Paŭlo la Apostolo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi havas mesaĝon por l'amaso --
min alvokis fluganta subtaso."

~ Paŭlo
PaulT.jpg

"Oh, en la jarcento ankaŭ koronaviruso problemas "

~ Marto

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la nomo Paŭlo

"Ĉu Paŭlo sciis la grekan?"

~ Thomas Gowles (citita de Andrew Lang)

"Me kredas ke la diablo guidis la koncernata persono"

~ idisto pri Paŭlo

"Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno"

~ Zamenhof konsilante Paŭlon

"Oh, mi petas vian pardonon"

~ neciklopediisto

"Ili venis el via busho. Chu, kio venas el via busho, ne estas de vi?"

~ Paŭlo la Apostolo

"Al Paŭlo indas aldoni ankaŭ Stalinon, Aleksandron, la Borgojn…"

~ Juscelino Kubitschek

Paŭlo Johano Petro Carafa la Apostolo laŭ sciencaj teorioj estis religia klerulo, kies vivo ŝanĝegis, kiam sur la vojo al Damasko li aŭdis voĉon, kiu venis el brila nifo.

SleepingGirl.jpg

Paŭlo ne mensogis. Li nur havis vidimagojn pro malsano je siaj hemikranioj. Pro tio li ne estis certa, ĉu korpe ĉu senkorpe li estis foje transportita en la sepan ĉielon...

Antaŭ tiu okazo, li malamis kristanojn. Poste, li malamis virinojn.

Laŭ Paŭlo, skribaĵoj pri religio "mortigas, sed la spirito vivigas." (Korintanoj 2 ĉap 3 v 6) Kompreneble, li mem skribis laŭeble plej multe…

Tarso[redakti]

La apostolo Paŭlo naskiĝis en Tarso (nun Tarsus en la orienta Turkio) ĉefurbo de la romia provinco Kilikio, antikva kaj grava havena urbo sur la rivero Cidno. Kiam Paŭlo naskiĝis, la urbo estis en la pinto de sia grandiozeco, dank'al la graveco de sia haveno, la fekundeco de sia kamparo, la seksila industrio kaj la reto de stratoj, kiuj kunligis ĝin kun la plej gravaj ruboj. Tiam Tarso havis preskaŭ tricent mil loĝantojn kaj estis centro de greka kulturo, sidejo de lernejoj pri filozofio kaj retoriko. Oni ne konas la naskiĝdaton de Paŭlo, sed preskaŭ certe li naskiĝis inter la jaroj 5 kaj 10, konvencie oni elektis la jaron 8 kiel lian naskiĝjaron. Li naskiĝis en hebrea familio de la diasporo. Laŭ la kutimo ĉe la hebreoj de la diasporo, oni donis al li du nomojn: biblian nomon, Saŭlo, kaj romanan nomon, Paŭlo. Lia patro akiris la roman civitanecon, pro tio ankaŭ Paŭlo estis roma civitano. Sed pri si mem li skribis en la letero al Romanoj: «Mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen» kaj en la letero al Filipianoj li aldonas «…cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo». En la urboj grek-romanaj la familioj estis arigitaj en klanoj, kiuj siavice estis grupigitaj en frataroj kaj ĉi tiuj en triboj de la sama religio, al kiuj la civitanoj aliĝis je la aĝo de 18 jaroj. Do Saŭlo aliĝis al juda tribo de Tarso. La hebreoj de la diasporo parolis en la loka lingvo, tial Saŭlo parolis en la greka, nome en dialekto de la klasika greka lingvo, nomata koinè (rimarku, ke tiam ankaŭ en Romo oni parolis en tiu lingvo, kaj en tiu lingvo estis verkitaj la libroj de la nova Testamento), sed certe li, kiel judo, ne estis edukita en helenaj lernejoj, sed en hebrea lernejo, en kiu la unika sekso uzata estis la Biblia, nome ĝia greka traduko, la tiel nomata traduko de la “sepdek”, ĉar oni diris, ke sepdek spertuloj tradukis ĝin en la grekan por la hebreoj de la diasporo, kiuj plu ne komprenis la hebrean. Sed, vivante en helena urbo, li akiris ankaŭ la helenajn kulturon kaj pensmanieron. De tio la komplekseco de lia figuro: li estas plene izraelido, roma civitano kaj kreskita en helena medio. Oni tuj rimarkas la diferencon inter la paroladoj de Jesuo el palestina kamparo kaj de Paŭlo el helena urbo. Jesuo parabolas pri la kamparanoj, la fiŝistoj, la paŝtistoj, la hejmaj laboroj, la nupto-festoj, la floroj de la kampo, la birdoj de la ĉielo, la vito kaj la vinberoj, la tritiko k.t.p., dum Paŭlo parabolas pri la homa vivo (naski, naskiĝi, morti) aŭ pri la sporta agado (la stadiono, la bokso, la vetkuro, la premio, la krono) aŭ pri la komerco (la debeto kaj la kredito, la gajno, la aĉeto, la elaĉeto) aŭ pri la militaj aferoj (la kiraso, la milito, la paco, la armiloj) aŭ pri la urba vivo (la teatro, la tribunalo, la templo).

Konvertiĝo de Paŭlo[redakti]

La konvertiĝo de Paŭlo estas evento priskribita en la Agoj de la Apostoloj kiu markas la aniĝon al la kristanismo fare de Paŭlo de Tarso.

Konvertiĝo de Sankta Paŭlo, pentraĵo de Caravaggio (1600-1601, nune konservita en la baziliko de Santa Maria del Popolo en Romo).

