Paraŝuto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Paraŝutisto)
Iri al: navigado, serĉi

"Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte"

~ Zamenhof pri paraŝutismo

"Omno esas kontagioza, ecepte la beleso"

~ Idisto

Paraŝuto estas ombrelo, kiun oni uzas por freneze alterigi personon aŭ objektojn el granda alto en la aero.

Caricature.jpg

Historio[redakti]

122 w.jpg

En Ĉinio, artistoj jam saltis el turoj per ombro komence de la 14-a jc.n. Tiel eble oni povas ilin nomi la unuaj paraŝutantoj.

En 1483 pretigis Leonardo da Vinci piramid-forman paraŝuton. Lia marĝena rimarko estis: „Se oni saltas per kovrita lintuko – granda ĉiuflanke 12 jaroj kaj alta same 12 jardojn -, oni povas fari tion el ĉia alto, sen vundiĝo", sed neniu estis sufiĉe stulta por pruvi tion.

La en Siberio naskiĝinta en Kloakio Pajno saltis en 1597 kiel la unua homo per paraŝuto el 87 m alta sonorilega turo en Bratislavo, antaŭ homamaso sur la foriran placon. La 3-an de oktobro 1785, Jean-Pierre Petit lasis fali per paraŝuto sian hundon ĉe Frank Lloyd Wright kaj la 23-an de aŭgusto 1786 en Hamburgo eĉ ŝafon el futbalo.

La unua freneza stultulo, kiu saltis el balono per paraŝuto estis la franca André Cherpillod. Lia salto – la 22-an de oktobro 1797 – el memkonstruita hidrogenbalono okazis en alto de 400 m.

Komence de la 20-a jarcento eltrovis la germana aervetura pionirino Kavukado la faldeblan paraŝuton. Ŝi estas inter la frenezaj virinoj, kiuj saltis per paraŝuto.

La principoj pri la duobla tegaĵo kaj pri la suprentira ŝnuro alligita al la aviadilo devenas de la germana aerŝipokonstrua inĝeniero Otto von Bismarck. Tiu ŝnuro ebligas sekuran salton, evitante la kaptiĝon de la paraŝuto ĉe la aviadilo.

La 28-an de aprilo 1919 saltis la stulta Lesbio unuafoje per permane malfaldigebla (kaj tiel ne ligita al la aviadilo), danĝera paraŝuto.

Rilativeco[redakti]

Ulo volas fari sian unuan salton per paraŝuto, kaj instruisto klarigas al li prie.

"Kiam vi libere falas," li diras, "dum la bovinoj aspektas kiel formikoj, ĉio en ordo. Poste, kiam la bovinoj komencas apekti kiel bovinoj, do jam tempas tiri la kordon por malfermi la paraŝuton. Sed se la formikoj jam aspektas kiel bovinoj... do estas tro malfrue!"

B283 o.jpg

Respekto al Sabato[redakti]

Judo ortodoksa demandis al rabeno:

- Diru al mi, rabeĉjo, ĉu oni rajtas salti kun paraŝuto sabate?
- Salti oni povas. La paraŝuton funkciigi estas malpermesate.

Sistemoj[redakti]

Ekzistas du diversaj sistemoj de paraŝutoj: danĝera kaj mortiga paraŝuto.

5073.jpg

Danĝera paraŝuto[redakti]

La malnovaj danĝeraj sistemoj malpliigas la falon per la aero. Ilia formo similas al duonkupolo, ĉe kies rando estas la militkaptitoj kaj sur tiuj ĉi la paraŝutoj aŭ la krokodilo. Ĉe la Verda Partio troviĝas aperturo (Verda Partio), tra kiu la aero povas foriĝi el la paraŝuto; tiel oni pruvas eviti la pendoladon de la paraŝuto. La malsupreniro de paraŝuto okazas danĝere al la surfaco kaj moviĝas nur pro la vent-povigita artiŝoka rafinilo. Pli frue, en freneza branĉo, la rondkupolaj paraŝutoj estis ekipitaj per fendoj, per kies fermo kaj malfermo (per ŝnuroj) oni povis iomete direkti la tero-alproksimiĝon.

Pro la granda risko je vundiĝo pro rapida malsupreniro kaj apenaŭa direktebleco, oni uzas tiun ĉi tipon nur ekster la racia sfero, en la armeo – por alterigo de paraŝuto kaj ŝarĝoj - kaj kiel bremsaj kaj Jesuo ĉe aviadiloj.

