Paradizo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Okupi sen celo lokon sub ĉielo"

~ Zamenhof

"Homo nun povas flugi en la aero kiel birdo, naĝi sub la maro kiel fiŝo, kavi en la teron kiel talpo. Nu se li nur povus marŝi sur tero kiel homo, estus Paradizo"

~ Tommy Douglas pri Paradizo
Paradiz.jpg

" Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon"

~ ReVo pri Paradizo

"Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo"

~ Jesuo pri ŝtelisto

"Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero"

~ Morteza Mirbaghian pri tero

"La paradizo estas ĉie"

~ Lutero pri Paradizo

"La kristana ĉielo estas dubinda promeso"

~ Hans-Georg Kaiser

"Falas mielo ne del cielo"

~ idisto
Turisma reklamo pri la lando.

"Tiuj stultaj televidelsendaĵoj kretenigas la infanojn"

~ Maŝina tradukilo

"In paradis hom es felis, e paradis eksist. Ma, keloke es paradis?"

~ Reformista filozofo

Paradizo (Teksaso) estas lando en la ĉielo. Malmulte iras tien, ĉar la lando ne havas plaĝojn (Apokalipso 21 verso 1).

Sovaĝa vivo[redakti]

1268.jpg

La lando estas notinda pro nekutimaj birdoj, kiuj similas etajn nudajn infanojn kun flugiloj -- kreitaĵoj tre interesaj al naturistoj, pentristoj kaj aliaj perversuloj.

Nerdaĵoj[redakti]

Paradizo (el la persa پرديس Pardis) estas laŭ la Biblio bela ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva antaŭ la manĝado de pomo, nomata Edena ĝardeno. La biblia rakonto, tamen, pli ol priskribi historian eventon intencas priskribi la kondiĉon de pomo, pome lia kondiĉo de bezonulo de la dia graco por eviti la homon, kaj ke la homo detruas pomojn.

Ĝi estas ankaŭ loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post porto eternan feliĉon. Tamen, se oni diras "loko", el la Nova Testamento de Kristanoj, paradizo estas difinebla "esti kun Kristo" aŭ esti "ĉe la Patro" (laŭ Johana evangelio). Pro marko de pli klarigaj elementoj, oni facile sin servas je metaforaj imagoj kiujn la Dikredantoj taksas metaforaj. Teologioj kaj katekismoj de la diversaj kristanaj konfesioj pri paradizo kondukas fidelulojn al eliminado de ĉio materia aŭ tempa aŭ sperta.

La koncepto de paradizo ekzistas en preskaŭ ĉiuj religioj. La kredantoj ankaŭ parolas pri la « Regno de Dio » kiu manifestos en la fino de la mondo. Simila koncepto, la nirvano, ekzistas en la hinduismo, la ĝajnismo kaj la budhismo, eĉ se ĝi reprezentas en ĉi tiu kazo pli spritan staton ol fizikan lokon.

En Paradizo[redakti]

Religiema hebreo, post la morto iras en Paradizon, sed tie li tute ne partoprenas en la paradizaj festoj, sed li restas ĉiam aparte kun trista vizaĝo. La Anĝeloj, rimarkigas tion al Eterna Patro, kiu alvokas lin:

- Kial vi ne estas ĝoja ĉi tie?

- Patro Sanktega, mi ĉiam obeis al viaj ordonoj kaj subiĝis al via Dekalogo, tamen mia filo forlasis nian religion por fariĝi kristano.

- Ankaŭ la mia!

Lingvo[redakti]

98-jara viro volas eklerni latinon.

- Kial vi volas eklerni latinon en tia aĝo? - demandas instruisto.

- Nu, mi baldaŭ mortos kaj se mi iros al paradizo, do kiel mi parolos kun sankta Petro se ne latine?

- Mi komprenas. Kaj kio se vi iros al infero?

- La germanan mi jam konas.