Tradicie la aniĝo de Paŭlo al kristana movado estas indikata per termino "konvertiĝo".[1] Iuj esploristoj (vidu ekzemple: K. Stendahl, Paolo tra Ebrei e Pagani, 1976, tr. it. 1995), alprenante historia la biblian rakonton. Preferas paroli pri "vokiteco" aŭ alvokiĝo de Paŭlo flanke de Jesuo, evidentigante ke la termino “konvertiĝo” estas, male, pli taŭga por indiki la transiron el paganismo al kristanismo.

La evento estas eksplicite priskribita en la Agoj de la Apostoloj (9, 1-9) kaj implicite aludita e iuj paŭlaj epistoloj. En la Agoj elstaras la rakonta priskribo de la okazintaĵo, kiu estas denove rakontita de la sama Paŭlo kun etaj modifoj jen ĉe la fino de la lincada provo en Jerusalemo (22, 6-11), jen dum la apero, en Surmara Cezareo, antaŭ la reganto Porcio Festo kaj al reĝo Herodo Agrippa la 2-a (26, 12-18).

La biblia rakonta teksto: “1 Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7 Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8 Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.” (9, 1-9)

Ananias baptas Paŭlon, pentraĵo de Pietro da Cortona (1631, nune konservita en Santa Maria della Concezione, Romo).

La arta tradicio imagis la falon teren kiel falon el ĉevalo, sed tiu apartaĵo ne aperas en la tri raportoj, kvankam ebla kaj versimila ĉar okazinta dumvojaĝe.

Post tiu fulmoblindigo-revelacio-vokiĝo (nenie la teksto parolas pri konvertiĝo kiel nenie en la ludoj en la episoloj), Paŭlo iris al Damasko kie ricevis la bapton de judo-kristano, Ananias de Damasko (9, 10-19; 22,12-16). Laŭ la biblia rakonto estis pere de Ananias ke la resurektinta Jesuo komunikis al Paŭlo la misian taskon inter la gentoj (9, 15) kiu karakterizos lian estonta agadon.

Kariero[redakti]

Ks11.jpg

La fondinto de katolikismo, Paŭ­lo, antaŭ sia konvertiĝo pasie ekstermadis kristanojn. La apostolo ("misiisto" en klara lingvaĵo) Pavxlo petis pardonon kaj estas punita per portempa blindigo.

Krom ceteraj apostoloj (mankitaj en Nova Testamento ankaŭ kiel "Dek du") estas principa personeco Paŭlo el Tarso. Tiu ĉi fervora judo ankoraŭ kiel Saŭlo (Saul) unue persekutis la kristanojn (li partoprenis ankaŭ ŝtonmortigon de sankta Stefano, la unua kristana martiro, sed survoje antaŭ Damasko post okazintaĵo, kiun la novtestamentaj pruviloj plurfoje priskribas, li fariĝas mem kristano. Li poste dediĉas la reston de ria vivo al heroldado de kristana anonco al paganoj (tial li estas ankaŭ nomata apostolo de paganoj). Tiuj ĉi "paganoj" testis tamen tiujn, kiuj partoprenis en politeismaj kultoj, tamen tiuj, kiuj "timis de Dio", t.e. favorantoj de judeco, kiuj ne suferis cirkumcidon kaj ĉiujn regulojn de mosea torao kaj da kiuj en la romia imperio ne estis neglektebla nombro. Sed en la kristanismo tiel ĉi subite estiĝas grupoj, kiuj ĝis nun anoncas sin al la judeco kaj tiuj, kiuj havas kun ĝi kontakton multe pli malgranda. Per demando de tiuj ĉi diferencoj okupiĝis renkontiĝo en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 49, iam nomata ankaŭ jerusalema koncilio. La rezulto de tiu ĉi "koncilio" estis evidenta malfermiĝo al la kristanismo rilate al nejudoj - la kristanismo ŝanĝiĝas el la grupo enkadre de la judeco en religio malfermita al ceteraj kulturoj.

Paŭlo por sin defendi el insidoj de la judiĝemuloj (kristanaj judoj por kiuj la kredo je Jesuo devigis al la observado de la religiaj leĝoj kaj moroj de la juda tradicio), siavice substrekis la kakterojn de kristanismo, energie rifuzante multon de la tradicio hebrea kaj, foje, li devis uzi esprimojn malagrablajn kiel: "Judoj, kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro. (I Ts 2,15-16).

Tiu prava juĝo naskiĝis certe el la neceso defendi la kredon de siaj komunumoj kaj ankaŭ el la konstato, ke la akuzoj kaj neveraĵoj disvastigitaj, de sinagogaj adeptoj, ĉe paganoj, malhelpis, ke tiuj ĉi alproksimiĝu al la aŭskultado de la parolo de la unuaj misiistoj. Tion oni vidu ankaŭ en Agoj 13,50: “ Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj”.

Papeco[redakti]

En 1963 Paŭlo la Apostolo iĝis papo.

Imagesssss.jpg

Papo Paŭlo la Apostolo iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitleron. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Novaj reguloj[redakti]

3844.jpg

Paŭlo enkondukis en kristanismon novajn striktajn regulojn.

Povis alligi…

  • Nek judoj, nek grekoj.
  • Nek viroj, nek virinoj.

Tiuj reguloj estis iom malstreĉitaj post la morto de Paŭlo, bedaŭrinde…

Protestanteco[redakti]

Paŭlo estas protestanta kontraŭ disdividoj inter korintanoj kiuj ne hezitas proklami sian adheron pli forte al propra baptinto ol al Kristo mem. Paŭlo, kontraŭ la asertantoj: "mi estas de Paŭlo… mi de Kefas… mi de Apolos… mi de Kristo", koleriĝas kaj krias ke li ne venis por kunigi tiamaniere al baptinto, sed por anonci la morton kaj resurekton de Kristo alvokanta ke oni fariĝu ties sekvanto. Do, la vorto "bapti" ĉi tie havas pli socia ol religia senco.

