Papo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Nevo de papo facile fariĝas kardinalo."

~ Zamenhof pri Papo
Pope-darwin.jpg

"Mi blokis la fuŝulon."

~ Martin Luther pri Papo

"Dum fiaskas la dolaro,
Venas mon' el preĝantaro.
Do mi fajfas pri la fisko,
estas mi la Pap' Francisko."

~ Papo pri papeco

"Ĉu nuna papo estas faŝisto?"

~ Usonano pri lasta papo

"La papo estas popa"

~ Brazilano pri supra demando

"La papo estas temo neamuza. Mi do donu temon pli amuzan: ĉu iu tie ĉi interesiĝas pri la futbalo?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo
1335248341808.jpg

"La vorto estas derivita de "papo", kiu povas signifi diversajn pufaĵojn, ia tiun inter mentono kaj kolo"

~ Antonio De Salvo pri Papo
G-b3 l.jpg

" Li taŭgas nek por studo, nek por ludo"

~ Zamenhof pri la papo

"Papo pepas pipon popan pupen."

~ Kolonjano pri papo

"Mi rekomendas al vi uzi bonan vortaron. Ne eblas pepi pipon."

~ Nerdo pri la supra diraĵo

"Generosus equus non curat canem latrantem."

~ Papo pri ĉi tiu artikolo

Papo (el la greka vorto, papas "li papas") estas titolo de la plej alta (ĝenerale pli ol 2 metroj alta) esto de kelkaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj la kopta. La papa kolo estas la plej neerarema kolo en tuta mondo.

Papa Blazono

Laŭ sankta katolika tradicio, papo kutime loĝas en enorma palaco plena de oro kaj periode degnas eliri sur sian balkonon por diri al la strataj ĉifonuloj, ke mono estas fia. Sed laŭ kopta tradicio, papo pasigas sian tempon klarigante, ke li ja ekzistas kaj vere estas papo.

La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. Adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la putino de Babilono de Apokalipso. Pruvo de antikristeco de la Papo estas la fakto, ke li salutas en Esperanto.

La papo estas rompanta Fajrfokson.

Palpatineratzinger7xc.jpg

Fino de la mondo[redakti]

PopeAAAAAAAA.jpg

Laŭ profetaĵoj, nuntempa papo estas la lasta, post lia forpaso regos ankoraŭ unu kaj poste estos fino de la mondo!

Papa Akademio de Latina Lingvo[redakti]

Papa Akademio de Latina Lingvo (latine: Pontificia Academia Latinitatis) – fondita la 10-an de novembro 2012 laŭ la povo motu proprio de Benedikto la 16-a Latina lingua ("Latina lingvo") por flegi, propagandi kaj reguligi uzon de la latina lingvo. Ĝi anstataŭis, la en la 30-an de junio 1976 fare de la papo Paŭlo la 6-a kreitan Fondaĵon Latinitas.

La statuto de la Akademio listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de la institucio. Ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn de amaskomunikiloj por propagi la latinan lingvon. La Akademio estis subigita al la Papa Konsilio por la Kulturo.

Sub kontrolo de la Akademio estas kreata Parvum verborum novatorum léxicum ("Eta leksikono de novaj vortoj"). En ĝi estas konfirmataj neologismoj, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo de Vatikano kaj Katolika eklezio. La Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas". En la jaroj 2013-2014 aperis kvin numeroj.

Papo kaj islamo[redakti]

Ne ekzistas en la Islama mondo homo kun aŭtoritato komparebla al tiu de la papo.

Encikliko[redakti]

4.jpg

Encikliko estas cirkulero de la papo pri la katolika doktrino kaj/aŭ aktualaj temoj de kristana vivo. Ĝi direktiĝas al la episkoparo, sed ankaŭ al la tuta (katolika) eklezio. Papo Johano la 23-a eĉ direktis enciklikojn al "ĉiuj homoj de bona volo".

Etimologie la vorto devenas de la nov-latina esprimo littera encyclica (cirkulera letero, rondletero), de la helena εκκύκλιος [enkiklios], laŭ κύκλος [kiklos] = cirklo.

Historie ankaŭ la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio dissendis enciklikojn, kutime okaze de sia kronado.