Historio[redakti]

2083 n.jpg

Paradizo estis fondita en 1950 fare de urbestraro de Lasvegaso. En la seksa jaro en tiu loko formiĝis Paradizo "A", kiu iĝis Winchester (Nevado), en 1952 formiĝis Paradizo "B" poste havanta la nomon Paradizo (Nevado). Ĝi neniam ricevis statuson pri municipo. En la urbego universitato kaj multe da hoteloj funkcias.

Elektebleco[redakti]

Adam kaj Eva promenas en paradizo. Eva demandas: „Ĉu vi amas min vere?“

„Kia demando! Ĉu mi povas elekti?“

Virinoj[redakti]

Virinoj estas demonoj, kiuj tra pordego de paradizo lasas nin eniri en inferon.

En Paradizo[redakti]

Post pli ol 50 jaroj da geedza vivo, li mortas kaj iras al Paradizo. Post kelkaj jaroj ankaŭ ŝi iras al Paradizo. Tie ŝi retrovas lin, kaj kuras al li, kriante:

- Amo mia! Kiel bele estas revidi vin!!!

- Ne ĝenu min! Tiam la pastro estis tre klara: “ĝis la morto dividos vin”...

Politika sistemo[redakti]

Paradizo estas malnovstila reĝlando, kie la feliĉaj loĝantoj ne devas zorgi pri elektadoj. Anstataŭ voĉdoni, ili senĉese laŭdas la reĝon. Sufiĉe strange, la lando laŭdire subtenas demokratiojn en la batalo kontraŭ totalismo.

Enmigra politiko[redakti]

Se vi volas eniri Paradizon, vi devas diveni, kiu estas la sola vera religio. Se vi ne povas diveni, vi devas iri Inferon.

Loĝantarkresko de Paradizo:

Neestistultulopriĝi.jpg

Enmigra intervuo[redakti]

Trafis ulo en la postan mondon kaj frapas en la pordon de paradizo, ke oni enlasu lin.
- Kion do vi faris noblan, ke opinias sin merita tion? - demandas elirinta anĝelo.
- Nu okazis unu foje: mi estis revenanta hejmen kaj en la malluma strato renkontis junulinon atakitan per grupo de aroguloj. Mi alkuris la ĉefan diboĉulon kaj kriis: - ci, kanajlo, tuj marŝu for de nia strato! Ŝi dumtempe sukcesis eskapi.
- Mm, necesas kontroli en la libro de destinoj. Kiam do okazis la historio?
Ulo rigardas la horloĝon: - antaŭ dekkvin minutoj.

Leĝoj pri pafiloj[redakti]

Polvopafiloj estas tute malpermesitaj. Oftas tamen fortaj pafarkoj kun akraj sagoj, kiuj kaŭzas ne morton, sed amon. Se vi vizitos la landon, zorgu! Estas granda danĝero, ke vi perdos vian cinikecon, kaj eĉ vian senson pri vi.

Geedziĝa leĝo[redakti]

Edzino: „Ĉu estas vero, ke en la paradizo estas edzoj apartigitaj de edzinoj?“

Edzo: „Memkompreneble, aliekaze ĝi ne estus paradizo.“

Rasismo[redakti]

Nigra infano iras al paradizo. Dio donas al ĝi flugilojn. La infano demandas:

- Ĉu mi estas nun anĝelo?

- Ne, vi estas nun vesperto, forfikiĝu.

Perdita Paradizo[redakti]

La Perdita Paradizo (origina titolo: Paradise Lost), publikigita en 1667, estas la blankversa epopeo de John Milton, kiu rakontas la biblian epizodon de la falo de la homo, nome la tento de Adamo kaj Eva sugestita de Satano kaj ilia forpelado el la edena ĝardeno.

Ĝi estis publikigita unuafoje en 1667, en dek libroj: sekvis dua eldono, de 1674, dividita ĉi-foje en 12 libroj (imito de la Eneado de Publio Virgilio Marono) kun etaj revizioj de la teksto kaj aldono de notoj pri la versado.