Esperanto[redakti]

Aperis nova pioniro, Paŭlo la Apostolo, kiu sentis fontan simpation al la tiutempa katalunraciista movado kaj faris mutajn klopodojn por arigi la K-ajn Esperantistojn ĉu aportenantajn al la franca aŭ hispana ŝtatoj.

Preĝejo de Sankta Paŭlo[redakti]

Preĝejo de sankta Paŭlo estas novgotika trinava preĝejo en Ostrava-Vítkovice. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1880-1886, konsekrita ĝi estis la 10-an de oktobro 1886. La parcelon kun areo 12 000 m² por la konstruado de la preĝejo kaj paroĥejo donacis Ferfabriko Vítkovice. Tiu ankaŭ donis konstrumaterialon kaj financan subtenon. Sumaj kostoj por la konstruado faris 320 milojn da kronoj. En altaro troviĝas korporestaĵoj de sankta Jan Sarkander.

La konstruado de la paroĥa preĝejo signifis ankaŭ neceson de establo de nova paroĥo. Pro la konstruado de Katedralo de Dia Savinto tiamaj reprezentantoj stariĝis kontraŭ estiĝo de la nova spirita administracio kaj interveni tiel devis nur La plej alta administra juĝo. La paroĥo en Vítkovice estis eksparoĥigita en la jaro 1888 el Moravia Ostrava.

Ĉirkaŭ la preĝejo kondukis tramvojo, kies trafiko rompis stetikon de la objekto. La tramvojo estis antaŭ kelke da jaroj nuligita kaj la preĝejo trairis tra rekonstruo de la eksteraj kaj la internaj partoj. Nuntempe ĝi apartenas al fanfaronaĵoj de urboparto Vítkovice.

Signifo[redakti]

Marteno Lutero parolis pri la ĝentila epistolo de Paŭlo al Filemono kiel "sankta flatado". Li vidis paralelon inter Paŭlo kaj Kristo en ilia laboro de repacigo, kiu ankaŭ estas enhavata en la koncepto de kristana graco. Ankoraŭ, Lutero insistis, ke la letero apogis la tiaman socian staton: kvankam ne eksplicite, la teksto povis interprete indiki, ke Paŭlo ne faris nenion, kio ŝanĝis la juran pozicion de Onesimo kiel sklavo kaj ke Paŭlo observis la romian juron per la resendado de li al Filemono. Tamen, la teksto ankaŭ interpretiĝus kiel indiko, ke Paŭlo postulis la juran liberecon por Onesimo kaj, kiel ago de kaj fidi kaj repacigo, do Filemono respondigos je la pli alta juro de Dio, ke li atingus mem tiun ŝanĝon.

Sara Ruden, en sia Paul Among the People (2010) (esperante: Paŭlo inter la homoj), vortobatalis, ke en la letero al Filemono Paŭlo kreis la okcidentan komprenaĵon de la individua homo, “senkondiĉe valorega al Dio kaj do rajtigata al la konsidero de aliaj homoj.” Ruden plu vortobatalis, ke antaŭ Paŭlo sklavo estis konsiderita subhomo, kaj rajtigata al ne pli multa konsidero ol besto.[2]

Diarmaid MacCulloch (esperante: Djarmajd MakKulaĥ), en sia A History of Christianity (esperante: Historio de Kristaneco), priskribis la epistolon kiel “kristanan fondaĵan dokumenton pri la pravigo de sklaveco”.[3] Ĉar ambiguecas, la letero estis kaŭzo de debato dum la britaj kaj poste usonaj vortbataloj pri la abolo de sklaveco. Ambaŭ flankoj citis Filemonon kiel apogilo.

Saĝeco[redakti]

Ŝi preĝis al Sankta Paŭlo

Verŝajne Paŭlo de Tarso (la vera ideologo de la kristana movado) malkovris la kvantuman meĥanikon jarcentojn antaŭe, aŭ li tre multe ŝatis kvizoludojn...

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "La spirito fortas sed la karno malfortas"

Paŭlaj epistoloj[redakti]

Fragmento de Papiruso 46 entenanta versegojn 11, 33; 12, 9 de la 2Kor. La papiruso 46 estas la plej antikva manoskripto konservita gastiganta erojn de la Paŭlaj epistoloj.

La Paŭlaj epistoloj estas dektri tekstoj de la Nova Testamento atribuitaj de la tradicio al la apostolo Paŭlo de Tarso. En ili Paŭlo skribas al la diversaj komunumoj de li fonditaj aŭ vizititaj dum liaj apostolaj vojaĝoj; iuj epistoloj estas krome dediĉitaj al personoj al li karaj.

Pasinte estis alproksimigita al Paŭlo ankaŭ la Epistolo al la hebreoj, en kiu tamen ne estas indikata la nomo de la aŭtoro. Alvenis al ni, krome, iuj tekstoj apokrifoj.

Jesuo en la epistoloj de Paŭlo[redakti]

Konvertiĝo de Sankta Paŭlo, pentrita de Caravaggio (1600-1601).

Paŭlo, kiel estas deklarite en la Agoj de la Apostoloj kaj en liaj epistoloj neniam renkontis Jesuon: li Lin konis nur en siaj propraj vizioj kaj per la konversacioj kun aliaj kristanoj. Spite de tio, liaj epistoloj, verkitaj en periodo ekde 55 ĝis 65, estas konsultitaj ankaŭ por la atestoj rilate la historiecon pri Jesuo.

