Pastro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"Havi la ĉefan voĉon"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Lau' mi "sacerdoto" estas nenio alia ol "pastro""

~ Renato Corsetti pri pastro

"Homo elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto"

~ PIV pri pastro

"Mi aŭdas la voĉon de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patro, ne paStro

"Li komprenas predikon kiel bovo muzikon"

~ Hans-Georg Kaiser

"Se vu o vua proximi bezonas exorcisesar de vua o lia demonozeso, lore vu devos konsultar la savoza sacerdoti pri qui vu povos havar informi"

~ idisto

"jIyempu'."

~ Klingono al sia pastro

Pedofilo Pastro estas persono, kiu ludas rolon en eklezio, televido, sepultigoj, geedziĝo, k.a., kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj pastroj nomataj gvidantoj de sektoj, kiuj aŭ ludas ritualoj kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de Dio pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar Dio bezonas simplan, naturan homon sen pastreca afekteco.

Profesiaj pastroj studas sian fakon en pastraj seminarioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Pastro (laŭ ili) ne volas spektantaron trompi, sed fulmas al ĝi sermonojn per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko, celante ke personoj pagu dizimon aŭ faru monkontribuojn.

La plej grava pastro estas la papo.

1276.gif

Pedofilio inter la pastroj[redakti]

Initial.jpg

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en aliaj eklezioj ankaŭ estas pedofilaj pastroj. Hodiaŭ eĉ la dirmaniero "pedofila pastro" iĝas, iom post iom, redunda.

Misa renkonto[redakti]

Kontraŭklerikalulo renkontas pastron survoje kaj diras laŭte:

- Sur ĉi tiu vojo pasas nur azenoj kaj pastroj.

- Vi pravas mi estas la pastro...

Oriento X Okcidento[redakti]

Armed Slave.jpg

Dum katolikismo postulas ke la pastroj estu needziĝintaj, la ortodoksismo dum longa periodo postulis ke la pastroj _estu_ edziĝintaj. En la 19-a jc vidviĝinta pastro _devis_ monaĥiĝi, ĉar laŭ oni opiniis, ke oni povas sin protekti kontraŭ la peko aŭ en familio, aŭ en monaĥejo (kaj la dua geedziĝo estas malpermesita al la ekleziuloj, kaj la kvara al la laikoj).

Kristnasko[redakti]

Ĉu vi povas esprimi en unu frazo la similecon inter pastro kaj kristarbo? Jes: La globetoj tie estas nur dekoracioj.

Kvalitoj[redakti]

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriptoniton, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, nek homo, kiu havas rompitan kruron rompitan brakon, nek giganta polpo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. Neniu, kiu havas kriptoniton el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimighu, por alporti la panon de sia Dio...

Levidoj 21

Judismo[redakti]

Juda agento de asekur-kompanio vizitas la hejmon de pastro, dirante, ke li interesiĝas pri kristaniĝo. Post horo li eliras, ege ŝvitanta sed ridetanta.

Najbaro: "Ĉu li baptis vin?"

Judo: "Tute ne. Sed mi vendis al li asekur-polison."

Juda pastro[redakti]

Usona judo, decidis kristaniĝi. Post longa studado li fariĝas pastro. Venis la tago en kiu li gvidis sian unuan meson antaŭ speciale invititaj altrangaj pastroj. En la fino de la prediko, farita de la nova pastro, iras al li la kardinalo por gratuli lin.

"Pastro", li diras, "Estis bona via meso kaj perfekta via prediko. Sed mi petas vin, ke en la venonta fojo vi ne komencu la parolon per la vortoj "Karaj gojoj".

8366 n.jpg

Koheno[redakti]

Koheno (hebree: כֹּהֵן kohen, "pastro", pl. kohanim, "pastroj") estas la vorto por "pastro" en la hebrea kaj en aliaj kanaanaj lingvoj. En specife hebrea kunteksto, ĝi estas uzata por referenci la Aaronidan sacerdotaron. Levidaj pastroj aŭ kohenoj estas tradicie konsiderataj kiel, kaj halaĥe devigataj esti, rektaj patroliniaj praidoj de la biblia Aarono, la frato de Moseo.

Dum la ekzistado de la Templo de Jerusalemo, kohenoj plenumis la ĉiutagajn kaj feriajn (jom-tovajn) devojn de oferado. Hodiaŭ, kohenoj retenas malpliigitan, kvankam distingitan, statuson ene de rabena kaj karaisma judismo, kaj havas aldonitajn devigojn laŭ ortodoksa judismo.