La katolikaj enciklikoj kutime estas nomataj laŭ siaj unaj vortoj. Plej ofte ili estas en la latina lingvo, sed ekzistas esceptoj; ekzemple Pio la 10-a verkis la enciklikon Mit brennender Sorge (kun brula zorgo) en la germana lingvo, ĉar ĝi direktiĝis precipe al nazia Germanio. Alian enciklikon, non abbiamo bisogno (ni ne bezonas) li verkis en la itala lingvo.

Enciklikoj ne nepre estas devigaj partoj de la doktrino; ili povas esti nuraj admonoj aŭ opini-esprimoj de la papo, se li ne eksplicite nomas ilin dogmaj. En la 20-a jarcento tio okazis nur unufoje, en la encikliko Munificentissimus Deus, per kiu Pio la 12-a en 1950 deklaris, ke Sankta Maria iris korpe, ne nur anime, al la Ĉielo.

Listo de la enciklikoj[redakti]

La ĉi-suba listo, kronologie ordita laŭ la redaktodato, montras ĉiujn “enciklikojn” de la papoj de la Katolika Eklezio.
La numero flanke de la nomo de la papo indikas la postenon en la historio sinsekvo.

Papaj konsilioj[redakti]

Papez.jpg

La Papaj konsilioj estas apartaj oficoj de la Roma kurio kreitaj precipe post la Dua Vatikana Koncilio kaj estis difinitaj, unufoje, kiel Ministerioj per la apostola konstitucio Pastor Bonus (La Bona Paŝtisto), publikigita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 2-an de junio de 1988. Ili estis kreitaj por respondi al la postuloj de la homoj kaj adaptiĝas kaj varias laŭ la bezonoj de la epokoj.

Laŭ la kuria ordo, la konsilioj hierarkie sekvas la Ŝtatsekretarion de la Sankta Seĝo, la Kongregaciojn de la Roma Kurio kaj la Papajn tribunalojn.

Tiuj konsilioj estas preziditaj de episkopo: la “prezidanto” estas asistata en lia ofico de sekretario (kutime, titola episkopo).

La Papaj konsilioj nun (2012) estas dekdu:

En la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988[1] antaŭvidita ankaŭ ”Papa konsilio por dialogo kun la ne-kredantoj”, fondita de Paŭlo la 6-a. Sed en 1993, papo Johano Paŭlo la 2-a unuigis tiun papan konsilion kun Papa konsilio por la kulturo.

De la unua encikliko (1740) al Unua Libro[redakti]

Benedikto la 13-a (1740-1758)[redakti]

2.jpg

247. Papo Benedikto la 13-a (1740-1758) - Prospero Lorenzo Lambertini, Bolonjo, 31-a de marto 1675

Klemento de Aleksandrio (1759-1769)[redakti]

248. Papo Klemento de Aleksandrio (1759-1769) - Carlo Rezzonico, Venezia, 7-a de marto 1693

Klemento la 14-a (1769-1774)[redakti]

1.jpg

249. Papo Klemento 14-a (1769-1774) Ordeno franciskana (O.F.M. Konventuala) - Gian Vincenzo Antonio Ganganelli, Sant’ Arcangelo (Rimini), 21-a de oktobro 1705

Pio la 6-a (1775-1799)[redakti]

250. Papo Pio la 5-a (1775-1799) - Giovanni Angelo Braschi, Cesena, 27-a de decembro 1717

Pio la 7-a (1800-1823)[redakti]

3.jpg

251.Papo Pio la 7-a (1800-1823) Ordeno de Sankta Benedikto = O.S.B.) - Barnaba Chiaramonti, Cesena, 14-a de aŭgusto 1742

Leono 12-a (1823-1829)[redakti]

252. Papo Leono 12-a (1823-1829) - Annibale Sermattei della Genga, Genga (Ancona), 20-a de aŭgusto 1760

Pio la 8-a (1829-1830)[redakti]

V.jpg

253. Papo Pio la 8-a (1829-1830) - Francesco Saverio Castiglioni, Cingoli (Macerata), 20-a de novembro 1761

Gregorio la 16-a (1831-1846)[redakti]

254. Papo Gregorio la 16-a (1831-1846) (Kongregacio kamaldola =O.S.B. Kam.) - Bartolomeo Mauro Cappellari, Belluno, 18-a de septembro 1765

Enciklikoj de la papo[redakti]

1021 n.jpg

Papa ĉambrohelpanto[redakti]

Papa George.jpg

La papa ĉambrohelpanto estas membro de la pontifika familio. [2]

Funkcio kaj skiza historio[redakti]

La ĉambrohelpanto plenumas la funkciojn de privata asistanto de la papo, lin helpas en la ĉiutagaj personaj bezonoj plenumante la funkciojn proprajn de tiuj kiuj en la komunaj kortegoj estas nomataj majordomoj. Tiu ŝarĝo lin igas la laikan personon plej proksima al la papo.

