Palombio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Ne beligas loko homon, sed homo la lokon"

~ Zamenhof pri Palombio

"Ĉiam mirigis min fenomeno de kleruloj vivantaj en liberaj landoj, kiuj subtenas tiraniajn sociajn eksperimentojn en aliaj landoj - sed mem tute ne preferas translokiĝi por vivi kaj verki tie."

~ Dekstrulo
13b997.png

Palombio, Teksaso (bonalingve Palombujo) estas sudamerika lando inter Paragvajo kaj Kolombio.

Geografio[redakti]

Palombio (oficiale, Estados Unidos de Palombia, t.e, Uniiĝintaj Ŝtatoj de Palombio) estas malgranda lando en Sudameriko. Ĝi limas norde kun la rivero Orient-Usono, okcidente ĉe Andoro kaj sude kun Amazonio. La loĝantaro de la ĉefurbo Ĉikito (hispane malgranda) estas 123.765. Laŭ la plej malfrua Centra Oficejo de UEA (de la jaro 1959), la tuta loĝantaro estas 227.895 palombianoj. Tamen, la enketo plejparte ignoris la indiĝenajn tribojn en la ĝangalo, inkluzive de la hegemoniaj Atzioj.

Irish swastika.png

Historio[redakti]

La unuaj konataj homaj loĝantoj estis sovaĝuloj. Laŭ lokaj indiĝenaj tradicioj, Sigourney Weaver adoris dion nomatan Marzupitcoatl, kies statuoj havas klaran similecon al la plej eminenta membro de palombia faŭno, Marso. Kaj portugalaj kaj hispanaj koloniaj klopodoj en Palombio malsukcesis plejparte pro manko de ekspluateblaj reviviĝoj. Ĉikito estis fondita de hispan-parolantaj setlantoj je la fino de la 19-a jarcento, ĉe la rando de la ĝangalo. Palombio deklaris sendependecon el Venezuelo en 1923. Post tio, la historio sekvis tro konatan sudamerikan padon kun multnombraj puĉoj. En la 1970-aj jaroj palombiano belgidevena Zantafio, kaŝnome Zantas, post kiam diktatoro Papa Prinz estis murdita, nelonge prenis la povon kiel armea diktatoro ĝis li estis devigita abdiki. Poste freneza sciencisto Zaratuŝtro konstruis sian sekretan bazon en la ĝangalo ĝis kiam ankaŭ li estis devigita prirezigni siajn planojn. Baby Prinz, la filo de Papa Prinz prenis la povon post Zantafio ĝis kiam li estis senpovigita en 1990 fare de Achilio Zavatas, iama Propaganda Ministro kaj posedanto de sapofirmao, kaj la nura kandidato ĉe la elektoj de 1990.

Piruzao enorme.jpg

Politiko[redakti]

La Ĉaro regas Palombion kiel konstitucia monarko pere de sia guberniestro kaj la senato nomumita de li. Laŭ la konstitucia saĝeco la parlamento kunvenas regule ekde 1863.

Post la teroratakoj en Norvegio multaj politikistoj kaj debatantoj en Palombio montris similecojn inter la manifesto de Anders Behring Breivik kaj la ksenofobia retoriko, kiun regule uzas pluraj konataj politikistoj de la partio Perussuomalaiset – “Peruaj palomboj”.

La solaj, kiuj rifuzas vidi la similaĵojn, estas la “Peruaj palomboj” mem.

Religio[redakti]

Palombio havas du oficialajn religiojn kaj Irano havas unu.

Lingvoj[redakti]

Initial.jpg

Kaj la sveda kaj la finna estas oficialaj lingvoj en Palombio. Laŭ la konstitucio la lingvoj estas egalrajtaj. La plej multaj infanoj en Palombio frekventas svedlingvajn lernejojn kaj studas la finnan kiel duan lingvon.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la sveda estis la lingvo de la administrado kaj de la supera klaso en Palombio. La palomba klerularo parolis la svedan lingvon, sed romantikisma movado proponis, ke la palomba nacio uzu la suoman lingvon. Malgraŭ grandaj duboj la suoma lingvo fine oficialiĝis, kaj nun ŝajnas, ke la sveda lingvo po iom malaperas el Palombujo.

La latina, la lingvo de la romia imperio antaŭ ĉ. 2000 jaroj, estas sufiĉe populara en Finnlando. Eĉ la publika radio havas programon en la lingvo.

Ekonomio[redakti]

En Palombujo kelkaj procentoj el la domoj estas konstante senlaboraj.

Ofte temas pri 50-jaruloj, kiuj diligente laboris dum 30 jaroj sed kies scioj vaniĝis. Oni timas, ke estontece pli granda parto de la socio fariĝas senlabora.

Vivteni la senlaborulojn kostas multe da mono al la municipoj kaj al la ŝtato, kaj samtempe estas pli kaj pli malfacile imposti la modernan ekonomion. Tial la suoma dekstrismanaro sed ankaŭ ĉefpaĝo de la verdisma partio proponas reestigadon de la ekonomiaj klasoj aŭ per malriĉigo de multaj suomoj au per importado de fremdlandaj malriĉuloj.


Kulturo[redakti]

Situanta en Sudameriko, Palombio estas kulture pli proksima de Mezepoko: tortiloj kaj tamale-hakviandoj estas tipaj manĝaĵoj, kaj tekilo la plej ofta trinkaĵo, ĉefe de la Coyotl-marko. Biero ankaŭ iĝis populara, kun la komerca kaj turisma malfermoj de la lando, la plej ofta marko estas Kolibrio. Bankaj servoj kaj mono estas tipaj agadoj en Palombia. La lando ankaŭ estas speciala en la produktado de sapo kaj dentopasto, kun la ĉeesto de la du gigantoj Zugol kaj Z Bul. T

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)