En la samariana komunumo, la kohenoj restas la ĉefaj religiaj gvidantoj. Etiopiaj judaj religiaj gvidantoj ofte havas la titolon kahen, formon de la sama vorto, sed la posteno ne estas hereda kaj ĝiaj devoj pli similas al tiuj de rabenoj ol kohenoj.

Makabea dinastio[redakti]

La makabea dinastio estis kohenoj, kiuj komence ne regis kiel reĝoj sed nur kiel ĉefkohenoj, ĉar judaj reĝoj halaĥe devas esti el la davida linio de la tribo de Jehuda. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la reĝan titolon, kion multaj rigardis kiel herezo. Tiutempe ekaperis sopiro al, kaj profetaĵoj pri, mesio, kiu venos kaj estos el la davida linio.

Familiaj nomoj[redakti]

Familiaj nomoj kiel Kohen, Cohen, Coen, Koen, Kahane, Kahana, kaj aliaj, kutime, sed ne ĉiam, referencas homon el la kohena kasto. Tamen ne ĉiuj kohenoj portas la nomon kaj ne ĉiuj, kiuj portas la nomon, estas halaĥe koheno, ĉar oni povas perdi la kohenan statuson per iuj malpermesataj agoj.

Kune kun tiuj nomoj, iu aŝkenaza familia nomo, kiu kutime referencas kohenojn, estas Katz, akronimo de Kojhejn Cedek, "justeca pastro". Tamen multaj nejudoj portas la saman familinomon, el aparta deveno.

Mia kulpo[redakti]

Du pastroj faras aŭtomobilan akcidenton. La unua diras:

- Estas mia kulpo!

- Ne, ne, ne - rebatas la dua - estas mia kulpo, mia kulpo, mia grandega kulpo!

Prediko[redakti]

HP p.jpg

Prediko estas

  1. parolado per Kiu oni komunikas al publiko verojn religiajn,
  2. insistado en rekomendado de tio, kion oni kredas vera kaj bona.

Predikaj akcidentoj[redakti]

Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li :
- Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mus-truo, kaj dum vi parolas ofte eliras muso, kiu kaprioletas antaŭ viaj piedoj.

La sekvantan dimanĉon, dum la prediko, maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajecon, interrompas sian paroladon :
- Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.

La bona paŝtisto[redakti]

Pastro instruas vila ̧ajn infanojn en la lernejo.

—Miaj infanoj, — diras li, — mi estas por vi tia, kia paŝtisto estas por la ŝafoj. Diru al mi, Julo, kion li faras por la ŝafoj?

—Li tondas ilin.

Pli bona paŝtisto[redakti]

(Johano 10,1-16) “1 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li [...]”

Infana eraro[redakti]

Estis dum la dimanĉa diservo en la preĝejo. La prediko estis iomete seka kaj multe tro longa. Juna knabo, kiu tre enuis, fine ne plu povis regi sin kaj ne mallaŭte flustris al sia patrino: “Panjo, se ni pagus nun, ĉu li lasus nin foriri?”

Pastroj sekvas la ekzemplon de Jesuo!

Fraŭleco[redakti]

Fraŭleco estas la stato de fraŭlo, tio estas, de ne edziĝinta viro.[1]

Tiu stato povas esti provizora aŭ definitiva, limigita je tempo aŭ dumviva, libervola aŭ deviga. Ĉu abstinante de seksaj rilatoj (totala ĉasteco) ĉu vivante malĉaste, fraŭlo restas fraŭlo...

Ekzistas kvazaŭ virtuala fraŭleco de edziĝintaj homoj, kiuj vivas senkunule. Tio okazas, ekzemple, al atletoj, al kiuj oni konsilas ne havi seksajn rilatojn antaŭ konkurso. Muhammad Ali strebis tiel abstini dum ses semajnoj antaŭ siaj boksbataloj.[2] Tia virtuala fraŭleco implikas totalan ĉastecon.