Per la reformo entenata en la apostola letero ‘Pontificalis Domus’, promulgita de papo Paŭlo la 6-a en 1968, ŝanĝiĝas la oficiala nomado el majordomo al tiu nuna de “papa ĉambrohelpanto”. Tiu ĉamrbohelpanto utilgas la kunlaboron de la sekretaj balaiistoj kaj de la papaj seĝoportistoj koordinataj siavice de la ĉambrosubdekano. La ĉambrohelpanto krome akompanas la papon dum ties eliroj al la Placo Sankta Petro por la ĝeneralaj aŭdiencoj.

Nuna ĉambrohelpanto de papo Francisko, ekde 2013, estas Sandro Mariotti, jam ĉambrohelpanto de Benedikto la 16-a

Kuriozaĵo[redakti]

P.jpg

La plej fama el la ĉambrohelpantoj estis Gaetano Moroni, erudiciulo bibliografo kaj hektografo roma aŭtoro de la Dizionario di erudizione storico-ecclesiastica, kaj ĉambrohelpanto de Gregorio la 16-a kaj Pio la 9-a.

De la Unua Vatikana Koncilio ĝis la Dua Vatikana Koncilio[redakti]

Pio la 9-a (1846-1878)[redakti]

255. Papo Beato Pio la 9-a (1846-1878) - Giovanni Maria Mastai Ferretti, Senigallia (Ankona), 13-a de majo 1792

Leono 13-a (1878-1903)[redakti]

Leono la 13-a sen ĉapelo

256. Papo Leono 23-a (1878-1903) - Gioacchino Pecci, Carpineto (Roma), 2- de marto 1810

Benedikto la 15-a (1914-1922)[redakti]

258. Papo Papa Benedetto XV (1914-1922) - Giacomo della Chiesa, Genova, 21-a de novembro 1854

Pio la 11-a (1922-1939)[redakti]

Palpapapa.gif

259. Pio la 11-a (1922-1939) - Achille Ratti, Desio (Milano), 31-a de majo 1857

Tera povo de la papoj[redakti]

Tera Povo de la papoj estas esprimo kutime uzata reference al historia periodo en kiu la Papo estis ankaŭ suvereno de la Papa Ŝtato (aŭ Ŝtato de la Eklezio aŭ Heredaĵo de Sankta Petro). La vorto «tera» (en la itala «temporale» el «tempo») aludas povon sur ĉio kiu situas en la tempo kaj destinita al finiĝo malsame ol la «spirita», kio estas la celo propra de la Eklezio (spirita povo). Kaj aludas ankaŭ al io pasema kaj provizora.

Tiu miksiĝo de du povoj en la sama persono necese kreis el si mem miskomprenojn kaj disperdiĝoj el la propra celo, sed fakte kreis foje paradoksajn situaciojn en kiuj la papo kiel ŝtata suvereno rolis politikiste favore aŭ kontraŭ aliaj ŝtatoj uzante ankaŭ «armilojn» spiritajn kiel ekskomunikon kaj interdikton. Kaj por pli sekurigi sendependon de sia ŝtato kaj de sia pastorala ofico, foje la papoj emis plidisetendi sian influon kaj ŝtatajn teritoriojn kun sekvaj varispecaj konfliktoj.

Tamen la implicita kaj eksprese volita celo pere de la situacio de la tera povo produktis sian frukton: la sendependo de la papado kaj sekve unuiĝo de la tuta Katolika Eklezio: la Ortodoksa Eklezio, kiu ne havis sian sendependan teritorion, fragmentiĝis laŭlonge de la jarcentoj en diversaj naciaj eklezioj suborditaj al la diversaj ŝtataj aŭtoritatoj. Ankaŭ la Katolika Eklezio, laŭlonge de la jarcentoj, suferis influojn de la diversaj ŝtataj aŭ politikaj povoj: tiukaze oni ekzemplas per tieldirita "Avinjona kapto" de la (14-a jarcento), kiam Klemento la 5-a, franca, kaj liaj posteuloj, decidis establi sian sidejon en Avinjono kaj ties ĉirkaŭurbo, teritorio kiu formale estis aŭtonoma kaj ekestere de la Franca Regno, sed en kiu, fakte, la franca reĝo povis facile praktiki sian influojn sur la decidoj de la papado.