Aparte, en la epistolo al la Galatoj, Paŭlo deklaras ke mem iris al Jerusalemo tri jarojn post la “renkonto” kun Jesuo sur vojo al Damasko. Li estis ankaŭ vojaĝinta al Arabio kaj estis reveninta al Damasko antaŭ ol viziti Petron, kiun Paŭlo difinas “apostolo de Jesuo”, kaj Jakobon "la fraton de la Sinjoro", kiun multaj opinias esti Jakobo la Justulo. Krome Paŭlo diras ke post 14 jaroj revenis al Jerusalemo kie partoprenis kunvenon de kristanoj. La plejgranda parto de ekzegezistoj opinias ke temas pri la Apostola koncilio, en kiu Paŭlo startigis diskuton en kiu li sin deklaras kontraŭa al la neceso de cirkumcido por la paganoj kristaniĝantaj. Paŭlo subtenas estis venkinta la disputon, kaj Petro kaj Jakobo kaj Sankta Johano la Evangeliisto, sin trovis en akordo por ke li prediku al al gentanoj. Sekve Petro vizitis Paŭlon en Antioĥio. La epistolo al la Galatoj estas unu el tiuj en kiuj ne ekzistis disputoj, do entenas nur tekstojn pri la historiecon de Jesuo….

Epistoloj atribuitaj al Paŭlo[redakti]

Ili estas dektri, kiuj, laŭlonge de la tempa kuro, estis atribuitaj al Paŭlo jen de la tradicio kaj jen surbaze de internaj literaturaj evidentecoj [4]:

Kanonaj Paŭlaj tekstoj[redakti]

La du epistoloj al Timoteo kaj tiu al Tito ofte estas arigitaj sub la nomo de Paŝtistaj epistoloj. Kaj iuj dubas ke ili estas de Paŭlo. La epistolo al la hebreoj konstituas apartan kazon ĉar hodiaŭ oni preferas ĝin atribui al alia aŭtoro: fakte la stilo utiligita en tiu epistolo estas tre malsama el tiu de la Paŭlaj epistoloj; tamen, la aŭtoro restas eĉ nun tute nekonta ankaŭ se iuj ekzegezistoj emas ĝin atribui al Apolo, judo de Aleksandrio, pri kiu oni priparolas en la Agoj de la Apostoloj (18, 24) kaj en la 1-a epistolo al la korintanoj (1, 12; 3,6; 4, 6; 16, 12). Pro tiuj motivoj tiu epistolo hodiaŭ estas presita ĉe la fino de la paŭla epistolaro kvankam ĝi ĉeestas en multaj manuskriptoj.

Tekstoj apokrifaj atribuitaj al Paŭlo[redakti]

La Tria epistolo al la Korintanoj estis konsiderata, kelkepoke, kanona ĉe la Armena Apostola Eklezio, nun ĝi estas ĉie taksata nekanona.

Debato pri la aŭtoro[redakti]

La moderna biblia kritiko en la atribuado de la epistoloj kelkkaze debatas: se ero de epistoloj estas ĉìe rekonataj kiel certe atribueblaj al Paŭlo, aliaj estas, male, juĝataj ne de Paŭlo, nome pseŭdoepigrafiaj, al li erare atribuitaj aŭ al li atribuitaj por kreskigi ilian pretiĝon. La atribuo al Paŭlo estas kutine rekonata por:[5]

La atribuado estas objekto de diskuro rilate tiun al la koloseanoj kaj la duan al la tesalonikanoj:[6] Kaj estas ĝenerale refutata la atribuado al Paŭlo de tiuj al

Ordo en la listigo en la Nova Testamento[redakti]

Valentin de BoulogneNicolas Tournier, Sankta Paŭlo skribanta siajn epistolojn, 16-a jarcento ĉirkaŭ.

La espistoloj de Paŭlo estas tradicie presitaj en la Biblio laŭ ordo ne kronologia sed reflektanta, eĉ se kun iuj esceptoj, la malsaman longon de la teksto: la unuaj estas la pli longaj dum la tiu al Filemono okupas la lastan lokon ĉar la plej mallonga. Tiu al la Hebreoj, kiu ne mencias la aŭtoron, estas aparta kazo kaj estas poziciita inter la la paŭlaj epistoloj kaj la sinsekvaj katolikaj epistoloj.

Ordo en la Nova Testamento
Epistolo Lungo[7]
(epistoloj en la greka originalo)
Epistolo al la romanoj Προς Ρωμαίους 34.410
1-a epistolo al la Korintanoj Προς Κορινθίους Α 32.767
2-a epistolo al la Korintanoj Προς Κορινθίους Β 22.280
Epistolo al la Galatoj Προς Γαλάτας 11.091
Epistolo al la Efesanoj Προς Εφεσίους 12.012
Epistolo al la Filipianoj Προς Φιλιππησίους 8.009
Epistolo al la Koloseanoj Προς Κολασσαείς 7.897
1-a epistolo al la Tesalonikanoj Προς Θεσσαλονικείς Α 7.423
2-a epistolo al la Tesalonikanoj Προς Θεσσαλονικείς B 4.055
1-a epistolo al Timoteo Προς Τιμόθεον Α 8.869
2-a epistolo al Timoteo Προς Τιμόθεον Β 6.538
Epistolo al Tito Προς Τίτον 3.733
Epistolo al Filemono Προς Φιλήμονα 1.575

La stilo de la epistoloj[redakti]

La epistoloj de la klasika literaturo klasifikeblis laŭ du tipoj: konfidencaj epistoloj, kie la skribanto amike adresiĝis al la interparolanto donante informojn pri si kaj pri sia vivo; aŭ epistoloj "eseoj" kiuj, pere de ĉiukaze simpla kaj konfidenca lingvaĵo, pritraktis teologiajn kaj filozofiajn aŭ sciencajn temojn (vidu: Seneko al Gajo Lucilio).