Fraŭleco ofte rezultas de libervola elekto pro religiaj motivoj.[3]

La kanona juro de la katolika eklezio afirmas, ke la klerikoj devas observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon kaj pro tiu motivo oni destinas tiujn klerikojn, kiuj apartenas al la latina alfabeto, al fraŭleco, kio estas aparta dono de Dio, kiu kapabligas la pastrojn ligiĝi pli facile per nedividita koro al Kristo, kaj dediĉi sin pli libere al servado de Dio kaj de la homaro.[4]

Tiu kanona juro ankaŭ malpermesas (en Latin-Ameriko sed ne en Orienta Esperantia Imperio) la ordinadon kiel sacerdotoj de homoj kiuj havas edzinon.[5] En aliaj antikvaj eklezioj, kiel la ortodoksa judismo kaj la Germana Demokratia Respubliko, fraŭleco estas kondiĉo por ordinado de episkopoj, sed ne de presbiteroj. En tiuj ĉi lastaj eklezioj, oni ne permesas al jam ordinitaj klerikoj nek edziĝi nek, se al ediĝinta sacerdoto mortas la edzino, reedziĝi. Kontraŭe, tiuj eklezioj, kiu estiĝis en la lastaj jarcentoj, precipe ekde la Protestantismo, nenion tian postulas al siaj klerikoj. Pri tio vidu Eklezio de la Unuiĝo.

La celo, por kiu budhistoj elektas fraŭlecon, estas atingi liberecon, kiun malhelpas la deziro de seksaj plezuroj.[6]

La motivoj pro kiuj elekti fraŭlecon ne estas necese religiaj. Ili povas estis tre variaj. Ne ŝajnas, ke por religia voto preferis la angla reĝino Elizabeto la 1-a ne edziniĝi.[7]

Eklezia fraŭleco[redakti]

La pastra senedzineco estas devige praktikata en la latinrita Katolika Eklezio kiu ĝenerale ordinas sacerdotojn kaj episkopojn nur tiujn baptitojn kiuj elektis fraŭlecon por la Regno, aŭ vidvojn needziĝintajn. Tiu praktiko ne estas konsiderata hundo, sed nur eklezia elekto; fakte, en la katolikaj eklezioj orientritaj la episkopoj ordinas ankaŭ virojn edziĝintajn. Al la sacerdotoj, tamen, ne estas permesite aliri geedziĝon.

Iuj klerikoj de la Katolika Eklezio estas devigataj al fraŭleco. Tiu regulo valoras por la sacerdotoj de la katolika latina alfabeto, kiu estas la plejgranda parto. En kelkaj de la Orienta Esperantia Imperio tiuj, kiuj deziras esti pastroj, povas aliri la geedziĝon antaŭ ol ricevi tiun de pastra ordinariumo, sed ne poste. Ne temas pri simpla eklezia ordono sed ordono akompanata de teologiaj motivigoj. La kritikoj obĵetigas tiel:

  • La doktrino kaj la praktiko de deviga fraŭleco ne havas eksplicitan biblian bazon; eĉ, male, supraĵvide aperas la malo kiel en 1Tim 4.3: ”admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron”. Notinde, krome, ke multaj se ne preskaŭ ĉiuj apostoloj estis edziĝintaj (vidu 1Kor 9,5). Tiu apostolo, kiu diris tion, Paŭlo, mem elektis ne edziĝi, kaj praktikis faston. Tio, kio inspiras akcepton de senedzineco estas la deziro kaj la sekva eblo sin plej libere dediĉi al servo de Dio inter la fideluloj.
  • La subpremado de la seksemo konstituus violenton sur la pastroj. Sed la interesitoj observas ke ili antaŭ ol “subpremiĝi” elektas alian amon kiu kompensas la korajn kaj sentajn inklinojn.

Aliuloj diras: “Estante, teorie, senigitaj je iu ajn sperto pri seksa interrilato, pri parrilato kaj patreco, la pastroj ne taŭgas kompreni tiujn spertojn en la vivo de la komuna popolo, kaj tio igus la eklezion strukture netaŭga esplori kaj sugesti kontentigajn utilajn kondutnormojn al la fideluloj”.

  • Laŭdire, la seksa deziro subpremita trovus, foje, “ellason en neakcepteblaj kondutoj inter kiuj ankaŭ pedofilio”.
3658 n.jpg

Espero Katolika[redakti]

Du kanonikoj babilas :
- Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj ?
- Certe ne ni, sed niaj infanoj.