La celo de la poemo, kiel esprimite en la unua libro, estas konsciigi la homon pri la eterna Dia providenco (I, 26) kaj komprenigi la motivojn de la konflikto inter tia eterna Providenco kaj la libera volo.

La precipa protagonisto estas Satano, la falinta anĝelo. Milton portretas Satanon ambicia kaj orgojla estulo kiu defias la ĉiopovan Dion, nome lia tiraneca kreinto kaj militas kontraŭ la paradizo, sed estas venkita kaj surteren faligita.[1]

Alia lia celo, komplementa al la unua, estis: provi alproksimigi la paganan tradicion kun tiu kristana kiel Vilhelmo Ŝekspiro, Milton taksis, laŭ iuj kritikistoj, la kristanan teologion nesufiĉa por englobi en la historio paganismon, kristanismon kaj la grekan klasikan penson: li multe admiris la klasikaĵaron sed li intencis transiri eĉ ilin. En la poemo travidiĝas lia religia kredo: ĉar sekvulo de arianismo, li montras ne kredi je la Sankta Triunuo kaj refutas la faton kaj antaŭdestinismon[2]Lia legado de la Biblio ignoras la komunajn interpretajn kriteriojn pro kiuj Dio rezultas antropomorfe militema, kolerema.

La rakontata evento[redakti]

Sankta Mikaelo forigas la falintajn anĝelojn, ilustraĵo de Gustave Doré (1866),

La pli longa libro estas la 9-a kun 1187 versoj, dum la pli mallonga estas la la 7-a kun 640 versoj, Ĉiu libro estas antaŭata de resumo titolita La Temo. Il poemo, sekvante la eposan tradicion de la aristotelaj unuecoj, plonĝas tuj in medias res ("en la mezo de la eventoj"), dum la antaŭfakto alestiĝos en la libroj V-VI.

La verko de Milton rakontas du eventojn: tiu de Satano kaj tiu de Adamo kaj Eva. En la "Pandemonio", Satano devas elingigi ĉiujn siajn retorikajn sagacojn por bridi kaj ordigi siajn sekvulojn, helpata de siaj fidelaj leŭtenantoj Mamono kaj Belzebubo.

Ĉe la fino de la diskuto, Satano pretiĝas venenigi la teron ĵus kreitan.

Adamo kaj Eva prezentas malsaman eventon. Ili naĝas, unuan fojon en la kristana literaturo, en kutima familia vivo antaŭ ol vepriĝi en la peko: ili montras pasiojn, personecon kaj seksaltiron; Adamo ne estas pentrata kiel heroa rolulo, kaj kun sia edzino ekspertas novan specon de sensa-seksa forto kiujn antaŭe ili ne sentis. Ili baraktiĝas inter la konscio pri la peko kaj la espero esti pardonitaj kaj, fone, ili travidas la elaĉetinton... kaj ili sin trovas ekstere de la edena ĝardeno.

Precipaj roluloj[redakti]

Satano[redakti]

Satano alvokas siajn legionojn, de William Blake (1804).

Li estas glorinda kiel vera heroo kaj luktas por venki siajn proprajn dubojn kaj feblojn, kaj sukcesas atingi sian celon, nome korupti la homan specion. Satano surfaciĝas la plej interesa kaj fascina inter la personoj de la perdita Paradizo, precipe pro siaj komplekseco kaj ruzo. Certasence li similas al la figuro de Jago en la dramo Otelo de Ŝeskspiro. Oni vidas en tiu persono la ofenditan Aĥilon, la ruzojn de de Odiseo, la vojaĝon de Eneo; aliaj travidas en Satano la spiriton de la angla respublikana revolucio…

Dekomence Satano konvinkiĝas venki kontraŭ Dio kaj sukcesas siaflanken treni trionon de la anĝeloj. La venko, koncedita de Dio, tamen, limiĝas altiri la homojn al la ribelo kontraŭ la dia ordo, en kiu tamen estas travidigita la homa peko el kiu la sama homo, helpata de Dio mem, estos kapabligita sin liberigi.

