espero: ŝia patro estas jam edzigita.
Moderneco[redakti]
Iam havis infanoj pli multe da gefratoj. Nuntempe ili havas pli multe da patroj.
Knabeto[redakti]
Knabeto — Paĉjo, mia hundeto min am s, mi estas certa.
Patro — Vi devas diri, “mi pensas;” ĉar oni neniam povas esti certa pri ia afero.
Knabeto — Cu vi estas certa?
Patro — Jes, mia bubo, mi estas certa pri tio.
Pulvo[redakti]
-Paĉjo, kial vi koleris la panjon ?
-Ja, via panjo demandis min: kio estas sur televido? Mi respondis: - Nur pulvo!
Obeemo[redakti]
Knabeto ne volas obei la patrinon kaj lia patro diras al li: „Mi estas pli aĝa ol vi kaj vian patrinon mi obeas.“
Idismo[redakti]
Via patro estas idisto! Idistoj, kiuj tre bone konas lin diras:
- Tua patro esas kanalio, quian tu nulafoye renkontris. La homulo, quian tua matro nomas tua patro, ne vere esas tua patro. Tua vera patro rezidas en altra lando kae havas idojn totamondale. Tu lernis Idon por parolari al stranjeroi kae trovari ilun, nesavante ke nulu fakte parolas Idon.
- Darth Vader ne esas tua patro. Tua patro esas multe mine famoza, multe mine kompetenta. Pro tia kaŭzo tu esas tale stupida.
Indiferenteco[redakti]
Dum ke patro lektas jurnalon, fresha puerulo ludas apud lu. Subite, la puero questionas suan patron:
“Papao: quale diferas nulsavo de indiferenteso?”
“Me ne savas lon, nek importas a me lo”, la patro respondas, sencesare regardari la jurnalon
Mafio[redakti]
Puerulo eniras suan domon kae quike plendas ad lua patro:
“Papao: che la skolo oni dicas, ke me esas mafiano.”
“Nule suciez, filio! Morge, me ipsa vizitos tuan skolon kae solvos la problemon.”
“O.K., ma ke LO semblez acidento!”, la puero klamas.
Morto[redakti]
Ye 21 kloki, puero ekiras suan chambron, kaj vidinte ke l’ manjo-tablo esas ne mem aranjita por la supeo, questionas iluan matron:
“Kande ni supeos?”
“Tua patro esas mortonta, do ni ne ja darfas supeari. Ni vartezu!”
Ye 22 kloki, la puerulo questionas itere:“Ka ni ja povas supeari?”
“Ne ja, filio. Tua patro ne ja mortabas, do ni mustas vartari.”
Ye 23 kloki:“Ka ni ja darfas supear nun?”
“No, karulo. Ne ja. Tua patro esas preske mortinta, ma... Ni vartezu!”
Kaj la puerulo, nekonciante, klamas pro sua granda hungro:“Ho, matro! Nek patro mortas, nek ni supeas!”
Io ajn[redakti]
Yen maxim leda e rara infantulo, quia pregas suan patron:
“Papao: me volas irari en la cirko. Portez me aden la cirko! Portez me aden la cirko!”
“Nula cirko, filio!”, la patro respondas. “Se ulo volas spektari tun kaj admirari tun, ke lu venezu che ni!”
Ho ve![redakti]
Yen maxime tedanta viro, quia, surstrade, renkontras konocaton e, pos salutari lun, dicas al lu:“Me saveskis, ke tua patro mortis. Me regretas lon.”
“Dankon, Teddy”, l’altru respondas koncize e hastoze.
“E de quio tua patro mortis?”, la tedanto audacas questionar.
“De subito”. l’altru respondas dum haste duras suan marchon.
Kaj yen, ke paro de dioi pose, Teddy renkontras iteresuan konocaton surstrade, e dicas al lu:“He, Hastings! Pro quio tu dicis, ke tua patro mortis de subito?”
“Pro ke lu ya mortis de subito”, l’altru respondas.
“Ma... de quo exakte tua patro mortis?”, la tedanto insistas.
“De katarakto.”
“Ka de katarakto? Kad oni operacis lun?”, Teddy questionas.
“No, on PULSIS lun.”, Hastings adjuntas dum haste foriras.
Nomo[redakti]
Estas kelkaj manieroj ne havi la familinomon de sia virpatro :
1. La nasko okazis "eksterleĝe" kaj la virpatro rifuzas agnoski la filon.
2. La nasko okazis "eksterleĝe" kaj la edzo de la patrino ne scias, ke iu alia provizis la spermon.
3. La nasko okazis "eksterleĝe" kaj la patrino nokte forlasas la irananon ĉe la pordo de preĝejo (kirko, sinagogo, moskeo ktp) aŭ alia loko.
4. Pro ajna kialo la patrino aŭ gepatroj decidas fordoni sian filon en adoptiĝon.
5. Plenkreska homo adoptiĝas de alia(j) plenkreskulo(j), ofte por heredaj celoj.
Iel[redakti]
Malgranda Karlo (kiun la patro ĵus punis): Panjo, via edzo ne plaĉas al mi!
En juĝejo[redakti]
- — Ĉu vi konas la virinon kun la infano?
- — Jes.