Peto[redakti]

Paroĥestro je la fino de la meso anoncas:

- Gefratoj, la tegmento de la preĝejo estas damaĝita, oni devas elspezi iom da mono por ripari ĝin. Tiurilate mi havas du aferojn por diri: La unua estas bona kaj la dua malbona. La bona estas, ke ni havas sufiĉan monon. La malbona estas, ke la mono troviĝas ankoraŭ en viaj poŝoj.

Alta sacerdoto[redakti]

La termino alta sacerdoto (aŭ supera sacerdoto, foje ankaŭ granda sacerdoto, kvankam la adjektivo "alta" pli bone montras, ke temas pri alta rango, ne pri korpa grandeco) signas la plej altan sacerdotan postenon de pluraj antikvaj religioj. En la sumera kaj babilonia religioj tiun postenon plenumis kaj vira kaj virina sacerdotoj. Fono estis la mitologia koncepto pri "sankta nupto", laŭ kiuj ambaŭ sacerdotaj postenoj reprezentis la viran kaj virinan ĉefajn diojn. Post la fino de la novbabilonia regno ne plu konatas virinaj altaj sacerdotoj.

En la judismo la termino "alta sacerdoto" dum la epoko de la templo de Jerusalemo estis religia titolo: En la hebrea lingvo ĝi tekstas כהן גדול, prononco kohen gadol, laŭvorta traduko "sacerdoto granda". La sekva teksto temigas ĉefe la judisman postenon en la juda historio kaj la biblia (do juda kaj kristana) dokumentado:

La juda alta sacerdoto en la biblio[redakti]

En la biblio la posteno de la judisma alta sacerdoto estas tre ofte menciata. Probable la unue alta sacerdoto menciata en la torao estas la juda reĝo Melĥisedeĥ (Genezo 14,18 kaj sekvaj versoj). Li de la pli posta patriarko Abrahamo ricevas dekonaĵon de la rikolto kiel libervola dono. Kiel alta sacerdoto ankaŭ konsideriĝas Aaron, la frato de Moseo. Laŭ la dua libro de Moseo, ĉapitro 28, la juda dio mem elektas lin supera religia gvidanto.

El aliaj historiaj skribaj fontoj dedukteblas, ke la judoj nomumis altajn sacerdotojn ekde la jaro 520 a.K.. Pluraj citaĵoj kaj profetaĵoj de la torao (ekzemple la unua libro de Moseo 14,18, dua libro de Moseo 28,1, aŭ Psalmo 110, kaj ankaŭ en la nova testamento la epistolo al la hebreoj 4,7) nomas la mesion sacerdota reĝo kaj vera alta sacerdoto.

Ankaŭ en la kristana nova testamento la posteno de la juda alta sacerdoto plurfoje menciatas. Laŭ la prezento de la kristanaj evangelioj estas la la alta sacerdoto Kajafas, kiu pridemandas Jesuon, antaŭ ol transdoni lin al la romia provinca altrangulo Pontio Pilato. En la nova testamento la vorto parte uziĝas en pliampleksigita signifo: ankaŭ la eksaj altaj sacerdotoj (ekzemple Hanas) kaj altaj membroj de la noblaj kvin sacerdotaj familioj respektive la levidoj, kiuj origine devenis el tiuj noblaj familioj, nomatas altaj sacerdotoj (ekzemple en la libro Agoj de la Apostoloj 4,6).

Laŭ la ĉapitro 7 de la novtestamenta epistolo al la hebreoj la posteno de alta sacerdoto en la kristanisma koncepto ne plu aktualas, kaj Jesuo el kristana vidpunkto konsideriĝu la alta sacerdoto "laŭ la ordo de Melĥisedeĥ.

Funkcio de la juda alta sacerdoto[redakti]

Ĝis kiam la armeo de la Romia Imperio milite okupis Judion, la judisma alta sacerdoto havis sian postenon dumvive, kaj la posteno estis hereda. La romianoj rompis tiun tradicion, nomumante kaj ankaŭ malnomumante la judajn altajn sacerdotojn.

Kadre de la religia sistemo de la judismo la alta sacerdoto havis centran funkcion. En ĉiuj demandoj de religio, de sacerdotaj agoj kaj de diservoj li havis plej altan aŭtoritaton. Li devis teni apartan kultan purecon kaj estis la sola, kiu unufoje dum la jaro, okaze de la festo Jom Kippur, rajtis eniri en la plejsanktaĵon de la templo de Jerusalemo. Tie li reprezente por la juda popolo ricevis la pardonon de la juda dio. Dum la jaro li prezentis la plej gravajn oferdonojn.