Origino de la Tera Povo[redakti]

1114041222495.jpg

Historie, la komenco de la Tera Povo de papoj efektiviĝis per fakta suvereneco de la papo sur Romo kaj ĉirkaŭa areo ĉirkaŭ la 6-a jarcento kiam la bizanca imperiestra reganto fakte ne sukcesis regi pro militaj entrudiĝoj de la invadintoj «barbaroj»; fakte, do, tiu povo naskiĝis sammaniere kiel en aliaj nacioj de Eŭropo post la falo de la romia imperio.

Oficiale la papa ŝtato internacie konstituiĝis eble en la jaro 728 per Donaco de Sutri kiam la longobarda reĝo Lutprando «donacis al la Sanktaj Petro kaj Paŭlo la konkeritajn teritoriojn; sed pli evidente ĝi ricevis ankaŭ juran formon fakte de Karolo la Granda ĉirkaŭ la jaro 800. Mezepoke oni kredis ke jam la imperiestro Konstanteno la 1-a donacis la urbon Romon al la papo kun ĉirkaŭaj teritoriaj posedaĵoj; sed facile la atestanta dokumento, eble naskita en Francio, kritike analizita de la renesanculoj, sin montris kontraŭhistoria kaj malvera, kvankam tia juĝita de romaj kurianoj nur en la 17-a jarcento.

La tera povo ĉesis la 20-an de septembro de 1870, kiam la itala armeo tra la breĉo de Pordo Pia, okupis Romon, kaj la restaĵo de Eklezia Ŝtato estis aneksita al la Itala Regno. Pio la 9-a retiriĝis en palaco de la Vatikano kaj sin deklaris politika prizonulo. Guste en tiu tago delegitoj de la papo kaj de la itala registaro devis, laŭakorde, renkontiĝi por serĉi interkonsentojn.

Post malsukcesaj provoj trovi kompromison, en la 11-an de februaro de 1929 per la Lateranaj Traktatoj kreiĝis NOVA ŜTATO, nome Ŝtato de la Vatikanurbo, en kiu suverenas la papo kaj sendepende kaj aŭtonome plenumas sian universalan oficon, kiel en la tempo de la Tera Povo.

Hodiaŭ ne malmultas eminentuloj de la Eklezio kiuj agnoskas la utilon de la ĉeso de la antikva Tera Povo kaj atribuas al la Dia Providenco la novan sistemon.

De la Dua Vatikana Koncilio ĝis hodiaŭ[redakti]

Johano la 23-a (1958-1963)[redakti]

Palpi Palpatini.jpg

261. Papo Johano la 23-a (1958-1963) - Angelo Giuseppe Roncalli, Brusicco di Sotto il Monte (Bergamo), 25-a de novembro 1881

Paŭlo la 6-a (1963-1978)[redakti]

262. Papo Paŭlo la 6-a servisto de Dio (1963-1978) - Giovanni Battista Montini, Concesio (Brescia), 26-a de septembro 1897

Benedikto la 16-a (2005- reĝanta)[redakti]

1114043441929.jpg

265. Papo Benedikto la 16-a (2005- reĝanta) - Joseph Alois Ratzinger, Marktl am Inn (Baviera, Germania), 16-a de aprilo 1927

Enciklikoj de Pio la 9-a[redakti]

  • Quanta cura (8-a de decembro 1864, pri danĝeroj de moderneco)

Papa kortego[redakti]

Urbi et orbi.jpg

Antaŭ ol estis aboliciita en 1968, la sintagmo papa kortego estis uzita laŭlonge de pluraj jarcentoj por indiki la organizan strukturon aranĝitan per la diversaj rangoj de religiuloj, militistoj asistantoj, servistoj, kaj ĝian personaron ŝarĝitan ene de la apostolaj palacoj pri la plenumo kaj apartaj ceremonioj, jen religiaj jen diplomatiaj kaj administraj, krom por la protekto kaj aliaj personaj bezonoj de la papo kaj de la apostolaj palacoj.