- — Ĉu ĝi estas via infano?
- — Jes, mia.
- — Do kio estos rilate al alimentoj?
- — Mi ne volas la monon pro mia patreco...
Hazardo[redakti]
- Ĉu vi hazarde ne estas filo de horloĝisto Monja?
- Jes, estas mi, sed kial do hazarde?
Patra ekzemplo[redakti]
Georgo, sukcesa kaj riĉa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio, li kompreneble anticipis ke sia filo ankaŭ estos bankisto. Unu tago li diris al la 4 jaraĝa knabo:
"Kiam vi estos plenkreskulo, mia kara filo, ĉu vi estos bankisto kiel mi?"
"Ho ne, paĉjo, mi ne estos bankisto, mi estos poŝtisto!"
"Kial vi preferas esti poŝtisto anstataŭ bankisto?" respondis la surprizita patro.
"Nu, paĉjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas per la telefono tut-tage. Sed kiam mi iĝas poŝtisto, panjo multe kisas min ĉiu matenon, kaj mi resaltas en la lito, kaj poste mi ricevas pecon da kuko! "
Koincido[redakti]
En mia oficejo laboras idisto. Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis lin ĉe sia labortablo ploregantan. Mi do demandis lin:
"Sed amiko, kial vi tiom ploras?"
"Mi ricevis mesaghon chimatene," li respondis, "kaj mi eksciis ke mia patro mortis hierau."
"Ho, miajn profundajn kondolencojn," mi diris al li.
Iom poste mi denove preterpasis lian labortablon, kaj rimarkis ke li parolas ĉe telefono. Post kelkaj sekundoj, li denove ekploregis. Mi denove proksimiĝis:
"Kio okazis nun?"
"Estas nekredeble," respondis idisto snufante. "Jen estis mia frato che la telefono. Ankau LI jhus perdis sian patron...."
Dubo[redakti]
— Paĉjo, vi estas nigraharulo; kial do la cikonio ĉiam alportas al ni blondajn infanojn? Cu ĝi eble eraris je la adreso?
Patro kaj filo[redakti]
Por Kristnasko, du volontuloj kolektas monon por helpi al malriĉuloj de la paroĥejo. Riĉulo, donas al ili nur kelkajn monerojn.
- Ni ne povas kredi, ke vi vere volas doni tiom malmulte. Via filo hieraŭ malavare donacis al ni multe pli.
- Ja. Sed, mia filo havas riĉan patron, dum mi estas orfo.
KONSILO[redakti]
Patro diris al amiko:
- Mi havas filon, kiu ne kapablas elekti profesion.
La amiko respondas:
- Li fariĝu kuracisto, ĉar liaj eraroj finiĝos subtere.
Malprudenta patro[redakti]
Patro, kiu multe fieris pri aiaj ankoraŭaj scioj en la latina lingvo, verkis, helpante al sia filo, ties latinan hejmlaboron.Venintan tagon demandas la patro sian filon, kiel la profesoro prijuĝis la laborejon.
-Ho, respondis la filo, la sinjoro profesoro diris al mi, ke mi ĉiutage fariĝas pli malsaĝa.
Hodiaŭ[redakti]
Du knabetoj interparolas:
- -- Mia patro estas vera bonulo! -- fanfaronas la unua.
- -- Ĉu tion vi diras al mi? -- replikas la alia -- Antaŭ nur du jaroj li estis mia patro.
Malkovro[redakti]
La filo demandas al patro: "Vi havas malfeliĉa mieno; kion okazis al vi?"
"Mi ĉiam kredis vian patrinon fidela" respondas la patro.
"Kaj kial vi ŝanĝis opinion?"
"Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris ke ni havas la saman leterportiston!"
Batado[redakti]
La Patro: Ĉu vi ne scias ke estas mal kuraĝo frape vian fraton? Li estas pli malgranda ol vi.
La filo: Jes, Paĉjo, mi tion scias, sed hieraŭ, kiam vi manfrapis min, mi estis tro ĝentila citi ĝin.
Memoralbumo[redakti]
Peĉjo, foliumas albumon de familiaj fotografaĵoj:
- Panjo, kiu estas ĉi tju ĉarma knabino?
- Estas mi kiam mi estis dudekjaraĝa.
- Vi estis bela kiel nun.
- Dankon, vi estas tre ĝentila.
- Nu, kiu estas tiu juna blondulo?
- Li estas via patro, Peĉjo.
- Kiu estas, do, tiu kalva sinjoro kiu loĝas ĉe ni?
Literaturo[redakti]
- Patroj kaj Filoj. De Turgenev, el la rusa trad. Kabe, 1909; l5 p. „Ĝi estas pentaĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vare E-a stilo.“ („La Revuo“: 1910 p: 574.) „Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon.“ (BIL, p: 375.)
Notoj[redakti]
- ↑ Aŭtoro de la verko "Patrologio" au De primitivae ecclesiae Christianae Doctorum vita ac lucubrationibus opusculum.
- ↑ [1] Esperantigita Unua letero de Klemento el Romo.
- ↑ Ferdinando Cavallera, Patrologia Graeca Cursus Completus - Indices, Apud Fratres Garnier, Paris (ĉe la Fratoj Garnier, parizo), paĝo 21