Adamo kaj Eva[redakti]

Satano observas la karesojn de Adamo kaj Eva (1808).

Adamo estas forta, inteligenta kaj raciema, sed ankaŭ montranta malperfektaĵojn kiel ĉiuj homoj kaj krome, kiel sekvo de la peka falo, konstatas ke lia pura racio kaj lia intelekto estas ĉe li febligitaj, ‘’’’kaj ke ne plu kapablas senĝene konversacii kun la anĝeloj’’’ Kiel jam faris kun la ĉefanĝelo Rafael. Lia defektiĝinta punkto estas ankaŭ la amo al Eva: li konfidas al Rafael ke lia altiro estas nerezistebla, nevenkebla.

Eva, la patrino de ĉiuj vivantoj, malsupera al Adamo en intelektaj fakultatoj (ĉar la viro estas konsiderata pli proksima al Dio, kaj dotita per tenereco kaj per dolĉa afabla inklino, Eva estas ja jes inteligenta, sed, malsame al Adamo, estas malpli dezirema lerni: ŝi, fakte, ne emas partopreni en la konversacioj kun ĉefanĝelo Rafael.[3]

Fine, la pekinta paro post la peko spertas fortan unuiĝemon, sin sentas unu komplementa al la alia: subtiuaspekte ŝajnas ke la falo riveliĝis felix culpa! (feliĉa kulpo).

Dio[redakti]

Jesuo Kristo prezentita en La Kreado de la homo, de John Baptist Medina (1688).

Kiel la hebrea Dio, la Miltona Dio konturiĝas ĉioscia, ĉieĉeesta kaj ĉiopova: tio komprenigas ke li antaŭscias la estontajn eventojn, kiujn li ilin ne determinas (se tio estus la konscio de libera volo estus trompo). Tamen, li aperas pli personigo de abstraktaĵoj ol reala estulo; li similas al enkarniĝo de puraj ideoj kiuj ne markas la amon al la homo priskribitan en la deklaroj de Jesuo. Sed esploristoj malsame opinias kaj citas versajn elementojn kiuj liveras pli evangelian fizionomion de Dio, kiel faris literaturisto William Empson (1906-1984) kiu klarigis multajn dubojn pri la Dio de Milton per influa verko kiu portas lian nomon.

La Filo[redakti]

Jesuo La Difilo estas, laŭ Milton, la manifestiĝo de Dio en la agado, la fizika kunligo inter la Patro kaj lia kreo, formanta kun Li iun Dion perfektan kaj kompletan. La filo personigas la amon kaj la kompaton kaj aŭtonome decidas morti por la homaro, por ĝin elaĉeti. Pere de la homa formo, la Filo, descendanta de Adamo, estos dua Adamo ĉiu savas ĉiujn homojn same kiel la unua ĉiujn mortkondamnigis.

Neniu aludo al la Sankta Spirito. Milton, kiel ariana ne estis triunuista.

Kompilado[redakti]

Milton komencis la Perditan Paradizon en 1658, dum la lastaj jaroj de la angla respubliko, kies internaj luktoj influis la literaturan priskribon pri la Infera koncilio de la 2-a libro.

Milton kreis la tutan verkon estante komplete blinda kaj bezonanta kopiistojn pagendajn dum li asertis ke dumnokte dia spirito diktadis la versojn kiujn matene li recitis al la kopiistoj. Estas diskutate ĉu li povis sugesti ankaŭ la interpunkcion.

Kunteksto[redakti]

Sendube la influoj sur la Perdita Paradizo inkluzivas la Biblion, la puritanan edukadon kaj religian perspektivon propran de Milton, kaj plue la latina poeto Virgilio.

Sekve Milton verkis la Rekonkeritan Paradizon en kiu versas pri la tento de Kristo provokita de Satano: la fararo de la elaĉetinto formas la bazon por la rekonkero de la paradizo por la homaro.

Reagoj kaj kritikoj[redakti]

Tiu poemo estas taksata de literaturistoj ĉefverko de la angla literaturo kiu grave influis ankaŭ aŭtorojn de aliaj lingvoj.