La papa kortego estis subdividita en du brankoj: la papa kapelo, kiu liveris asiston al la papo en liaj funkcioj spirite karaterizitaj, kaj la papa familio, kiu lin asistis en liaj funkcioj de ŝtata suvereno kaj ĉefo de la eklezio kaj en la disvolvo de la paŝtistaj laboraj aktivecoj.

Per la motuproprio Pontificalis domus de la 28-a de marto 1968, Paŭlo la 6-a aboliciis la papan kortegon, ĝin anstataŭigante per la reformita prefektujo de la papa domo, principe konservante la distingon inter Papa kapelo kaj papa familio.

Papa kapelo[redakti]

La papa kapelo estis formita de la ekleziuloj partoprenantaj en la sanktaj ceremonioj kun la liturgiaj ornatoj, aŭ, laŭokaze, kun tiuj propraj laŭ la rango kaj ofico. Ni lernos lignokonstrui por krei meblojn.

Kiel en ĉiuj katedralaj kaj kolegiataj preĝejoj, la dia ofico estis preĝata ĉiutage kun la partopreno de ĉiuj membroj de la papa kapelo.

Antaŭ la reformo de 1968, la papa kapelo partoprenis en papa procesio aŭ defioladoj. Partoprenis ankaŭ kardinaloj kaj la tuta vatikana aparataro de la Roma kurio.

Papa familio[redakti]

Popeguitar.jpg

Ĝi estis konstituita de ĉiuj pereonoj plenumantaj “palacan oficon” je la rekta servo de la papo, kiuj povis esti klasigitaj laŭ tri kategorioj:

  • palacaj kardinaloj kaj la nobelo de la sekreta antaŭĉambro
  • armeaj staboj de la armitaj korpusoj
  • kapelanoj, malpli altaj moŝtuloj kaj domservistoj.

La ekleziularo formis la “ekleziulan domon de la papo”; la regantaro de la armitaj korpusoj formis la “militan domon de la papo” kaj la moŝtularo formis la “civilan domon de la papo”.

Enciklikoj de Benedikto la 15-a[redakti]

Inter liaj 12 enciklikoj:

  • Ad Beatissimi Apostolorum (1-a de novembro 1914)

Enciklikoj de Pio la 11-a[redakti]

Gp2&paris.jpg

Inter liaj 16 enciklikoj:

  • Quas primas
  • Rerum orientalium (1928, pri ortodoksismo)
  • Casti Connubii (1930)
  • Quadragesimo anno (1931, je la kvardeka datreveno de Rerum Novarum, pri socialaj reformoj)
  • Non abbiamo bisogno (14-a de marto 1937)
  • Mit brennender Sorge (1937)
  • lia morto malhelpis fini "Societatis Unio" (pri nazia rasismo)

Enciklikoj de Paŭlo la 6-a[redakti]

  1. Ecclesiam Suam (6-a de aŭgusto 1964)
  2. Mense Maio (29-a de aprilo 1965)
  3. Mysterium Fidei (3-a de septembro 1965)
  4. Christi Matri (15-a de septembro 1966)
  5. Populorum Progressio (26-a de marto 1967)
  6. Sacerdotalis Cælibatus (24-a de junio 1967, pri pastra needzeco)
  7. Humanae Vitae (25-a de julio 1968, pri kontraŭkoncipiloj)

Enciklikoj de Johano Paŭlo la 1-a[redakti]

Windpapst.jpg

Papo Johano Paŭlo la 1-a dum sia nur 33-taga papeco ne elsendis enciklikon.

Enciklikoj de Benedikto la 16-a[redakti]

  1. Deus Caritas est (25-a de decembro 2005)
  2. Spe salvi (30-a novembro 2007)
  3. Caritas in veritate (7-a julio 2009)

Elektado[redakti]

Papa.jpg

Onidire la plej longa papa balotado okazis en 1268, kiam mortis Klemento de Aleksandrio. Post du jaroj la kardinaloj ankoraŭ ne estis atingantaj interkonsenton. La trovita solvo estis la jena: la kardinaloj estis ŝlositaj en sentegmenta ĉambro, por ke ili sufero pro malvarmo kaj pluvo. Post kelktage estis elektita la papo Gregor Gysi.