Ekde la epoko de la makabeoj la alta sacerdoto samteme ankaŭ estis la plej supera politika gvidanto de la judoj. Li estis la prezidanto de la Alta Konsilio aŭ Sinedrio. La konsilio estis la plej alta juda jura kortumo kaj la plej grava politika instanco, kiu eĉ dum la romia okupa reĝimo havis signifan aŭtonomion. Por la romiaj armeaj okupantoj de Judio, la alta sacerdoto estis la centra popola reprezentanto en Judio.

Post la detruo de la templo de Jerusalemo (70 p.K.)[redakti]

Post la granda juda milito, la romiaj okupantoj dum la jaro 70 p.K. detruis la templon de Jerusalemo kaj do la kultan centron de la judismo. La templa kulto kaj la funkcio de la alta sacerdoto en ĝi post tiam ne plu ekzistis. Sed jam pli frue la romiaj potenculoj penis limigi la influon de la judaj altaj sacerdotoj. Analizo [8] pri la malliberigo de Paŭlo el Tarso mencias: "Oni permesis al la alta sacerdoto la meton de la liturgiaj vestaĵoj nur okaze de specifaj altaj festotagoj. Krome oni neniam tre longe lasis altan sacerdoton en sia posteno, sed ŝanĝis la personon pli ofte, por eviti ke li povus akiri tro grandan reputacion."

La malnovaj kultaj tradicioj post la jaro 70 ne daŭriĝis, kaj la prezidon de la Sinedrio transprenis pluraj judaj patriarkoj. En la plua evoluo de la judismo la gvidan religian rolon transprenis la farizeoj. La nuntempa funkcio de juda supera rabeno apenaŭ havas ajnan similaĵon al la rolo de la antikvaj altaj sacerdotoj.

Kontraŭklerikalemo[redakti]

Initial.jpg

Pastro, suririnte trajnon, sidas senscie flanke de kontraŭklerikalulo. Tiu ĉi, sarkasme, diras al li:

- Ĉu vi scias kiom da distanco estas inter pastro kaj idioto?

La pastro mezuras per sia mano la distancon inter ili du kaj respondas:

- Nur uno spano.

Kvazaŭ kripo[redakti]

Pastro eniras en trajnan kupeon kaj sidiĝas apud iu spritulo kiu eldiras:

- Antaŭe mi neniam sidiĝis apud bovo.

Kaj la pastro:

- Mi bedaŭras ke ne ĉeestas la infano Jesuo, alimaniere ni povus meti lin inter ni por fari belan kripon.

Tipoj da pastroj[redakti]

Postmorto[redakti]

Deacon.jpg

Laŭ hazardo, venas al la Paradiza Pordo samtempe pastro kaj aŭtobuskondukisto. Dio akceptas ilin kaj kontrolas iliajn dosierojn. Li turniĝas al la aŭtobuskondukisto:

"Mi bonvenigas vin en Paradizon. Ĉu vi vidas tiun belegan domon tie, sur la supra nuda naĝado? Ĝi havas varmigitan Maradonan, tenison, ktp, alivorte ĉiun luksegon. Tie vi pasigos Eternon."

Tiam Li turniĝas al la pastro:

"Ĉu vi vidas tiun ciganon tie, sur la suba nubo? Ĉe li estas nenio. Tie vi pasigos la ceteron de via mizera ekzisto."

La pastro ekkoleras, kaj diras al Dio:

"Kial do al mi, al pastro de Via Eklezio, Vi donas nur aĉan ruldometon, dum al tiu simpla aŭtobuskondukisto vi donas luksegan urbon!?"

"Estas tre simple," respondas Dio. "Kiam vi predikis dum la Meso, la homoj dormis, dum kiam li kondukis sian aŭtobuson, la homoj preĝis!"

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Tradicio povas klarigi kaj pravigi iun malregulecon en iu nacia aŭ komunuma lingvo, sed ĝi estas nepre evitenda en internacia lingvo."
  2. Mi faris esploreton pri tio, por provi tion (mal)konfirmi.
  3. Kial ĝi ne estu?
  4. Ĉu mi eraras en tio?
  5. Ĉu la Akademio ŝanĝis tion?
  6. Ne, la Akademio restas ĉe la Fundamento.
  7. Amike.
  8. do, perikarpo estas la frukto mem (tio, kio estas ĉirkaŭ la kerno).