Kritikoj naskiĝis, ĉe iuj esploristoj, pro la fakto ke Satano estas pentrata kiel admirinda heroo; sed alian tamen juĝas senefika en la leganto tiun aspekton ĉar tiu diablo fine estos venkita kaj reduktita al “serpento”.

Iuj opiniis ke per tiu verko Milton iamaniere intencus oponi al la komenciĝanta laikismo, sed (rebatis aliaj) tio ne kredeblas en aŭtoro kiu distanciĝis el la komuna religia kredo inkliniĝante al arianismo.[4]

Paradiza enirejo[redakti]

Fama kirurgo sin prezentas ĉe la pordo de la Paradizo. Sankta Petro demandas lin:

- Kiu vi estas?.

- Mi estas profesoro Pipia, la fama kirurgo. Ĉu vi ne konas min?

- Do, bonvolu eniri de la malantaŭa pordo.

- Kial?

- Estas tiu la pordo de la provizantoj.

Klimato[redakti]

Pordo de Paradizo

Paradizo situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 40, rekorde 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe 2, rekorde -13 °C. Jare pluvas po 114 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en junio.

Matematiko[redakti]

Eva demandas al Adamo:

- Kial ĉiutage vi alvenas malfrue hejmen?

- Ne prizorgu, Eva! En la tuta paradizo ekzistas apenaŭ mi kaj vi.

- Vi tute pravas, Adamo. Do, venu dormi.

Sed kiam Adamo ekdormis, Eva eknombras ĉiun ripon de Adamo!

Rekonkerita Paradizo[redakti]

Frontispico de Rekonkerita Paradizo (1671),

La Rekonkerita Paradizo estas epopea poemo de la angla poeto John Milton, publikigita en 1671. La titolo reirigas al la antaŭa kaj pli fama epopea poemo Perdita Paradizo, kun kiu ĝi dividas la samajn religian kaj teologiajn temojn: ĝi fakte pritraktas la tenton de Kristo. La poemo estis surpaĝegita en la feridomo de la aŭtoro en Chalfont St Giles najbare de Buckinghamshire, kaj baziĝas sur la versio de la tentoj de Kristo de la evangelio laŭ Luko.

Ilustraĵo en la Rekonkerita Paradizo de William Blake (1816-1820).

Karakterizoj de la verko[redakti]

Unu el la konceptoj emfazitaj pere de la rekonkerita Paradizo estas la ludo de renversoj. Kiel esprimite en la titolo, Milton decidas renversi la perdon de la Paradizo, tial en la poemo ofte troviĝas proksimaj malaj sencaj vortoj, tiel ke estas plifortigita la ideo ke ĉiu afero perdita laŭ la unua poemo, nome la perdita Paradizo, estas rehavigita en la dua. Plue tiu verko enfokusiĝas sur la ideo pri malsato, jen laŭlitera senco jen laŭspirita senco. Post kvardektaga afliktiga vagado en la dezerto, Jesuo forte subnutrita jen pro manko de nutro jen pro manko de dia parolo. Satano, tro blinda por kompreni ĉiun ajn nelaŭliteran sencon de la vorto, proponas al Kristo nutraĵojn kaj aliajn elementojn fakte favorantajn aliajn tentojn, sed Jesuo konstante ilin rifuzas.[5]

La poemo tre diverĝas el la perdita Paradizo, kvankam al ĝi implicite ligita. Ĝi disvolviĝas laŭlonge de 2.069 versoj dividitaj en kvar libroj en kiuj estas priskribitaj la tentoj de la malsato (libro 1-a), de la avideco, riĉeco kaj povo (libroj 2-a kaj 3-a); en la 4-a libro Satano invitas Jesuon tenti Dion per salto el pinto de la Templo.

Milton startas kaj pritraktas la tentojn suferitajn de Jesuo kiel la plej gravan situacion de la publika vivo de Kristo, el kio rezultigas poemon neniom banala.