La epistoloj de Paŭlo malsamas el la du tipoj supre priskribitaj: ili ne estas eseoj-traktatoj ĉar startas el la priskribo pri precizaj kaj konkretaj situacioj kaj, pritraktante ofte doktrinon, neniam perdas la "kontakton" vivan kaj profundan kun la realo propra de la adresito Aliflanke ili ne povas esti difinitaj epistoloj "privataj", ĉar Paŭlo ne sin prezentas "simpla amiko", sed kiel porparolanto de Dio sendita por la evangelizado kaj transdonado de la savo de Dio.

Li tre intense amas "siajn" kristanojn, sed ankaŭ ne forgesas ke mem estas ilia patro en la kredo, ke havas la taskon "nutri kaj gvidi" siajn gefilojn travivantajn sur la stratoj de de Dio. Paŭlo vidas en la homoj adresitaj la popolon de Dio invititan al la sanktiĝo. Signifa la maniero per kiu Paŭlo kutime uverturi siajn epistolojn. Al la Korintanoj skribas tiel: “1 Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato, 2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia: 3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.” (1Kor 1, 1-3).

1-a epistolo al Timoteo[redakti]

La 1-a epistolo al Timoteo estas la 15-a libro de la nova testamento en la Biblio, la unua el la tri paŝtistaj epistoloj.

2-a epistolo al la tesalonikanoj[redakti]

La 2-a epistolo al la tesalonikanoj estas la 14-a libro de la nova testamento en la biblio.

2-a epistolo al Timoteo[redakti]

La 2-a epistolo al Timoteo estas la 16-a libro de la nova testamento en la biblio, la dua el la tri paŝtistaj epistoloj.

Epistolo al Filemono[redakti]

La Epistolo de Paŭlo al Filemono (Ἐπῐστολή πρός Φῐλήμονᾰ), konata simple kiel Filemono, estas unu el la libroj de la kristana Nova Testamento. Ĝi estas karcera letero, kunaŭtorita de Paŭlo la Apostolo kaj Timoteo, al Filemono, estro en la eklezio ĉe Koloseo. Tie Paŭlo alpaŝigas la temojn de pardonado kaj repacigo. Paŭlo ne identigas sin kiel apostolo kun aŭtoritato, sed kiel “malliberulo por Kristo Jesuo”, vokanta Timoteon “nian fraton”, kaj adresanta Filemonon kiel “kunlaboranton” kaj “amaton”[8] Onesimo, sklavo, kiu foriris de sia mastro Filemono, revenis kun tiu letero, en kiu Paŭlo petis Filemonon, ke li akceptu lin kiel “fraton amatan”.

Filemono (Φῐλήμων|t=Filḗmōn) estis riĉa kristano, eble episkopa [9] de la doma eklezio, kiu kunvenis en lia hejmo en Koloseo. Tiu letero nuntempe estas ĝenerale konsiderata kiel iu el la nedisputeblaj verkoj de Paŭlo. Ĝi estas la plej mallonga ekzistanta epistolo de Paŭlo, konsistanta de nur 335 vortoj en la greka teksto.[10]

La letero al Filemono estas atribuata al la apostolo Paŭlo, kaj ĉi tiu atribuo malofte estis kontestita de akademiuloj. [11] Kune kun ses aliaj, tio estas numerata inter la “nedisputeblaj epistoloj”, kiu estas larĝe konsiderata esti vere de Paŭlo. La ĉefa defio al la aŭtentikeco de la letero venis de grupo de germanaj erudiciuloj dum la dek-naŭa jarcento, ke estis konita kiel la Tübingen Skolo. [12] Ilia estro Ferdinando Kristano Baur (prononcu kiel Baŭ-er) nur akceptis kvar Nova Testamento epistolojn kiel vere verkita de Paŭlo: Romanoj, 1-a kaj 2-a Korintianoj kaj Galatanoj. Komentantis pri Filemono, Baur priskribi la tema materio kiel “tial tre eksterordinara igas nin malfidadaj,” [13] kaj konkludi, ke tio estas eble “kristana romanco, ke celas al transdoni aŭtentika kristana ideo.”[14]

Okazo[redakti]

Laŭ la plimulta interpretado, Paŭlo skribis ĉi tiun leteron por Onesimo, forkurinta sklavo, kiu malpravis al sia proprietulo Filemono. La detaloj de la krimo ne estas menciataj, kvankam estas ofte supozite, ke Onesimo fuĝis ŝtelinte monon, ĉar Paŭlo deklaras en verso 18, ke, se Onesimo ŝuldas ion, Filemono devas enkalkuli tion al la konto de Paŭlo.[15] Iam post foririnta, Onesimo kontaktiĝis kun Paŭlo, kvankam ree la detaloj estas neklaraj. Li eble estis arestita kaj malliberigita kun Paŭlo. Alternative, li eble antaŭfoje aŭdis la nomon de Paŭlo (kiel lia proprietulo estis kristano) kaj tial li vojaĝis al li por helpo. [16] Kunveninte kun Paŭlo, Onesimo iĝis kristana fidelulo. Amikeco kreskis inter ili, kaj Paŭlo ĝojus, ke Onesimo restis kun li. Tamen, li konsideris tion pli bona resendi lin al Filemono kun akompana letero, kiu celis fari repacigon inter ili kiel kristanaj fratoj. La konservado de la letero sugestas, ke la peto de Paŭlo estis koncedita.[17]

