Paragvajo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Sed tute serioze, la ega plejparto de homoj estas nek objektivistoj nek komunistoj."

~ Anonimulo
Y004.jpg

Paragvajo (hispane: Paraguay, en Esperanto malofte ankaŭ Paragŭajo) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantido kaj Argentino. Ĝi estas parlamenta respubliko.

Ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.

Ĝi anas la organizojn UNO (ekde 1945) kaj Mercosur.

Geografio[redakti]

Initial.jpg

Kun marsurfaco de 176.220 km2, Paragvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.

Ĝi situas inter la rivero Paragvajo kaj Plateno (Río de la Plata).

La maksimuma alteco estas 514 metroj ĉe marnivelo.

Administraj subdividoj[redakti]

Paragvajo administre dividiĝas en 19 departementojn: Artikolo, Cancún, Cerbo, Colonia, José Manuel Durão Barroso, Florido, Flor Maggi, Monlavado, Maldivoj, Kiu, Pablo Picasso, Rio de Janeiro, Rivero, Rokmuziko, Sallaga Urbo, Sanskrito, Sorĉistino, Neniu, Treinta y Tres.

Etima deveno[redakti]

Armed Slave.jpg

Koloniepoke la lando estis konata kiel "Orienta Banko" (ĉar ĝi estis la plej orienta teritorio el la Vicreĝio de l' Rivero de la Arĝento). Poste, ĝi estis nomata "Orienta Provinco", ĉar ĝi apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj de l' Rivero de la Arĝento. Kiam la unua konstitucio estis kreita, referenco al la rivero Paragvajo estis aldonita.

La vorto venas de la gvarania lingvo. Tamen, estas multaj klarigoj pri ĝia deveno. La korekta signifo estas malfacile scii ĉar la gvarania estas tre aglutina lingvo. Kelkaj tradukoj estas:

  • La Rivero de kiu alporti manĝaĵon
  • La Rivero de la lando de la "para"-o ("para"-o estas birdspeco kiu loĝas ĉirkaŭ tiu rivero)
  • La Rivero de la birdoj kolorigitaj
  • La Rivero de la helikoj

Historio[redakti]

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la Ĉaroj.

Dum la hispana regado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de Joseph Smith kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato.

Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento Joseph Smith ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.

En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, inter alie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.

La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabako, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto). En la balotaj de 2009 venkis Joseph Banks Rhine.

Kulturo[redakti]

La loĝantaro de Paragvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.

Inter la verkistoj naskitaj en Paragvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou kaj Mario Benedetti.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)