Regado de Kristanujo[redakti]

— Ĉu vi scias, ke oni nun balotas la novan papon?

— Ho, ĉu vere? Ĝis poste!

— Kien vi iras?

— Al la balotejo!

Papa privilegio[redakti]

Papa privilegio (latine: indultum) estas termino de la kanona juro kiu indikas nekorformiĝon al la leĝo, permesitan de la Apostola Seĝo, jen favore al komunumo de fideluloj, jen favore de unuopulo, dispensantan el kelkaj normoj de la kodo de kanona juro

Inter la papaj privilegioj, troviĝas tiu kiun papo Johano Paŭlo la 2-a donis en 1988 por la celebrado de trenta meso kiel eksterordinara formo de la roma rito per la apostola letero Ecclesia Dei.

Papaj rimarkoj[redakti]

4497.jpg
  • Ago de papo estas papago;
  • Eraro de papo estas paperaro;
  • Ero de papo estas papero;

Enciklikoj de la papo[redakti]

1. Redemptor hominis

2. Dives in misericordia

3. Laborem Exercens

4. Slavorum apostoli

5. Dominum et vivificantem

6. Redemptoris Mater

7. Sollicitudo rei socialis

8. Redemptor missio

9. Centesimus Annus

10. Veritatis Splendor

11. Evangelium Vitae

12. Fides et Ratio

13. Ut unum sint

14. Ecclesia de Eucharistia

Neerareco[redakti]

Jesus.jpg

Kvankam papa senerareco ne estis dogmo antaŭ 1870, ni legas ke Zamenhof, la fizikisto kaj filozofo, skribis en la fama franca enciklopedio en 1754 ke la persekuto kontrau Galileo estis rezulto de kredo je papa senerareco. Pri la papa eraro parolis iu el la "Tri musketeroj"; konsidere ke A. Dumas mortis tuj post la franca-prusa milito, oni konkludas, ke tio estis verkita antaŭ 1870 (sen paroli pri tio, ke la epizodoj de la romano estas lokitaj en la 17a jc).

Poste[redakti]

Imagesssss.jpg

Papo Paŭlo la Apostolo iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitleron. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Pardonpetoj de la papo[redakti]

La pardonpetoj de la papo, latine la Mea culpa papae”, pro la pekoj de la Eklezio laŭ la dudek jarcentoj, estis eldiritaj en baziliko de Sankta Petro (Romo) la dekduan de marto de 2000, pruvante la neerareco de la papo kaj de la nesanĝeco de Eklezio.

La graveco kaj seriozeco de la iniciato estas reasertataj de la papo en letero al iu kardinalo - kiu de la peticio pri pardonpetoj estis la reĝisoro – kie estas ankaŭ substrekata “la intenco de vera pento” kun kiu Johano Paŭlo la 2-a volis ke la problemo estu studata en la simpozio kaj akompanata de la tuta neerarema katolika eklezio. Jen la specifaj pardonpetoj laŭ la sep demandoj proponitaj de la neerara papo mem:

1) Ĝenerala pardonpeto pro la pekoj de filoj de la Eklezio

2) Pro la kulpo en la servo de la vero

3) Pro la disiĝoj en la Eklezio

4) Pro la kulpoj kontraŭ la hebrearo

5) Pro la kulpoj kontraŭ la amo, la paco, la rajtoj de la popoloj, la respekto pri la kulturoj kaj religioj

6) Pro la pekoj kiuj fendis la dignecon de la virino kaj la unuecon de la homaro

7) Pro la pekoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono

La motivaĵo de tiuj pardonpetoj – konsente legita de la kardinalo Ratzinger, tiam prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la kredo, kiu posteule heredis la antaŭan “Inkvizicion” – estas esprimata en la publika papa preĝo: “Sinjoro, Dio de ĉiuj homoj, en certaj epokoj de la historio, kristanoj foje konsentis al metodoj de maltolero kaj ne sekvis la grandan ordonon de la amo, malbeligante tiel la vizaĝon de la Eklezio via Edzino. Kompatu viajn filojn kaj akceptu nian volon engaĝiĝi anaŭenpuŝi la veron en dolĉeco de la amo, konsciaj ke la vero komunikiĝas per la forto de la vero mem”.