La statuso de Onesimo kiel forkurinta slavo estis kontestita de Allen Dwight Callahan (esperante: Alano Dvajt Kalahan) en artikolo eldonita en la Teologia Revuo de Harvard kaj pli poste en komentaro. Callahan argumentas ke, krom verso 16, “nenio en la teksto sendube indikas, ke Onesimo estis iam eĉ la propraĵo de la ĉefa adresato de la letero. Ankaŭ, la atendoj nutrataj en la tradicia fuĝanta-sklava hipotezo, ne ne estas pravigataj en la letero. Modernaj raportistoj, eĉ tiuj samideanaj kun la dominanta ekzegezo, implice koncidis tiun propozicion.” [18] Callahan vortobatalis, ke la plej fruaj raportistoj pri tiu verko – en la prediko de Origeno kaj la Kontraŭa-Markiono Enkonduko – estas silentaj pri la ebla sklaveca stato de Onesimo, kaj li retrovis la originon de tiu propozicio kun Johano Krizostomo, kiu proponis ĝin en sia Homiliae in epistolam ad Philemonem, dum sia servado en Antioĥio, ĉ. 386 – 398. [19] Anstataŭ la tradicia interpretado Callahan sugestis, ke Onesimo kaj Filemono estis fratoj kaj per sango kaj per religio, sed kiuj fariĝis malamikecaj, kaj ke la intenco de tiu letero estis rekunigi la du virojn.[20] Benjameno Witherington la 3-a (esperante: aproksime, Veteringtan) kontraŭis la opinion de Callahan kiel malbonan legadon de la retoriko de Paŭlo.[21] Plu, Margareto M. Mitchell (esperante: aproksime, Metĉel) demonstris ke iom da verkintoj antaŭ Krizostomo aŭ vortobatalis aŭ supozis, ke Onesimo estis forkurinta sklavo, inkluzive de Atanazio, Bazilo de Cezarea kaj Ambrosiaster.[22]

La nura informado, kiu daŭras ĝis nuntage, pri Onesimo krom ĉi tiu letero troviĝas en la letero de Paŭlo al la Koloseanoj 4:7–9, kie Onesimo nomiĝas “fidela kaj amata frato"

7Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.

Adresato[redakti]

La letero estas adresata al Filemono, kiu estas priskribata kiel “kunlaboranto” de Paŭlo. Estas ĝenerale supozite, ke Filemono loĝis en Koloseo; en la epistolo al la Koloseanoj, Onesimo (la sklavo, kiu forkuris de Filemono) kaj Arĥipo (kiun Paŭlo salutas en la epistolo al Filemono) estas priskribataj kiel anoj de la tiea eklezio.[23] Filemono eble konvertis al Kristaneco per la servado de Paŭlo, eble en Efezo. [24] La saluto mencias du aliajn homojn preter Filemono. La unua estas Apfia, kiu kredeble estas la edzino de Filemono. [25] Paŭlo ankaŭ mencias Arĥipon, “kunbatalanto "; iuj spekulacias, ke li estas la filo de Filemono kaj Apfia. [26]

Ronald Knox (esperante: Naks) proponis, ke la proprietulo de Onesimo estis fakte Arĥipo, kaj la letero estis adresita al li anstataŭ Filemono. En ĉi tia rekonstruo Filemono ricevus la leteron unue kaj poste kuraĝigus Arĥipon, ke li ellasos Onesimon, por ke li povu labori kun Paŭlo. Tiu opinio, tamen, ne trovas vastan apogon. [27] Speciale, la opinio de Knox estis kontraŭita pro la bazo de la komencantaj versoj. Laŭ O'Brien (esperante: O-Braj-jen), la fakto, ke la nomo de Filemono estas menciata unue, plie la uzado de la frazparto “en via domo” en verso 2, faras tion neverŝajne, ke Arĥipo estis la primara adresato. [28] Knox cetere vortobatalis, ke la letero intencis esti laŭtlegata en la Koloseana komunumo por meti insiston al Arĥipo. Nombro de raportistoj, tamen, vidas tiun opinion kiel kontraŭdiranta la tonon de la letero. [29] [30] J. B. Lightfoot (esperante: Lajt-fut), ekzemple, skribis: “La takto kaj ĝenileco de la pledo de la apostolo por Onesimo estus nuligi per unu bato pro la postulo por eldonaĵo.” [31]

La kazo de Paŭlo el Tarso[redakti]

La grava posteno de Paŭlo el Tarso en la Nova Testamento kaj lia rolo en la origino de Kristanismo estas specifa esplorata studobjekto ankaŭ ĉe judoj kiel ekzemple ĉe: [32]

  • Claude Montefiore, What A Jew Thinks about Jesus, en 1935, C. Montefiore, Judaism and St. Paul (1914).
  • William David Davies (xxx-2001), Paul and Rabbinic Judaism, London 1948;
  • Daniel Boyarin, Paul, a radical Jew
  • Hyam Maccoby, The Mythmaker: Paul And The Invention Of Christianity (1986)
  • ----, Paul And Hellenism (1991)
  • Schalom Ben-Chorin, "Paul, un regard juif sur l'apôtre des Gentils", 1999, DDB éd.

Joseph Klausner[redakti]

  • Lia libro: Jésus de Nazareth, son temps, sa vie, sa doctrine, Paris, 1933 [33], elstarigas tiun koncepton: la novtestamentaj tekstoj konsiderindas historia dokumento aŭ preskaŭ tia, do objektive informanta. El tiu bazo li elfluigas tiun penson: Jesuo figuras hebreismon farisean kies instruoj floris ekde la epoko (naskiĝo 100 antaŭ Kristo ĉirkaŭe) de Hilelo la malpli juna kaj Rabbi Akiba (naskiĝo post la morto de Jesuo). Post longa kaj intensa laboro sur la evangeliaj tekstoj, Klausner opinias pruvebla ke Jesuo havas neniun ideon pri Enkarniĝo aŭ pri la dia naskrilato.[34] Klausner opinias ke la malbenoj de Jesuo kontraŭ la Fariseoj estas malfruaj datebla ĉe la epoko kiam la hebreo-kristanoj estis forigitaj el la sinagogoj.

