Pasporta Servo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Pasporto)
Iri al: navigado, serĉi
Esperanto Alproksimigas!

"Mizero havas talentan kapon"

~ Zamenhof pri PS

"Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon"

~ Hans-Georg Kaiser pri senpageco

"Mi ne konsentas ke Pasporta Servo estas neutila. Sed mi plene konsentas ke ni ĉiuj faru ĝin ankoraŭ pli utila!"

~ Mi

Pasporta Servo estas gravega afero. Ĝi estas tre bone gastigi kaj esti gastigita per esperantistoj tra la mondo.

Pasporta Servo baze estas adresaro de homoj el la tuta mondo kiuj konsentas ke esperantistoj povas resti en siaj hejmoj senpage, t. e., se iu estas membro, tiu rajtos resti en sia hejmo senpage!

Im.jpeg

La gastigantoj de Pasporta Servo estas homoj, kiuj ofertas gasti en iliaj hejmoj senpage. Tio signifas, ke la gastigantoj ofertas resti en la hejmoj de la gastoj senpage.

Historio[redakti]

.640.jpg

Unu el la plej fruaj konataj referencoj al servo en rolo simila al tiu de pasporta servo estas trovita en la Hebrea Biblio (Nehemiah 2:7-9) kiam Nehemiah, oficiale servanta reĝo Artaĥŝaŝton, demandis permeson por vojaĝi al Judeo; la reĝo donis forpermeson kaj donis al li ekzempleron de pasporta servo.

Etimologiaj fontoj montras ke la esprimo "pasporto" estas de mezepoka dokumento kiu estis postulata por pasi tra la pordego (aŭ "portae") de urbomuro aŭ pasi tra teritorio.

En mezepoka Eŭropo, tiaj dokumentoj estis emisiitaj al vojaĝantoj fare de magistratoj, kaj ĝenerale enhavis liston de urboj kaj grandurboj kiujn la dokumentposedanto povas gastiĝi. Sur la tutaĵo, dokumentoj ne estis bezonaj por vojaĝado en havenurboj, kiuj havis hotelojn, sed dokumentoj estis bezonaj por vojaĝi enlanden de havenurboj.

Rapida vastiĝo de fervojinfrastrukturo kaj riĉaĵo en Eŭropo komenciĝanta en la mezdeknaŭa jarcento kaŭzis grandajn pliiĝojn en la volumeno de internacia vojaĝado kaj sekva unika divastigo de la pasporta servo dum ĉirkaŭ tridek jaroj antaŭ 1-a Mondmilito. La rapideco de trajnoj, same kiel la nombro da pasaĝeroj kiuj transiris multoblajn limojn, igis pasportan servon tre utila. La ĝenerala reago estis la rilakso de pasportservaj postuloj. En la pli posta parto de la deknaŭa jarcento ĝis la 1-a Mondmilito, portado de libreto ne estis postulata, sur la tutaĵo, por vojaĝado ene de Eŭropo, kaj trovi gastiganto estis relative simpla proceduro. Sekve, relative malmultaj homoj abonis pasportan servon.

En 1920, la Ligo de Nacioj okazigis konferencon pri pasportoj. Pasportservaj gvidlinioj kaj ĝenerala broŝurdezajno rezultiĝis el la konferenco, kiuj estis daŭrigitaj per konferencoj en 1926 kaj 1927.

Saĝa uzo[redakti]

- Kara avinjo, mi jam pli facile vojaĝos ekde nun, ĉar somere mi bonŝance ekkonis Esperanton!
- Bone, nepino, sed atentu ke li ne stiru tro aŭdace sian aŭton!

Ekzisto[redakti]

00.jpg

Tiu ĉi servo praktike jam ne plu ekzistas de kiam iu idioto ŝanĝis ties aspekton je la sole varbada loko por iu primitiva, kontrolema nekredeble tempo-raba, nur presita versio de por-vojaĝa kontaktebleco ĉar tiu interreta tute ne funkcias kiel ĝi devus, kaj antaŭe funkciis tre sukcese. Por tiu presita versio, oni devas evidente atendi tutan jaron - se feliĉe presota dum tiu tempo.

Iu duoncerba kreteno decidis nun fari ĝin nun la loko kie oni povas sole doni sian personajn donitaĵojn al iu dubinda, obskura redaktoro de sole pesita versio de la Pasporta Servo Adresaro. Ĝi estas nun atingebla nur kaj sole al la membroj de la esperantismo - la UEA sekto - ene de la tutmonda movado de la uzantoj de la Internacia Lingvo - Esperanto. Tutevidente tamen kaj tutcerte, ne al ĉiuj parolantoj de Esperanto, kiel tio ĉi estis originale intencita kaj dediĉita.

Tute ne mireblas do ankaŭ, ke UEA mem tenanta sub sia tutkontrolo la junularan esperantistan organizon kiu per si mem iam konstruis tiun retejon (iam ja tre utilan!), estas tute klare en la fina staĝo de sia po-grada, klare neevitebla, ekzisto-estingiĝado. Pli kaj pli da homoj kapablaj al logika pensado vidas kio okazas kaj forlasas ĝin, kune kun ĉiuj ties erarvojaj, rigidpensaj, neflekseblaj, elitismaj vojoj, for de la gviduloj de ties naŭzanta Politika Korektismo kaj aliaj similaj formoj de ties Granda Frato politikado.

Trudu ĝin![redakti]

Se vi trovas gastigantojn kiuj ja gastigemas sed ne estas en Pasporta Servo, mi rekomendas ke vi instigu ilin aliĝi. Per tio ili bone utilos al la movado, kaj la movado al ili.

Famaj anoj de PS[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]