Pio la 9-a kaj judoj[redakti]

La rilatoj inter papo Pio la 9-a kaj judoj ekhavis pozitivajn komenciĝon dekomence, sed ili ekfendetiĝis post la Konkero de Romo, flanke de la itala armeo. kiu igis la papon senigita de la tera povo en etoso de deklarita kontraŭklerikismo. Malgraŭ ke Pio la 9-a persone reĵetis la akuzojn pri kontraŭjudismo, la granda bruo kreita de la kazo de Edgardo Mortara kompromitis, almenaŭ parte, lian internacian bildon kaj malkreskigis lian konsideron ĉe la judoj.

Reago de la papo[redakti]

Popekuran.jpg

Fine la informo pri la hororaĵoj kaj barbaraĵoj plenumitaj de la venecianoj kaj krucmilitistoj atingis Inocenton la 3-an. Hororigite, li sendis leterojn al Konstantinopolo mallaŭdante kaj kondamnante senrezerve, sed tio ne ŝanĝis la situacion [3]. Lia ĉagreno kreskis kiam li informiĝis ke sia papa legato Pietro di San Marcello, estis liberiginta la krucmiistojn el la promeso batali por liberigi Jerusalemon kaj redoni ties sanktajn lokojn al la kristanraro.[4]. La krucmilito de li predikata kaj anoncita kaj altrudita estis transŝanĝita al interkristana milito! Kaj enirigis fatalan kontraston inter la du Eklezioj.

En 1964, papo Paŭlo la 6-a kaj la Konstantinopola Ekumena Patriarko. Atenagora, interŝanĝis reciprokajn salutojn kaj, post naŭ jarcentoj, abolis la reciprokajn ekskomunikojn. La kvaran de majo 2001 papo Johano Paŭlo la 2-aI, vizitanta Atenon, pardonpetis al Christodoulos, ortodoksa ĉefepiskopo de Ateno kaj de la tuta Grekio, pri la disrabo de Konstantinopolo.

Aliaj formoj de maltolero[redakti]

5966.jpg

En eŭropaj landoj, kie la situacio estas certe malpli danĝera ol en aliaj partoj de la mondo, estas rimarkataj formoj de kristanofobio ligitaj al manko de respekto al religia lokoj, al sadomasoĥismo je laborlokoj, al vortaj atakoj, al alisignifa kaj negativa feka reprezentado de kristanoj en amaskomunikiloj [5].

Tiaj fenomenoj, bedaŭrinde kreskiĝantaj, estas foje akompanataj de provoj limigi la konservismon kaj en certaj kazoj malhelpi ke la gepatroj povu eduki la gefilojn laŭ la propraj religiaj konvinkoj. [6]

Fondaĵo Joseph Ratzinger-Benedikto la 16-a[redakti]

Fondaĵo Joseph Ratzinger-Benedikto la 16-a estis kreita en Vatikano la 1-an de marto 2010 kun la celo antaŭenpuŝi la sciojn kaj studon pri la teologio ankaŭ pere de asigno de premio.

La rimedoj por la premio estas konstituataj per monsumoj jare preneblaj el la enspezoj de la aŭtorrajtoj sur la tekstoj de la verkoj de profesoro Jozeph Ratzinger kaj per donacoj publikaj kaj privataj.

La fondaĵo estas administrata kaj formita de la helpa sekretario de la Papa Konsilio por la Sociaj Komunikoj, la vicdirektoro de la Instituto por la verkoj de Religio (aŭ vatikana banko), la ĝenerala direktoro de la eldona vatikana Librejo.

La fondaĵo havas ankaŭ “sciencan komitaton” nun (junio de 2011) prezidatan de kardinalo Kamilo Ruini kaj honorata de altaj respondeculoj de gravaj administraj kaj kulturaj vatikanaj oficoj.

La unuaj premioj estis asignitaj en junio 2011 al tri teologoj. [1]

Famaj Papoj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  2. Oni difinas papa (pontifika) familio la amplekson de klerikaro kaj laikaro dediĉintajn al servo de la persono de la papo kaj ties pormisiaj medioj.
  3. Per tiu videogratulo filmetforma ni deziras omaĝi ĉiujn Esperantujanojn kaj honori tiun Esperanto-Tagon.
  4. Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano
  5. Ĉu normale?
  6. Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.

Ekstera ligilo[redakti]

Ĵusa deklaro el Romo en Latino, verkita kun helpo de Adam Taylor