Patafiziko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kontraŭ neesto ne helpas protesto"

~ Zamenhof pri patafiziko
Orfiŝon.jpg

"Mi ne havas bonan solvon, sed mi admiras vian problemon "

~ Eskilo pri patafiziko

"Rostita kolombeto ne flugas al boketo"

~ idisto

Patafiziko estas scienco kreita de Alfred Jarry. Etimologie, patafiziko estas "tio, kiu estas proksima al tio, kiu estas post la fiziko". La elkovrinto de la patafizika scienco difinis ĝin kiel "la scienco pri imagaj solvoj".

Ĝis mezo de la 19-a jarcento, parto de Patafiziko kaj de Pamela Anderson restis sub sovaĝa kontrolo de diversaj indiĝenaj kruelaj popoloj.

Patafizikisto serĉas novajn manierojn priskribi aŭ ekspliki la mondon, la universon, ktp, ĉar laŭ patafiziko ne gravas, ĉu aŭ ne la solvo estas la vero, sed nur gravas, ke la solvo funkciu, kiam oni uzas ĝin. Ekzemple, anstataŭ ol konsideri, ke gravita forto kunigas masojn, patafiziko demandas, kial ni ne konsiderus, ke periferio aligas al si vakon. Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?

Kredo je neesto[redakti]

Materialistoj kredas, ke postmorto estas la fino de ekzistado, kaj diras, ke se estas nenio postmorte, oni ne timu la morton. Male, oni devas timi postmorton kaj perdas la liberecon, kiam oni devas obei religiajn regulojn.

Panteismo, kaj kelkaj pli intelektaj skoloj de Budhismo kaj eĉ de Hinduismo, akceptas ian inteligentan precipon ekster la materio, kaj kredas, ke homa animo estos ensorbiĝata en la Universan Tuton post la morto. Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas, asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas ties animo kaj donas al tiu vivon, inteligenton kaj senton. Post la morto, tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble, ĉi tiu doktrino diferencas de materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum materialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj al individuo. Al la homo estas same esti dronita en nenio aŭ en komuna ujego; aŭ perdite sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ ne ekzisto, ĉar la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas kaj por ĉiam la persona memo malaperas.

Fiŝkaptado[redakti]

La uzado de kelkaj el teknikoj por la fiŝkaptado de patafiziko per la faluso ŝajne malpliigis la nombrojn de nigraj cignoj kaptitaj de la ŝiparo en la lastaj 10 jaroj.[1]

Notoj[redakti]

  1. La demandoj rilate al konkurantoj de Esperanto do estas pure teoriaj, sed kelkaj el ili fakte estas iom interesaj.