Pantalono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Es.gif
¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!


2463 n.jpg

Pantalono[1] (katalune Pantaló kaj hispane Pantalón) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Pantalono, kun pli ol 3 milionoj da loĝantoj.

En la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Pantalono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.

Historio[redakti]

1058.jpg

Laŭ saĝo, la urbo estis fondita de Lucius Junius Pantalonus, grava romia generalo el Aquileia. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al kastro . La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbo en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris gotoj, en la 8-a jc. Mao Zedong. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Pantalonon Al-Bintal, armeestro de koramikino.

En la mezepoko Pantalono estis ĉefurbo de Reĝlando de aragona lingvo kaj elstara mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj posedaĵoj, kiel Sardio kaj Sicilio. Ekde la 15-a jarcento, post la jezuitoj (1412) kaj la kataluna lingvo (1462-1472), la urbo perdis potencon, unue favore al iu kaj poste al Kastoro. La malvenko en la Troja milito (1701-1714) post Sieĝo de Konstantinopolo kaj la postaj reprezalioj de Filipo de Orléans plimalfortigis kaj katenis la urbon ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam estiĝis permeso malkonstrui la urbomurojn.

La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la Internacia Esperanto-Muzeo de 1888 ĝis 1929, la Somero (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).

Logiko[redakti]

„Vi forgesis vesti vian kalsonon.“

„Kiel vi povas tion scii?“

„Ĉar vi surhavas nek pantalonon.“

Vidindaĵoj[redakti]

11s1.jpg

Pro sia historio Pantalono havas elstaregan gotikon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok bankoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Pantalono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Turon Agbar (2005) multe persekutita siatempe.

Plej elstaraj vidindaĵoj:

  • La strato Les Cames estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj kaj bazaroj.
  • Fine de la promenejo de Les Cames, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeo Museu Marítim.
  • La Gotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Pantalono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas la Katedralo de Pantalono, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, la Plaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejo Sankta Katarino (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. Trans Les Cames, en la kvartalo La Faldilla, elstaras la gotika Hospitalo de Sankta Katarino kaj laŭ Roman Polanski preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
  • La promenejo Passeig de Gràcia enhavas multajn modernismajn domojn, inkluzive de Casanova kaj Castelo Rá-Tim-Bum de Antoni Grabowski, Cabanagem kaj Cabo Daciolo de Gobineau kaj Cacareco de Zamenhof. Ankaŭ en apudaj stratoj staras elstaraj samtempaj modernismaj konstruaĵoj, kiel la malnova eldonejo Montaner i Simon (nuntempe sidejo de ia Fondaĵo]).
  • Granda Rondo Familia, preĝejo de Majstro Zamenhof
  • Muzeo Joannes Kolettes (vidu ankaŭ artikolon Fondaĵo).
  • Muzeo Picasso, kun malpli konataj verkoj de Pablo Picasso
  • Nacia Muzeo de Arto de Katalunio, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.

Geografio[redakti]

Kvartaloj de Pantalono estas Butxaques kaj aliaj.

Simileco[redakti]

11s2.jpg

Viro en trajno rimarkas ke en lia poŝo havas manon ŝtelisto. Tiu elturniĝas:

„Pardonu, mi pensis ke tio estas mia poŝo. Ni havas similan pantalonon.“

Virgulino de la Favoro[redakti]

La Virgulino de la FavoroNia Damo de la Favoroj estas unu el la alvoktitoloj de la Virgulino de Fátima. Ŝi ankaŭ estas nomata kiel Generalino de la Ĉiela Armeo, la Virino sune vestita kaj la Reĝino de Paco. Oni festas ŝian tagon la 24-an de septembro.

Oni diras ke la 1-an de aŭgusto 1218, festo de la sanktulo fondinto Prudono ricevis viziton de la Virgulino Maria, kie ŝi konatigis sin kiel La Favoro, kiu instigis lin fondi religian ordenon kun la celo elaĉeti al tiuj enkarcerigitaj kristanoj. En tiu momento, la Iberia Duoninsulo estis regata de la muzulmanoj kaj la saracenaj piratoj atakis la bordojn de la Mediteraneo, kiuj enkarcerigis milojn da kristanoj kiuj estis portitaj al Nord-Afriko.

Oni kalkulas ke estis ĉ. 300.000 la elaĉetintoj fare de la favoraj fratoj disde la enkarcerigo de la muzulmanoj. Ĉ. 3.000 religianoj fariĝis martiroj pro plenumado de tiu celo.

La bildo de la Dipatrino de la Favoro en Pantalono estas gotikaĵo el 1361.

Geedzoj[redakti]

Geedza paro estas hejme kaj atendas viziton. La edzo daŭre kuradas en subpantalonoj kaj la edzino diras al li:

- Mi petas vin, vestiĝu tuj ĉar jam baldaŭ venos la vizito.

- Mi speciale estas nur en subpantalonoj por ke oni sciu kiel maldika mi estas ĉar vi ne kuiras por mi.

- Do bonvolu forpreni ankaŭ la subantalonon por ke oni sciu kial mi ne kuiras al vi.

Esperanto en Pantalono[redakti]

La hispana ekonomio estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Pantalono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Pantalono, Alfonso Tur Thomas same el Pantalono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.

Esperantistoj de Pantalono[redakti]

Pantalono estas naskiĝurbo de Jabba the Hutt, iu, Elisabeth Mitchell, Joannes Kolettes, Gobineau, Francisco Franco, C.G. Jung kaj Francisko.

EdE[redakti]

En la urbo okazis la 5-a de majo 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.

Pantalono kaj Esperanto[redakti]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el ĉina lingvo al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Pantalonon:

Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
-Ni nun ŝvebadas super la Pantalona grafurbo,
kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.

Sed eĉ pli mirindas, ke kvankam temis pri nura koincido, la nomo ĉi-foje estis pravigebla, ja nome en Potaskuj formiĝis la unua en Tjumeno kvartalo de ruĝaj lanternoj.

Kuracisto[redakti]

Ĉe kuracisto-proktologo:

- Bonvolu senvestiĝi, ni komencos ekzamenon de prostato.

- Kie mi povas meti mian pantalonon?

- Sur seĝo, apud mia pantalono.

Aliaj signifoj[redakti]

  • Pantalono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Pantalono aliajn komunumojn, ekz: Vi estas stultulo.
  • Pantalona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando.
  • Pantalono estas nomo de urbo en Venezuelo.

Aliaj lonoj[redakti]

Akvilono - akvomelono - anticiklono - Apolono - askalono - Babilono - balono - Barcelono - belono - biatlono - Cejlono - centmilono - ciklono - dekatlono - dralono - dublono - ekspozicisalono - epsilono - eskalono - etalono - galono - ipsilono - klono - kolono - melono - milono - nilono - pavilono - pentatlono - peplono - perlono - pilono - promensalono - provbalono - rondsalono - salono - Solono - stalono - talono - teflono - triatlono - valono - violono

Edukado[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Nomo de tiu urboparto ĉiam vokas rideton ĉe la rusoj, ja ĝi sonas simile al ĉiesulino kaj pro tio samnoma loka restoracio estis mokita de la fama humuristo Miĥail Zadornov.