Li rimarkigas iujn nekoincidojn inter la religiaj praktikoj de Jesuo kaj tiuj de Fariseoj kaj konsideras Paŭlon el Tarso la fondinto de kristanismo. Jesuo, laŭ Klausner estis hebrea gente kaj more kaj doktrine. Iam Jesuo estis juĝata hebreo sed devojiĝanta.

David Flusser[redakti]

  • David Flusser: Jésus, Seuil, Paris, 1970;

Enhavo: En 1970, David Flusser deklaras ke mem celas eviti konsideri la evangeliojn kiaj ili ne estas; kaj lokigas Jesuon en la historia kunteksto kiu estis la lia kaj trovas ke Jesuo estis fidela al la leĝo eĉ okaze de la nelaboro en sabato. Li rimarkigas ke la Talmudo estas produkto de fariseoj, eĉ de la venkanta frakcio da ili.

Laŭ Flusser Jesuo estas reformisto de hebreismo kiu minimume interesiĝas pri la paganoj, "kvankam tio ne estas malpermesita de Talmudo".

Geza Vermes[redakti]

Geza Vermes, aŭtoro de Jesus the Jew (Londono, 1973) estas katolika pastro kaj teologo, filo de gepatroj kristianiĝintaj kaj mortigitaj sub la Hitlera imperio. Li volis reveni al sia juda radiko kaj eltrovis iun Jesuon mistike asketulo de la 1-a jarcento, nome predikanto faranto de mirakloj. Vermes asertas ke Jesuo ne adresiĝis al nehebreoj kaj ke la aludoj al la samarianoj en la Evangelioj estas interpolaĵo de la manipulantaj kristanoj. Jesuo estas figuro kiun la nuntempaj judoj devus igi familieca. Tia Jesuo, tamen, malsamas ol tiu de la kristana kredo.

Hugh J. Schonfield (Majo 1901, 24-a de januaro 1988)[redakti]

La centra tezo de tiu juda aŭtoro kiu sin priskribis kiel “Nazaretana” pro tio ke li konceptis Jesuon senkulpan kadidaton proklamiĝi mesio: dum paska konveno por plenumi la profetaĵojn, komploto de liaj amikoj elpensis preskaŭ ŝajnan krucumadon por poste ŝajnigi ke li resurektis, sed io ne iris laŭ la intencoj ĉar romia soldato pikis per lanĉo kaj mortigis Kriston. Nekredeble, eĉ ĉi-kaze Jesuo plenumus profetaĵojn kaj meritus la galonon de Mesio, sed lia funkcio limiĝas al tiama popolo hebrea neniamaniere pensante krei eklezion, kiu estos frukto de liaj sekvantoj. Jesuo, fine, ne estas la trompanto de la Talmudo! Verkoj:

    • Hugh J. Schonfield, The Passover Plot Hypothesis.((ISBN 1-85230-836-2) 1965 (très controversé)
    • Hugh J. Schonfield, [35], Le mystère Jésus, Pygmalion/Gérard Watelet, Paris, 1989;
    • Hugh J. Schonfield, Jésus, Messie ou Dieu? Ces incroyables Chrétiens, Pygmalion/Gérard Watelet, Paris, 1991 [36];

Temoj[redakti]

Paŭlo uzas sklavecan kontraŭ liberecan lingvon ofte je siaj skribadoj kiel metaforo.[37] Dum tiutempo sklaveco estis kutima, kaj povas rigardi kiel temo en la libro de Filemono. Sklaveco estis plej ofte fondi en familioj. Ĉi tiu espistolo, ŝajne, provizias faciliĝon de la sufero de iom sklavaj per la fakto, ke Paŭlo metis pastoralan fokuson pri la temo. [38]

Kvankam tiu estas ĉefa temo, Paŭlo ne opinias pri sklaveco kiel io negativa aŭ pozitiva. Iuj erudiciuloj rigardas tion kiel neimagebla en tiu tempo eĉ kontesti finadon de sklaveco. Ĉar sklaveco estis plimulte kutima en socio, ke la “abolulo estiĝus samtempe ribelulo, kaj la politika efiko de tia movado estus neimagebla." [39] Paŭlo ne demandas ĉi tion en tiu letero. Paŭlo eble konsideris sklavecon kiel fiksita institucio. Li ne kontestis la “pravecon aŭ malpravecon” pri tio. Tamen Paŭlo eble rigardis sklavecon kiel homa institucio, kaj kredis, ke ĉiaj homaj institucioj estos forvelki. [40] Tiu estus, ĉar Paŭlo havis la perspektivon, kiu Jesuo redonus baldaŭ. Paŭlo rigardis lia aktualan mondon kiel io, kio rapide forpasis. [41] Tiu estas parto de la kristanismo kaj teologio de Paŭlo.

Laŭ la cirkonstanco de Onesimo kiel sklavo, Paŭlo opiniis, ke Onesimo devas reveni al Filemono, sed ne kiel sklavo, anstantaŭe laŭ ligo de familia amo. Paŭlo ankaŭ ne sugestis, ke Onesimo estu punata, sed romia juro allasis al la proprietulo de forkurinta sklavo preskaŭ senlimajn privilegiojn puni, eĉ mortopunon. [42] Tiu estas graveco por Paŭlo kaj kaŭzo, ke li skribis al Filemono, demandanta, ke Filemono reakceptus Onesimon laŭ la ligo de amikeco, pardono, kaj repacigo. Paŭlo provas rompi preter la sociaj barieroj kiuj, ke dividus popolon. [43] Ni vidas tiu en multaj el la aliaj epistoloj de Paŭlo, enhavante sia epistolo al la Korintanoj, sendante la mesaĝo de unueco kun aliaj kaj unueco kun Kristo - ŝanĝo laŭ identeco. Kiel skribis de Foster, [44] la movo de sklava al liberulo devas esti movo en “pozicio sub la reĝado de Jesuo Kristo”. Resume, la honoro kaj obeemo de Onesimo estas ne pretendataj de Filemono, sed de Kristo.