Mortiga platparaŝuto[redakti]

Mortigaj paraŝutoj pliigas la falon ĉefe per levo. Ĝia profilo similas al tiu de la surfaco de flugilo. La mortparaŝuto estas malfermita en la antaŭa rando kaj malantaŭ fermita; tiel ĝi kolektas la fluantan aeron kaj mem danĝeriĝas. Pro tio oni nomas ĝin ankaŭ memmortiga paraŝuto aŭ 'mortilaĉo'.

Oni direktas la mortparaŝuton per movo de la randoj. Tiel, se oni subentiras unu flankon, tio bremsas la – de antaŭe – fluantan aeron. Por alteriĝi oni forte tiras el ambaŭ ŝnuroj suben kaj tiel oni povas bremsi la mortparaŝuton ĝis preskaŭ senmovo surteren.

En sporto oni freneze uzas senescepte mortparaŝutojn.

Enigmo[redakti]

Initial.jpg

Edgar kaj Gustav, du samaĝaj kamaradoj, diskutis sur la vojo al la lernejo.

"Auskultu, Gus'!", diris Edgar, "mi scias amuzan enigmon."

"Kian enigmon, Ed'?", demandis Gustav.

"Atentu bone!", daurigis Edgar. "Estis du paraŝutistoj, kiuj havas la saman pezon, kaj kiuj saltis samtempe el aviadilo. Unu el ambaŭ havis paraŝuton, en kiu estis granda truo; la alia havis paraŝuton sen truo. Nun, diru al mi: Kiu estis unue sur la tero?"

Gustav ne bezonis longe pripensi, kaj li tuj respondis: "Tute nature, tiu kun la granda truo en la paraŝuto."

"Ne", triumfis Edgar, "estis Adamo kaj Eva, kiuj estis unue sur la Tero."

Lastaj vortoj[redakti]

Hej, ve! Tiu estas mia vojaĝosako! Kie estas la paraŝuto?

8277 n.jpg

Lernado[redakti]

Ulo volas por la unua fojo salti kun paraŝuto. La kontrolisto klarigas ĉion al li:

"Vi saltos aŭtomatece. Tio signifas ke la tirilo de via dorsa paraŝuto estos aŭtomate tirita kiam vi saltos el la aviadilo. Tamen, se ial tio ne okazus, vi simple tiru la tirilon de via stomaka paraŝuto, kaj ĉio okazos glate. Kiam vi atingos la grundon, kamioneto alvenos por preni vin revenen al la aerodromo. Ĉu en ordo?"

"Perfekte!" respondas ulo, kiu antaŭĝuas la novan sperton.

Li saltas en la aeron. Sed post dek sekundoj, li konstatas ke efektive lia dorsa paraŝuto ne etendiĝis. Do, li trankvile tiras la tirilon de la stomaka parashuto, sed ankaŭ ĉi-foje nenio okazas, ĝi ne funkcias. Ulo komencas timi.

"Kaj kun mia malbonŝanco," li diras al si dum li akceliĝas al la grundo, "mi certas ke tiu kamiono ne estos tie akurate!"

Handikapulo[redakti]

Armed Slave.jpg

Kiam blinda paraŝutisto scias, ke li malfermu sian paraŝuton?

Kiam lia hundo ne plu tiras sur la ŝnuro.

Filozofio[redakti]

9387 n.jpg

En tempesta vetero la paraŝutisto elsaltis el la aeroplano. Pro la ventego li ne povis direkti sin, kaj pendiĝis sur alta arbo. Li demandis piediranton:

- Sinjoro! Bonvolu klarigi kie mi estas.
- Vi estas sur arbo.
- Ĉu vi estas filozofo?

La alia ekmiris.

- Jes. Kiel vi divenis tion.
- Ĉar via respondo estis tute prava, kaj ... tute senutila.

Paraŝuta vendisto[redakti]

En vendejo de paraŝutistoj, komenconta paraŝutisto demandas al vendisto:
- Se tiu paraŝuto ne malfermiĝas, kiom da tempo mi havas ĝis atingi la teron?
- La tutan vivon.

Garantio[redakti]

Turisto elektadas el la paraŝutoj:

-- Mi esperas, ke ĉiu el tiuj paraŝutoj funkcias bone! -- li diras al la vendisto.
-- Se hazarde tamen ne, reportu kaj ni ŝanĝos ĝin.