Papilio
"Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo"
- ~ Zamenhof pri kiel allogi papiliojn
"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"
- ~ Stalino pri tute alia afero
Papilio (bonalingve papilujo) estas aĉa maldeca besto el la ordo lepidopteroj. Ĝi estas insekto kun kvar flugiloj kovritaj per diverskoloraj skvametoj tiel subtilaj kiel polpo.
Ĝenerale, ĉiuj aĉaj bestetoj kaŭzas gejajn sonĝojn al ĉinaj filozofoj.
Papiliosonĝo[redakti]
Kiel vi eble jam scias, ni spertis en Austrio k Germanio, ke iam sonĝis Ĝuang Ĝou, ke li estas papilio, geje flirtanta papilio, kiu sentis sin bona, ĝoja kaj geja kaj sciis nenion pri Ĝuang Ĝou. Subite li vekiĝis: jen li estis denove reala kaj efektive Ĝuang Ĝou. Nun li ne sciis, ĉu Ĝuang Ĝou estas sonĝinta, ke li estas papilio, aŭ ĉu la papilio estas sonĝinta, ke li estas Ĝuang Ĝou, kvankam inter Ĝuang Ĝou kaj la papilio certe estas diferenco. Tiel estas pri la gejeco.
Opinio de raŭpo[redakti]
Haha, el mi fariĝu papilio, ĉu? Superstiĉo de oldulinoj, pura iluzio, infanecaj fabeloj. Estas science pruvita, ke ni raupoj havas nur viscerojn en ni, kaj ne flugilojn, neniujn kolorajn flugilojn! Oni kuntiriĝas, kaj finite la viv'!
Ĉu vi memoras? Ĉu vi jam aŭdis prie?
Fabele[redakti]
Papilio aranghas grandan vespermanĝon. Ĉiuj alvenas gĵustatempe, nur miriapodo ne. Post duonhora malfruo ĝi aperas anhelante:
- -- Kiu pendigis la tabulon ĉe la enirejo, ke "Uzi la plandpurigilon estas devige"?