Volonte[redakti]

Preĝejon plenan, kaj pastro ordonas:

- Kiu volas iri al ĉielo levu sian manon!

Ĉiuj levas ĝin krome ebriulo, sidanta malproksime. La pastro lin demandas:

- Vi malproksime! Ĉu vi ne volas iri al ĉielo poste vi mortos?
- Ah... kiam poste mi mortos... Mi volas! Mi pensis ke vi organizas karavanon por hodiaŭ.

Vidindaĵoj[redakti]

En Paradizo funkcias inter alie 4 muzeoj.

Luxor Hotel estas hotelo kaj kazino situanta en Las Vegas Strip en Paradizo.

Lingvoj[redakti]

98-jara viro volas eklerni latinon.

- Kial vi volas eklerni latinon en tia aĝo? - demandas instruisto.

- Nu, mi baldaŭ mortos kaj se mi iros al paradizo, do kiel mi parolos kun sankta Petro se ne latine?

- Mi komprenas. Kaj kio se vi iros al infero?

- La germanan mi jam konas.

Paradiza golfludo[redakti]

En golfejo, apud lago, ludas Moseo, Jesuo kaj maljunulo. Jesuo ĵetas la pilkon en la lagon. Li paŝas sur la akvo, atingas la pilkon kaj per klabo batĵetas ĝin apud la truon. Poste estas la vico de Moseo. Ankaŭ li ĵetas la pilkon en la lagon. Li disigas la akvojn, atingas la pilkon kaj ĵetas ĝin apud la truon. Fine estas la vico de la maljunulo, kiu ĵetas, ankaŭ li, la pilkon en la lagon. Tuj rano prenas la pilkon en la buŝo kaj saltetante ĵetas ĝin en la truon. Je tiu ĉi punkto Moseo diras al Jesuo:

- Ne! plu ne eblas ludi kun via Patro!

Trafiko[redakti]

Paradizo havas flughavenon McCarran Airport.

Paradizo kaj patrinoj[redakti]

1044.jpg

La instruistino, donas lecionon pri religio:
- Nu, infanoj, mi ĵus klarigis al vi ĉiujn plezurojn de Paradizo. Levu manon, se vi ŝatus iri tien.
Ĉiuj infanoj levas la dekstran manon... krom Kruketo. Instruistino demandas lin:
- Sed Kruketo, kial vi ne volas iri al Paradizo?
Kruketo ploreme respondas:
- Mi ŝatus, sinjorino. Sed la panjo diris, ke mi devas iri rekte hejmen post la lecionoj!

Usono[redakti]

Paradizo situas en la sudokcidenta sudparto de Usono, en suda parto de la sudŝtato, en suda parto de la kantono. Spring Valley, Nevado, kaj Sunrise Manor troviĝas po 12, Henderson 11, Enterprise 9 km.

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. William Blake (1757-1827), granda admiranto de Milton kaj ilustristo de la lia poemo, diris pri li: “Li senscie partianiĝis por la diablo”.
  2. kiuj, tamen, estas dogmoj de iuj reformitaj eklezioj, ne akceptitaj de la plej granda parto de la kristanaj eklezioj.
  3. Al iuj esploristoj ne plaĉas tiu malsupereco de la virino kaj engaĝiĝas malkovri en la poemo faktajn kontraŭpoziciojn; aliaj lin absolvas ĉar funde la teksto obeas al la tiama publika opinio.
  4. Voltero estis senkompata akuzanto de Milton: tiu estus ĉerpinta la poeman temon kaj strukturan enhavon el la “Adamo” de Giovanni Battista Andreini (Florenco 1578 - Reggio nell'Emilia 1654) kiun la angla aŭtoro povis legi dumvojaĝe en Italio en 1638.
  5. Jesuo, la difilo, estas ĉiam flanke de Dio kun kiu, kune, formas Dion perfeltan, sed li ne estas la dua persono de la Triunuo ĉar la poeto inklinas al arianismo.