Versoj 13–14 sugestas, ke Paŭlo volas Filemonon resendi Onesimon al Paŭlo (eble liberigi lin por la celo). Marshall, Travis kaj Paul skribis ke “Paŭlo esperis tion, ke povus esti eble por [Onesimo] pasigi iom da tempo kun li kiel misiisto kunulo … Se ĉi tio ne estas peto por Onesimo aliĝi al la cirklo de Paŭlo, mi ne scias, kio plia bezonus esti dirita”.[45]

Aŭtoro, loko kaj tempo[redakti]

Vidu sur la paĝo pri la paŝtistaj epistoloj.

Influo al arto[redakti]

2354.jpg

Paŭlo la Apostolo subtenis la skulptiston Georg Kolbe kaj komponis la simfonion „Mathis der Maler“.

Nobelpremio[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1909.

Biografiaj fontoj[redakti]

La vera vizaĝo de Paŭlo

La fontoj pri la biografio de Paŭlo estas precipe du:

- unue, la leteroj, en kiu Paŭlo skribas pri si mem, precipe la sep leteroj, kiuj estas sendube iliaj: al la Romanoj, la 1-a kaj 2-a al la Korintanoj, al la Galatoj, al la Filipinoj, la 1-a al la Tesalonikanoj kaj tiu al Filemono. - due: la “Agoj de la Apostoloj”, en kiu Luko, de la ĉapitro 9-a ĝis la fino raportas pri la agoj de Paŭlo, ekde lia vokiĝo sur la vojo de Damasko ĝis ilia konkludo en Romo.

Literaturo[redakti]

  • Paŭlo kaj Virginio. De Bernardin de Saint Pierre, el la franca trad. Hodler, 1905, 116 p. „Ĉiuj paĝoj, kiujn ni povis legi, ŝajnas al ni bone tradukitaj kaj pro tio ni opinias, ke ni povas rekomendi tiun ĉi tradukon de varko por tiel diri klasika.“ („L E-iste“, 1906, p: 38.)

Referencoj[redakti]

  1. Tiu difino ĉeestas precipe en dokumentaro kaj liturgio de la Katolika Eklezio.
  2. La Senato de la Esperanta Civito
  3. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  4. En preskaŭ ĉiuj epistoloj, la aŭtoro estas eksplicite citita en la teksto
  5. Kiel venki solecon?
  6. Kial dum kampanjoj naciaj gazetegoj ne afiŝigas fotojn de politikaj kandidatoj bobelumante?
  7. Multas la informoj pri KCE kaj aliaj pakintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).
  8. UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon
  9. CMi estas tre konfuzita de PIV kaj de Vikipedio en la itala. Kiel oni nomas en la greka la ŝelon de la frukto?
  10. Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj
  11. La tradicia Festa Semanjo atendas infanojn, familiojn, geavojn
  12. La estonta programo konsulteblas sub la maldekstra Rubriko Esperanto-programo kaj en la AGENDO.
  13. mi proponas "rmotorkamparduradilado", (iom longa diru kelkiuj), kaj samtempe oni havas la vorton "kamparduradilado" k "kamparkvarradilado".
  14. Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
  15. B.v. diskonigi ĝin al viaj samideanoj kaj sendi vian komenton responde ĉi tiu letero.
  16. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.
  17. Rusiaj militistoj deklaris, ke la kronvirusa vakcino jam pretas
  18. Kion respondi al tio krom… OK Boomer
  19. Konsideru kelkajn el tiuj pripensoj
  20. Kvardek jarojn post la Manifesto de Raŭmo
  21. Laŭ la rimarkoj de Raoni mi proponas : frap'muzik(et)o.
  22. Aŭ ĉu vi konas homon, kiu tion spertas?
  23. Per tiu videogratulo filmetforma ni deziras omaĝi ĉiujn Esperantujanojn kaj honori tiun Esperanto-Tagon.
  24. Liaoning: Esperanto-Tago okazis ne virtuale
  25. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas.
  26. alternativaj nomoj por monatoj
  27. Nova temo : esperantoparolantaro.
  28. O'Brien 1982, p. 267.
  29. Bruce 1984, p. 404-405.
  30. O'Brien 1982, p. 268.
  31. LJen la staĝoj, kiuj okazas ĉiujare.
  32. Alan F. Segal, « Paul et ses exégètes juifs contemporains », 2006.
  33. (original anglais : Jesus of Nazareth. His Time, his Life, his Teaching, Londres, 1925)
  34. Vere, se en la buŝo de Jesuo malofte aperas la vorto Filo de Dio (ekzemple, en Johano 3), la koncepto ĉeestas en la Anonco kaj en Agoj de la Apostoloj, aldonas kompetentuloj pri la Nova Testamento)
  35. 1907-1988
  36. (origine angla : Those incredible Christians, 1968)
  37. Foster, Paul. “Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary.” p.174
  38. Foster, Paul. “Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary.” p.176
  39. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. The New Interpreter’s Bible: One-Volume Commentary. Nashville: Abingdon, 2010. p.894
  40. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 894
  41. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  42. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  43. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  44. Foster, Paul. "Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary." p.174, 176.
  45. Marshall, I. Howard; Travis, Stephen; Paul, Ian (2011). Exploring the New Testament. Vol. 2: A Guide to the Letters and Revelation (2nd ed.). Downers Grove, Illinois: InterVarsity Press. p. 155. ISBN 9780830869404. Retrieved 25 May 2015.



La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Sankta Paŭlo.