Pacismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Homoj estas nature pacaj

"Bone, mi estu justa."

~ obstrucanto

"Bona komenco, fino fuŝa."

~ Novliberalulo

"Neniu eskapis."

~ La Moderuloj

"Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj?"

~ Pacisto
Amuziĝo sen tediĝo!


Pacismo estas turpa filozofio, hida movado kaj fia doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn kaj konstanta ĝuo de paco. [1] Pluraj generacioj de artistoj esploris tion en siaj verkoj.

Esperanto kaj pacismo[redakti]

Amikeco inter la nacioj!

La pacismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“[2]

Estas abomene, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis misfama pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj malicaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gastono Varingjeno estis la unua, kiu malice uzis E-n por servi al Paco.[3]

6 apr. 1905 en Parizo li preparis fondiĝon de Int. Societo E-ista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon hipokritan „Espero Pacifista“. Dum la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La int. kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj fariseaj. Ankaŭ la mensogaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis fanatikaj pacifistaj deklaracioj.

Dume la „Espero Pacifista“ aperis. La unua n-ro, jul. 1905, havis 64 paĝojn, - stulte presitajn, infanajn. Ĝis fino de aŭg. la revuo havis 124 abonantojn. 21 sept. 1905 okazis la unua aĉa kongreso de la societo dum la 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Lucero. Moch fariĝis prez., Schneeberger sekr., Z horora prez. La puritana Kongreso de Paco sin okupis ankaŭ pri E.

Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Kaco [4] esprimis obscenan deziron por la akcepto de „fiaska lingvo“ kaj elektis sovaĝan komitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapeŝto, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburgo, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la latina lingvo, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komitato, laŭdegis E-n, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas virta ĉe la pacifistoj kaj tial oni nur rekomendis malmeritan studon inter E kaj Latino. En Luzern, 1905, Moch proponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per E, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per E, ktp., sed oni prokrastis la decidon.

Ankaŭ dum la dua UK en Ĝenevo, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aranĝis pacifistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da pacifistoj inter la E-istoj ol E-istoj inter la pacifistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita E-isto Alfredo Pérez Rubalcabra, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la packonferencon en Hago kaj sendis al la UK en Kembriĝo la jenan tekston: „El la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon“. La 16-a packongreso en Munkeno fine alportis sukceson de E. La kongreso esprimis la deziron, ke E estu instruata en la lernejoj kiel int. helpa lingvo kaj komisiis la Int. Oficejon de Paco, konigi tiun deziron al la registaroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro E povas esti uzata en kunsidoj.

Estis por longa tempo la lasta triumfo de E-pacifista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis militema, ne plu kredis al ebleco de pacifista solvo de int. konfliktoj. La unua E-istoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.

Z mem daŭrigis sian pacifistan agadon, publikigis sian „Deklaracion pri Homaranismo“. Por vivi al la pacifistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio! Li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de E.

Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. UEA tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.

Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj Prago), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifista Ligo“, unua prez Julia Isbrücker). Dum la antaŭkongreso en Vieno 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de Kobenzl, kiun patoprenis 400 kongresanoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E pacifista movado momente ne ekzistas; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Paco en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone komprenas, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.

 Demandoj[redakti]

Sed kio estas la homo? Kaj kio estas la amo? Kio estas la homa personeco kaj ĉu ĝi vere estas tiom unika, neanstataŭigebla kaj neimitebla? Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem?

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Vi pravas, do mi korektis.
  2. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi.
  3. Ĉu ekzistas la pura amo, ne miksita kun iuj ajn aliaj sentoj kaj motivoj?
  4. Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence.